BET

162 views
Skip to first unread message

Peeter

unread,
Jan 27, 2007, 10:37:55 AM1/27/07
to Estonio
BET estas tre konata mallongigo al multaj esperantistoj.
Balta Espernto-Tendaro komencita de 1959 en Latvio (okazanta lauvice
en Latvio, Estonio kaj Litovio) kaj havinta intertempe kelkajn
modifojn de la nomo (lastatempe kiel Baltiaj Esperanto-Tagoj).

Por komenci la temon cxi tie kelkaj interretaj ligoj:

BET 39
http://www.aliaflanko.de/latvio/BET39.php
http://www.hot.ee/bet39/
http://www.aliaflanko.de/foto/BET39/BET39.php

BET42
http://www.liberafolio.org/2006/baltiaj-esperanto-tagoj
http://www.geocities.com/verda_ondo/BET.htm

BET 2
(rememoroj de Boris Kolker)
http://www.ikso.net/esperanto-kurso/galerio/intervjuo.php

Ni listigu cxi tie cxion aperintan pri BET-oj (precipe pri la estonaj)
kaj trovitajn ligojn al koncernaj diversajxoj en reto.

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Jan 27, 2007, 11:04:01 AM1/27/07
to Estonio

Peeter

unread,
Feb 8, 2007, 5:05:07 PM2/8/07
to Estonio
BET 43 okazonta 2007 en Litovio
Informilo-1
http://www.esperanto.lt/board/view.php?id=arangxoj&no=42

Peeter

unread,
Feb 8, 2007, 5:16:47 PM2/8/07
to Estonio
Pri la unuaj BET (gxis la 4-a ili estis nomitaj CxET - Cxebalta
Esperanto-Tendaro)
troveblas bona listo en "La historia listo de SEJToj"
http://www.tejo.org/rejm/oksejtoj.php

1959 CxET Baltezera, Latvio; 30 e-istoj,
1960 CxET 2 Kaariku, Estonio; 55 e-istoj.
1961 CxET 3 Soletai, Litovio; 204 e-istoj.
1962 CxET 4 Drabesxi, Latvio; 238 e-istoj.
1963 BET 5 Varska, Estonio; 298 e-istoj.
1964 BET 6 Veiseai, Litovio; 141 e-istoj.
1965 BET 7 Abeli, Saulaine, Latvio; 206 e-istoj.
1966 BET 8 Parnu, Estonio; 117 e-istoj.

P.Aitai

Peeter

unread,
Mar 23, 2007, 2:35:02 AM3/23/07
to Estonio

BALTAJ ESPERANTO TENDAROJ (BET)

Numero Tempo Loko kaj lando
Partoprenintoj


1. 1959 08 01 – 14 Baltezers,
Latvio 48

2. 1960 08 01 – 10 Kääriku,
Estonio 107

3. 1961 08 01 – 10 Moletai,
Litovio 204

4. 1962 08 01 – 10 Drabeši,
Latvio 238

5. 1963 08 04 – 11 Värska,
Estonio 288

6. 1964 08 01 – 10 Veisiejai,
Litovio 153

7. 1965 07 30 – 08 08 Saulaine,
Latvio 171

8. 1966 07 05 – 15 Pärnu,
Estonio 117

9. 1967 08 01 – 10 Vilnius,
Litovio 337

10. 1968 07 27 – 08 05 Ruba,
Latvio 194

11. 1969 08 10 – 16 Viljandi,
Estonio 400

12. 1970 08 01 – 10 Kretinga,
Litovio 316

13. 1971 08 06 – 15 Smiltene,
Latvio 189

14. 1972 08 01 – 10 Häädemeeste,
Estonio 170

15. 1974 08 02 – 04 Riga,
Latvio 102

16. 1975 07 25 – 08 03 Helme,
Estonio 222

17. 1976 07 30 – 08 10 Viekšniai,
Litovio 241

18. 1977 07 23 – 31 Rezekne,
Latvio 223

19. 1978 07 15 – 23 Kehra,
Estonio 174

20. 1983 07 01 – 10 Noreikiškes,
Litovio 358

21. 1984 07 06 – 15 Kuldiga
Latvio 299

22. 1985 07 03 – 10 Kose,
Estonio 450

23. 1986 07 10 – 19 Smalininkai,
Litovio 472

24. 1987 07 12 – 19 Saulaine,
Latvio 406

25. !988 07 24 – 31 Tallinn,
Estonio 350

26. 1989 08 12 – 20 Noreikiškes,
Litovio 608

27. 1990 07 10 – 19 Jelgava,
Latvio 435

28. 1991 07 08 – 15 Tartu,
Estonio 422

29. 1993 07 09 – 17 Priekuli,
Latvio 50

30. 1994 07 23 – 30 Pärnu,
Estonio 100

31. 1995 07 08 – 16 Girionys,
Litovio 203

32. 1996 08 02 – 10 Bulduri,
Latvio 208

33. 1997 08 03 – 09 Haapsalu,
Estonio 166

34. 1998 07 18 – 24 Veisiejai,
Litovio 253

35. 1999 07 16 – 24 Liepaja,
Latvio 224

36. 2000 07 02 – 08 Tallinn,
Estonio 214

37. 2001 07 07 – 15 Noreikiškes,
Litovio 301

38. 2002 07 07 – 14 Riga,
Latvio 220

39. 2003 07 10 – 14 Tartu,
Estonio 76

40. 2004 07 10 – 18 Brištonas,
Litovio 257

41. 2005 07 15 – 21 Riga,
Latvio 145

42. 2006 07 04 – 08 Kuressaare,
Estonio 125

(la listo sendita de Virve Ernits)

Peeter Aitai

unread,
Aug 30, 2008, 5:10:04 AM8/30/08
to Estonio
En googe-grupoj kutime ne eblas aldoni novajn tekstojn sub jam longe neuzitaj (sen-novaj-enpoŝtigoj) temoj (kie konserviĝas tamen eblo reĥi al la aŭtoro). Mi nun provas sendi al tia (jam fermita) temo respondon el mia poŝtkesto por provi reaktivigi la temon.
(Ĉiam eblas la temon rekomenci kiel nova temo kaj doni por malnova parto retligon.)
 
Antaŭ 20 jaroj partoprenis BET en Tallinn Ĵomart (tiam ankoraŭ loĝanta en Centra Azio) kaj impresis min kiel talentulo. Nun li loĝas jam du jardekojn en Svedio, en Stokholmo, do tute proksime al Estonio. Mi esperas lin vidi dum BET en Paikuse (urbolime de Parnu) en julio 2009.
 
En miaj UK-temaj videoklipoj/filmeroj vi povis vidi kelkajn pri Ĵomart kaj Nataŝa sed pro manko de interkonsento kaj konsiderante leĝojn pri aŭtoraj rajtoj, mi nek filmis nek enretigas iliajn kantojn. Espereble ili aperos estonte kunlabore kun ili. Nun mi trovis en interreto pri ili jenon:
 
 
Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Aug 30, 2008, 5:24:06 AM8/30/08
to Estonio

Peeter Aitai

unread,
Sep 27, 2008, 10:47:29 AM9/27/08
to Estonio
 
En Ipernity estas grupo de BET
 
BALTIAJ ESPERANTO TAGOJ
(66 membroj kaj 257 dokumentoj).
 
Estimataj estraranoj de EAE,
estas jam urgxa bezono tuj anonci cxi tie pri la sekvontjara BET en Paikuse (apud Parnu, Estonio)!

 

Peeter Aitai

unread,
Oct 1, 2008, 2:02:38 PM10/1/08
to Estonio

En Ipernity legeblas:
 
 
KIE trovi pliajn informojn???

Peeter Aitai

unread,
Dec 5, 2008, 11:16:24 AM12/5/08
to Estonio
BET-45
 
La 45-a BET okazos en Paikuse (2 km de urbolimo de Pärnu).
Mi ne trovis enrete ion montrindan pri la loko sed jen unu videoklipo filmita de paraŝutflugisto fluganta de Pärnu al Tori laŭ Pärnu-rivero. 2 minutojn kaj 30 sekundojn post komenco videblas dekstre malgranda rivero fluanta en Pärnu-riveron, jen la urbolimo. sekve estas kelkaj domoj "Keraamika" kaj post unu kilometro da arbaro venas kelketaĝaj domoj de Paikuse. 3:00 - 3:50. Oni flugas preskau trans la polica lernejo (situanta apud rivero) sed bedaŭrinde tiujn konstruaĵojn oni ne filmis.
 
(cetere rigardu kiel aspektas Pärnu de unukilometra alteco
 
Eble iu, ekzemple Paikuseano Ahto Siimson, faru serion da fotoj pri itinero de Paikuse aŭtobushaltejo ĝis la polica lernejo (por ke alvenontoj povu perfote jam konatiĝi kun ilia vojo al BET).
 
Estonlingvanoj rigardu ankau la komunuman oficialan retpaĝon
Tie vi trovas ankau mapon:
La polica lernejo estas apud rivero ĉe enfluloko de rivereto Sindi oja.
 
Peeter.Aitai

Peeter Aitai

unread,
Dec 5, 2008, 11:25:40 AM12/5/08
to Estonio
 
BET-44 (Ventspils, Latvio 2008)
 
Statistiko
(vidita sur unu foto en Ipernity)
 
partoprenis 151 personoj
---------------------------------------
 
Aŭstrio 1
Belgio 1
Ĉeĥio 1
Danio 2
Estonio 11
Finnlando 8
Francio 1
Germanio 3
Japanio 3
Latvio 46
Litovio 63
Luksemburgo 2
Pollando 2
Rusio 2
Svedio 5
 
 

Peeter Aitai

unread,
Dec 6, 2008, 6:45:46 AM12/6/08
to Estonio

Demando al organizantoj de BET-45 pri interreto.
 
 
Ĉu oni (BET-anoj aŭ almenaŭ estroj) povos uzi retkonekton de la polica lernejo?
Ĉu eblas uzi tiun retkonekton por tuja (realtempa) aŭd-vida interretigo de BET?
 
Kiujn interreteblojn havos partoprenantoj?
Laŭ la provinca retpaĝo www.parnumaa.ee estas 24-horaj WIFI-spacoj en Paikuse ĉe publikaj interret-ejoj de Paikuse Biblioteko, Paikuse Tagcentro kaj Paikuse Baza Lernejo. La ejoj certe ne laboras tutan tgnokton sed se WIFI tie laboras, ĉu eblas konektiĝi estante ekster la domo? Kiujn publikajn interretumejojn oni povas uzi (sendepende de WIFI)?
Cetere www.wifi.ee ial ne listigas en Paikuse ian ajn WIFI-servon (nek senagan nek pagendan.)
Esplorena afero.
 
Se retkonekto estos bona eblas okazigi BET partoprenebla al la tuta mondo (ne nur rigardi poste arkivitajn registraĵojn) kaj perreta konferenciumado (partopreno) de foraj gravuloj...
 
Peeter Aitai 

Peeter Aitai

unread,
Aug 3, 2009, 3:07:32 PM8/3/09
to Estonio
BET-2 1960 en Kääriku (Estonio)

En Kääriku kunvenis jam 107 esperantistoj kaj la tradicio ekfunkciis...

Nun kelkaj fotoj pri la tendaro.

BET-2 Kääriku 1960.jpg
BET-2 Kääriku 1960 (2).jpg
BET-2 Kääriku 1960 (3).jpg
BET-2 Kääriku 1960 (4).jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 3, 2009, 3:27:26 PM8/3/09
to Estonio
BET-8 1966 en Pärnu (Estonio)

En Pärnu partoprenis 117 esperantistoj.
La Pärnua Internuleja Lernejo urborande estis tiutempe tre tauga loko.
Mi metas nun kelkajn fotojn pri tio. Se iu partopreninto vidas do
bonvolu sendi komentojn...

(daurigota)

BET-8 Pärnu 1966 (01).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (10).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (11).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (12).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (13).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (14).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (15).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (16).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (02).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (03).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (04).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (05).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (06).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (07).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (08).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (09).jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 4, 2009, 1:28:46 PM8/4/09
to Estonio
> BET-8  1966 en Pärnu (Estonio)

En Pärnu partoprenis 117 esperantistoj. Tio estis ne tre multe sed
suficxa kvanto por sukceso.
La Pärnua Internuleja Lernejo versxajne estis ankau dormejo kaj
mangxejo, do cxio kune.
Lau la fotoj (kiuj ne estas en la kronologia ordo) oni estis ankau sur
strando kaj sur la moleo en maro. Oni ekskursis ankau ekster la urbo.
La antaulasta foto estas de Audru kaj la lasta fotita sur la insulo
Kihnu.

.

BET-8 Pärnu 1966 (17).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (26).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (27).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (28).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (29).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (30).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (31).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (32).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (33).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (34).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (35).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (18).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (36).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (19).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (20).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (21).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (22).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (23).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (24).jpg
BET-8 Pärnu 1966 (25).jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 4, 2009, 1:40:19 PM8/4/09
to Estonio
BET-11 1969 en Viljandi

tia estas la teksto malantau la foto sed eble la skribinto eraris.
Se atente rigardi la domon do sxajnas ke tio estas la internuleja
lernejo en Pärnu.
Tiuokaze temas pri BET-8 1966 Pärnu.
Kiu scias la veron?

BET-11 Viljandi 1969 (eble BET-8).jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 5, 2009, 4:35:10 PM8/5/09
to Estonio
Sub la temo "Parnu" mi hodiau aperigis fotojn de PES.
2 fotoj estis ne pri PES. Konsiderante la aspekton (agxon) de
esperantistoj al mi konataj kaj la latvalingve korektan lernejonomon
kaj tion ke 1962 BET okazis en Drabeši (Latvio),
Do la malbone legebla nomo de la lernejo estas "Drabešu ..."

Jen 2 fotoj pri BET-4
(partoprenis 238 esperantistoj)

BET-4.jpg
BET-4 estonoj.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 6, 2009, 1:19:20 PM8/6/09
to Estonio
BET-14 Häädemeeste (Estonio) 1972
============================

Partoprenis 170 esperantistoj.
Sur la fotoj videblas tradiciaj programeroj de BET:
foto 4:" amikeca rondo" kaj transdono de E-flago (dekstre Jaan Ojalo)
foto 8: blindula kantistaro
la du lastaj fotoj estas de ekskurso al Pärnu (cxe Sanatorio "Tervis").
(videblas ankau niaj "grupanoj de "Estonio" do bonvolu komenti...)
.

BET-14 Häädemeeste 1972 (01).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (10).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (11).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (12).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (13).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (14).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (15).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (16).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (02).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (03).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (04).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (05).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (06).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (07).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (08).jpg
BET-14 Häädemeeste 1972 (09).jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 21, 2009, 12:53:00 PM8/21/09
to Estonio

Peeter Aitai

unread,
Aug 22, 2009, 6:58:59 AM8/22/09
to Estonio
Pri BET-2

Akademiano Boris Kolker http://eo.wikipedia.org/wiki/Boris_Kolker
(tiam ankoraŭ junulo) partoprenis ĝin (retligon al liaj memoraĵoj mi
donis en la unua mesaĝo).
Cetere li partoprenis BET en Estonio ankaŭ 1988 (BET-25 Tallinn) kaj
1991 (BET-28 Tartu).
Jen foto de BET-2 sendita de Boris Kolker:
Li estas dekstre, maldekstre estas Aleksandr Strautmanis kun la filino
Aija (denaska esperantistino).

BET-2 (1960).jpg

Peeter Aitai

unread,
Sep 1, 2009, 1:48:26 PM9/1/09
to Estonio
Boris Kolker sendis interesan dokumenton (pecetojn de murgazeto) de BET-2
BET-2-murgazeto.pdf

Peeter Aitai

unread,
Sep 14, 2009, 3:37:31 PM9/14/09
to Estonio

Rigardu ankau fotojn de Robert Bogenschneider
http://www.ipernity.com/doc/brilanto/album/137566

Peeter Aitai

unread,
Sep 25, 2009, 3:11:28 PM9/25/09
to Estonio
BET-45

Cirkuladas diversaj retleteroj pri partoprenanraro de BET-45 kaj
bedaŭrinde absolute malĝustaj (eble iu erare bazigis siajn taksojn sur
statistiko pri iu BET historie jam malproksima...).

Mi ne posedas pli precizajn informojn ol cititaj de Tonu Hirsik dum la balo
vidu la videoklipon "BET v62"
http://www.youtube.com/watch?v=QG9LmHfeNAU

Laŭ tio estis:

Estonio - 26
Pollando - 25
Latvio - 16
Litovio - 16
Finnlando - 6
Svedio - 2
Belgio - 2
Hungario - 1
--------------------------------------------
Al tiu landlisto mi aldonu Brition ĉar mi jam 5 jarojn loĝas en Britio
(Britio - 1).
Ne estis listigitaj infanoj de iuj esperantistaj familioj kaj ne estis
en la listo pluraj lokaj esperantistoj kiuj tamen vizitis BET-n.
Ni notu nombre "Preskaŭ cent" aŭ "Cento".

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Oct 18, 2009, 10:17:05 AM10/18/09
to Estonio
BET-oj en "Informoj de EAE"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/c42b54b511617be6
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

En tiuj numeroj de "IdEAE" kiujn mi jam enretigis au kiujn mi ankorau
enretigos dum la proksimaj tagoj
vi trovas informojn pri diversaj BET-oj.
Mi listigas tiujn lau apervico (malgrau tio ke "IdEAE" estas sub gxia
temo en mala ordo).
------------------------

IdEAE 225 p. 1-2
"Pradempe kiam la popol'"
de Lembe Laanest (pri la unuaj BET-oj okaze de 30-jara "jubileo")

IdEAE 268 p. 1-2
"BET-26 kaj ni"
de Lembe Laanest

IdEAE 290 p. 1
"Rememoroj pri la unuaj studentaj E-tendaroj"
de Lembe Laanest (pri unuaj BET-oj)

IdEAE 290 p. 4
"Esperanta Junulara Tendaro en Estona SSR"
de Hilda Dresen (pri BET-2)

IdEAE 293-294 p. 1
"Baltaj Esperanto-Tagoj en Estonio"
de Kerstin Kristofersen k. Soile Lingman (pri BET-42)

IdEAE 293-294 p. 2
"Esperantistoj kunvenis en Kuressaare"
de Liidia Pettai (pri BET-42)

IdEAE 293-294 p. 6
BET-43

IdEAE 298 p. 2
"BET-43 kunvenis en Shiauliai"
de Ahto Kaljusaar (pri BET-43)

IdEAE 299 p. 6
BET-44

IdEAE 302 p. 6
BET-45

IdEAE 303 p. 4
"Mia unua BET"
de Helju Viires (pri BET-14)

IdEAE 304 p. 4
BET-oj

-------------------------------------------------
Aldonu pliajn bibliografajxojn pri BET en interreto!

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Oct 25, 2009, 2:43:54 PM10/25/09
to Estonio
BET-30
23-30 julio 1994
(Pärnu, Rstonio)

PARTOPRENANTOJ

(mi trovis malnovan nekompletan adresarom de BET-30. Mankas en la
listo kelkaj nomoj (ja kune kun 5-jara Diana Aitai estis ekzakte 100
partoprenantoj)
Por ne publikigi loĝadresojn (iuj ankoraŭ loĝas samloke...) mi donas
nur nomliston.

FINNLANDO
Maija Helen
Silja Kivekas
Asko Kyttä
Marita Raivio
Raimo Tuisku

GERMANIO
Christina Dolland
Peter Dolland

LATVIO
Inguna Abuĉe
Janis Dzelme
Sandra Freilande
Alfreds Gegermanis
Vija Jansone
Konrads Loemelis
Aristids Medinš
Oskars Sprogis
Jazeps Šlars
Mara Timermane
Una Timermane
Gita Zanziba
Arija Vulfa

LITOVIO
Rimantas Endriulaitis
Nijoli Karaliene
Algimantas Piliponis
Sigita Piliponyte
Adomas Veitilaviĉius

POLLANDO
Monika Bilnik
Veronika Brozoška
Marek Krainsky
Nina Pietuchovska
grazyna Šzubryezynska

RUSIO
Janina Angelika Šeina

SVEDIO
Nils-Erik Kristoferson
Kerstin Kristoferson

USONO
Robert W. Blair

ESTONIO
Peeter Aitai
Argo Alp
Svetlana Alp
Vaike Birk
Evelin Einaru
Virve Ernits
Epp Johani
Helju Juuru
Vilma Kala
Johannes Kalamees
Ahto Kaljusaar
Ruti Kamla
Viivi Kaup
Leili-Eveli Koemets
Luise Kornilova
Rein Kruusa
Valev Kruusalu
Helju Lainjärv
Nelli Lamvol
Aime Lehtla
Helve Leis
Atso leppik
Madis Linnamägi
Eevi Lobjakas
Velta Lokk
Anni Masing
Asta Martõnjuk
Tiiu-Malle Mett
Fred Neeme
Alli Ojalo
Dora Pais
Silvia Paltmann
Kersti Portnov
Ants Pruler
Ede Mall Puskar
Mall Pärn
Ester Pütsepp
Ülo Raasman
Eduard Raus
Rein Reimo
Rein Saag
Hilja Sarapuu
Meeli Sidorov
Arma Sinkel
Mai Soidla
Riina Sui
Anne Sulb
Helve Suurmägi
Liidia Taalman
Fernande Tammekänd
Hilja Teder
Heino Tohv
Valter Toomsalu
Jaak Vaus
Anne Valk
Erna Vendel
Helju Viires
...

Peeter Aitai

unread,
Oct 25, 2009, 3:17:09 PM10/25/09
to Estonio
inter hazarde kunprenitaj E-aĵoj mi trovis paperfolion kun informo
(kion mi preparis por iu gazeto..?)
Memorigindas ke post ekonomia krizo kaj monreformoj en Baltaj landoj
regis granda silento kaŭzita de monomanko.
Tamen latvoj post paŭzo okazigis malgrandan BET-29 kion sekvis jam
sukcesa 100-persona BET-30. Do BET-31 estis jam tradicie multnombra
kaj bona kiel BET-oj iam pli frue...

BET-31 REDONIS ESPERON

De la 8-a ĝis la 16-a de julio okazis en Girionys (apud Kaunas)
Litovio laŭvica BET. Ĝin partoprenis 202 esperantistoj el 15 landoj.
Balt(i)aj Esperanto-Tagoj refoje montris sian vivkapablon kaj ŝajne
iom post iom reakiras antaŭan bonan kvaliton.
Se antaŭ 2 jaroj BET partoprenis malpli ol duoncent s-anoj kaj
pasintjare precize 100 E-istoj (el 9 landoj) do ĉi-jara kvanto (202 el
15 landoj) klare montras ke la plej mabona tempo jam pasis kaj NI JA
DAŬRE VIVAS!
El Estonio partoprenis nur tri geesperantistoj! Leviĝas demando:
ĉu en Estonio de la movado restis nur tiu grupeto kiu ĉiujare veturas
al UK, aŭ io estas en malordo (ekzemple manko de normala enlanda
informreto pro kio niaj membroj ne eksciis pri BET)?
Nuna BET ankoraŭfoje pruvis ke en nunaj ĉirkonstancoj necesas
renkontiĝi en urbo por garantii variajn loĝ- kaj manĝeblojn laŭ
diversaj postuloj.
Sekvontjara BET 32 okazos en Jurmala (Latvio). Partopreni en ĝi
certe indas...

P.Aitai

(1995)

Peeter Aitai

unread,
Nov 24, 2009, 1:24:21 PM11/24/09
to Estonio
BET

Pri BET-46 estas nun aparta temo:
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/a786226ab7e980ca

Prelegojn kaj adresaron de BET-33 (Estonio, Haapsalu, 3-9 aŭgusto
1997) vi trovas en "Biblioteko N-ro 1"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/236b24a5b7fdcae

.

Peeter Aitai

unread,
Dec 1, 2009, 2:16:36 PM12/1/09
to Estonio
BET-44 (Ventspils, Latvio, 2008)

Dum BET-45 mi ricevis de Birgitta Ekvall (Svedio) ŝian artikolon pri
BET-44 (aperinta en "La Espero").

---------------------------------------------------------------------


BET-42 (Saaremaa 2006)

Okaze de BET sur tiu estona insulo aperis bela 4-paĝa turisma presaĵo
(traduko de Helju Viires).

La Espero.jpg
Saaremaa 1.jpg
Saaremaa 2.jpg
Saaremaa 3.jpg
Saaremaa 4.jpg

Peeter Aitai

unread,
Dec 6, 2009, 8:12:17 AM12/6/09
to Estonio
BET-45

Ĉar ĉiuj jam prepariĝis por aliro
neniu eĉ rimarkis ke la informo pri la BET estis antaŭan tagon ankaŭ
en "Raadio Pärnu"

http://www.pfm.ee/index.php?id=21&tx_ttnews[pS]=1246395600&tx_ttnews[pL]=2678399&tx_ttnews[arc]=1&tx_ttnews[pointer]=18&tx_ttnews[tt_news]=9468&tx_ttnews[backPid]=20&cHash=99d6b8a641

(Ne grava afero (ecence surbaze de la artikoleto en "Pärnu Postimees")
sed estu tamen notita)...

Peeter Aitai

unread,
Jul 20, 2010, 2:45:14 PM7/20/10
to Estonio
BET 46

Fotoj pri la 46-a BET en Litovio 2010:
http://gallery.me.com/cwikbe#100252

Peeter Aitai

unread,
Sep 21, 2010, 1:25:30 PM9/21/10
to Estonio
BET-47

Ĵus ricevita informletero de Internacia Klubo "Esperantotur" informas:

---
...
09.07.11      Vojaĝo Augustów – Trakai, vizitado de kastelo, promeno, veturo al Vilnius kaj vizitado:Katedralo, Bastiono de Gedimino, Urbodomo, Prezidenta Palaco,

                              Aurora Pordego, Tombejo Rasos, preĝejo de S-ta Tereza. Veturo al Cesis loko de 47-aj  Baltiaj Esperanto Tagoj lau Itinero de Inflantaj Kasteloj – 80 km de Riga.                          

10.07.11      Cesis, partopreno en 47-aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET 47), Interkona Vespero kun Inauguro, tranokto

11.                         11.07.11      Cesis -Rigo, vizitado de Latvia ĉefurbo: Latina Katedralo, preĝejo de S-ta Jakobo, Gildioj, Prezidenta Palaco, Sveda Pordego, Pulva Bastiono, Domo de Nigrokapuloj, vojaĝo tra estona banloko Parnũ al Tallino,  tranokto. (grupojC”kaj „D” restas en Cesis).

12/13.07.11 Tallino vizitado de Estona ĉefurbo: iama Kastelo, Palaco – sidejo de Prezidento kaj Parlamento, Protestanta Katedralo, Preĝejo de Olaf, defendo-muroj,

urbaj pordegoj. Veturo tra Narva, nokte al  St. Petersburgo.

...


BET 47 okazos en Cesis (Latvio) 8-16.julio 2011

...

---




Bonvolu aldoni pliajn informojn ankaŭ en tiu ĉi grupo Estonio!

Margarita Zelve

unread,
Sep 21, 2010, 5:52:26 PM9/21/10
to Estonio
Karaj estonaj amikoj!

Mi legis informon de Peeter, prenitan de informletero de Internacia
Klubo "Esperantotur" kaj devas anonci, ke nek loko, nek tempo de
BET-47 menciita en gxi estas preciza. "Esperantotur" informas pri sia
vojagxo, ne aparte pri BET.

Jen preciza informo:

Tempo: BET-47 funkcios de la 9a ĝis la 16a de julio 2011.

Loko: BET-47 okazos en Priekuļi – vilaĝo situanta 7 kilometrojn
orienten de Cēsis – unu el la plej belaj urboj de Latvio. Cēsis
(fondita en 1206) situas en nordorienta parto de Latvio 87 km for de
Rigo.

BET-ejo: Agrikultura teknikumo de Priekuļi, Egļu gatve 9.

Temo: Folkloro tra jarcentoj

Ankoraux ne pretas hejmpagxo, tial ni dume vaste ne disvastigas
detalan informon pri aligxkotizoj, logxado ktp., sed mi povas
individue al cxiu deziranto jam nun sendi Informilon No 1 kaj
aligxilon de BET-47.

Amike,

Margarita Želve
prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio

Virve Ernits

unread,
Sep 22, 2010, 7:56:42 AM9/22/10
to est...@googlegroups.com

Saluton,

Dankon Margarita pro klarigoj, mi baldaux iros al Tallinn tiam mi klarigos ankaux al tiaj esperantistoj. Bonan auxtunon al vi! Virve

> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Estonio" group.
> To post to this group, send email to est...@googlegroups.com.
> To unsubscribe from this group, send email to estonio+u...@googlegroups.com.
> For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/estonio?hl=eo.
>




----------------------------
Erisoodustus on välditav!
GPSiga automaatne sõidupäevik. Täispakett vaid 120 krooni kuus.

Peeter Aitai

unread,
Sep 23, 2010, 2:47:31 PM9/23/10
to Estonio
BET

Multajn informojn pri BET-oj oni trovas en la hejmpaĝo de LEA
http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=dokumentoj&no=141

Aldonu ĉi tien retligojn al informoj pri estintaj BET-oj.

Peeter Aitai

unread,
Sep 23, 2010, 2:57:08 PM9/23/10
to Estonio

Peeter Aitai

unread,
Dec 28, 2012, 1:27:54 PM12/28/12
to Estonio
BET - 49

La 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Utena, Litovio de la 6-a gxis la 14-a de Julio 2013
http://www.esperanto.lt/board/view.php?id=BET49&page=1&sn1&divpage=1&sn=off&ss=on&sc=on&select_arrange=headnum&desc=asc&no=1&PHPSESSID=84f2ac964d9cfd0d7dbd8241bc000320 

Konsiderinda evento!

Peeter Aitai

unread,
Jan 29, 2013, 5:39:49 PM1/29/13
to Estonio

B E T – 4 9
==========



I N F O R M I L O

pri la 49-aj  Baltiaj Esperanto-Tagoj ( BET- 49)





Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn chiujarajn internaciajn somerajn  tradiciajn la 49-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 49).



CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn chefajn taskojn de Esperanto-agado, intershanghi sperton pri esperantista laboro, perfektighi en Esperanto, enhavoriche pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 chiujare lauvice en Latvio, Estonio, Litovio.



LOKO: BET-49 okazos en orientlitovia urbo regiona centro UTENA , kiu estas fondita en 1261 kaj estas unu el la plej malnovaj loghlokoj de Litovio. En la urbo loghas 35000 loghantoj . Ghi okupas 1510 hektarojn de areo, tra la urbo fluas kvar riveroj, estas du belegaj lagoj. La urbon de chiuj flankoj chirkauas  lagoj, arbaroj kaj montetoj..En la teritorio de distrikto UTENA kaj proksime estas 186 lagoj kaj lagetoj , inter ili, la plej profunda ( TAURAGNAS ) , la plej longa ( AISETAS ) kaj la plej shatata ( ALAUŠAS ) en Litovio. Blazono de urbo UTENA estas orkolora hufumo - simbolo de felicho. BET-49 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Kolegio de UTENA ( pl. Utenio 2, 4 ) , kie estas luksaj kondichoj por laboro de BET-49. Partoprenantoj de BET-49 libere povos uzi chiujn ejojn kaj servojn de la Kolegio ( salonoj, auditorioj, la plej modernaj teknikajhoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro, videoekipajhoj por internaciaj forestaj konferencoj k.s.).UTENA estas facile atingebla  buse kaj automobile. BET-49 ghuos chiuspecan helpon kaj kunlaboron de urba gvidantaro. Retejo de la urba kaj distrikta municipo estas www.utena.lt ( en litova kaj angla lingvoj ), retejo de turisma informa centro de UTENA estas www.utenainfo.lt  ( en litova, rusa kaj angla lingvoj ), retejo de Kolegio de UTENA estas www.utenos-kolegija.lt ( en litova kaj angla lingvoj ).



TEMPO: BET-49 funkcios la 6-an – 14-an de Julio , 2013. Veni al la arangho eblas jam la 5an de Julio.



PARTOPRENO: ni invitas chiujn esperantistojn.Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj chirkau Balta maro, sed ankau de chiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.



ANTAU KAJ POST BET-49  estas ebleco  lau moderaj prezoj aktive ripozi en proksime de UTENA funkciantaj vilaghaj altkvalitaj turismejoj kaj ripozejoj. Interesighantoj pri tio bonvolu aparte peti informojn che Organiza komitato.



ALIGHKOTIZO:Ghis la 31.03.2013: A) 60 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.

                                                          B) 80 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.

                                                          C) 100 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj.

                                                          D) 120 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj.

Ekde la 01.04.2013 alighkotizo por chiuj kategorioj kreskas plus je 30 lidoj ( do, 90, 110, 130, 150 lidoj).

Infanoj , lernantoj kaj studentoj  alighkotizon ne pagas.  Pageblas en ajna konvertebla valuto.Unu euro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta kaj ne shanghighas.



ALIGHO: por alighi necesas plenigi aldonatan alighilon kaj sendi ghin al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas alighi telefakse +370-37-228616 au rete al lito...@mail.lt . Samtempe pagu alighkotizon. Alighiloj riceveblas che LEA.



PAGEBLECOJ : 1) sendi poshte al konto de kasisitino de BET-49 respondeca sekretariino de Litova                    Esperanto-Asocio Irena ALIJOSIUTE – SEB  bankas, Konto Nr. LT447044060001341495, banka kodo 70440, BIC ( SWIFT ) – CBVILT2X..

                            2) pagi per kontanta mono dum la esperantistaj aranghoj al s-ino Irena ALIJOŠIŪTĖ  kaj aliaj organizantoj de BET-49.

                            3) interkonsenti kun Organiza komitato pri alia pagmaniero.

                            4) esceptokaze konsente de OK pagi surloke che veno al la arangho, se ne eblas anticipa pago.

Alighkotizo ne estas repagebla. Aligho sen pago de kotizo ne validas (krom speciale interkonsentitaj kazoj).



LOGHADO: 1) en bonkvalitaj dulitaj kaj trilitaj chambroj en Studenta domo de la Kolegio, str. Maironio 18 (necesejo kaj lavujo por du chambroj , komunaj dushejoj  kaj kuirejo por chiuj chambroj de la etagho). Unu lito por unu tagnokto kostas 30 lidojn. La prezo ne inkluzivas matenmanghon.

                    2) en specialaj  pli bone ekipitaj gastochambroj de la Kolegio , str. Maironio 18. Unu tagnokto kostas 70 lidojn. La prezo ne inkluzivas matenmanghon.

                    3) eblas mendi chambrojn en urbaj hoteloj-gastejoj.Ni rekomendas bonajn tristelajn gastejojn  „Utrana“ ( str. Aušros 36A ) kaj „Filomena“ ( str. J.Basanavičiaus 101 ). Unulita chambro kostas 90 lidojn tagnokte, dulita – 140 lidojn tagnokte. Hotelaj prezoj inkluzivas matenmanghon. Interesighantoj petu pli detalajn informojn aparte. Organiza komitato rezervos chiujn chambrojn de gastejo „Utrana“. Tiujn chambrojn eblas vidi en retejo de turisma informa centro de UTENA www.utenainfo.lt .



Prezoj en Studenta domo ne inkluzivas matenmanghon .Pagu anticipe same kiel alighkotizon, dezirinde laueble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau surloke veninte dum registrado. Organiza komitato devas anticipe scii kvanton de loghantoj kaj kie.



MANGHADO: Matenmanghi eblos en bufedo de Studenta domo, tio kostos 10 lidojn tage. Tagmangho estas organizata en domo de Kolegio, kie okazos chiuj programeroj – bonkvalita tagmangho kostos 15 lidojn tage.

Pagu anticipe same kiel alighkotizon, laueble pli frue, esceptokaze eblos pagi ankau surloke veninte dum la registrado. Organiza komitato devas anticipe scii kvanton aparte de matenmanghantoj kaj de tagmanghantoj. Vespermangho ne estas organizata. Tion eblas fari libere en urbaj kafejoj kaj restoracioj.



GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangho au/kaj signife helpos organize, pro loghado ( krom hoteloj ) au manghado lauelekte ne pagos.



PROGRAMO : tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj aranghoj, muzikaj kaj artaj vesperoj,  debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranghoj, instruado de kantoj, junularaj aranghoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindajhoj, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatigho kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaua vespero k.a..

Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo, ankau sinproponojn.



VIZOJ: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de chiuj landoj de Europa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton.



ALIAJ GRAVAJHOJ:  Ni antauvidas eldonon de chiutaga gazeto dum la tuta periodo de la arangho. Aktualajn informojn pri BET-49 Vi povas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt ,



ALIGH-KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio.  Poshtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875 . Telefakso estas: +370-37-228616. Retadresoj de LEA estas : lito...@mail.lt ; pjego...@takas.lt kaj ire...@takas.lt .



BONVENON AL LITOVIO !



Organiza komitato

09.12.2012





2012/12/28 Peeter Aitai <peeter...@googlemail.com>

Peeter Aitai

unread,
Apr 14, 2013, 2:49:07 PM4/14/13
to Estonio

Elma do Nascimento

unread,
Apr 14, 2013, 8:42:50 PM4/14/13
to est...@googlegroups.com
Saluton el Rio de Janeiro, BR !   Mi dankas la gravajn informojn pri la Baltiaj Esperantaj Tagoj! Dezirante bonan laboron kaj sukceson al vi!
Elma do Nascimento

2013/4/14 Peeter Aitai <peeter...@googlemail.com>

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Estonio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to estonio+u...@googlegroups.com.

To post to this group, send email to est...@googlegroups.com.



--
Elma do Nascimento

Peeter Aitai

unread,
Apr 22, 2015, 7:53:51 PM4/22/15
to Estonio

Peeter

unread,
May 12, 2015, 2:35:47 AM5/12/15
to est...@googlegroups.com, peeter...@googlemail.com
Jam estas enrete informoj pri BET-52 en Litovio 2016. 
BET atingis aŭspicion de UEA 
http://sezonoj.ru/2015/05/litovio-8/ 

Sed nun ek al la 51-a BET en Tallinn 2015 ♥ 
https://www.facebook.com/events/567325080070187/ 
BET-51.jpg

Peeter Aitai

unread,
May 12, 2015, 3:08:36 AM5/12/15
to Estonio
Pri BET-52 (informoj de Litova Esperanto-Asocio) 
http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET52 

Peeter Aitai

unread,
Jun 29, 2015, 2:09:41 AM6/29/15
to Estonio

Peeter Aitai

unread,
Jun 29, 2015, 2:11:03 AM6/29/15
to Estonio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages