43-aj Baltaj Esperanto-Tagoj ( BET-43 )

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 24, 2007, 4:56:56 PM6/24/07
to espera...@yahoogroups.com, austraj-es...@yahoogroups.de, esper...@yahoogroups.co.uk, est...@googlegroups.com
de: "Litova Esperanto-Asocio" <lito...@mail.lt>

I N F O R M I L O Nr.2

La 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj ( BET-43 )
okazos la 14-22-an de Julio, 2007 en nordlitovia
urbo Ðiauliai, en Fakultato de sociaj sciencoj
de la universitato ( str. Architektø 1 ).
Chi-jare BET estas dedichita al 80-jarigho de la
organizita Esperanto-movado en Ðiauliai.
Veno al la arangho la 13-an kaj la 14-an de Julio, forveturo la 22-an de Julio.

Ghis hodiaua tago al BET-43 alighis pli ol 200
personoj el 15 landoj. Alighoj ankorau chiutage
venas. Ni antauvidas chirkau 250 partoprenantojn de BET-43.

Partoprenantoj de BET-43 loghos en studentaj
domoj de la universitato ( str. Dubijos 1A kaj 1B
), en junulara noktodomo de urba kolegio ( str.
Tilþës 159 ) kaj en studentaj domoj de urba
kolegio ( str. M.K.Èiurlionio 18 kaj 20 ). Eblas
loghi ankau en urbaj hoteloj. Chiuj programeroj
okazos en Fakultato de sociaj sciencoj de la
universitato krom kelkaj aparte indikitaj
esceptoj. En Fakultato de sociaj sciencoj
konstante funkcios Organiza komitato de BET-43,
redakcio de gazeto de BET-43 kaj richa libroservo.

Matenmangho kaj vespermangho ne estas organizita.
Tagmangho por dezirantoj estas organizita kaj
antaupagita en manghejo de la Fakultato. Menuo
estas egala por chiuj. Ankau funkcios bufedo. La
14-an de Julio manghejo ne funkcios, sed inter 10
kaj 17 horoj estos bufedo. Manghejo kaj bufedo
ankau ne funkcios merkrede, la 18-an de Julio,
t.e. dum la ekskursa tago. La 22-an de Julio funkcios nek manghejo, nek bufedo.

Ðiauliai estas atingebla buse, trajne,
automobile. Busoj el litova chefurbo Vilnius al
Ðiauliai veturas 15-foje tage praktike chiuhore (
la unua estas je la 6.30 horo, la lasta je la
19.05 horo ). Busaj biletoj kostas inter 36 kaj
39 lidoj. Trajnoj el Vilnius al Ðiauliai veturas
chiutage je la 6.45 horo kaj je la 17.00 horo.
Krome , vendrede kaj dimanche estas trajno
Vilnius - Ðiauliai ( tra Kaunas ) je la 13.50
horo. Trajnaj biletoj kostas inter 25 kaj 29
lidoj. Busoj el Kaunas al Ðiauliai veturas
21-foje tage ( la unua estas je la 5.20 horo, la
lasta estas je la 20.05 horo ). Bileto kostas 27
lidojn. El urbocentro de Ðiauliai al la loko de
BET-43 veturu per urba buso au mikrobuso Nr.12
ghis fina haltejo.Busa enurba unufoja bileto
kostas 1 lidon, mikrobusa - 1,30 lidojn. Busaj
biletoj acheteblas en gazetaraj butikoj kaj en la
busoj mem. Biletoj por mikrobusoj acheteblas nur
che la shoforo.Busoj haltas nur en la difinitaj
lokoj - haltejoj, mikrobusoj haltas laupete.
Bonvolu chiuj atingu la lokon de BET-43 memstare.
Ni ne havas eblecon renkonti Vin en stacidomoj kaj flughavenoj.

Ekde la 10-a de Julio Organiza komitato de BET-43
funkcios jam en Ðiauliai, en Fakultato de sociaj
sciencoj de la universitato. Portebla telefono de
prezidanto de Organiza komitato de BET-43 Povilas
JEGOROVAS estas +370 687 12219 . Retadreso de
Organiza komitato estas lito...@mail.lt .
Chiujn aktualajn informojn pri BET-43 eblas trovi
en retejo de Litova Esperanto-Asocio
www.esperanto.lt , rubriko BET-43 ( maldekstre
sur la ekrano de la komputilo ). Tie estas trovebla ankau urba transporta mapo.

La 13-an de Julio ( vendrede ) kaj la 14-an de
Julio ( sabate ) ekde la 8-a ghis la 22-a horo en
Fakultato de sociaj sciencoj okazos registrado
de venantaj partoprenantoj de BET-43, loghigo,
eblos havi diversajn informojn. Dum registrado Vi
registros Vian alvenon, ricevos pakajhon kun
diversa materialo, programon de BET-43, karton
kun notita Via loghdomo kaj chambro, loko de
tagmanghoj, kuponojn por tagmanghoj k.s. Chiuj,
kiuj ne pagis anticipe alighkotizon, loghadon kaj
manghadon au pagis neplene, dum registrado devos
pagi chion konforme al kategorio kaj periodo.
Novaj anticipe nealighintaj personoj plenigos
alighilojn. Malfruighintoj povos registri
partoprenon en BET-43 ankau dum postaj tagoj.
Registrigho por la ekskursoj kaj pago okazos aparte dum la arangho.

La 14-an de Julio ( sabate ) vespere je la 19-a
horo estas antauvidita komuna organiza kunveno de
partoprenantoj. Dum tiu-chi kunveno Vi ricevos
necesajn praktikajn informojn. Poste la saman
tagon okazos koncerto kaj libera interkona vespero sen fiksita programo.

La 15-an de Julio ( dimanche ) komencighos laboro
de BET-43 kaj estas antauvidita organiza tempo
por diversaj programeroj kaj por preparigho al solena inauguro de BET-43.

Solena inauguro de BET-43 okazos la 15-an de
Julio ( dimanche ) je la 14-a horo en chefa salono de la fakultato.

Solena fermo de BET-43 okazos la 21-an de Julio (
sabate ) je la 14.00 horo en la sama loko.

La 19-an de Julio ( jhaude ) je la 14-a horo
okazos katolika Diservo en Esperanto en urba
katedralo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paulo (
Auðros takas 3 ). Ghin gvidos katolika pastro Valerijus RUDZINSKAS.

La 18-an de Julio ( merkredo ) estos ekskurso dum
la tuta tago por dezirantoj. Alia programo
tiutage forestos. Dum aliaj tagoj okazos kelkaj surlokaj duontagaj ekskursoj.

Bonvolu veturigu vendotajhojn por libroservo,
ekspoziciajhojn, E-filmojn, lumbildojn.
La programo de la arangho estos richa kaj interesa.
Chiutage aperos gazeto de BET-43. Tie Vi trovos
chiujn aktualajhojn, informojn, anoncojn pri
salonoj, eventualajn shanghojn de la programo,
precizigojn, prilumon de BET-43 k.s. Uzu la
gazeton por diversaj anoncoj, proponoj, informu
en ghi pri la jam okazintaj programeroj k.s. Ghi
estas Via gazeto, tial bonvolu anticipe
preparighu kunlabori kun ghi. Ni antauvidas, ke
la gazeto estos 1-4-pagha depende de Via
aktiveco, de la prezentita materialo por ghi.

Laborlingvo de la arangho estas Esperanto.

Poshta adreso de la arangho estas : BET-43, str.
Architektø 1, LT-78366 Ðiauliai, Litovio.
Dum BET-43 funkcios ekspozicietoj.
Monon eblos shanghi en urbaj bankoj.
Elektra tensio en Litovio ghenerale estas 220-volta.
Nacia mono en Litovio estas lido kaj cendo. Unu
lido egalas al 100 cendoj. Unu euro egalas al
3,45 lidoj, unu lido egalas al 0,29 euroj. La
kurzo estas fiksita kaj ne shanghighas.
Poshtaj tarifoj en Litovio estas jenaj:
poshtkarto en Litovio kostas 0,80 lidojn,
eksterlanden - 1 lido, eksterlanden aere - 1,20
lidojn. Simpla ghis 20-grama letero en Litovio
kostas 1 lidon, eksterlanden - 1,30 lidojn,
eksterlanden aere - 1,70 lidojn. Oni devas plusi prezon de koverto.
Organiza komitato de BET-43 petas Vin esti
atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj, ghustatempaj.
Fine de la arangho chiu ricevos plenan liston de partoprenantoj kun adresoj.
Dum la arangho sekvu anoncojn sur la anonctabulo.
Preparighu aktive labori dum BET-43. Sukceso de
la arangho dependas de chiuj partoprenantoj.

BONVENON AL ÐIAULIAI !
Organiza komitato 25.06.2007

------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages