BET-44, membrokotizo por UEA, aligxo al UK

23 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2007, 4:23:43 PM12/17/07
to espera...@yahoogroups.com, austraj-es...@yahoogroups.de, esper...@yahoogroups.co.uk, est...@googlegroups.com, eur...@googlegroups.com

>To: latvaj-esp...@yahoogroups.com
>From: "Margarita Zelve" <margari...@gmail.com>
>
>Saluton, karaj!
>
>Antaux kelkaj tagoj Vi ricevis informon pri
>BET-44, nun mi sendas la saman en aldonajxo, por
>Vi pli bone povu gxin legi, sendi al geamikoj, printi ktp.
>Mi kredas, ke Vi konscias sin veraj
>esperantistoj kaj komprenas, ke BET estas tre
>signifa arangxo, fakte la plej signifa arangxo
>por Latvia esperantistaro, tio estas nek mia
>privata afero, nek privata afero de kelkaj
>estraranoj, kaj cxiu el Vi devas helpi gxin
>reklami, sendante informon pri gxi al siaj
>esperanto-geamikoj en aliaj landoj por altiri pli da partoprenantoj.
>Mi opinias, ke cxiu el Vi ankaux devas plenumi
>aligxilon kaj pagi aligxkotizon, ecx se Vi
>ankoraux ne scias, cxu partoprenos, kaj ecx se
>Vi scias, ke pro diversaj kauxzoj ne povos
>partopreni BET (unu el kauxzoj povus esti ke
>laux datoj 05.- 12.07. gxi plene koincidas kun
>Gxenerala Latva Kantofesto samtempe okazonta en
>Rigo), tiamaniere subtenante gxian organizon almenaux finance.
>La senco de mia alvoko estas la sama kiel tiu de
>Rainis - "katram ir roka jâpieliek, lai lielais darbs uz priekðu tiek".
>
>Pri aliaj aferoj:
>1. Jam alvenis jarfino kaj tempo pagi
>membrokotizon de UEA. Gxi estas: Membro kun
>Jarlibro - 9 Ls, Membro - Abonanto (ricevas
>revuon "Esperanto") - 23 Ls. Devas aldoni unu laton por bankkostoj.
>2. Dezirantoj partopreni UK en Roterdamo - gxis
>la 31a de decembro la aligxkotizo estas 120 EUR.
>Bonvolu pensi rapide, tuj post Novjaro mi
>intencas sendi monon al Centra Oficejo de UEA.
>Plej volonte mi akceptos monon en EUR.
>Esperantistoj ekster urbo, se Vi ne planas
>vojagxon al Rigo gxis la komenco de januaro,
>bonvolu skribi, mi sendos al Vi numeron de mia bankkonto.
>
>Margarita

BET-44_aligxilo.doc
BET-44_informilo_1.doc

Peeter

unread,
Dec 28, 2007, 6:16:14 AM12/28/07
to Estonio

Pri BET-44
Cxar ne cxiu sxatas elsxuti dokumentojn mi aldonas cxi tie rekte
legeblajn informojn ricevitajn de Latvio samtempe kun apero de
laudinda informperado de Renato Corsetti.
----------------------------------------------------------------------------------------


Baltiaj Esperanto tagoj (BET-44) en Latvio



Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni BET-44 - Baltiajn
Esperanto-Tagojn - la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj
landoj, aranĝon kiu havas jam preskaŭ 50-jaran historion (la unua BET
okazis en 1959 ĝuste en Latvio).

La suban informon kaj aligxilon Vi povas trovi ankaux en la hejmpagxo:

http://www.esperanto.org.lv


Tempo: BET-44 funkcios de la 5a ĝis la 12a de julio 2008

Loko: BET-44 okazos en Ventspils - la plej prospera urbo de Latvio,
populara turisma centro kaj unu el la plej grandas havenoj de Baltia
maro. Ventspils situas 189 kilometrojn for de la ĉefurbo Rigo en la
nordokcidenta parto de Latvio ĉe la enfluejo de rivero Venta en
Baltian maron. Areo de Ventspils estas 55,4 km2, el kiuj 38% okupas
arbaroj, parkoj kaj akvo. Laŭ la kvanto de loĝantoj (preskaŭ 44 000)
ĝi estas la sesa laŭ grandeco urbo de Latvio.
Ventspils estas unu el la plej antikvaj urboj de nia lando - la unuan
fojon ĝi estis menciita en historiaj dokumentoj en 1290. La urbo
fieras kun sia kastelo de Livonia ordeno - unu el la plej antikvaj
mezepokaj fortikaĵoj de Latvio. En la kastelo nun situas muzeo kun la
sola en Baltio digitala ekspozicio "La viva historio".
Oni rekomendas viziti ankaŭ la Ĉemaran liberaeran muzeon kun etŝpura
fervojo, plaĝon de "Blua flago", akvaparkon "Ventspils" k.a.
La urbo estas fama kun siaj prizorgitaj parkoj, pavimitaj placoj,
promenstratoj laŭ rivero Venta kaj Suda havendigo.
Partoprenantoj de BET-44 havos eblecon partopreni en distraj kaj
amuzaj aranĝoj de la urbo, ripozi ĉe maro, veturi per jaĥtoj kaj
ŝipetoj.
Urbon povas atingi per busoj el Rigo, Liepāja kaj aliaj urboj de
Latvio. Al Ventspils per pramo eblas veni el Rostock (Germanio),
Nynäshamn kaj Karlshamn (Svedio) kaj Saaremaa (Estonio).
BET-ejo situos en urbocentro.

Provizora programo: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en
latvan lingvon, Somera Universitato, seminario pri problemoj de
Esperanto-movado, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia kaj
Internacia Vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj,
kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.

Aliĝkotizo: en latoj (Ls):
a/ ĝis la 31.12.2007, b/ ĝis la 31.03.2008, c/ poste kaj surloke
a b c
Latvio, Litovio, Estonio 7 Ls 12 Ls 17 Ls
Ekssocialismaj landoj 10 Ls 15 Ls 20 Ls
Okcidentaj kaj ceteraj landoj 15 Ls 20 Ls 30 Ls

Infanoj ĝis15-jaroj aliĝkotizon ne pagas. Lernantoj, studentoj,
handikapuloj pagas 50% de la kotizo.
Proksimuma kurzo: 1 Ls = 1,42 EUR = 1,94 USD
1 EUR = 0,7 Ls, 1 USD = 0,51 Ls

Loĝado: ekzistas diversaj loĝeblecoj:
1) po 4-6 Ls diurne por persono en kelklita (2-7) ĉambro en hosteloj
en centro de urbo, necesejo kaj duŝejo en koridoro;
2) po 6-7 Ls diurne por persono en dulita ĉambro en studenta hotelo de
Ventspils altlernejo, necesejo kaj duŝejo por du apudaj ĉambroj;
3) ekde 15 Ls-120 Ls en diversnivelaj hoteloj de la urbo;
4) estas ebleco noktumi en kampadejo:
a) en 4-5 litaj dometoj (15-28 Ls por dometo),
b) 1,5 Ls por loko en tendo.

Plenigitan aliĝilon sendu al:
Latvia Esperanto-Asocio
p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio
Eblas aliĝi rete: margari...@gmail.com
Samtempe pagu aliĝkotizon. Aliĝilojn povas ricevi de Latvia Esperanto-
Asocio poŝte aŭ rete. Oni rajtas aliĝilojn kopii laŭbezone.

Pageblecoj:
1) sendi poŝte al Latvia Esperanto-Asocio (al kasistino Aina
Januševska)
kun 10% alpago por poŝtaj operacioj;
2) ĝiri al konto de Latvia Esperanto-Asocio lase-b ĉe UEA (kun indiko:
por BET-44);
3) interkonsenti kun Organiza Komitato pri alia pagmaniero;
4) pagi per kontanta mono al kasistino de BET.
Aliĝkotizo ne estas repagebla. Aliĝo sen pago de kotizo ne validas
(krom speciale interkonsentitaj kazoj).

Kontakteblecoj:
1) poŝte: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio
2) rete: margari...@gmail.com
3) telefone: + 371 26407174 (Margarita Želve)
+ 371 67383461, + 371 28486628 (Biruta Rozenfelde)

BONVENON AL LATVIO!
Organiza komitato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages