Esperanto kaj Naturo

4 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Mar 29, 2007, 2:55:59 AM3/29/07
to est...@googlegroups.com

ESPERANTO kaj NATURO
 
Tiu vortoparo estis longan tempon bone konata al esperantistoj kaj en Estonio kaj ekster gxi. Temas pri populara cxiujara esperantista naturamika tendaro. Dum soveta tempo kiam okazigo de esperanto-tendaro por subteno de la monda helplingvo sonis eble iom provoke (en Sovetio ekzistis ja ideologio lau kio la monda lingvo farigxu la rusa) tiam natur-amika tendaro pikis neniun. Kaj kompreneble naturo kaj naturprotekto estis cxiam proksimaj al cxiu estono. Al sukceso de Esperanto kaj Naturo bone influis 2 faktoroj - multa pura naturo kaj multaj esperantistoj, ambau tiutempe rimarkeblaj en Estonio. Nuntempe la naturo daure restis sxatata sed esperantistoj plu ne videblas (almenau en organizita formo). Pro tio ni eble refoje turnu nian atenton al unuigo de tiuj du. Kaj krome necesas por historio enretigi cxion kio jam estis. Certe historio de EkN estas bone arkivita ie. Sed tiu IE estas problema. Jam preskau neniu scias kie estas tiu IE kaj des pli ni ne scias pri estonto. La plej bona vojo estas rapide enretigi nian memoron en diversajn lokojn en interreto. Tio donas eblon ke se estonte la temo iun interesos, oni povos almenau ion trovi pri tio kion ni estas farintaj. Ankorau vivas maljunaj esperantistoj kiuj okazigis EkN, inter ili kiel la cxefa mi notu s-ro August Kilk.
Por ke sekvaj generacioj povu retrovi vojojn kiujn ni estas irintaj, ni restigu al ili notojn pri la itinieroj, aliokaze niaj penoj estas perditaj (ni kvazau ne ekzistis...).
 
(Sur la foto estas juna esperantistino (Diana Aitai) kaj pura naturo de Estonio. Eble ankorau ne cxio estas perdita...)
IMAG0096.JPG

Peeter

unread,
Apr 4, 2007, 5:39:58 PM4/4/07
to Estonio

ESPERANTO kaj NATURO en la memoro.

Malgrau graveco de esperanto por mi, mi nun provante rememori EkN
kiujn mi estas partopreninta, devas deklari ke sen la listo de ili, mi
ne multajn sukcesas rememori. La kialo estas ke EkN okazis ofte
samtempe (kune) kun aliaj tendaroj kaj la plej grandaj ili estis kiam
okazis kune kun estonaj BET. Estus bone cxi tie ekhavi liston de EkN
similan al tia kia estas sub la temo BET.

Antau kvarono de jarcento EkN okazis cxiusomere kaj servis por
esperantistoj ankau kiel lernejo pri naturo. Mi memoras ke tiutempe
dum la tendaroj oni cxiam markis en naturo itinierojn kaj fiksis
plurlingvajn nomsildojn al diversaj plantoj (aktivis pri tio August
Kilk, Endel Ojasild, Anne Laur k.a.). Por mi persone estis tre
interesa lernado de la birda lingvo. Nome Ants Pruler kun malgranda
grupo iris frumatene en boskon de arboj kaj indikis diversajn kantojn
de birdoj. Dum unu mateno mi ekrekonis kaj memorfiksis 12-15 diversajn
"lingvojn" birdajn. Post tio kantado de birdoj cxesis esti kantado de
iuj birdoj kaj farigxis kantado de iuj konretaj birdospecioj (kokon
kaj kornikon mi kompreneble rekonis ankau pli frue).
En la plej bonaj tempoj de EkN ni havis ankau financan subtenon. Tio
okazis cxefe pro tio ke Ferdinand Eisen (eksministro de edukado)
prezidanto de EAE estis amiko de estro de Naturprotekta Societo Jaan
Eilart. Notas mi tion pro tio ke ankau nuntempe en sfero de
medioprotekto movigxas grandegaj monoj kaj se projekti ion komunan por
esperanto kaj naturo do eblas pretendi pri financa kaj alia subteno.

Cetere, iom flankenirante de esperantotemo, necesas noti ke nome
naturprotekto estis tiu fenomeno tra kio disvastigxis procedo kauzanta
disfalon de Sovetia imperio kaj reliberigxon de multaj landoj. El
historio ni scias plurajn penojn de ekstersovetiaj ribeloj (Hungario
1954, Cxehhoslovakio 1968, Pollando...) sed cxiuj ili estis
subenpremitaj per armiloj. Ankau en Sovetio estis iuj ne multaj
dissidentoj kiujn sxtato rapide forigis en malliberejojn au pli ofte
ecx en psik-malsanulejojn. Sed tiam okazis ke Moskvaj ministerioj
intencis en Nord-orienta Estonio komenci plivastigon de minadoj kaj
tio minacis katastrofan mediomalpurigxon. Gxuste samtempre Moskvo
planis akcepti novan konstitucion per kio la federaciaj respublikoj
perdus ecx tion malmultan potencon kion ili havis. Tio mobilizis la
tutan landon kaj la kontraustaro al la nova konstitucia kontrakto de
la Unio farigxis demando de la konservo de la vivebla medio. Tio
kunligis (unuigis) la tutan popolon kaj ankau la komunista estraro de
la lando staris kune kun la popolo. Memorindas ke dum kulminacio de la
"kantanta revolucio" antau veturo de estonaj estroj al Moskvo okazis
sur Tallinna kantofesto-placo kunveno de 300 000 estonoj (kvanto de
estonoj estas entute 1 000 000). En Moskvo la estroj kiuj cxiam pli
frue kantis lau takto de Moskvo subite agis kontrau Moskvo . Tio estis
en Moskva historio io tia kion ili neniel scipovis subpremi. Kiel
historio iris antauen cxiu ja scias. Zorgo pri la naturo estis tio kio
unuigis cxiujn estonojn kaj sekve ili sukcesis reakiri memstarecan
liberon. Sed naturo estas en dangxero ankau hodiau kaj nun eble ecx
pli.

Fine mi rakontetas pri miaj okazajxoj en du EkN
EkN en SIMISALU
La loko tre tipa por historia Estonio. En tiu loko vivis Anton Hansen
Tammsaare, kiu estas eble la plej granda estona verkisto. Multaj
esperantistoj estas legintaj lian novelon "La mastro de Korboja". Sed
lia cxefverko estis "Vero kaj justeco" kies roluloj logxis gxuste en
tiu loko. Do la loko estis elektita trafe. Dum la tendaro (suficxe
multnombra kaj interesa) oni povis cxiutage vidi kiel la mastro
laboris longajn tagojn kaj okazis ke dum EkN dronis unu el liaj multaj
infanoj (mi vidis kiel dum unu nokto viro grizigxis). Do tute sama
medio kion oni legas en "Vero kaj justeco".
EkN en PORKUNI
Grandega bela eksa nobeldoma lernejo en bela loko. Multaj
partoprenantoj, bona organiziteco, spirito de entusiasmo.
Mi dormis kune kun multaj aliaj esperantistoj en granda lerneja
dormocxambro. Mia lito estis meze de cxambro (entute estis en la
cxambro pli ol dek litoj). Vespere promenis lau la cxambro graveda
lerneja kato. Matene vekigxinte mi trovis ke en mia sako, kio estis
sub mia lito, estis malgrandaj katidoj. Mi tre miras ke kato venis
naski sub mian liton meze de cxambro (en kiu dormas por gxi nekonata
homo) kaj ne elektis iun alian lokon kio lau mia logiko estus pli
trankvila kaj sekura...

Partoprenintoj de EkN metu cxi tien viajn memorajxojn.
Eble iu havas iujn ideojn, planojn, projektojn pri Esperanto kaj
Naturo...

Peeter Aitai

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages