BET - 46

4 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Nov 22, 2009, 10:57:07 AM11/22/09
to Estonio
INFORMILO:
-----------------------

B E T - 4 6


I N F O R M I L O Nr.1


pri la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj ( BET- 46)


Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn chiujarajn
internaciajn somerajn tradiciajn la 46-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn
(BET- 46).


CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi
nuntempajn chefajn taskojn de Esperanto-agado, intershanghi sperton
pri esperantista laboro, perfektighi en Esperanto, enhavoriche pasigi
la tempon. BET okazas ekde 1959 chiujare lauvice en Latvio, Estonio,
Litovio. BET- 46 estas dedichata al 35-jarigho de litova urbo
VISAGINAS.


LOKO: BET-46 okazos en orientlitovia urbo VISAGINAS , kiu situas 150
kilometrojn for de litovia chefurbo Vilnius proksime de landlimo kun
Belorusio. En la urbo loghas 30000 loghantoj de pli ol 40 naciecoj,
do, ghi estas multnacia urbo. Ghi okupas 896 hektarojn de areo, el
kiuj preskau duono estas belega pinarbaro. La urbo estas fondita en
1975 kaj estas la plej juna urbo de Litovio. Urbo situas sur bordo de
lago VISAGINAS nur 6 kilometrojn for de fama Ignalina nuklea
elektrocentralo, kiu chesos funkcii fine de 2009.La urbon de chiuj
flankoj chirkauas belegaj regionaj kaj naciaj naturparkoj de
Litovio.En la teritorio de urbo Visaginas kaj proksime estas 13 lagoj
kaj lagetoj kaj chirkaue je 10 kilometroj de la urbo estas 110 lagoj
kaj lagetoj de diversa grandeco.Tiu-chi regiono pro arbaroj kaj
montetoj estas nomata Litovia Svislando kaj pro abundaj lagoj Litovia
Finnlando.Blazono de urbo VISAGINAS estas arghenta gruo sur blua
fono.Tra VISAGINAS iras unu el la plej gravaj internaciaj fervojlinioj
de Litovio ( Sankt-Peterburg – Daugavpils – Vilnius – Varsovio -
Berlino ). BET-46 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Profesia
studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de VISAGINAS ( str.
Festivalio 7 ) , kie estas luksaj kondichoj por laboro de BET-46.
Partoprenantoj de BET-46 libere povos uzi chiujn ejojn kaj servojn de
la Studcentro ( salonoj, auditorioj, la plej modernaj teknikajhoj,
muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro, videoekipajhoj por
internaciaj forestaj konferencoj k.s.).VISAGINAS estas facile
atingebla trajne, buse kaj automobile. BET-46 ghuos chiuspecan helpon
kaj kunlaboron de urba gvidantaro.


TEMPO: BET-46 funkcios la 26-an de Junio – la 4-an de Julio, 2010.
Veni al la arangho eblas jam la 25-an de Junio.


PARTOPRENO: ni invitas chiujn esperantistojn.Speciale ni dezirus vidi
esperantistojn el la landoj chirkau Balta maro, sed ankau de chiuj
aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne
estas limigita.


ANTAU KAJ POST BET-46 estas ebleco lau moderaj prezoj aktive ripozi
en proksime de VISAGINAS funkciantaj vilaghaj altkvalitaj turismejoj
kaj ripozejoj. Interesighantoj pri tio bonvolu aparte peti informojn
che Organiza komitato.


ALIGHKOTIZO:Ghis la 31.12.2009: A) 30 lidoj por esperantistoj el
Estonio, Latvio, Litovio.


B) 40 lidoj
por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.


C) 50 lidoj
por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj.


D) 60 lidoj
por okcidentanoj kaj egaluloj.


De 01.01.2010 ghis la 31.03.2010 alighkotizo por chiuj kategorioj
kreskas je 15 lidoj ( do, 45, 55, 65, 75 lidoj ). Ekde la 01.04.2010
alighkotizo por chiuj kategorioj kreskas plus je 15 lidoj ( do, 60,
70, 80, 90 lidoj).


Infanoj , lernantoj kaj studentoj alighkotizon ne pagas. Pageblas en
ajna konvertebla valuto.Unu euro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas
konstanta kaj ne shanghighas.


ALIGHO: por alighi necesas plenigi aldonatan alighilon kaj sendi ghin
al Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas
alighi telefakse +370-37-228616 au rete al litova...@mail.lt .
Samtempe pagu alighkotizon. Alighiloj riceveblas che LEA.


PAGEBLECOJ : 1) sendi poshte al konto de kasisitino de BET-46
respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio
Irena ALIJOSIUTE – SEB Vilniaus bankas, Konto Nr.
LT447044060001341495, banka kodo 70440, BIC ( SWIFT ) – CBVILT2X.


2) ghiri al konto de Litova
Esperanto-Asocio litv-s che UEA en Roterdamo, Nederlando.


3) pagi per kontanta mono en Oficejo de
LEA en Kaunas, str. L.Zamenhofo 5 au en ties filio en Vilnius.


4) interkonsenti kun Organiza komitato pri
alia pagmaniero.


5) esceptokaze konsente de OK pagi surloke
che veno al la arangho, se ne eblas anticipa pago.


Alighkotizo ne estas repagebla. Aligho sen pago de kotizo ne validas
(krom speciale interkonsentitaj kazoj).


LOGHADO: 1) en bonkvalitaj dulitaj kaj trilitaj chambroj en apuda
komunloghejo de la Studcentro ( sur unu etagho estas kvar dulitaj kaj
kvar trilitaj chambroj, komunaj dushejoj, necesejoj kaj kuirejo por
chiuj chambroj ). Unu lito por unu tagnokto kostas 20 lidojn.


2) eblas mendi chambrojn en urbaj hoteloj. Prezoj
estas proksimume 10-oble pli grandaj ol en komunloghejo.. Hotelaj
prezoj inkluzivas matenmanghon. Interesighantoj petu pli detalajn
informojn aparte.


3) laudezire por junularo eblos aranghi
amasloghejon. Prezo anoncota.


Prezoj en komunloghejo ne inkluzivas matenmanghon .Pagu same kiel
alighkotizon, dezirinde laueble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau
surloke veninte dum registrado.


MANGHADO: Estos organizita komuna tuttaga manghado ( matenmangho,
tagmangho kaj vespermangho ) en manghejo de la Studcentro.Bonkvalita
trifoja manghado kostas 25 lidojn tage. Eblos organizi vegetaran
manghadon. En la sama konstruajho ankau funkcios bufedo, kie eblos
acheti manghetajhojn kaj trinkajhojn.


Pagu same kiel alighkotizon, laueble pli frue, esceptokaze eblos pagi
ankau surloke veninte dum la registrado.


GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la
arangho au/kaj signife helpos organize, pro loghado ( krom hoteloj )
kaj manghado ne pagos.


PROGRAMO : tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj
perfektigaj kursoj, literaturaj aranghoj, muzikaj kaj artaj vesperoj,
debatoj pri situacio kaj problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj
landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj
kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranghoj,
instruado de kantoj, junularaj aranghoj, konkursoj, kvizoj, distraj
programeroj, ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindajhoj,
diskutoj, forumoj, libroservo, interkona vespero, diservo, baza
konatigho kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj
lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj
fermo, adiaua vespero k.a..


Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la
programo, ankau sinproponojn.


VIZOJ: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de chiuj landoj de
Europa Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en
Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj
kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA
povas sendi oficialan inviton.


ALIAJ GRAVAJHOJ: Fine de Majo, 2010 chiu alighinto ricevos Informilon
Nr.2 kun pli detalaj kaj aktualaj informoj pri BET. Ni antauvidas
eldonon de chiutaga gazeto dum la tuta periodo de la arangho.
Aktualajn informojn pri BET-46 Vi povas trovi en retejo de Litova
Esperanto-Asocio www.esperanto.lt , informojn pri urbo VISAGINAS Vi
povas trovi en retejo www.visaginas.lt ( bedaurinde nur en litova,
rusa kaj angla lingvoj ), informojn pri Studcentro de VISAGINAS Vi
povas trovi en retejo www.vpm.lt (nur en litova lingvo ).


ALIGH-KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova
Esperanto-Asocio. Stratadreso de LEA estas: str. L.Zamenhofo 5, LT
-44287 Kaunas, Litovio. Poshtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj
+370-686-69875 . Telefakso estas: +370-37-228616. Retadresoj de LEA
estas : litova...@mail.lt ; pjegoro...@takas.lt kaj ire...@takas.lt .


BONVENON AL LITOVIO !


Organiza komitato


21.11.2009

Peeter Aitai

unread,
Nov 22, 2009, 11:00:13 AM11/22/09
to Estonio
A L I G H I L O


al la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET- 46), VISAGINAS, la 26-an de
Junio – la 4-an de Julio, 2010, Litovio


(pasportajn enketajhojn kaj adreson laueble tajpu au skribu legeble
per majusklaj presliteroj)


1.Nomo kaj familia
nomo_______________________________________________________________________­_______


2.Sekso________________________________3.Naskighdato (tago, monato,
jaro)______________________________________________________________________­_________


4.Hejma (poshta, koresponda) adreso, poshta indekso,
lando______________________________________________________________________­________


5.Telefonoj (hejma, ofica, kun necesaj
prefiksoj)_________________________________________________________________­__________


6.Telefaksoj (hejma,
ofica)______________________________7.Retadreso____________________________­__________


8.Civitaneco kaj
nacieco____________________________________________________________________­________


9.Pasporta numero_____________________________________________________________________­________


10.Klero, scienca grado,
titolo_____________________________________________________________________­__________


11.Profesio, specialeco_________________________________________________________________­_________


12.Laborloko, studloko,
posteno____________________________________________________________________­________


13.Jaro de esperantistigho_____________________14.Aktivado en
E-movado___________________________________________________________________­__________


___________________________________________________________________________­______________


15.En kiuj BET-oj
partoprenis________________________________________________________________­___________


16.Lingvoposedo (elementa, kontentiga, bona,
perfekta)__________________________________________________________________­___________


17.Mi partoprenos en jenaj programeroj de
BET-46_____________________________________________________________________­_____________


18.Mi kontribuos al la programo de BET-46
per________________________________________________________________________­__________


___________________________________________________________________________­__________________


19.Mi proponas por la programo de
BET-46_____________________________________________________________________­____________


20.Mi pagas/os alighkotizon (kategorio, pagmaniero, sumo, valuto, dato
de la pago)______________________________________________________________________­________


21.Mi deziras loghi en__________________________kaj pagas/os
(kategorio, pagmaniero, sumo, valuto, dato de


la pago)______________________________________________________________________­________________


22.Mi pagas/os pro manghado (kategorio, pagmaniero, sumo, valuto, dato
de la pago)______________________________________________________________________­___________


___________________________________________________________________________­___________________


23.Entute mi pagas/os (pagmaniero, sumo, valuto,
dato)______________________________________________________________________­___________


24.Mi bezonas oficialan inviton de LEA al
BET-46_____________________________________________________________________­______________


25.Eventuala alventago al BET-46 kaj
maniero____________________________________________________________________­___________


26.Rimarkoj________________________________________________________________­___________________________________________________________________________­________________________


27.Dato de aligho: La______________-an
de_____________________________________________________, 2009/10


28.Subskribo_______________________________________________________________­_____________________

Peeter Aitai

unread,
Nov 24, 2009, 1:30:04 PM11/24/09
to Estonio
Rigardantoj/legantoj de tiu cxi temo "BET - 46" ne forgesu viziti
ankau la cxeftemon pri BET-oj
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/eade21628dcb5220#
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages