daŭrigo de la temo Literaturo
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/6e510c2fe16034c1#
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Por rekomenci la temon jen la novelo "Miragxo" de Friedebert Tuglas
tradukita de Henrik Seppik:
Aperis origine en la revuo "Literatura Mondo" januaro 1923
http://www.tekstoj.nl/lm/lm23-1/miragho.html
La dua traduko estas en "Kvin noveloj" aperinta 1985 (Eesti Raamat,
Tallinn)
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/miragxo.html
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------
"MIRAĜO"
FRIEDEBERT TUGLAS
I
Tiu ĉi parto de l' arĥipelago estis kvieta. La maro estis plena de
rifoj, la markoloj inter la insuloj malprofundaj. Grandaj ŝipoj
malofte erarvenis ĉi tien.
La loĝantaro vivis trankvilan kaj laboreman vivon. La viroj fiŝkaptis,
paŝtis la brutarojn kaj kulturis la vinberkampojn. La virinoj sidis
malantaŭ la ŝpiniloj aŭ klakigis la teksilojn.
Aŭtune alvenadis komercistoj kaj alportis feron, ornamaĵojn kaj
novaĵojn el la vasta mondo. En la korto de l' insulestro oni tiam
foiris dum pluraj tagoj. La fremduloj ŝanĝis la komercaĵojn kontraŭ
vinbareletoj kaj retsakoj kun lano kaj revelis al la kontinento.
Dum la maturiĝo de l' unuaj vinberoj la insulanoj festis ĉiujare
rikoltfeston.
Tage la gejunuloj vizitis domon post domo, portante vinberarojn kaj
glorkantante al la ĝojiganto de ĉiuj. Vespere la viroj sidis longan
tempon antaŭ la pordegoj, parolante pri la tempoj pasintaj, dum el la
olivboskoj aŭdiĝis danco kaj muziko kiel dum la tagoj de Daphnis kaj
Chloë.
Ĉar la loĝantoj de l' insulo estis ankoraŭ konservintaj multajn
idolanajn morojn. La estanteco de ili estis interplektita kun la
pasinteco.
Jam iliaj prapatroj trovis en la valo marmoran statuon, kiu prezentis
dormantan viron kaj virinon kun torĉo, kliniĝantan super li. De tiam
ili kultis la verkon kiel dipatrinon, kiu funebras la filon.
Tio estis popolo tro vivĝoja, por eĉ la morton vidi malĝoja.
Ili estis bonvolemaj kaj humilaj. Kiam la insulestro prenis la plej
bonajn fiŝakvojn al si aŭ ne donis kalkulraporton pri la preĝeja kaso,
tiam ili konsentis pri tio. Iuj paŝtistoj aŭ salajruloj grumblis al si
mem, sed ĝis vortoj la afero ne venis.
Ĝi estis ja popolo kutimiĝinta al la ĉirkaŭanta vivo kaj ne povanta eĉ
imagi pli bonan.
Tiun jaron estis tre severa vintro. Dum tutaj semajnoj malvarma pluvo
frapadis al la rokoj, la maro plaŭdegis minace kaj kruela vento balais
la insulon.
La insulanoj sidadis en la kabanoj apud la fajroj kaj manlaboris. La
tutan jaron neniu fremdulo venis al iliaj bordoj kaj el ili ankaŭ
neniu sukcesis preterveturi la ekstremajn rifojn. Eĉ najbaro malofte
vizitis najbaron.
Sed fine alvenis la printempaj tagoj. La sunlumo estis blindige hela.
La kretbordoj de l' ekstremaj insuloj helblankiĝis en la daŭro de
kelke da tagoj. Sukriĉa herbo kreskis okulvideble.
Milda vento karesis la branĉojn de l' arĝentsaliko kiel harojn de
knabino. Ĝi venis el oriento, venis el okcidento, sin turnis al
sudokcidento, ĉesis por tagoj. La ĉielarkaĵo ardis blusilke super la
helanta maro.
Kiam la paŝtisto Nikias levis sur la paŝtejo la vizaĝon, li vidis unu
ĉielon etendiĝantan post alia. En la juna koro plene de malgajo li
rigardis la vastaĵojn, kiuj kreskis unu el la alia kiel florburĝonoj
el florburĝonoj.
Ha, ĝi estis tiel profunda, tiel malproksima, tiel senlima! Kaj Nikias
sentis sin tiel sola kaj forlasita.
Sed turninte la okulojn malsupren, li vidis la teron kaj maron en la
helo de la senmova suno. Li vidis la vilaĝon en la valo, vidis la
grandan korton de l' insulestro kaj la filinon de l' insulestro
paŝantan tra la korto. La manojn sur la randoj de l' korbo tenata sur
la kapo, la bruston alte, la krurojn nudaj, tiel ŝi iris al la
marbordo kiel reĝidinoj dum tempoj antikvaj.
Ha, nun Nikias sciis, kial li estis tiel malĝoja!
Tie iris kaj rekantis al la maro lia amatino. Kun malpezaj vualoj
flirtantaj en la silkmola vento kiel flugiloj: tiel tiu iris, kiun li
sopiris, sed neniam esperis atingi.
Ĉar kio estis li, paŝtisto Nikias, por ke li povu eĉ rigardon turni al
ŝi. La bastono kaj ŝalmo kaj vila hundo, kiu dancis ĉirkaŭ li
persekutante sian voston, estis lia havaĵo.
Kiam dum la vesperoj li iris kun la brutaro tra la vilaĝo, haltis
antaŭ la korto de l' insulestro kaj ĵetis rigardon trans la
ŝtonbarilon, la insulestra filino fiere sin deturnis. Kaj kiam li
faris tion duafoje, la insulestro venis mem kaj kriis kontraŭ li,
ronde svingante sian tuberan bastonon.
Ha, nun Nikias sciis, kial li estis tiel malĝoja! Kaj li deturnis la
vizaĝon de la vilaĝo kaj rigardis la landojn, kiuj sin etendis
malsupre.
La vinberejoj nigris ankoraŭ kiel ŝtuparoj sur la montdeklivoj. Junaj
branĉoj eligis idojn, idoj foliojn, — vinberoj leviĝis de l' tero al
la suno.
La montdeklivon supreniris kvin homoj. Sur iliaj ŝultroj estis grandaj
plektitaj korboj kun nigra humo, kiun ili portis al la vinberejo de l'
insulestro.
Tio estis la malfeliĉa Koras kun siaj edzino kaj gefiloj. Iliaj dorsoj
estis kurbaj, la manoj plenaj de kaloj kaj la piedoj sangaj. Apenaŭ
moviĝetis pensero en la griza senhara kapo de Koras, kiam li tiel iris
antaŭ sia familio.
"Ĝi estis mia kampo, de kie mi venas", li meditis. "Ĝi estis mia
kampo, kien mi iras", li remeditis; "ĝi estas mia humo, kiun mi
portas."
"Nun mi havas nenion", li meditis post kelka tempo. Kaj li rememoris
la tagojn de l' junaĝo kiam li estis edziĝinta, kiam la familio estis
pligrandiĝinta, kiam ilin estis trafintaj malsanoj kaj akcidentoj.
Tiam li estis farinta ŝuldojn, ĝis la insulestro forprenis ĉion.
Li devis doni siajn kampojn kaj forlasi la domon. Kiel taglaboristo li
devis labori sur siaj antaŭaj kampoj. En fremdula ĉambrangulo eduki la
idojn — je sklavoj kiel li mem.
Kaj Koras ekĝemis.
"Tio ŝajnis esti tiel aranĝita", li meditis. "La mondo ne povis resti
alie ol tiel. Tio estis ordo kaj justeco sub la lazura ĉielo. Ne estas
donita feliĉo al ĉiu!", li ĝemis, levetante la korbon sur la maljunaj
ŝultroj.
Ĉar eĉ tiuj ne ricevis pli bonan vivon, kiuj estis serĉintaj ĝin en
aliaj landoj, post la insuloj kaj maroj. Estas riĉeco kaj malriĉeco
ĉie, kien povas iri la mallongaj piedoj de l' homo.
Kaj Koras vidis, kiel malsupre, en la insulestra boathaveno, Kleon,
maristo kaj migrulo, riparis boaton. Liaj rezinkovritaj vestoj brilis
kiel felo de lutro, lia hakilo leviĝadis kaj malleviĝadis dehakante
splitojn.
Tiu ĉi viro estis ja vidinta la mondon, sed ĉi tien li ĉiam revenadis.
Nun li sidis rajde sur la renversita boato, enbuŝigis tabakon,
rigardis jen al la maro, jen al tero kaj kraĉis larĝarke.
— Agrabla estus la vivo, — li diris al la helpanto — se ne ekzistus
riĉuloj. La mondo estas bona, sed ne por ni. Ni kuras post pano,
aliajn pano postkuras. Por la ceteraj estas oro, por ni tero. Tiel,
tiel, junuleto!
Kaj li kraĉis ree.
Tiam li ekrakontis pri la landoj, kiujn li estis vizitanta kaj pri
kiuj aŭdinta. La mondo estis stranga! Sed en unu rilato ĝi estis
egala: malriĉulo laboris kaj riĉulo rigardis senokupe. Rikoltis tiu,
kiu ne semis, kaj en lankusenoj dormis tiu, kiu ne estis tondinta la
ŝafojn.
Per la kurba dikfingro li faris rondon direkte al la tero kaj maro.
— Al kiu apartenas la kampoj? — li demandis. — Ĉu al tiu, kiu portas
la humon kaj plantas la vinberujojn? Al kiu apartenas la fiŝoj en la
maro? Ja al tiu, kiu akiras ilin per la fiŝreto? Sed ĝi ne estas tiel
— li respondis. — Ankaŭ ni vidas la maron kaj teron, sed ne havas ni
vinberĝardenojn kaj fiŝkaptejojn. Ni ruladas aliulajn barelojn, ni
riparas fremdajn boatojn: jen nia tasko. Tiel, tiel, junuleto!
Kaj liaj okuloj, plenaj de ironio, trafis preterpase Korason,
kliniĝinte suprenirantan la montdeklivon, kaj haltis sur la monto, kie
staris Nikias en la ĉiela heleco, sin apogante al la bastono, dum la
hundo dancis ĉirkaŭ li persekutante sian voston.
II
Estis posttagmeza tempo kaj la suno proksima al subiro. La aero estis
senmova kaj plena kvazaŭ de ora polvo.
Tiam okazis antaŭ la okuloj de Nikias, Koras kaj Kleon io
eksterordinara en la ĉielo.
La vastaĵo super la maro estis nerimarkite plumbegriziĝinta. Ia peza
kupolo estis pendiĝinta super la akvaro. Kaj en tiu ĉi grizaĵo estiĝis
vertikale kaj oblikve teruraj strioj.
Nikias, Koras kaj Kleon sentis, kvazaŭ de tie, el la senlima
malproksimo, ondo de malvarmo venus balanciĝante al ili.
Ĉiam pli kaj pli da oblikva lumo aperis en la ĉielo. Ĝi moviĝis kiel
teksaĵfadenoj sur la teksilo, supren kaj malsupren, dekstren kaj
maldekstren. Tiam ekblovis kvazaŭ vento, kaj ĉio malaperis.
Antaŭ la admirantaj rigardantoj leviĝis vicoj da grandegaj domoj kun
neĝkovritaj tegmentoj apud neĝplenaj stratoj. Neĝeris malrapide, poste
la neĝado ĉesis. La plumbokolora ĉielo apenaŭ plilumiĝis pro la neĝo.
Dume jam unuj kaj aliaj en la vilaĝo estis venintaj sur la straton,
levintaj la okulojn al la ĉielo, poste ektimiĝinte vokintaj kaj
svingintaj la manojn. Pro la kriado elkuradis novaj kaj novaj grupoj.
Subite aperis granda urbo kun senlimaj strataroj, palacoj, temploj,
pontoj kaj turoj.
Ĝi leviĝis, terura kaj granda, kaŝante la ĉielon kaj maron, — la turoj
estis kiel surfalontaj al la vilaĝo!
Nikias, Koras kaj Kleon ekkuris, la unua kun bastono en la mano, la
dua kun renversita korbo sur la kapo, la tria kun hakilo sur la
ŝultro. Kleon kuregis kiel lutro sur la splitplena bordo, la hundo
saltadis bojante ĉirkaŭ Nikias. Poste ĝi subite interpiedigis la
voston kaj komencis bojĝemi.
La kurantoj miksiĝis en la popolamason sur la vilaĝa strato. Tie ĉi
sin trovis viroj, virinoj kaj infanoj.
La vizaĝo de potisto estis ŝmirita per argilo, la manoj de bakisto per
pasto kaj la forĝisto tenis ankoraŭ ruĝan feron per la prenilo. En la
pordo de la barbiro staris viro, kun duone senharigita kapo, trans
lian ŝultron rigardis la majstro, ankoraŭ instinkte klakante per la
tondilo.
La virinoj kunmetis la manplatojn, tenante suĉinfanojn sur la brakoj.
Blindaj maljunulinoj movadis la sendentajn buŝojn, kun stultaj vizaĝoj
turnitaj al la ĉielo. Infanoj kuradis tien kaj reen, kiel en foiro.
Sed ĉiam pli stranga kaj pli terura fariĝis la ĉielo. La vidaĵo
disvolviĝis kiel teksaĵo.
Videbliĝis stratego kun senmezura perspektivo. Eksvarmis homoj,
komence kiel apenaŭ distingebla fajlaĵo, ĝis fine la konturoj
klariĝis: ruliĝis veturiloj, galopis rajdantoj, rapidis zigzage
piedirantoj.
La ponton transveturis kaleŝoj kvazaŭ tutaj domoj kun brilantaj
vitromuroj. La kirasoj de l' kavalerianoj brilegis, la kasktufoj el
ĉevalharoj svingiĝis super la kapoj. Kaj la figuroj de unuopaj homoj
fariĝis pli kaj pli klaraj, — ili kvazaŭ dancis trans la vitrecan
vastaĵon.
Kio ĝi estis? Kaj kie ĝi estis?
Ĉiam pli tumulta fariĝis la sceno. Kvazaŭ blovego de vento estus
balainta la amasojn. Homogrupoj kunfandiĝis, kaleŝoj veturegis amase,
— sed tiam ĉio reklariĝis.
Subite unuopa nigra viro kuris tra la popolamaso, svingante la
maldikajn manojn, kun buŝo malfermita. Fariĝis malordo, la homoj
ekiris pli rapide.
Tiam la popolamasoj ekposteniĝis, kaj sur la konveksa ponto
proksimiĝis areto da homoj. Tio estis plejparte ĉifonvestitaj virinoj,
kun terkoloraj vilaĝoj, ekstreme malgrasaj, portantaj sur la brakoj aŭ
trenantaj tiajn samaspektajn infanojn.
Ili paŝis malrapide kaj peze. Multaj el ili postrestis kaj novaj
aliĝadis. La ponto ŝajnis fleksiĝi sub la malfortaj piedoj de tiu ĉi
malalta kaj kurbiĝinta grupo.
La lasta homo en la vilaĝo estis kurinta al la strato. Ili silentis,
retenante la spiradon, kun buŝoj malfermitaj kaj manoj tremantaj kiel
en febro. Ilin estis ekreginta nekomprenebla teruro.
Subite antaŭeniĝis, tra la popolo, plenigante la straton, aro da
kavalerianoj kun levitaj lancoj. Ili galopis en la proksimiĝantan
virinaron, subpiedigante ĝin, pikante per la lancoj kaj hakante per la
glavoj.
Tio influis tiel neatendite la insulanojn, ke la virinoj komencis
kriegi, ekkaptis per la manoj la kapojn kaj kuris en la domojn, por
reaperi post momento en la pordoj.
Tiu ĉi tumulto daŭris nur minuton, tiam ĉiuj disiris, sed sur la neĝo
nigris tie ĉi kaj tie sangmakuloj kaj kuŝis iu infano, malforte
movanta la membrojn kiel vundita cikado. Unuopa virino kuris tordante
la manojn de unu infankadavro al alia, ne trovante la sian.
Subite leviĝis malantaŭ la ponto sennombraj popolamasoj, rapide
proksimiĝante. Super iliaj kapoj baraktis en la malforta vento
standardoj, la vizaĝoj kunfandiĝis je unusola nigra makulo, la manoj
leviĝis kiel arbobranĉoj.
Denove la kavalerianoj galopis antaŭen, ilia flugilo entranĉis la
popolamason, sed post momento ĝi estis dispecigita kiel papera birdo.
Ĉevaloj sen rajdantoj kuris trans la ponton, kavalerianoj sen ĉevaloj
falis trans la balustradon kiel nigraj ŝtipoj.
Tiam ĉio intermiksiĝis en unu kapturna tumulto: tabulbariloj rompiĝis
kvazaŭ kartonaj, veturiloj renversiĝis kiel ludiloj, homoj faladis
kvazaŭ kuloj. Sed ili alvenis senĉese, senĉese sur la senlimaj
stratoj!
Tiam penetris aro da infanterianoj kun bajonetoj antaŭen, pafiloj
alvangiĝis, malgrandaj fumstrioj leviĝis supren, — la popolamaso
diskuris kiel forbalaita, dum agonie ĵetiĝantaj korpoj solaj restis
sur la neĝo.
La insulanoj levis la manojn kaj ekkriis pro terurego. Ili diskuris
kiel ŝafaro, sed baldaŭ retrovis sin kune observantaj la ĉielbordon.
Nun disvolviĝis antaŭ ili bildoj, unu pli terura ol la alia.
La tumulto havis jam nenian formon, nek limon. Ne distingiĝis plu
unuopaj partoj el homo, nek unuopa homo el la amaso. Ĉio moviĝis kiel
nigraj kaj grizaj makuloj, kiujn de tempo al tempo kaŝis nuboj de fumo
kaj neĝo.
La popolamaso ĵetiĝis kiel ĉifono de unu stratflanko al la alia, tien
kaj reen. Tio estis kvazaŭ senĉesa ondado de nigraŝaŭma maro. Kaj
super ĉio mortsilento!
Tiam leviĝis depost la domoj karbenigraj nuboj. Densa fumo penetris
sur la straton, disfluis super la tero, mortvundito movis la manojn
kaj piedojn en la nuboj de haladzo.
La observantoj kvazaŭ sufokiĝis antaŭ tiu ĉi bildo, metinte la manojn
al la kapoj kaj mallaŭte ĝemante. Kaj ili vere ĝojis, kiam super la
konstruaĵoj vidiĝis ondantaj flamoj, koloritaj kaj malvarmaj.
Sed ĉiam pli kaj pli terura iĝis la tumulto. Tio estis tutaj armeoj,
kiuj nun pafadis reciproke. Homgrupo dispeciĝis kiel inter feraj
rulegoj. Ia giganto disrompis per feraj manoj la domojn, homojn kaj
arbojn.
La neĝo nigris pro la sango, kadavroj kuŝis senorde sur la bazaro,
vunditaj ĉevaloj baraktis, la piedojn supre, — ĝis la nevidebla forto
forbalais la renversitajn veturilojn kaj kadavrojn kaj sur la bildo
disvastiĝis malhela ombro.
Sed baldaŭ ekvidiĝis malantaŭ ĝi sennombraj popolamasoj, marŝantaj
rekte kaj fiere, dum centoj da standardoj ondadis super la kapoj. La
fabela procesio larĝiĝis kaj longiĝis ĝis senfineco.
La stratoj leviĝis kiel bretoj unu super la alian, la procesio
zigzagis kiel serpento, la standardoj disvastiĝis kiel nuboj, — en la
tuta ĉielo ondis la kreskantaj vicoj de homoj, marŝantaj peze kiel
bronzaj gigantoj kaj malpeze kiel nebulaj vizioj.
Tiam ĉio komencis malaperi, vualo sterniĝis antaŭ la vastaĵo,
malrapide neĝeris, ankoraŭ, sed tiam la nuboj fariĝis palgrizaj kiel
fumo, ĝis ree ekvidiĝis la stankolora ĉielo super la maro kaj insuloj.
La suno estis malaltiĝinta.
Tra la cindrokolora nubo penetris ruĝa brilo, disvastiĝanta sur la
akvosupraĵo kiel sanga glavo. Tio estis malvarme-hela lumo, kiu vibris
nigre kaj sangokolore, miksiĝante en la akvon kaj teron, fandante en
si ĉion.
III
La homoj staris kiel ebriaj. Tiam komenciĝis murmurado, kiu
plilaŭtiĝis ĝis kriado. Poste ĝi silentis momenton, por denove fariĝi
same laŭta.
Nikias staris senmove, rigardante per larĝe malfermitaj okuloj al la
ĉielo. Li vidis tie ankoraŭ kavalerianojn galopantajn kaj standardojn
flirtantajn. Tiam li viŝis per la maniko la frunton, sed la vizio
ardis ĉirkaŭ kaj en li.
Koras frotis la okulojn, volante vekiĝi, sed li vidis la aliajn ĉirkaŭ
si same skuitaj kaj li ne komprenis, kio estis efektive okazinta. Ĉiam
ankoraŭ li vidis la senkarnajn manojn kaj la kliniĝe rapidantajn
mizerajn virinojn.
Nur Kleon ridetis ironie. Li batadis per la manoj kun elstarantaj
vejnoj al la leda antaŭtuko kaj kraĉis kvazaŭ konfirmante la malofte
diritajn vortojn.
— Se ne fleksiĝas, do rompiĝas — li murmuris al si mem. — Kiu ne
submetiĝas, tiu surleviĝas — li ripetis. — Oni batu pli forte, por ke
venu deziro kontraŭbati. Pli forte, pli forte! — li kriis al la
popolo.
Subite la vetero fariĝis ventega. La maro ŝaŭmis ruĝe kaj la suno
falis en la nordokcidento kiel pokalo da sango. Vento ŝiradis la
mizerajn tegmentojn kaj la malelegantajn ĉifonojn de la homoj. La
vizaĝoj de la virinoj estis bluaj kaj la viroj staris kolere, kun
pugnoj en la poŝoj.
— Al ĉiuj ne sufiĉas eĉ propra morto, diris Kleon — tiom pli malmulte
la vivo. La ĉielo ne apartenas al ĉiuj, — li murmuris sed ankoraŭ pli
malmulte la tero. Kaj kiel povus tiu leviĝi en la lasta tago, — li
remokis — kiu en la antaŭlastaj tagoj neniam estis leviĝinta.
Tion dirinte li surŝultrigis la hakilon kaj ekiris fajfante. Li
direktis sin al la boathaveno de l' insulestro.
La viroj postrigardis lin. Ili ekvidis la belan domon, la bonajn
fiŝakvojn kaj la nigrajn kampojn de l' insulestro. Kaj tiam ili
ekvidis la insulestron mem starantan en la pordego kaj kolere
rigardantan la virojn.
Koras tiris rapide la korbon pli profunden sur la kapo kaj rapide
ekiris.
Sed iom malproksimiĝinte, li diris al siaj malgrasa edzino kaj
malsanemaj gefiloj: "Estas maljuste, ke ni kulturu nian kampon por
fremdulo..."
Pli multe li ne pensis tiufoje.
Nikias staris ankoraŭ momenton, sed tiam li iris rapide persekuti la
diskurintajn brutojn, kun humoro ankoraŭ pli distrita. Subite ĉio
antaŭa ekŝajnis al li malproksima, persona zorgo ne plu ekzistis, nur
la grandajn standardojn li vidis ankoraŭ flirtantaj.
La venta mallumo venis baldaŭ, sed neniu en la vilaĝo volis dormi.
La viroj turnadis sin sendorme de unu flanko al la alia, tiam ili
leviĝis kaj iris al Kleon. Tiu sidis en la fiŝejo de l' insulestro en
lanterna lumo, gratetis la hundon de Nikias kaj parolis sen levo de l'
kapo:
— Tiel, tiel, amiko, plenaj de favoj ni estas ĉiuj kaj hundoj ni estas
ĉiuj. Nur ni grumblas pli malmulte kaj mordas ankoraŭ malpli multe.
Homo estas hundo interne, hundo de pli malbona speco. Tiel, tiel,
amiko, ci ne komprenas min, sed ĉu ci opinias, ke mi komprenas la
homojn?
Tiam li levis subite la kapon kaj demandis abrupte:
— Ĉu vi volas teron? Ĉu vi volas liberon? Ĉu vi malŝatas la servuton?
Kaj la viroj respondis kiel per unu buŝo: "Jes!"
Tiun nokton oni maldormis longan tempon kune, parolis flustre. Koras
eksopiris balancante la kapon, Nikias svingadis la manojn, kun vangoj
febraj, sed Koras ekscitis ĉiujn per sarkasmo. Hejmen oni iris ŝtele,
kaŝante la lanternojn sub la baskoj, kiujn la uragano ŝiradis kaj
tiradis.
Matene kolektiĝis grupoj unu post la alia en la korto de l'
insulestro.
— Kiu estas lin elektinta insulestro? — oni ekdemandis. Neniu sciis.
Lia patro estis tiu estinta, same la avo. Tiam ĉio malaperis en la
krepusko de l' tempoj. Sed kion li estis farinta, en tio troviĝis jam
nenia krepusko.
Ili postulis vidi la insulestron, kaj tiu venis, maĉante ankoraŭ panon
kaj kun miro sur la vizaĝo. "Kion ili volas?" li pridemandis
malsevere.
— Li donu kalkulraporton pri la preĝeja havaĵo — oni diris al li. — Li
fordonu la monon de l' vidvinoj kaj georfoj. Li ne ekspluatu la
kampojn de l' komunumo.
— Ni malsatas — diris Kleon malantaŭ la aliaj.
— Ni volas liberecon! — vokis Nikias antaŭ ĉiuj.
— Liberecon vi povas ricevi tiom kiom vi volas, — la insulestro diris
glatigante la barbon — sed ĉiujn rajtojn mi estas heredinta de miaj
patro kaj avo.
— Ni konas nek vian patron nek avon — oni kriis al li. — Ni volas
ricevi, kio apartenas al ĉiuj!
Sed jam la insulestro estis malaperinta, kaj en ĉiuj pordoj kaj
fenestroj ekaperis pafiltuboj.
La estro estis jam delonge preta por ĉio! La domo estis plena de
armitaj dekestroj kaj servistoj!
— Hundo! — kriis Kleon, elkurante. — Mi volas ankaŭ vin grateti!
Sed en tiu momento ektondris la pafiloj, kaj la kadavro de Kleon
ruliĝis malsupren de la ŝtuparo. Kaj sammomente iu kriis: "brulas!
brulas!" kaj ĉiuj ekvidis ĉe la rando de l' vilaĝo fumkolonon.
Ili kuris tiel rapide kiel ili povis tien kaj trovis brulanta la
kabanon de iu farmulo. Sed estis plej mirinde: ili trafis la serviston
de l' insulestro kun torĉo, ekbruligantan ankaŭ la najbaran
farmobienon kaj ili tuj mortigis lin.
Tiam la armita popolamaso rekuris al la domo de l' insulestro. Ŝtonoj
flugis nube kontraŭ la pordojn kaj fenestrojn, ĉion dispecigante. Sed
tuj retondris la pafiloj, kovrante la teron per sango.
Tiel komenciĝis la sanga tumulto, kiu pereigis la insulon.
Tio estis sanga ekstazo, kiu plenigis la spiritojn. Tio estis
kolerego, postulanta agojn. La viroj enbataliĝis kun hakiloj kaj
harpunoj, kaj la virinoj portadis ŝtonojn en la antaŭtuko kiel
suĉinfanojn. La vunditojn oni portis flanken sur ŝtupetaroj,
senvunduloj kuris tra la mortintoj al batalo.
Kaj en tiu ĉi tumulto neniu rimarkis, kiam unuopa boato remveturis al
la maro. La insulestro rifuĝis. Li aŭdis la malproksimiĝantan
batalkriadon kaj vidis rerigardante fajrokolonon leviĝantan super sia
domo.
Kiam la batalo ĉesis, neniu el ĝiaj iniciatintoj estis sendifekta.
Estis malvivaj Nikias, Koras kaj Kleon. La vilaĝo estis plena de
kadavroj kaj ruinoj. La virinoj ploris multon da tagoj kiel super unuj
tiel super la aliaj.
Kaj neniu komprenis, el kio ĉio ĉi estis ricevinta la komencon. Ĉu tio
estis sorĉo, ĉu vizio, ĉu terura sonĝo? La restintoj frotis la
okulojn, pridemandis unu la alian, sed ne trovis respondon.
Sed la suno leviĝadis kaj subiradis. La vivado, daŭris kiel antaŭe.
Kaj ankaŭ la homoj devis vivi.
Tiu estis malfacila somero. La kampoj estis dezertigitaj, la domoj
bruligitaj, mankis laboristoj. La malmola tero ne kreskigis grenon kaj
la ventema maro ne eldonis facile fiŝojn.
Kaj aŭtune strangmaniere neniu fremdulo venis al la insulo. La
insulanoj ne sciiĝis, kio estis okazinta en la cetera mondo. La
sekvintan aŭtunon la venantoj havis jam freŝajn novaĵojn kaj la
malnovaj estis forgesitaj. Kaj tiel ĉio restis por la insulanoj
nesciata.
Unu fruan printempon la estro boatveturis akompanate de kelke da viroj
ree al la insulo. En la komenco li evitis ceterulojn, sed intertempe
ĉio ŝajnis esti forgesita. Li dungis geservistojn, rekonstruis la
domon, rekomencis preni depagojn, kaj la antaŭa vivo daŭriĝis. Nur lia
kaprobarbo tremis pli multe ol antaŭe.
Kiam li estis travivinta sian tempon, lia filo fariĝis insulestro.
Tiu ĉi parto de l' arĥipelago estis kvieta kaj ankaŭ restis tia. La
loĝantaro vivis trankvilan, malriĉan kaj laboreman vivon. Estis
kreskinta nova generacio, malĝojeta kaj flegmatika. Ĝi estis diskreta,
kvazaŭ rememoriganta ion.
Sed dum la maturiĝo de l' unuaj vinberoj la insulanoj festis ankaŭ nun
ĉiujare rikoltfeston.
Tage la gejunuloj vizitis domon post domo, portante vinberarojn kaj
kantante antikvajn kantojn. Vespere la viroj sidis longan tempon antaŭ
la pordegoj, parolante pri la tempoj pasintaj, dum el la olivbosko
aŭdiĝis mallaŭta muziko kaj danco.
La parolado de la viroj interrompiĝis kelkfoje per longaj silentoj.
Ili levis la vizaĝojn al la malkare lumetanta ĉielo. Ia rememoro
turmentis iliajn pensojn, sed ju pli ili disvolvis ĝin, des pli nebula
kaj nekredebla ĝi fariĝis.
Kaj ili demandis sin mem:
— Ĉu iam estis okazinta io simila? Ĉu la vivo ne estis ĉiam tia kiel
nun? Ĉu tio ne estas sonĝo kaj vizio, terura legendo, kiun niaj patroj
rakontis, kiam ni estis ankoraŭ malgrandaj infanoj kaj ludis sur la
helkolora marborda sablo?
El la estona: HENRIKO SEPPIK
* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
NOTO PRI LA AŬTORO. Friedebert Tuglas (naskiĝis en la jaro 1886) estas
konsiderata la plej granda estona moderna verkisto. En nia
literaturhistorio ne troviĝas egalulo al li. Lia plej bona kaj plej
sukcesinta libro el arta vidpunkto estas novelkolekto "Saatus" 1917
("La sorto"). La jena novelo estas tradukita el la kolekto "Raskuse
vaim ", eldonita en la jaro 1920 de la eldonejo "Jun-Estonujo".
Tuglas estas novromantikulo kaj simbolisto. — Tre karakteriza trajto
de li estas stilkulto, — kio devus esti ekstreme grava ankaŭ por la
Esperantaj verkistoj. "En formo elmontriĝas la konsekvenca, logika
progreso de l' arto... La materio estas nur fera skeleto... Nur la
artformo faras la ŝtalfadenojn de l' abstraktaj ideoj elastaj lianoj",
li mem skribas.
Lastatempe Tuglas elmontris grandan intereson ankaŭ por Esperanto. En
sia "Literatura taglibro" li skribis sur unu paĝo pri ĝi. Li kredas je
la estonteco de Esperanto.
La tradukinto