Pri Augusto
"La blua koloro de okuloj ekestis rezulte de gena mutacio antaŭ 6000 - 10000 jaroj. Antaŭ tio ĉiuj homoj havis prunajn okulojn," klarigis la genetikisto.
Li plie diris ke bluajn okulojn havas nuntempe proksimume 300 miljonoj da homoj.
Eiberg esploris 155 homojn kun bluaj okuloj. Inter ili estis loĝantoj de Estonio, Finnlando, Svedio, Danlando, Turkio, Jordanio kaj Hindio.
"Por nia granda surprizo, la genpeco pri koloro de okuloj estis identa en ĉiuj tiuj okazoj. Tio permesas konkludi ke la blukolorokula mutacio estas ekestinta ne antaŭ longa tempo sed antaŭnelonge." aldonis la sciencisto
Aparte la sciencisto atentigis pri Estonio ĉar laŭ li 99 % de ĝiaj loĝantoj estas bluokulaj.
----------------------------------------------------------------------------
(estone pri la informo legeblas:
http://www.elu24.ee/?id=10555 )
2010 Microsoft merkatigos novan Windows-n.
Microsoft certigis al Softmedia ke Windows 7 aperos sur merkato 2010,
tio estas nur tri jaroj post la unua versio de Vista (lau VGNet).
Post apero de Windows XP pasis pli ol kvin jaroj antau ol oni ekvendis Vistan.
Kiun nomon la nova Vista ekhavos, tion oni ankorau ne scias, nun gxi
estas simple Windows 7.
Lau Bill Gates la nova Windows estos pli komforta por uzantoj, tion
oni penas atingi per servoj de Live Services.
Jen, denove nova eblo por Esperanto!
Peeter Aitai