Hilda Dresen 2

32 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Feb 8, 2008, 11:35:54 AM2/8/08
to est...@googlegroups.com
Antau jaro mi skribis sub la temo Hilda Dresen
kaj donis retligojn al ŝiaj verkoj
 
Nun ni provu iom post iom ĉion kolekti ĉi tie.
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Jen kiel karakterizis ŝin K.Kalocsay:
 
 

Rimportretoj XVI: Hilda Dresen

de K. KALOCSAY

el Rimportretoj, 1931


Hilda Dresen - padus' odoras
Super degela marĉa ŝlim',
Betuloj en la malproksim'
Blanktrunke vintron rememoras.

Sub frosta norda krusto floras
Kaŝitaj sentoj en anim',
Hilda Dresen - padus' odoras
Super degela marĉa ŝlim',

Nun, aŭdu, sur la lir' sonoras
Sudlande arda koresprim',
Kaprica rimo, sorĉa rim':
Marie Under ardfosforas...

Hilda Dresen - padus' odoras.
 
Hilda Dresen.jpg

Peeter

unread,
Feb 8, 2008, 11:53:00 AM2/8/08
to Estonio

En esperanto.net ni povas legi
http://www.esperanto.net/literaturo/autor/dresen.html
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Hilda Dresen

DRESEN, Hilda. Pseŭdonime "Hido". 1896-1981. Estonino;
radiotelegrafistino. Naskiĝis en Kolga, Harjumaa. Lernis Esperanton en
1913. Kunlaboranto de "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo",
"Norda prismo" k.a. Ekde 1922 multe tradukis poezion el la estona,
rusa kaj germana lingvoj. Poemoj en Dekdu poetoj (1934). Kunlaboris
por "Estona Antologio I", 1932.


/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 112
/Ordeno de verda plumo, 2006


"Ŝiajn verstradukojn karakterizas instinkte radika ritma sento, riĉa
rimtrova preteco, vivanteco de la lingvo, kaj ia individueca ĉarmo de
l' esprimmaniero. Tamen kelkfoje sentiĝas ia stila rigideco, ia lingva
malflekseblo en ŝiaj tradukoj. Ĉi tiu manko ne ĝenas en ŝiaj
originalaj poemoj, kiuj plejparte aperis en Literatura Mondo. En ili
ekparolas la melankolio de l' malgajaj nordaj pejzaĝoj, melankolio,
kies sincerecon kaj sanecon pruvas ĝuste la maloftaj, sed impetaj ek-
ekjubiloj de l' vivĝojo kaj vivovolo." Totsche, Enciklopedio de
Esperanto, 1934, p. 112
Verkoj:
Marie Under: Elektitaj versaĵoj (tradukita poezio, 1929)
Horizontoj (tradukita poezio, 1931)
Estonaj kantoj (kunlaboranto, 1931)
Estona antologio (kunlaboranto, 1932)
Norda naturo (originala poemaro, 1967)
Ŝippereo (kuntradukinto, 1968)
Kalevipoeg (traduko, 1975)
Estona soveta poezio (traduko, 1977)
Lumo de orienta Eŭropo (kuntradukinto, 1978)
Al abelujo ĝi flugas (traduko, 1980)

Ŝiaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Rigardu ankau en Vikipedio
pri H.Dresen:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hilda_Dresen

Peeter

unread,
Feb 8, 2008, 12:16:43 PM2/8/08
to Estonio

HILDA DRESEN

(en "Dekdu poetoj" 1934)

====================================================================================

VINTRA LUNO

--------------------------------------------------------------------------------
La plenlunaj vintronoktoj estas nedireble belaj:
Froste bluas kaj arĝentas neĝo pro la luna bril'.
Al ĉiel' en muta preĝo sin etendas la malhelaj
Kriplaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil'.

Kaj arĝentaj rememoroj la animon preterglitas,
Rememoroj lune mildaj, flustretantaj al la kor',
Kaj de la fenestro rava nun foriri mi hezitas
Malgraŭ tempo enlitiga, malgraŭ la malfrua hor'.

Ankaŭ en la ĉambron falas luna brilo tra l' kurtenoj :
Kuŝas en timiga, prema senviveco la meblar'.
Riproĉete alrigardi ŝajnas la kanapkusenoj,
Kaj fantome kvazaŭ glitus la lunlum' laŭ la klavar'.

Nun la mildaj rememoroj forviŝiĝas de l' animo:
La lunbrilo froste morta ŝajnas pleni je danĝer'.
Inter la senvivaj mebloj kaptas min subita timo:
Malgraŭ la lunlumo kvazaŭ kuŝus mi sub nigra ter'.

=====================================================================================

NORDA NATURO

--------------------------------------------------------------------------------
Kiel pinet', baraktanta en marĉo senfunda,
Kiun enue ornamas nur musko abunda,
Estas la norda naturo obstine persista,
Melankolie rezigna, sed ne pesimista, --
Ĉar en la marĉolagetoj ja sin respegulas
Ankaŭ kelkiam la gaja ĉielo lazura,
Super la kriplaj pinetoj brilegas kaj brulas
Dum noktohoroj stelaroj en alt' senmezura, --
Kaj dum aŭtun' la eriko abunde ekfloras,
Violkoloras kaj dolĉe, miele odoras,
Dum postrigardas la marĉo senspire, sopire
La forflugantajn gruarojn, voĉantajn forire.

===================================================================================

PRINTEMPE

--------------------------------------------------------------------------------
Sur la parkvojoj petole kuradas infanoj,
Levas ĉielen nun siajn kandelojn kaŝtanoj.

Verdas la tero kaj bluas la mar' kaj ĉielo,
Koron sopire ŝveligas blankanta ŝipvelo.

Ĉie vasteco, printempa aromo, sunlumo,
Birda ĝojtrilo, senĉesa sonoro kaj zumo ...

Kial ĉi tion mi kvazaŭ ne vidas, ne sentas?
Kial ĉi jare la koro obstine silentas?

====================================================================================


SUBITE

--------------------------------------------------------------------------------
Ĉu estis ensonĝe aŭ estis reale:
Pro ŝvelo burĝonoj ekkrevis grandare,
Kaj kvazaŭ fajrlangoj purpura lavango
De puncaj petaloj, pli ruĝa ol sango,
Senbride triumfis kun ĝuo orgia, --
Sed tiam subite per sorĉo magia
Ekpalis la bril' de l' kalikoj rubenaj,
Kovriĝis per neĝ' de floraroj jasmenaj.

===============================================================================

PADUSO

--------------------------------------------------------------------------------
Paduso, reĝino de l' nordo
Kun blanka floraro,
Unua printempa heroldo,
Ornam' de l' kamparo.

En ĉiu ĝardeno vi floras,
Ĉe ĉiu dometo,
Agrable kaj dolĉe odoras
En nokta kvieto.

Kaj kvazaŭ neĝeroj, hezite,
Petal' post petalo,
Ŝutiĝas florar' via glite
Dum sia disfalo.

==================================================================================

BETULO

--------------------------------------------------------------------------------
Malmulton bezonas okulo
Por esti ravita:
Jen tegis sin nuda betulo
Per verdo subita.

Ho, kia belec' senmezura:
Betul' beltalia
Sur fon' de l' ĉielo lazura
En rob' freŝfolia.

Sur blanka trunketo diskreta
Vual' bonodora ...
Ekvibras en koro sekreta
Sopiro dolora.

=================================================================================

SUPREN

--------------------------------------------------------------------------------
Ĝojas, ĝojegas la tuta naturo,
Ridas, ridegas la sun' kun plezuro,
Flugas nun supren, pli supren animo,
Ĉiam kuraĝe, kuraĝe, sen timo.

Kial ne serĉu ĝi vojojn senbarajn,
Kaj ne forĵetu la pensojn amarajn,
Pensojn sensencajn, humoron mucidan,
Kaj ne aspiru la flugon senbridan?,

Eĉ se turniĝos la kap' en la alto,
Ĉiam pli supren rapidu sen halto,
Banu en ora sunlum' la animon,
Ĝuu plenspire la sferan pilgrimon.

Sciu: eterne la flugo ne daŭros,
Baldaŭ sur tero ja ree vi kaŭros,
Kaŭros en kot' kun rompita flugilo,
Plena je svena, nevola humilo.

Sed nun antaŭen sen vana cerbumo,
En la sunbrilon kaj al la stellumo,
Por ke eterne vibradu en koro
Pri la etera flugad' la memoro.

==================================================================================

VIZAĜOJ

--------------------------------------------------------------------------------
Ofte sur strat' aŭ bulvardo
Haltas hazarde rigardo
Sur ies vizaĝ',
Kaj de l' kaptita esprimo
Fuĝas de l' vunda animo
La vivo-kuraĝ'.

Estas stampita plejmulto
Per trivialo kaj stulto,
Per nulo-emblem',
Respeguladas brutalon,
Krude senhontan realon
Eĉ saĝa mien'.

Senesperig' vin inundas,
Duboj en kor' ekabundas
Pri Bono kaj Bel',
Kaptas indigna rezigno
Pri la brilpluma homdigno,
Velanta sen cel'.

Sed se ekbrilas okaze
En ĉi dezerto oaze
Multdira vizaĝ',
Kredon la koro retrovas:
Dubojn venenajn forblovas
La sorĉa miraĝ'.

==================================================================================

SURSTRATE

--------------------------------------------------------------------------------
Vintra vespero, malvarma, malfrua.
Jam duondormas la urbo senbrua.
Sur la ĉielo flagradas kandeloj,
Brulas kun bril' miriadoj da steloj.

Sonas la aŭtosignaloj obtuze,
Brilas reklamoj nun malpli amuze.
Sonoriletoj de glitveturilo
Gaje tintadas en nokta trankvilo.

Estas pli vive ĉe stratoanguloj :
Strabas esplore la viraj okuloj,
Ili inviton cinikan atendas,
Manon kun peto senhonta etendas.

Oni ekhaltas, parolas, demandas,
Kaj sub la steloj afere marĉandas,
Tranĉas aeron ekrid' abomena,
Kaj mallumiĝas ĉiel' steloplena.

================================================================================

ĜENA PENSO

--------------------------------------------------------------------------------
Jen flugas tra la menso
Pri vi subita penso,
Hazarda, preskaŭ gena,
Obtuze dolorplena.

En malkompreno ia,
Duone ironia,
La buŝ' ektremas lace,
Sensange kaj grimace.

Sed en la koro muta
Nenia sent' akuta, --
Plenigas ĝin rezigno
Miksita kun indigno . . .

================================================================================

SENSENTECO

--------------------------------------------------------------------------------
Eble nur ŝajnas la koro sensenta,
Froste glacia kaj indiferenta,
Ofte sub masko de morta kvieto,
Senpasieco kaj ŝajna vegeto,
Ardas kaŝite sopiroj kuraĝaj,
Iel similaj al birdoj enkaĝaj, -
Kaj en ĝardeno de la fantazio
Brilas kalikoj de floroj belformaj,
Al realeco neniel konformaj,
Bonodorantaj nur je iluzio.

Peeter

unread,
Feb 9, 2008, 6:24:18 AM2/9/08
to Estonio

en Vikipedio pri H.Dresen:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hilda_Dresen
estas la listo de ŝiaj verkoj nekompleta.

VERKOJ:
Vintra luno; Norda naturo; Printempe; Subite; Paduso; Betulo; Supren;
Vizaĝoj; Surstrate; Ĝena penso; Sensenteco... (En Dekdu poetoj, 1934)
Adamson kaj lia verko
Norda naturo (1967)
Zamenhof

TRADUKOJ:
Barbarus, Johannes: Horizontoj (1931)
Beekman, Vladimir: Lumo de orienta Eŭropo (1978)
Estona soveta poezio (1977)
Fabeloj kaj folkloro
Haava, Anna: Mi povas; Sonĝis mi; Ho, ne povas mi silenti; Ho, ni
admiru!
Koidula, Lydia: Efemera; Estona ter' kaj estona koro; Kial ploras vi,
floreto?
Kreutzwald, Friedrich Reinhold: Al libereco
Kreutzwald, Friedrich Reinhold: Kalevipoeg (1975)
Liiv, Jakob: Koro de poeto; Ranoj
Liiv, Juhan: Al abelujo ĝi flugas (1980)
Liiv, Juhan: Mateno; Falis foliar'; Migranto; Sonoro
Peterson, Kristjan Jaak: Kantisto; Luno
Smuul, Juhan: Ŝippereo: novelo el la "Leteroj el la vilaĝo de
obstinuloj", la naŭa letero
Sööt, Karl Eduard: Ombro; Estus tempo; La sekalkampo
Uibo, Enn: Nur erik-floreto (2001)
Under, Marie: Elektitaj versaĵoj (1929)
Under, Marie: Sonetoj 1917 (1988)
Vaarandi, Debora: Ventolume (1986)


El tradukoj (eble eĉ iom pli ol simple tradukoj, eble prilaboroj
ankaŭ?) mankas
"Nur erik-floreto" de Enn Uibo (tr. H.Dresen), eld. Iltis, Schliengen
2001.

==============================================================================

Hilda Dresen

---------------------------------------------------
Estus sensence de l' branĉo deŝiri
--------------------------------------------------

Estus sensence de l' branĉo deŝiri
Frukton acerban en stat' nematura.
Estus sensence tuj amon deziri
Sub la influ' de momento plezura.

Frukton acerban vi povos elkraĉi.
Ĉu ampromesojn do same traktaĉi?
Frukton maturan de l' arb' ni atendas,
Amon maturan la koro pretendas.

=======================================================================

Peeter

unread,
Feb 9, 2008, 6:32:17 AM2/9/08
to Estonio

HILDA DRESEN RIMARKIS LA NERIMARKATAN

(el Libera Folio 2007-01-16)

Hilda Dresen naskiĝis en norda Estonio en 1896 kaj lernis Esperanton
en la aĝo de 17 jaroj. Ŝi multe tradukis el la estona poezio, sed
aperigis nur unu originalan poemaron. Kiam ŝi naskiĝis, Estonio estis
regata de la rusa caro, kiam ŝi mortis en 1981, Estonio estis regata
de la sovetia partiestro Leonid Breĵnev. La unua krea periodo de Hilda
Dresen okazis dum la unua estona sendependeco, en la 1930-aj jaroj.
Post la soveta konkero de Estonio sekvis jaroj de devigita silento,
kaj nur post pli ol dudek jaroj, en 1967, povis aperi la poemaro
"Norda naturo", kies enkonduko memorigas pri la ritmoj de estonaj
popolaj poemoj.

Kion diri, kiel miri!
Ĉe vojfino sur ruino
forlasite, homevite
en rubaĵo kreskis flor'.

La burĝonoj inter ŝtonoj,
jam kun revo pri diskrevo
ĝojsalutas, ja surŝutas
ilin sun' per sia or'.

En rubaĵo kun kuraĝo
floro floros, vivon gloros,
bluos, bluos kaj instruos
ion al la homa kor'.


Per tiu ĉi poemo finas sian solan originalan poemlibron la estona
poetino Hilda Dresen. La libro nomiĝas Norda naturo (1967) kaj la
titolo de la poemo ne estas io aparta, sed simple ripeto de la unua
linio. Kaj ja indas tia ripeto! Ĉar temas pri io, kion ni homoj kutime
ne rimarkas, kaj des malpli taksas valore signifa. Estas floreto
levanta sian bluon sur rubaĵo ĉe iu vojofino.

Sed la poetino ĝin ja rimarkas, kaj laŭ sia poeteca naturo ŝi scias
kombini observon kaj sentemon en transiran sperton. Kaj kia estas tia
transira sperto? Ĝi estas agnosko de vivo ŝajne sensignifa kaj
nerimarkinda, ke ankaŭ tia vivo havas valoron, kaj kiel tiu valoro
povas instrui al la homa koro respekton al ĉia vivo.


Hilda Dresen (1896-1981) naskiĝis en Harju-distrikto en Norda Estonio,
en arbaro-riĉa regiono, kie ŝia patro laboris kiel forstisto. Sendube
devenas ŝia sindoneco al la naturo de ŝia elkresko inter la arboj kaj
la floroj de ŝia hejmloko. Oni ankaŭ trasentas la influon de la
sezonoj sur ŝian menson, precipe aŭtuno kaj vintro: la norda vento el
trans la Finna Golfo sentigas sin dum sia senripoza galopado tra la
ebenaĵo, ĝi trapenetras la timeman homon sur la vojo, kaj la kaŭrantaj
inertuloj, serĉantaj ŝirmon, nur incitas la venton kaj plifirmigas
ĝian senindulgemon. Sed la poetino rekonas ian spiritan naturon de la
vento:


La venton nur kuraĝ' imponas,
nur hom' de l' sankta malkviet',
al li ĝi frate manon donas,
ke li kunkuru kun impet'.

Ĝi volas, ke dum kur' ekardu
kaj palon perdu lia vang',
ĝi volas, ke la hom' sin hardu
kaj ŝtorme fluu lia sang'.
(Vento)

Indas iom pripensi la nocion: "sankta malkvieto". Kion per tio celas
la poetino? Malkvieton oni ĝenerale konsideras ne bona afero, fakte
malbona anim-stato por tiel diri, ĝi parencas al zorgoj pro okazaj
malbonoj, al anksio kaj timo. Sed la akompana epiteto "sankta"
nobligas la nocion, faras la maltrankvilon nutranto de kuraĝo kaj
vivplena ardo.


Sed malgraŭ tia firma preno de kuraĝo Hilda Dresen pli tendencas al
kvieto kaj melankolio en siaj natur-temaj poemoj:


La silento muta
en la ĉambron fluas,
dum sopir' akuta
la animon skuas


ŝi diras en sia poemo Somernokto. Fakte, ŝiaj natur-poemoj preskaŭ
senescepte sugestas aŭ indikas ekster si mem al subtila anim-stato de
melankolio aŭ sopiro. Tamen neniam sintrude, Hilda scias precize
ekvilibrigi siajn esprimojn. Sed ŝia humoro povas ankaŭ ribeli kontraŭ
la danĝeroj de deprimo, eĉ per senkompataj, insultaj vortoj kontraŭ ŝi
mem.

La poemo Malbenita humoro komenciĝas en printempa suno, kiu "la tutan
mondon oras", tamen ŝian koron "morno boras": ŝi antaŭsentas deprimon,
kio ĝenas ŝin, timigas ŝin, sufokas ŝin,


Kaj por elŝiri min el ĉi sufoko
mi min insultas kun incita moko:
Diable! Vi bezonus bonan frapon
au freŝan akvon sur la pendan kapon.


Sian libron la poetino dividis en kvin partojn, kiujn ŝi nomis per
titoloj pli-malpli temaj: Sezonoj, Floroj, Tenero, Humoroj kaj
Pensondoj. La du unuajn oni povas rigardi kiel plej esencajn al la
koro de la poetino, ŝi estas antaŭ ĉio amanto de la naturo kaj el siaj
memoroj kaj spertoj pri la naturo ŝi plej facile prenas temojn, kiujn
ŝi scias profundigi per ligoj al homaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj.
Simple kortuŝa estas ekzemple ŝia poemo Marto milittempa:


Kia sensuna marto!
Neĝas, neĝas sen halto.
Per kvieto sensona
kaj falad' monotona
volas la neĝo luli,
trankviligi la korojn,
el la anim' forruli
la ĉagrenajn memorojn,
volas, ke ree pure,
pure kaj senmakule
brilu neĝo per blanko
sur verŝita homsango.


Kiel tradukisto Hilda Dresen estis multe pli produktiva ol kiel
originala poeto, kaj laŭdire ŝi rigardis sin pli tradukinto ol
originala poeto. El kvanta vidpunkto oni ja povas agnoski ŝian pravon
pri tio. Ŝia unua traduko estis Elektitaj versaĵoj (1929) de Marie
Under (1883-1980), unu el la plej grandaj poetoj de Estonio en la
lasta jarcento. Sekvis diversaj tradukoj de poezio, i.a. kunlaborado
ĉe la Estona antologio (1932). Elstaras ŝia traduko de fragmentoj el
Kalevipoeg, la popola eposo de Estonio (1975).


Hilda Dresen studis en knabina mezernejo en Tallinn kaj laboris ĉe la
estona poŝto ekde 1916 ĝis sia emeritiĝo en 1956, komence kiel
telegrafistino kaj poste kiel radio-telegrafistino. Ŝi esperantistiĝis
en 1913, tiam 17-jara, kaj komencis labori poezie en Esperanto en
1922.

Ŝiaj poemoj kaj tradukoj aperis en diversaj Esperanto-revuoj,
interalie en Literatura Mondo. Pluraj originalaj poemo ŝiaj aperis en
la poemaro Dudek Poetoj (1934), sed plena eldono devis atendi ĝis
1967, kiam la eldonejo Stafeto ĝin aperigis en sia serio de Beletraj
kajeroj.


En antaŭparola artikolo L. Tárkony esprimis la opinion, ke kelkaj
poemetoj de Hilda Dresen, precipe pri floroj, certe ĉarmos infanojn,
kio estas ege bezonata en "nia Movadeto", kiel li diras. Tial, por
fini, eble taŭgas aperigi unu el ŝiaj floraj poemoj:


Floras la eriko, floras la eriko!
Bonodoro rava kaj abela zum'.
En kviet' mirinda sole ĉi muziko
kaj kareso milda de l' autuna sun'.

Sidu nun aŭ kuŝu, kaj vi kvazaŭ dronas
en la lilaj ondoj de l' eriko-mar'.
Tuta erikejo nun por vi aromas,
dum vi tiel kuŝas meze de l' florar'.

Sed memor' min kaptas kaj kun ĝi doloro
ŝiriĝanta kiel vea kri' el mi:
Ho, se povus iu, kiun baras foro,
sur la erikejo kuŝi kiel mi.
(Eriko)


Baldur Ragnarsson

La artikolo aperis unue en Juna Amiko en decembro 2006.


===================================================================================

muziko de Onjohilda vorto
Afiŝita de Valdas Banaitis je 2007-04-11

Mi havis la bonshancon kaj honoron esti koresponda leganto (700 km for
en Litovio)de la biblioteko de Onjo Hilda. Kaj ghis nun mi ne povas
forgesi "shiajn la plenlumajn vintronoktojn nedireble belajn" kaj
printempe mia okulo restas ravita, kiam sin tegas betulo per verdo
subita, kaj shiajn tradukojn en Nica Revuo - antaw ja pli ol kvardek
jaroj...
Valdo el Vilno
-------------------------------------------------------------------------------------------------
Forgesita verko
Afiŝita de Gerrit Berveling je 2007-04-14

Mi bedauxras ke oni forgesis mencii, ke FONTO en 1988 aperigis
grandiozan sonetaron de Marie Under en brila traduko de Hilda Dresen.
Tio estas grava neglekto pri Hilda Dresen kaj pri FONTO.
Gerrit Berveling

Peeter

unread,
Feb 9, 2008, 6:40:34 AM2/9/08
to Estonio

"Legante Baudelaire" de Ain Kaalep,
tradukita de Hilda Dresen
(unue aperinta en "La Nica Literatura Revuo" 7/3 (n-ro 39) p.106):
------------------------------------------------------------------------------------------------

Ĉu limojn havas poezia sfer'?
Prefere vi forĵetu ĉi esploron,
ĉar certe vanan farus vi laboron,
kelksfere plene regas la liber'.

Ni kion scias pri malver' kaj ver'?
Okazas, ke por kaŝi la doloron
poet' forĵeti devas sian koron:
malica, trista ŝajnas Baudelaire.

La brilajn versojn vi teruraj trovas,
instinkte for la libron de vi ŝovas,
ĝi ne konformas al la simpla sent' —

sed tamen ĝuas vi la majstran servon ...
Perceptas vi la disŝiritajn nervojn
kaj koron larman, plenan je turment'.

============================================================

LA PATRINO
de K. Stalte
---------------------------------------------

Ho kial iradas, patrino al mar',
ho kial allogas patrinon ondar'?
Ĉu iun atendas sopire patrin'
verŝante nun larmojn amarajn sen fin'?

Sur maron veturis ja fil' sia for...
"Al vi ne revenos plu via trezor',
(revenis aliaj kaj diris al ŝi)
La filon, patrin', ne atendu plu vi."

La filon de ŝi jam forrabis la mort'...
Kaj ŝi, ke la ondoj lin rulu al bord',
atendas, por tombon pretigi al fil':
ripozon li trovus sur fund' en trankvil'.

Plej bele ŝi farus ĝin por la filet'
kaj tie ŝi sidus en plena kviet'.
Ŝi pensus ke estas la fil' en ĉiel'...
Revidi lin tie, — jen jam ŝia cel'.

El la liva: HILDA DRESEN


Peeter

unread,
Feb 9, 2008, 6:57:51 AM2/9/08
to Estonio

Aŭtuna kanto
-----------------------

de Debora Vaarandi

elestonigis Hilda Dresen

(Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 228)

--------------------------------------------------------------------------------

Mi vin, lernantoj, bedaŭras sen fin'!
Abocolibro konsternas ja vin!

Orajn garbarojn ne vidis okul',
nek la foliojn de flava betul' ...

Al la dezertoinfanoj kompren'
mankas pri oraj betuloj kaj gren'.

Fungojn imagi ne povas lernant' --
sekvas demandon tuj nova demand'.

Estas alia l' aiŭtun' tie ĉi,
malsimilas l' aŭtunmelodi'.

Iĝis matura morusoberar',
venas de l' montoj malsupren ŝafar'.

Estas pakata la blanka koton',
riĉas je ŝafoj aŭtuna sezon'.

Sed mi ekvidas en mia sopir'
sablan marbordon sub venta ekspir'.

Inter betuloj l' aŭtun' en kviet'
paŝas silente, sen ia bruet'.

Tuŝas foliojn l' aŭtun' kun kares',
dum fungopluvo gutadas sen ĉes'.

Tien sopiro ekportas min for,
muĝon aŭtunan aŭskultas la kor'.

===================================================

Mallumo
-----------------------

de Debora Vaarandi

elestonigis Hilda Dresen

(Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 paĝoj 227-228)

--------------------------------------------------------------------------------

Iras la mallum' sur voj'
dum plej hela tago,
kaj ne hontas en la lum'
ĝi pri sia ago.

Katokula sidas vir',
larĝvizaĝa, forta,
dormetadas kun ĝuem'
dum azen' lin portas.

Sed malantaŭ la azen'
kurba ino venas,
dorson ŝarĝe plena sak'
kaj vivzorgo premas.

Post vojturno kaŝas jam
sin la par' unika,
kaj ekŝajnas ĉio nur
iluzi' optika...

Peeter

unread,
Feb 11, 2008, 12:14:59 PM2/11/08
to Estonio
POEMOJ
de
ENN UIDRE
tradukitaj de
HILDA DRESEN

============================================================================

DUM VESPERA HORO

Alte mutas la steloj.
Steloj oraj kaj foraj.
Tien direktas suferojn
ĉiuj homkoroj doloraj ...

Eble la steloj ne povos
plu sen kunsento silenti?
Eble la steloj ekprovos
malfeliĉulojn defendi!?

-------------------------------------------------------------------------------------------

HOMECO

Ĉu efektive? -- ho, stranga ĝi ŝajnas! --
kor' en doloroj homecon ekgajnas.

Ĝojoflugiloj ja alten vin levas,
sed je profundo rezigni vi devas ...

Ofte feliĉon eĉ plor' al ni donas,
ofte en marĉo de l' zorgoj ni dronas,

tie serĉante la oron senrustan,
la nevendeblan trezoron enbrustan ...

-----------------------------------------------------------------------------------------

PUNKTO

Sur vivon punkton metas la morto.
Ĉu ĝi metas?
Vi pruvu, se havas vi forton,
ke en ĉi mond' de l' mensogaj vortoj
ankaŭ tiu ĉi "vero" lametas!

-----------------------------------------------------------------------------------------

NIGRAJ ROZOJ

Tempo, ĉu prikanti povus ĝoje vin la sin'?
Ĉu per kanto trista mi ĝojigus vin?

... Gardenist' mi estas.
Nigraj rozoj en ĝarden'.
Ilin ros' aspergis frue dum maten';

larmojn mi tagmeze verŝis en sunlum',
larmoj -- pro la am' ploritaj -- servis por akvum';

sunsubire -- antaŭ mia vivvesper',
rozobedojn akvumadis la popolsufer' ...

Tiuj rozoj -- tristaj sen mezur'! --
ĉirkaŭ mi sin levas kvazaŭ nigra mur'.

----------------------------------------------------------------------------------------

MIRINDE SIMPLE

Mirinde simple floras la floroj
kaj lirlas la akvoflu',
kaj muĝe sonadas
arbara bru'.

Mirinde simple la infano povas
ĝui pro pupa bel'
kaj fabel' --
kaj tute realaj
ĉiujn fabelojn ĝi trovas.

Mirinde simple ĉu povus do vi
rigardi per okuloj de l' koro
en tiujn vivtagojn miajn,
kie nigraj rozoj floras sen mezur',
kaj kiujn lumigus per magi'
la scio nur,
ke vi min amas
-- kiel infano fabelon.

-----------------------------------------------------------------------------------------

ŜI VENAS...

Ŝi enpaŝas vian ĉambron. Kaj ne estas vi plu sola.
Ŝiaj pensoj estas helaj kiel ŝia kapo ora.
Ŝi eksidas kaj atendas, ke vi petu ŝin kuniri
en ĝardenon por la florojn kaj sunkantojn ekadmiri.
Ŝi atendas. Kaj je helaj pensoj
plenas kapo ora.

Sed animo mia ŝvebas en ekstazo kiel kanto,
en la man' portante sunon flugas mi al la mondrando
Kaj mi volus, ke dividu vi la ĝojon de l' flugado,
ke en via ĝardeneto helu floromiriadoj,
kiujn kun admir' sincera
eternigos mia kanto.

=====================================================================
aperintaj en la nica literatura revuo

Peeter

unread,
Feb 11, 2008, 12:38:28 PM2/11/08
to Estonio

HILDA DRESEN
========================================

Aŭtuna krepusko
-----------------------------------------------------------

Trankvilo de krepusko milda,
de krepusk' aŭtuna,
nek homparol', nek voĉo birda
sur ale' senluma.

De ie vibras kuprasone
plendo sonorila,
ekfloras en la kor' burĝona
unu rev' sopira,

sopiro, kiu ne ekfloras
dum printempo suna,
aŭtune nur ĝi eksonoras
en la kor' aŭtuna.

=================================================

Feliĉo
------------------------------------------------

Homoj je feliĉ' sopiras,
ĝin la koroj ja aspiras,
ĉies, ĉies kor'.

Kaj altiras la ekstremo.
Sed sufiĉus eĉ manpleno,
nur ĝi estu vera or',

sable ĝi ne disŝutiĝu,
akvogute ne ruliĝu
el la mano for.

====================================================

Fru-aŭtuno
---------------------------------------------

Orfoliojn mi deziras,
tedis al mi fruaŭtun',
je aceroj mi sopiras,
flagretantaj en la sun'.
Kaj mi miras, kaj mi miras,
ke foliojn vent' ne ŝiras.

La ĉielo grize bluas,
verdas, sed ne floras ter',
horoj nun senfine fluas
kaj embuskas senesper'.
Mi enuas, mi enuas,
kial arbojn vent' ne skuas?

Sed, se la natur' purpuros
kaj ekflavos kvazaŭ or',
se la foliar' maturos
por aŭtuna mortohor',
duonfluge mi ekkuros,
la folioj eksusuros.

========================================================

Malpleno
-----------------------------------------------

Kial la malpleno
tiel multe pesas?
Kial ĝia premo
sur la koro pezas?

Pli ol la sufero
teren kurbiganta,
pli ol malespero
pro la vivo vanta.

Ĝi korsangon suĉas,
vivon eĉ sufokos,
se vi ne rifuĝas
kaj je savo vokos.

======================================================

Nasturcioj
----------------------------------------------

Grandare sur bed' nasturcioj
rampadas per plumpaj folioj,
kun stranga fervor'.

Senorde-konkorde jen svarmas
la floroj kaj ĉiujn ekĉarmas:
nur ruĝo kaj or'.

En bruston sin ŝovas sekrete
la floroj de l' bed', kaj impete
gajiĝas la kor'.

====================================================

Neĝblovado
-------------------------------------------------

Neĝblovado trovi provas
hejmon al si
sur la nordaj kampoj
kaj bienokortoj, ―
sed ne trovas ĝi:
estingitaj la lampoj
kaj fermitaj la pordoj, ―
ĉie silent'.
Ekkoleras la vent',
ĉar hejmon ĝi trovi ne povas,
pli forte ĝi blovas kaj blovas,
ŝiras kaj tiras,
furiozas kun sovaĝ'
en la tuta vilaĝ'.
Neĝblovado trovi provis
hejmon al si
sur la nordaj kampoj
kaj bienokortoj, ―
sed ne trovis ĝi:
ankaŭ korojn,
la nordajn korojn
rigidigis
kaj silentigis
frost'.

=======================================================

Oktobra parko
--------------------------------------------

Per alspiro sobra
vin salutas
nun la park' oktobra.

Ĉe l' aleorandoj
duonnudas
la kaŝtangigantoj

La foliojn ŝpare
ili ŝutas --
ne plu malavare.

Iel ted-imprese
pluvo gutas
al la ter' senĉese.

Benkoj pro ignoro
mire mutas
en la park-izolo.

Sur ĉi tiuj benkoj
flustras nun Silento
amovortojn kun la Morto.

======================================================

Siringoj
----------------------------------------------

Mi siringoflorojn havis
multajn dum ĉi tiu jar',
per siringofloroj savis
iun mi de l' viv-amar'.

La siringofloroj flustris
pri printempo kun dorlot'
al animo, kie rustis
sentoj pro la vivokot'.

Mi siringoflorojn havis
multajn dum ĉi tiu jar'.
La siringoj tiom ravis,
ke degelis viv-amar'.

======================================================



Peeter

unread,
Feb 11, 2008, 12:44:18 PM2/11/08
to Estonio

Parolante pri hilda Dresen ne eblas silenti pri Marie Under

========================================================

MARIE UNDER

de Hilda Dresen

(aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, paĝoj 201-204)

--------------------------------------------------------------------------------

Tallinn, la 14-an de marto 1958

Kara Amiko,

Iam mi sendis al vi kelkajn sonetojn de nia fama estona poetino Marie
Under, nome tiujn, kiuj siatempe kaŭzis tiom da bruo. Nun vi demandis
min, ĉu vi okaze de la 75-jara naskiĝtago de la poetino povus aperigi
kelkajn. Kompreneble la "Sonetoj" apartenas jam al la pasinteco. Ĉi
tiu libro, konsistanta el 50 sonetoj aperis antaŭ 41 jaroj, en 1917.
La poezio de la poetino ekhavis poste tute alian aspekton. Ŝi estas
multe verkinta: antaŭ la milito aperis jam dek poemaroj de ŝi. Tamen
ŝajnas, ke por bone ekkompreni ŝian poetan individuecon, oni devas
koni ankaŭ la sonetojn. Sur ili kuŝas la stampo de la 17-a jaro, la
jaro de la revolucio. Tiam ekblovis freŝa vento, oni ekspiris
plenbruste. Oni eksentis sin libera kaj kuraĝa. Tiun kuraĝon eksentis
ankaŭ Marie Under: per siaj sonetoj ŝi kvazaŭ volis defii la pudorajn
hipokritulojn, kaj kompreneble ĝuste ĉi tiuj estis pleje indignigitaj
kaj por longa tempo alfiksis al M. Under la afiŝon: "poetino de
puntoŝaŭmo kaj ŝtrumpoj, kiuj finiĝi ne deziras." Sed se oni pli
proksime konatiĝas kun la "Sonetoj", oni ekvidas, ke ĉi tiu libro
enhavas eble nur dekon da tre ardaj sonetoj. La aliaj prezentas
ĉarmajn natur- kaj humorbildojn. En la enkonduka soneto la poetino mem
diras:

"Jen tiuj kantoj estas la plej belaj,
plej sanktaj, sent-abundaj kaj elkoraj,
pro kiuj fluis larmoj kun doloraj
singultoj dum nokthoroj malesperaj."

Kaj ŝi daŭrigas:

"Ho seias mi malgaji, -- sed abunde
la ĝoj' ruĝbuŝa en la kantoj ridas.
Ĝojkriojn frenezegajn ja ĝisfunde

la malgajeco de l' anim' ne bridas!
Pro tio korpo mia pompe floras,
ke pro sentemo troa kor' doloras."

Kiam mi aperigis "Elektitajn versaĵojn", L. Totsche-Tarkonyi en sia
kritiko esprimis bedaŭron, ke la poemaro ne enhavas pli da sonetoj. Mi
tion ne forgesis. Eble tio ŝajnas kurioza, sed mi penis traaduki ĉiujn
50 sonetojn dum la kruela milittempo. Unue por havi iom da esperanta
praktiko, ne forgesi la lingvon, due por forgesi la krudan realecon.
Mi memoras, ke ofte dum alarmo mi ne rapidis en la ŝirmejon, sed
daŭrigis trankvile la tradukadon, sidanta en mia ĉambro -- en ligna
dometo. En tiu tempo mi sentis grandan indiferentecon koncerne la
personan vivon, rilatis al ĉio fataliste. Tiel aperis la sonettraduko
kaj okaze de la jubileo mi preferis ĝuste ilin sendi al kelkaj
revuoj.

Vi pravas nomante M. Under "Norda Sapfo". Siatempe la kritikistoj
ankaŭ miris kaj trovis, ke Marie Under estas fenomeno en nia norda
poezio. "Leginte unuafoje tiujn per inunda temperamento skribitajn
versojn, kie ĉiu linio ardas je interna pasiabundo kaj kolorriĉo, mi
estis surprizita, ke sub nia malalta griza ĉielo povis ekbruli tiaj
flamoj". Iu alia kritikisto esprimas sin preskaŭ per samaj vortoj:
"Ŝiaj sentoj havas tian impeton kaj pasion, kiuj apenaŭ estas
imageblaj sub la griza nordlanda ĉielo".

Jen kion Marie Under diras pri si mem:

"Per ĉiu fibro mi la belon ĝuas,
ĉar tia estas mia jam destin'.
El vivpokalo trinki mi avidas,
ĝin malplenigi febre mi rapidas."

Kaj aliloke:

"Neniu povas ja tiel flami
samkiel mi,
malgaje plori, kaj arde ami
samkiel mi!"

Same profunde kiel la ĝuon kaj ĝojon la poetino sentas ankaŭ la
malĝojon kaj suferon:

"Mi ĝuas ĝojon, sed tamen io en mi suferon akran vokas, pli ruza ja ol
mi ĝi estas: feliĉon mian ĝi eksufokas."

"Se tagojn la ruĝajn komputi vi volus
en via memor',
la nombro malgranda vin ne konsolus,
englutis vivo trezorojn de l' kor'."

La poemo "Sufero" enhavas jenajn versojn:

"En okulkav' timeme velkas ĝojo,
ja kvazaŭ herb' sub rado sur la vojo.
Ŝiriĝas rido kvazaŭ linbandaĝ',
ĉifonkovriĝas la vizaĝ'."

Aliloke ŝi demandas:

"Ĉu unu piedon por viv' ni havas,
la duan por mort'?
Sed kiun lamado tiu ne ravas?
Ja ĉiu kuradas kun tuta fort'."

Per ĉiu fibro de sia koro ŝi perceptas la naturbelecon:

"Flavkoloro, ruĝo kaj purpuro, or- kaj brunkoloro
de l' natur' aŭtuna fluas ĝis la buŝo, ĝis la koro."

Kelkaj ŝiaj sonetoj impresas kiel pentraĵoj.

Profunde ŝi perceptas ankaŭ la eksteran mondon kaj tuŝas la
vivproblemojn en sia poezio.

Antaŭ 25 jaroj oni konstatis, ke la evoluo de M. Under estas en nia
literaturo unu el la plej surprizaj, ŝia personeco disvolviĝis
diversflanke. Relegu ekz. la poemojn "Mortemulo" kaj "Vespero" en
"Elektitaj versaĵoj".

Vi demandis min pri biografiaj notoj. La poetino mem ŝatas nek
intervjuojn, nek tion, ke oni demandu ŝin pri la persona vivo. Por tio
ja estas ŝia poezio: legu ĝin kaj vi ekkonos ŝin. Mi sendas al vi
foton, tia aspektis la poetino dum la tempo de siaj "Sonetoj".
Bedaŭrinde en "Elektitaj versaĵoj" mankas ŝia foto, sed tre bona foto
aperis en Literatura Mondo en 1932.

Ni, estonoj, havas tri poetinojn, kies nomojn scias ĉiu estono: Lydia
Koidula -- la estona Jeanne d'Arc, Anna Haava, kies amkantoj memorigas
la amkantojn de H. Heine, kaj Marie Under, la Norda Sapfo. En la
postmilita poezio paŝis en la unua vico Debora Vaarandi. Pri nia
nuntempa poezio mi skribos al vi en la sekvonta letero.

Akceptu dume plej
korajn salutojn de

Hilda DRESEN.

Peeter

unread,
Feb 13, 2008, 12:38:05 PM2/13/08
to Estonio
MARIE UNDER
en traduko de
Hilda Dresen

===================================================================

Avertoj I
---------------------------------------------------------------

Vi kial min rigardas kun scivolo,
kaj buŝon mian spertan kun naiv'?
Ĝi scias ne nur pri la kis-soif',
sed ankaŭ -- ironi' kaj amdoloro.

Ho ne! plu ne liberas mia koro:
al zorgoj firme ligis min la viv',
la tagoj, noktoj pasas sen edif',
anim' ŝlosita -- ne laŭ mia volo.

Malgajon vian vi forigu ride,
nin ambaŭ kiel povu ligi am':
junec' jubilas ja en vi senbride.

En rond' knabina dancu ĝuoplene
kaj ekleviĝu alten ĝojoflam',
en mia koro flagretanta pene.

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Avertoj II
--------------------------------------------------------

Ho, vi ne klinu vin kun via buŝo brula
al kolo cigne blanka kaj gracia!
Sur mia buŝ' venene ironia
forvelkis majo, ruĝas jam juli' matura.

Ne malproksimas plu aŭtun' nebula:
kuraĝ' forflugis el la kor' ebria,
firmecon perdis dancopaŝo mia --
en kor' ne regas plu feliĉo senmezura.

Deziri manon mian estas van':
amkison pro malgajo ĝi refutas,
per prem' amike varma ne salutas:

kutimis larmojn viŝi mia man'.
Ĝojkore iru vi per paŝ' petola --
vivnodojn miajn mi malligos sola.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Blanka pordego
------------------------------------------------------------------

Neĝvojo blanka jen alvale gvidas,
briletas tie fenestreto sola --
kvieta voj' -- senhoma kaj izola:
tintilsonore sled' laŭ ĝi ne glitas.

Ĉe l' fin' pordego blanka. Min incitas
kaj tente logas ĝi: per paŝ' nevola
mi tie ofte vagas senkonsola,
kaj dum ĉi ir' malgaje mi meditas.

Pordego blanka, sur neĝblanka ter',
dum nokto blanka -- venis la stelar',
sur volbon vian klinas sin la luno --

vi nin disigas de la mortosfer'.
Ĉi-flanke mi. Ĉu baldaŭ per fanfar'
min oni vokos al la blanka lumo? ...

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Dum florado de siringoj I
--------------------------------------------------------------

Petalojn blankajn jam padus' dissemas,
kaj de siringoj fluas bonodor':
nun ĉarme disvolviĝis ĉiu flor',
je arboj bluaj la ĝardeno plenas.

Min sentoj dum sendormaj noktoj premas:
fajrere ardas mia ruĝa kor' --
Ho, de siringoj fluas bonodor'!
Sopir' dolora en la koro tremas!

Sed ne ĉeestas vi -- pro kio do la bel'
de la violkoloraj floroj estas?
Pro kio luma nokt' per sia hel'

dorlote apud mia lito restas?
Turmentas min la belon sola vidi --
sed ne ĉeestas vi, por ĝin kun mi dividi.

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Fino de somero II
----------------------------------------------------------------

Tra la ĝarden' matura blovas vent':
de l' nigraj riboj, framb-arbust' ruĝeta,
de l' verdaj pomoj kaj de l' bed' rezeda
alfluas honodor' en ĉi moment'.

En vaz' aromas rozoj en silent':
pri kisoj dolĉaj la arom' bukeda
parolas al la koro malkvieta,
nun nekrologe restis... korturment'.

Somero pasis, Sole rememoron,
resonon pri amvortoj postlasante,
samkiel velkiĝinta rozfoli'.

Kaj dum pasemo suferigas koron,
dum belo pereadas grandakvante,
mi malsanemas pro tener' al vi.

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Lunlumo
-----------------------------------------------------------

Arĝenton nun disardas la ĉiel':
brilego fajreranta, blu' opala,
rebrilo perla, lumo lakte-pala,
floradas nokt' per fianĉina bel'.

Nun perloĉenoj en ĉiela sfer'
tra nuboj glite kvazaŭ blankpetala
florar' ŝutigas. Ŝajnas nun reala
kaj atingebla la feliĉ-fabel'.

Kaj jen aperas, kiel revo Lun',
princin' gracia en vualornam',
rideto ŝia pro melankoli'

lilie-blanka ekheliĝas nun,
ĉar vidas ŝi, ke reve kisas jam
vualborderon ŝian stel-paĝi'.

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Varmegaj sonetoj I
--------------------------------------------------------

En bluzosilkon viaj fingroj glitis,
foriĝis broĉo ĝena de la kol',
aperis ŝultro blanka kvazaŭ flor',
ĉemiz' la bruston ŝvelan plu ne bridis:

rigardo fajre loga min invitis,
ke amoŝuldon sian pagu kor':
la puntoneĝ' de l' dorso glitis for --
nnn veston ĉiu membro ekevitis.

Pasi' ĝis piedfingroj min nudigis.
Ŝtelrigardeti io min instigis,
mi vidis stari vin en pozo mira,

min ensorbante per rigard' admira.
Pasioflam' en ni ekbrule ŝvelis:
mi inter brakoj viaj malaperis.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Varmegaj sonetoj II
----------------------------------------------------------

La korpoj en kares-pasi' frenezis.
samritme sorĉo ia ligis nin --
dolĉaĵojn ravajn ĝuis ni sen fin'!
Sobrige la aŭror' nin ekimpresis.

Dolore, ke disiĝi jam necesis:
knabin' mi via, via kunulin'.
La rob' envia baldaŭ kaŝos min:
sed dume amtremetoj ja ne ĉesis.

Al morto kondamnita ŝajnas kor',
ĉar viaj brakoj jam de mi deglitas,
sin lip' de l' lip' volupta ŝiras for,

funebro de l' disiĝo nin ekscitas.
Mi kovras mian korpon pro hontemo,
samkiel agis Eva en Edeno.

---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Varmegaj sonetoj III
----------------------------------------------------------

Dolĉecon multan ni duope ĝuis!
Vi benis kvazaŭ pluv' somera min:
pro fast-sekec' suferis mia sin'! --
freŝige, la karesoj ĝin influis.

Transranden la pasi-kalikoj fluis:
ekregis nin dezir': mi volas vin!
Ripozi nun sopiras ni sen fin',
ebrio-ardon la anim' deskuis.

Rigardoj niaj, en la amebri'
je fajro kaj ekstazfrenez' plenintaj,
flamadis avidege: pli kaj pli!

Nun ili estas kvazaŭ eksvenintaj.
En am-frenez' ŝparadon ni ne konis,
nun lace ni en trosatiĝo dronis.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Vesperoj I
--------------------------------------------------------------

Simile al plen-plena vinpokalo,
levkoj-arom' abundas en ĝarden'.
Disfluas bonodoroj nun sen ĝen':
narkotas per dolĉaĵ' nin la floraro.

Nebulo blankpieda nun sen baro
arĝentajn vojojn faras por promen'.
De l' insuleto vibras onda ĝem'
tra la trembrilo de l' nebulvualo.

Sol-sola mi. Sopiras mi sen lim':
ja kaĝo ora ŝajnas por anim'
ĝarden' ĉi tiu -- ho, alvenu nun!

Min savu de l' somera troa belo!
Akcepti pretas mi -- jam sur ĉielo
lumigas rozkoloran lampon lun'.

------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Vi diras I
-----------------------------------------------------------

Ho ŝtrumpoj, vi finiĝi ne deziras!
Brulbuŝe serĉas mi sen pacienc',
ke venu jam finfine la komenc'
de l' tol- kaj puntoŝaŭmo... Vakse brilas

la blanka karno... Ĝue mi admiras
la haŭt-silkecon -- kiel ŝtormatenc'
petalojn disŝutadas, kis-atenc'
per kisoj superŝuti vin aspiras.

Disĵetu ĉirkaŭ min la brakojn sorĉajn,
envolvu kvazaŭ per girlando flora,
min lasu suĉi viajn lipojn dolĉajn!

Ho, min akceptu, mia nesto mola!
En via okulpar' dum amkareso
pri pek' kuraĝa brilu la konfeso!

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Vi diras II
-----------------------------------------------------------

Mi tenas kvazaŭ ravan floron vin:
sur viaj vangoj ruĝ' sin disetendas --
mi vian korpon ĝojabundan sentas
nun tra l' batisto ardi en proksim'!

Min feliĉigas via am-esprim':
vi la okulojn fermis kaj kontentas,
senhelpe mutas buŝ': ho, evidentas --
varmegajn pensojn pensas vi sen tim'!

Alvenis via hor' -- vi ekignoras
ĉasteckatenojn, ĝenajn sen komparo:
maturberare dolĉas via buŝ';

ĉe mia kor' miele bonodoras
la rozbukedoj de la brustoparo,
ebrion donas via lipektuŝ'!

------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Vi diras III
----------------------------------------------------------------

Por mi ekbrilas hele la aŭror'
ĉe l' vid' de la hararo or-radia;
Pro vejnoblu' sur via man' grncia
mi pie ekgenuas kun dolor'.

Se ŝvebas, kvazaŭ papili' de l' flor',
ridet' de neĝpapava buŝo via,
kaj vualiĝas vang' melankolia,
mi scias: ploras am' en mia kor'.

Se via nigra robtrenaĵ' serpente
vidigas langon rozan de l' subŝtof',
mi kontraŭ tento sentas min sen pov':

post la skarabenigraj ŝuoj iros
laŭ plej danĝeraj vojoj mi ĝojsente,
kaj plu returne iri ne deziros.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

(tradukoj el la estona de H.Dresen)

Peeter

unread,
Feb 14, 2008, 11:39:23 AM2/14/08
to Estonio

Poezio de Stepan ŜĈIPAĈOV
tradukita de Hilda Dresen
===========================================================================

Ama kanto
------------------------------------------------------------

Se pensas mi pri amovojo nia,
mirigas min subite la konstat':
ni iam fremdis unu al la alia,
ne sciis eĉ pri nia ekzitad' :

Nun plu ne gravas, kiaj tempoj venos
kaj kiom multe vagos mi tra l' mond' ,
mi ĉiam, ĉiam, tiujn vojojn benos,
per kies help' ebliĝis la renkont' .

--------------------------------------------------------
Vi apudas kaj la viv' ĝojplenas.
Eble longe daŭros la proksim' ,
sed disiĝo tia iam venos,
ke ne eblos plu revidi nin.

La stelar' dum ies rendevuo
trembriletos en la nokta hor'.
Kie en la frosta ĉielbluo
amikin', vin serĉu mia kor' ?

-----------------------------------------------------------
Ke la folioj falis, lumis lun',
memoros ĉiam mi kaj ne bedaŭros,
ke la promeno tiam dum aŭtun'
sur la aceraleo longe daŭris.

En lunobril' duope sidis ni,
ĵetadis ombrojn pli oblikvajn la aceroj.
Rapidas lun', ĉar sola brilas ĝi
por geamantoj de la tuta tero.

--------------------------------------------------------------
Vin fiksa vivrigard' ne ĝenu
esplore prijuĝanta vin,
La sulkoj kial vin ĉagrenu,
La aĝon diru sen ektim'.

Kelkiam la virin' similas
al iom ekvelkinta flor'.
Ankoraŭ pli mi vin admiras,
pli arde amas vin la kor'.

========================================================================

Betulo
----------------------------------------------------------------

Pluveg' ĝin fleksas al la tero,
ĝi preskaŭ nudas jam, sed ĝi
rezistas mute, kun fiero --
la pluv' mildiĝas pli kaj pli.

Dum vintra nokto plej malluma,
kun firma kredo je sukces',
ĝin forte neĝblovad' brakumas,
je manoj kaptas ĝin sen ĉes' .

Sed vane ili ĝin turmentas,
ne venkos... Kia karakter'!
Al mi ekŝajnas, ke atendas
ĝi iun trian kun fidel'.

============================================================================

Eternas libro...
------------------------------------------------------------------------

Eternas libro de la am'.
Ĝin kelkaj nur
nur iomete foliumi provis,
aliaj legis, sinforgeson trovis
kaj larmojn verŝis sen mezur'.

Ĝin dum jarmiloj oni verkis jam.
Restigos signon tie nia am'.

Mi amfeliĉon ĝuis kun korvibro,
turmentis min sopiro kaj pasi',
feliĉa estos mi, se en ĉi libro
aldonos unu verson mi.

==========================================================================

Grizhararo
--------------------------------------------------------------------------

Per man' la harojn repuŝante
mi paŝas vigle, kun bravur',
sed min knabinoj arogante
delonge nomas grizharul'.

Kutimon aĉan eĉ posedas
kelkaj el mia amikar',
tuj post manpremo min ektedas
per ekparolo pri l' harar'.

Nin ne dorlotis vivpostuloj.
Sed junos -- kia avantaĝ' --
la tridekjaraj grizharuloj
eĉ en la sesdekjara aĝ'.

==========================================================================

Stellumo
----------------------------------------------------------------------------

Stellum' briletas jen
sur nokta firmament'.
Meditas la ĝarden';
en kor' -- malgaja sent'.

Stellumo tien ĉi
alvenis el la alt',
flugadis jarojn ĝi
cent kvardek mil sen halt'.

Al vi sufiĉus hor'
por tuja alveturo,
sed tiun ĉi plezuron
atendas vane kor'.

==========================================================================

Vi apudas...
---------------------------------------------------------

Vi apudas kaj la viv' ĝojplenas.
Eble longe daŭros la proksim',
sed disiĝo tia iam venos,
ke ne eblos plu revidi nin.

La stelar' dum ies rendevuo
trembriletos en la nokta hor'.
Kie en la frosta ĉielbluo,
amikin', vin serĉu mia kor'?


Peeter Aitai

unread,
Feb 15, 2008, 11:13:48 AM2/15/08
to Estonio
El la PENSOTAGLIBRO
--------------------------------------------
de Friedebert TUGLAS
--------------------------------------------
elestonigis Hilda DRESEN
 
 
==================================================================
 
Se vi estas atinginta la 70-an vivjaron, vi havas sufiĉe da kaŭzoj por ĵeti rigardon kiel malantaŭen tiel ankaŭ antaŭen. Certe la perspektivoj estas tre malproporciaj. Sed samtempe: ĉu la restinta vojparto ne havas multe pli kompaktan kaj komplikan enhavon? Pli frue mi apenaŭ estas vivinta tiel intensivan pensovivon kiel nuntempe. Kaj tio dependas nur de mia tro avida scivolemo!

* * *

Unu psikologia esplorobjekto restos al vi ĉiuokaze -- vi mem. Estas nur demando -- kiom interesa vi ĝin trovas.

* * *

Unuj homoj estas kvazaŭ lunoj, kiuj al neniu montras sian malluman flankon. Dum la aliaj rekte altrudas ĝin. Mi preferus vivi kun la unuaj. Sufiĉas al mi mia propra malluma flanko!

* * *

Ĉiuj vivoj pasas iel transverse: la valora rando supre, la malpli valora malsupre. De ĉiu homo oni povus skribi du tute diferencajn biografiojn: unun pri la supra, alian pri la malsupra rando de la flugilo. Kaj ili ambaŭ ne estus falsaj.

* * *

Ĉiu penso de la verkisto havas ĉirkau si, antaŭ kaj malantaŭ si multe da konkreta vivo -- homojn, objektojn, ĉiutagajn agojn. La pensoj estas nuraj insuletoj meze de tiu efektiveco. Kaj tial, se ni konsideras nur la pensojn, ni ricevas tute unuflankan komprenon pri la vivatmosfero de la verkisto. Eĉ en plej favora okazo ni vidas nur kelkajn kolorajn plumojn el la supra flugilrando.

Kiom multe ni tamen renkontas tiaspecajn monografiojn pri nuraj koloraj plumoj!

* * *

Oni konas la opinion de Goethe pri ĉielarko, restanta sur ĉielo pli ol kvaronhoron. Same la rimarkon de Hebbel, ke la publiko aplaŭdas al la iluminacio, sed ne al la sunleviĝo.

Sed la konkludo estus tute la sama, se nin ĉiutage cirkaŭus dekduo da Goethe-oj aŭ Hebbel-oj: kiu tiam ankoraŭ admirus ilin ?

* * *

Se la homoj ion ne komprenas, ili skuas la kapon: ili devus ĝin kelkfoje skui ankoraŭ pli forte, por ke el ĝi elfalu la ruboj malhelpantaj la komprenon.

* * *

Ne plaĉas tio, ke aliuloj estas al si same proksimaj, kiel mi al mi mem. Ili estas egoistoj, sed mi -- io tute alia! Krome la aliuloj ekzistas grandkvante, dum mi estas escepto -- ununura

* * *

"Transe de la bono kaj malbono" -- kia mallogika penso! Bono kaj malbono, virto kaj malvirto evoluas ja nur kune kun la homo. Kiel do ni povu stari "transe" de ni mem!

* * *

Hodiaŭ la ĉielo estas mirinde klara. Mi scias, ke la aero konsistas el azoto, oksigeno; argono, karbonacido, heliumo ktp. Same mi scias, ke en ia alteco la temperaturo leviĝas ĝis centoj da gradoj, por ree malleviĝi ĝis absoluta malvarmo. ĉiuokaze mi scias, ke nin ne ĉirkaŭas ia romantika blua etero, sed multe pli konkretaj kemiaj kaj fizikaj substancoj.

Sed malgraŭ ĉio mi ebriiĝas pro ĉi tiu blua vasteco, kiu ravas la koron!...

* * *

Ree iu rezonas pri la stilo. Fi, tio jam tedas! Oni bezonas nenian "stilon". Nura postulo estas skribi bone.

* * *

Kelkfoje la viro inter la homoj ne multe valoras sed sur la arbo estus ankoraŭ pli malbone.

Iufoje estas malfacile toleri la stultecon de la kontraŭuloj. Sed kiu scias, kiel ni tiam fartus, se ili estus saĝe malamikaj ?

* * *

Ĉiu homo estas punkto meze de cirklo konsistanta el konatiĝoj, rilatoj kaj ligoj. Ĉiu el liaj konatoj estas siavice samspeca centro. Kaj tiel ĉiam plu kaj plu. Ni estas senpere ligitaj kun la tuta popolo, kun la homaro kaj ties evoluŝtupoj. Jen seninterrompa ĉenero en la tempo kaj spaco, de unu limo de la mondo ĝis la alia, de la unuaj estiĝmomentoj de la homaro ĝis la hodiaŭa tago. Kiel ni do povu nin senti izolitaj individuoj?

* * *

Einstein, kiu antaŭ ne longe mortis, en sia vivfino diris jenon: dum la plej proksimaj jaroj la homaro decidos pri sia sorto por pluraj jarcentoj.

Jes, tion perceptas nuntempe ĉiu sentanta kaj pensanta individuo. Tion oni perceptas eĉ dum la griza kaj seninteresa ĉiutageco, dum kiu ĉio ŝajnas stagni, ĉio ŝajnas esti rigidiĝinta en eternan dormon. La aero mem plenas je historio.

* * *

En iu ĉina fabelo la simion turmentas problemo: kiel akiri eternan vivon ?

Ĉu jam la simio pri tio cerbumis ? !

Sed kion ĝi farus per la eterneco, se ĝi eĉ ĉi tiun efemeran vivtempon uzis nur simie ?

* * *

"Li estis fremda sur ĉi tiu tero..."

Ne, mi kredas, ke ni devenas ĝuste de ĉi tie, ĉi tie ekzistas kaj fine ankaŭ ĉi tie restos. Neeble imagi por ni alian hejmlokon. Ni formiĝis laŭ ĝi, kaj ni formis ĝin laŭ ni. Vere kelkfoje estas malvarmete, maloportune, sentiĝas trablovo. Tamen estus nebone pensi, ke eĉ ĉi tie ni estas fremdaj. Ĉiuokaze ni konas la aliajn eblajn loĝlokojn ankorau pli malmulte.

* * *

Darvinismo klarigis la diferencojn inter la specoj, sed same nian kunapartenecon. Ni ĉiuj ja estas "knaboj de la sama strato".

* * *

La homo koncentras sian forton en la daŭro de kelka tempo, kaj en unuopajn lokojn, sed la naturo "laboras" ĉie kaj senĉese. Ĝi faras tion vere malekonomie, senprograme, malŝpare, sed ĝi havas ja tempon por tio.

* * *

Homsango estas sala kaj ne sensoifigas. Se ni tion ne scius, nin konvinkus tio, ke la soifo de la trinkantoj kreskadas.

* * *

Ekstere muĝas la printempa ventego. Sentiĝas, kvazaŭ mankus ĉirkaŭe la dommuroj. Nur bruego, krakado, kaj la pinoj balanciĝas rekte super mia kapo. Giganta arĉo kvazaŭ tiras sin laŭ la kontrabaso de l'vasteco. La sorĉista voĉo de la printempŝamano penetras ĉien, estas furioza, varmega. Aŭskultante ĝin mi eĉ mem volus disetendi miajn membrojn ĉiam pli kaj pli malproksimen kaj ĉirkaŭpreni la tutan mondon.

* * *

Kiom da printempoj mi jam estas vidinta! Kaj ĉiu tamen ŝajnas esti la senripete unua. Mi volus mem kunfandiĝi kun ĝi kaj kunpreni ĝin kiel lastan memoraĵon. Kaj tia estu por la mondo ankaŭ la memoro pri mi.
 
 
 
1954 - 1956
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages