Literaturo

12 views
Skip to first unread message

Peeter

unread,
Jan 28, 2007, 5:41:32 AM1/28/07
to Estonio
Por komenci la temon jen du ligoj por enrete legeblaj versioj de la
novelo "Miragxo" de Friedebert Tuglas tradukita de Henrik Seppik:
La unua aperis origine en la revuo "Literatura Mondo" januaro 1923
http://www.tekstoj.nl/lm/lm23-1/miragho.html
kaj la dua estas el "Kvin noveloj" aperinta 1985 (Eesti Raamat,
Tallinn)
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/miragxo.html

Al interesigxantoj pri bibliografio mi konsilas rigardi pri esperanto-
literaturo Auld collection monographs
http://www.nls.uk/collections/rarebooks/news/esperanto_collection.pdf

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Feb 3, 2007, 5:31:14 AM2/3/07
to Estonio
Pri Esperanto-libroj en bibliotekoj de Estonio

En ESTER (Eesti Raamatukogude Elektronkataloog)(interreta katalogo de
Estoniaj bibliotekoj)
http://ester.nilb.ee
(Por estonoj kiuj startas interreton per NETI trovebla ankau per
NETI>Raamatukogud>Eesti Raamatukogude Elektronkataloog).

Se sercxi en cxiuj bibliotekoj de Tallinn (Tallinna TAIELIK kataloog)
per la vorto "esperanto" do aperas listo de 217 unuoj.
La unuoj estas listigitaj tiel ke la plej novaj estas la plej unuaj
kaj la plej malnovaj estas en la fino. La plej fino de la listo
konsistas el unuoj (libroj) kies eldonjaro estas nesciata.

El la plej novaj por ekzemplo:
1. "Trukikirjast: uitmotteid kirjandusradadelt" de Kalju Lillepuu
2005,
2. "Interliguistica et eurolinguistica..." eld. Tartua Universitato,
La Internacia Interlingvistika Asocio, Tartua Interlingvistika Societo
2005.

El la plej malnovaj:
"Vortaro esperanto-esta" de V.Vaher 1895
"Rahvusvahelise keele "Esperanto" taielik opetus" de H.Stahlberg 1899.

Supre oni trovas ligon al Tartua ESTER
Tie estas listigitaj 140 unuoj.
(al Tartua ESTER eblas trafi ankau per
http://merihobu.utlib.ee ).
Rigardante aparte lau bibliotekoj oni ricevas la listojn por Tartua
Universitato 112, por La Biblioteko de La Literatur-Muzeo de Estonio
89.

Post cxiu unuo estas notita ankau en kiu(j) bibliotekoj gxi troveblas.

Sed ne cxiu bibliotekoj de Estonio estas ligitaj kun ESTER kaj ne
cxiuj verkoj estas enkomputiligitaj.

En La Literatur-Muzeo de Estonio
http://www.kirmus.ee
(alirebla ankau tra NETI>Muuseumid>Eesti Kirjandusmuuseum)
troveblas La Arkiva Biblioteko - Arhiiviraamatukogu.
Tie troveblas personaj kolektoj de Hilda Dresen kaj Paul Ariste.
La interreta katalogo - Memoriaalkogude elektronkataloog
http://www2.kirmus.ee/memoriaal/

En la kolekto de Hilda Dresen estas 640 unuoj (plejparte en esperanto
sed kelkaj libroj pri esperanto ankau en aliaj lingvoj).
En la kolekto de Paul Ariste estas 17 767 unuoj (inter ili multaj en
esperanto).

Eblas sercxi lau lingvoj (esperanto) au lau trovebla vorto (esperanto)
sed mi ne sukcesis ankorau tion fari (au mia komputilo estas netauga
au la retkonekto tre malbona).
En la kolekto de Paul Ariste mi rimarkis ke kelkaj unuoj de "Der
Esperantist" estas notitaj lingve esperanto kaj la germana, sed kelkaj
nur la germana.

ESTER donas pri 89 listigitaj libroj kiel loko la Arkiva Biblioteko de
Literatur-Muzeo de Estonio sed ial la enretigitaj listoj de Hilda
Dresen kaj Paul Ariste ne aperas tie.

Bonan esploradon!

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Feb 4, 2007, 8:00:28 AM2/4/07
to Estonio
En la antaua mesagxo estas malgxusta ligo al ESTER.
La gxusta estas:
http://ester.nlib.ee

Se vi rigardas katalogon de la persona kolekto de Hilda Dresen en La
Arkiva Biblioteko de Estona Muzeo de Literaturo do atentu pri la
libroj el la 19-a jarcento.
La unuo n-ro 32 "Esperanto, Internacia lingvo" eld. 1887;
la unuo n-ro 33 "Esperanto, Internacia lingvo, Sprache, Internationale
sprache, Vorede und vollstaninges Lehrbuch" eld. 1887
Sendube temas pri la unua esperanto-libro de Zamenhof kio aperis en 4
lingvoj.
Cetere tie troveblas ankorau unu libro de la sama jarcento
la unuo 340: A.Gilberne "Sonne, Mond und Sterne, Nach der 20-sten
Auflage von 1893" (lingvoj: la germana kaj esperanto) eld. 1894.
http://www2.kirmus.ee/memoriaal/
En tiu kolekto troveblas multaj valorajxoj.

Peeter Aitai

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages