La ŝipoj Esperanto 2

21 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Jan 14, 2008, 12:43:25 PM1/14/08
to mari...@googlegroups.com
Ĉar mi ne sukcesas aldone poŝtigi sub malnovaj temoj mi remalfermas saman temon 2.
 
Pri la unua, pri la plej fama, pri la plej granda kaj pri la plej nova esperantaj ŝipoi legu en "La Verda Velo"
 
 
La unua ZEO.jpg
Boato de d-ro L.Mahn.jpg

Peeter

unread,
Jan 14, 2008, 12:55:22 PM1/14/08
to Maristoj

PRI LA SKUNO ESPERANTO

Preskau ĉiuj interrete atingeblaj fontoj diras ke la ŝipo estis
konstruita 1906.
Sed "The New York Times" skribas la 17-an de oktobro 1920
http://query.nytimes.com/mem/archive-free/pdf_r=2&res=9C0DE4DB173AE532A25754C1A9669D946195D6CF&oref=slogin&oref=slogin
ke la skuno "Esperanto" estis konstruita 1904.

Peeter

unread,
Jan 14, 2008, 1:48:35 PM1/14/08
to Maristoj


KIU SCIAS PRI:

(jen la fragmento el la artikolo de Erasm Nawrowski)

"1. Ŝipetoj kun esperantaj nomoj
Hazarde mi legis en la "Ekonomia Kuriero" (n-ro 2-1925), komerca kaj
ekonomia gazeto internacia, sub "La konateco de Esperanto", ke la
ŝipentreprenoj de Thos. Walker and Co en Hull adoptis por siaj ŝipoj
blankan flagon kun esperanta stelo, kaj la lasta ŝipo ricevis la nomon
"PATRINO". Ni estas fieraj, ke en la mondo oni konstruas jam ŝipojn
kun esperantaj nomoj.

Ni ankaŭ memorigu pri la Jaĥto "ESPERANTO" de nia konata franca
samideano Archdeacon..."

APERIGU VIAJN INFORMOJN ĈI TIE!

P.Aitai

Peeter

unread,
Feb 4, 2008, 12:40:21 PM2/4/08
to Maristoj

MARA FANTOMO

de Heinrich Heine

(elgermanigis Friedrich Pillath)

--------------------------------------------------------------------------------

Mi kuŝis ĉe la ŝipa rando
Kaj rigardis kun reva okulo
Malsupren en la brile-klaran akvon,
Kaj rigardis pli kaj pli profunden,
Ĝis kiam en la mara fundo,
Komence kiel krepuskaj nebuloj,
Poste grade pli kolorprecize,
Montriĝis preĝejaj kupoloj kaj turoj,
Kaj fine, sunklare, tuta urbo
Antikva, nederlanda,
Plena de homoj moviĝantaj.
Viroj seriozaj en nigraj manteloj
Kun blankaj kolruŝoj kaj ĉenoj honoraj,
Kun longaj spadoj kaj longaj vizaĝoj
Paŝas trans la foirejon homplenan
Al la urba domo peronumita;
Kie ŝtonaj statuoj imperiestraj
Garde staras kun sceptro kaj glavo.
Ne malproksime, antaŭ longaj domvicoj
Kun vitroj spegule-brilaj
Kaj piramide tonditaj tilioj,
Promenas silksusurantaj junulinoj
Kun graciaj korsaĵoj, la florvizaĝoj
Carme kronitaj per nigraj ĉapetoj
Kaj ŝveleliĝantaj oraj bukloj; ―
Multkoloruloj en hispana kostumo
Preterparadas klinante la kapon; ―
Multjaraj virinoj
En brunaj, malmodernaj vestoj,
Kantlibron kaj rozarion en la mano
Rapidas malgrandpaŝe
Al la granda katedralo, ―
Vokite de la sonoriloj
Kaj de la muĝa sono orgena.

Min mem tuŝas la mistera tremo
De la malproksima sono; ―
Senfina sopiro, profunda melankolio
Eniĝas mian koron,
Mian koron apenaŭ saniĝintan;
Ŝajnas al mi, ke ĝiaj vundoj
Malfermiĝas pro karlipaj kisoj
Kaj denove sangadas:
Varmegaj, ruĝaj gutoj,
Kiuj falas malrapide
Sur domon malnovan, jen malsupre
En la profunda, mara urbo, ―
Sur domon malnovan, altfrontonitan,
Melankolie malplenan je homoj:
Kie, sola, ĉe malsupra fenestro
Sidas junulino,
Apoganta la kapon per unu brako,
Kiel malfeliĉa, infano forgesita; ―
Kaj mi vin konas,
Malfeliĉa, infano forgesita!

Do, tiom profunde en la maro
Vi kaŝis vin de mi
Pro kaprico infana, ―
Kaj jam ne povis suprenveni,
Kaj sidis fremda inter fremdaj homoj
Dum jarcentoj;
Dume mi, kun animo plena de ĉagreno,
Vin serĉis en la tuta mondo,
Kaj vin serĉadis,
Vi ĉiam amata,
Vi longe perdita,
Vi fine trovita!
Mi trovis vin kaj vidas denove
Vian dolĉan vizaĝon,
La saĝajn, fidelajn okulojn,
La ĉarman rideton:
Kaj neniam plu mi vin lasos,
Kaj venas al vi malsupren, ...
Kaj kun brakoj etenditaj
Mi min ĵetas malsupren al via koro! ...

Sed ĝustatempe ankoraŭ
La ŝipestro kaptis mian piedon
Kaj tiris min de l' ŝipa rando,
Kriante kun rido kolera:
„Doktoro, ĉu vi perdis la saĝon?“

Peeter

unread,
Feb 11, 2008, 1:39:38 PM2/11/08
to Maristoj
Mi ripetas la helpopeton aperigitan ĉi tie antaŭ jaro:

Helpopeto
----------------------------------

Se iu estas, aŭ konas iun kiu estas, kliento de Lloyd's
Register-Fairplay do estus bone ekscii pri ĉiuj ŝipoj kiuj estas
registritaj per la nomo "Esperanto".


La registrouzanteco kostas multe kaj pro tio mi ne deziras aliĝi por
tiu ĉi unu demando.
(eblas por provo uzi ĝin senpage sed mi ricevis por mia demando
nenian
respondon). La Lloyd'sa Ŝipregistro havas datumojn de pli ol 158000
ŝipoj.


http://www.sea-web.com


Mi provis kelkajn aliajn registrojn ( www.mysticseaport.org ,
http://www.australiatrade.com.au ) sed ili donis responde 0.


Peeter Aitai

Ruben Torres

unread,
Feb 11, 2008, 2:54:21 PM2/11/08
to mari...@googlegroups.com
Kara Peeter:

Mi laboras kun Lloyd's.

Lasu min demandi pri la sxipo!

Gxis:

Ruben'



2008/2/11, Peeter <Peeter...@googlemail.com>:

Mi ripetas la helpopeton aperigitan ĉi tie antaŭ jaro:

Helpopeto
-------------ras---------------------

Peeter Aitai

unread,
Mar 17, 2008, 1:18:02 PM3/17/08
to mari...@googlegroups.com

 

La keĉo Mondcivitano
 
Mi trovis en "The New York Times" artikoleton "Navy Missile Test Is Scutteled By Anti-Nuclear Protesters" de Andrew Rosenthal de la 29-a de julio 1989.
En la artikolo oni priskribas agadon de Greenpeaceaj ŝipetoj ĉe bordo Amerika. Unu el la ŝipoj estis 60-futa (21 metra) keĉo (dumasta velŝipo) Mondcivitano kiu navigis sub sveda flago, do estis registrita en Svedio.
Ĉu iu scias pri la jakto kaj ĝia ligiteco kun esperantistoj mond-civitanoj (se la nomo estas esperanta).
 
Peeter Aitai
 





 
Skuno Esperanto.jpg
Esperanto 1920.jpg

Peeter Aitai

unread,
Nov 16, 2008, 4:13:31 PM11/16/08
to mari...@googlegroups.com
 
Ankoraŭ unu foto pri iu ŝipo Esperanto:
 
( pli fotojn de la sama autoro vidu:

Peeter Aitai

unread,
Aug 8, 2009, 3:55:58 AM8/8/09
to mari...@googlegroups.com
Bildo de Esperanto.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 12, 2009, 3:46:10 PM8/12/09
to mari...@googlegroups.com
Mi jam informis pri jakto "Esperanto" kiu havas nun sukcesojn en velsporto.
La jakton "Esperanto" (tipo Corby 29) kun la velnumero IRL 29029
apartenanta al Martin Reilly vi vidas sur 4 fotoj en
http://www.hyc.ie/Gallery2/listPics.asp?FID=20&gallery=Autumn_League_2006_(3)
(fotoj per AX0046, AX0049, AX0047, AX0048 alklakeblaj en la listo)

Peeter Aitai

unread,
Aug 12, 2009, 3:50:50 PM8/12/09
to mari...@googlegroups.com
Pri la supremenciita "Esperanto" estas rete multaj fotoj
http://www.hyc.ie/gallery2/thumbnails.asp?search=Esperanto&submit=Go

Peeter Aitai

unread,
Aug 15, 2009, 11:42:15 AM8/15/09
to mari...@googlegroups.com
Ankoraŭ unu "Esperanto"-n vi trovas sur la ĉi suba foto.

(en Mediteraneo apud Primoŝteno (iama fama esperantista ripozloko en
Kroatio (tiam en Jugoslavio))).

Ĉu iu memporas pli?

1965_Primosten_(Esperanto-boato).jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 16, 2009, 4:54:57 AM8/16/09
to mari...@googlegroups.com
ŜIPO "ESPERANTO"

Intertempe la skuno "Esperanto" aperis ankaŭ en Vikipedio
artikolo angle:
http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_(schooner)
foto:
http://www.gov.ns.ca/nsarm/virtual/bluenose/archives.asp?ID=26&Language=English
pentraĵo:
http://www.artnet.com/Galleries/Artwork_Detail.asp?G=&gid=308&which=&aid=4097&wid=424021156&source=inventory&rta=http://www.artnet.com
bildeto:
http://smallworksworld.blogspot.com/2006/10/schooner-esperanto.html
medalo:
http://twelch.htohananet.com/Coin.html
Malnovajn interesajn fotojn pri la skuno "Esperanto" oni trovas en
http://books.google.co.uk/books?id=7sEB7ELdUtkC&pg=PA132&lpg=PA132&dq=schooner%2Besperanto%2Bglouchester&source=bl&ots=ONibb2AVLC&sig=At3oktEEMzi85ULZDXek2VvC20g&hl=en&ei=o7-HSsyPH5iUjAfBu-2iCw&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=8#v=onepage&q=&f=false
iom pri problemoj kaj esperoj pri savado de "Esperanto"
http://books.google.co.uk/books?id=s2mBTh6mCmUC&pg=RA1-PA84&lpg=RA1-PA84&dq=schooner%2Besperanto%2Bgloucester&source=bl&ots=exwbF8zKWC&sig=dQkYvZhhNlVPmjcpHjE8IQxd3Qw&hl=en&ei=QcSHSre5N4eSjAew-NiiCw&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=10#v=onepage&q=schooner%2Besperanto%2Bgloucester&f=false
La plej grava grupo en La Glocestera Skuna Festivalo (Esperanto Cup)
http://www.capeannvacations.com/schooner/results/2001.htm

La skuno "Esperanto" meritas libron en Esperanto.
eble serĉi subtenon de Glocestera Skuna Festivalo
http://hubpages.com/hub/GloucesterAnnualSchoonerFestival
kaj Essex Shipbuilding Musium
http://www.essexshipbuildingmuseum.org/Exhibits/RaceToFish.html

Ĝis kiam menkas kompleksa verko esperante uzu Google-grupon "Maristoj"

Peeter Aitai

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages