Julio
unread,Mar 7, 2008, 11:42:31 AM3/7/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to Maristoj
Mi sendis, arĥive al ĉi tiu Listo, foton de la ŝipo Esperanto en
Malago. Tiu estas la foto kiu akompanas la tutan dokumentaron
troviĝantan en la arkivoj de la Malaga Haveno. Mi ne konas la daton de
la foto (dorse de la foto nur aperas la nomo Esperanto), tamen
tutcerte la ŝipo estis fotita en Malago (mi rekonas la konstruaĵon
videblan dekstren de la foto, kiu tiutempe estis domo-palaco de
Markizo Larios kaj nuntempe estas konstruaĵo "La Ekitativa" (La
Justa), kiu konservas la ses unuajn etaĝojn kaj en 1953 estis eldonita
turo kun pliaj etaĝoj). Eble oni fotis la ŝipon dum la enregistro en
Malago 1919.
En antaŭaj mesaĝoj de Peter mi povas vidi foton de tiu sama ŝipo (la
unua ZEO). Ĉu iu scias kie oni fotis la ŝipon kaj en kiu jaro?
Mi sukcesis kontakton kun Lloyd's (Registro) dank al konato mia kiu
estas Agento por Lloyd's (Klasanto). Mi esperas baldaŭan informon al
mia peto per kio mi scivolas ĉu la ŝipo estis konstruita 1896 jam per
la nomo Esperanto aŭ ĉu la ŝipo havis iun antaŭan nomon.
Mi petis informojn ankaŭ ĉe la Komerca Registrejo en Malago kie mi
esploras pri la unua aĉetinto de la ŝipo en Malago (sur la unua paĝo
de la Registro aperas 3 nomoj kiel antaŭaj posedintoj de la ŝipo, ĉiuj
hispanoj, kaj verŝajne estis la lasta kiu petis meti la ŝipon sub
hispanan flagon en Malago 1919).
Mi pluinformos vin kiam alvenos al mi pliaj novaĵoj.
Amike
Julio