La unua ZEO

28 views
Skip to first unread message

Peeter

unread,
Jan 5, 2008, 6:25:36 AM1/5/08
to Maristoj
Esperanto aperis 1887 kaj jam post 9 jaroj en 1896 aperis la unua ZEO
(Zamenhof/Esperanto-Objekto). Tiu unua objekto nomita per la nomo de
la internacia lingvo Esperanto estis Å ipo.
En la libro "Monumente pri Esperanto" de Hugo Rollinger (UEA 1997) sur
paÄ oj 80 - 82 legeblas kela Navigacia Matrikulo, la oficiala
dokumento por identigo de la Å ipo, estas eldonita en Malaga
(Hispanio).
La teknikaj datumoj de la Å ipo "Esperanto":
Konstrujaro: 1896
(DroniÄ o: 1966)
Longeco: 42,30 m
Kilprofundeco: 2,26 m
Åœippezo: 262 tn
Rapideco: 6 nodoj
MaŠinpovo: 140 ĈV
Ducilindra vapormaÅ ino
Karbujo por 32 tn
1896 en Malaga loÄ is Jose Rodriguez Huertas, fondinto de la unua E-
societo en Hispanio (la 5-a en la mondo) havanta altan reputacion en
la urbo kaj persona amiko de hispana deputito, do li certe grave
influis oficialan nomigon de la Å ipo.
Lau informoj trovitaj de Kanariaj esperantistoj la Å ipo "Esperanto"
navigis kutime inter Kanariaj havenoj. 1920 ĵurnalo priskribas venon
de "Esperanto" al Santa Cruz de Tenerife jene:
"Je l' matena krepusko videbliÄ is la alvenanta "Esperanto", kvazaÅ­a
ega "fruktujo" kun multjara kaj bona historio, kiu alvenis de la
haveno Puerto de la Cruz kun spektakloriĉa Å arÄ o je grapolegoj da
babanoj..."
Tiu Å ipo servis navigante longajn 70 jarojn kaj 1966 oni dronigis
Ä in por ke Ä i servu kiel protektilo por la haveno Las Palmas de Gran
Ganaria (la loko nun plene kovrita pro nova avenuo konstruita
marborde).
La unua ZEO, la Å ipo "Esperanto", meritas memortabulon en sia nuna
porĉiama haveno kaj honoran lokon en nia memoro.

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Jan 7, 2008, 1:06:40 PM1/7/08
to Maristoj
LA ŜIPEGO ZAMENHOF
_________________________________________________________________
(el La Verda Velo http://maristoj.blogspot.com )
_________________________________________________________________


La plej granda esperanta ŝipo estis m/ŝ Zamenhof. Sufiĉas nur unu
rigardo al ĝi kaj vi komprenas.

Foto de m/ŝ Zamenhof
http://www.freeweb.hu/egalite/sxipo/bildo01.jpg

1959 en Split (Jugoslavio) oni enmarigis novan modernan grandan maran
kargoŝipon "Zamenhof". La ŝipo, tiutempe eĉ ŝipego, estis konstruita
por pola-ĉina ŝipa entrepreno CHIPOLBROK kaj la hejmhaveno estis
Gdynia (Pollando).

La datumoj de Zamenhof:
Longo: 154 m
Larĝo: 18.80 m
Alto: 12 m
Portipovo: 12800 tunoj
Maŝino: 6000 ĉevalpovoj
Rapido: 15-16 nodoj
ŝipanaro: 48 personoj

En la artikolo "Cxu Zamenhof scipovis nagxi au navigi-"
http://www.china.org.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/bd98-10-8.html
ni ekscias ke 1982 la ŝipon, alinomitan "Cosko", ĉetis Ĉina Oceana ŝip-
Kompanio.
Sed kio estis ĝis tio, pri tio legeblas en reto tre ampleksa bonega
artikolo de Erasm Nawrowski kaj konsilata estas ĉion legi tie.

La adreso de "La marŝipo Zamenhof"
http://egalite.fw.hu

P.Aitai

Peeter Aitai

unread,
Jan 18, 2008, 11:53:02 AM1/18/08
to Maristoj

Se la informoj senditaj de Julio Herrero estas ĝustaj pri tio ke la ŝipo "Esperanto" pri kiu mi skribis kiel la unua ZEO estis renomita 1919 dum registrado en Malaga, do ĝi ne estas la unua ZEO.
La unua ŝipo "Esperanto" tiuokaze estas la skuno "Esperanto" konstruita 1906 (1904 ?) en Essex.
Ni daurigu esploradon...



 
Mersey-rivero.jpg

Peeter

unread,
Feb 4, 2008, 12:48:31 PM2/4/08
to Maristoj

MARSALUTO

de Henri Heine

(elgermanigis K. Kalocsay)

--------------------------------------------------------------------------------

Thalatta, thalatta!
Saluton al vi, eterna maro!
Saluton al vi centmilfoje
el koro jubila,
kiel vin iam salutis
dekmil koroj grekaj,
malfeliĉvenkintaj, patrujnostalgiaj
mondfamaj koroj grekaj.

Luliĝis la akvoj,
luliĝis kaj muĝis,
la suno verŝis haste malsupren
la rozolumojn ludemajn,
la timigitaj mevosvarmoj
forflirtis kun laŭta krio,
ĉevaloj ekprancis, la ŝildoj ektintis,
kaj vaste sonoris triumfsignale:
"Thalatta, thalatta!"

Saluton al vi, eterna maro!
Kiel lingvo patruja vi zumas,
kaj kvazaŭ mia j infansonĝoj glimas
sur via luliĝa ond-imperio,
kaj ree rakontas malnova memoro
pri ĉiom da karaj, superbaj ludiloj,
pri ĉiom da brilegaj kristnaskdonacoj,
pri ĉiom da ruĝaj koralarboj,
orfiŝoj, perloj kaj buntaj konkoj,
kiujn vi plej sekrete gardas
malsupre en la klara kristaldomo.

Kiel mi konsumiĝis en fremdo dezerta!
Simile al velka floro
en lada skatolo de botanikisto
kuŝis la koro en mia brusto,
kaj ŝajnas, ke mi vintrolonge kuŝis
malsane, en malluma ĉambro,
kaj nun subite ĝin mi forlasis,
kaj kontraŭ mi brilas blindige
la smeralda printempo, la sun-revekita,
kaj susuras la blankfloraj arboj,
kaj la junaj floroj min alrigardas
per buntaj, parfumaj okuloj,
kaj ĉio odoras kaj zumas kaj spiras kaj ridas,
kaj kantas birdetoj en blua ĉielo:
"Thalatta, thalatta!"

Vi brava koro retiriĝanta!
Kiel ofte, kiel amare ofte
subpremis vin la nordaj barbarinoj,
ili el grandaj, triumfaj okuloj
pafis la sagojn bruligajn;
per vortoj inside ĝentilaj
minacis fendi al mi la bruston;
per kojnskribaj leteretoj al mi frakasis
la povran, narkotitan cerbon --
vane mi tenis la ŝildon kontraŭ ili,
la sagoj siblis, la batoj krakis,
kaj mi de l' nordaj barbarinoj
estis premita ĝis la maro --
kaj liber-spire mi salutas la maron,
la karan, savantan maron,
Thalatta, Thalatta!

Peeter

unread,
Jun 17, 2016, 7:25:18 PM6/17/16
to Maristoj


On Saturday, 5 January 2008 11:25:36 UTC, Peeter wrote:

Esperanto aperis 1887 kaj jam post 9 jaroj en 1896 aperis la unua ZEO
(Zamenhof/Esperanto-Objekto). Tiu unua objekto nomita per la nomo de
la internacia lingvo Esperanto estis Ŝipo.
En la libro "Monumente pri Esperanto" de Hugo Rollinger (UEA 1997) sur
paĝoj 80 - 82 legeblas kela Navigacia Matrikulo, la oficiala
dokumento por identigo de la ŝipo, estas eldonita en Malaga
(Hispanio).
La teknikaj datumoj de la ŝipo "Esperanto":
Konstrujaro: 1896
(Droniĝo: 1966)
Longeco: 42,30 m
Kilprofundeco: 2,26 m
Ŝippezo: 262 tn
Rapideco: 6 nodoj
Maŝinpovo: 140 ĈV
Ducilindra vapormaŝino
Karbujo por 32 tn
1896 en Malaga loĝis Jose Rodriguez Huertas, fondinto de la unua E-
societo en Hispanio (la 5-a en la mondo) havanta altan reputacion en
la urbo kaj persona amiko de hispana deputito, do li certe grave
influis oficialan nomigon de la Ŝipo.
Laŭ informoj trovitaj de Kanariaj esperantistoj la ŝipo "Esperanto"
navigis kutime inter Kanariaj havenoj. 1920 ĵurnalo priskribas venon
de "Esperanto" al Santa Cruz de Tenerife jene:
"Je l' matena krepusko videbliĝis la alvenanta "Esperanto", kvazaŭ­a
ega "fruktujo" kun multjara kaj bona historio, kiu alvenis de la
haveno Puerto de la Cruz kun spektakloriĉa ŝarĝo je grapolegoj da
babanoj..."
Tiu ŝipo servis navigante longajn 70 jarojn kaj 1966 oni dronigis
ĝin por ke ĝi servu kiel protektilo por la haveno Las Palmas de Gran
Ganaria (la loko nun plene kovrita pro nova avenuo konstruita
marborde).
La unua ZEO, la ŝipo "Esperanto", meritas memortabulon en sia nuna
porĉiama haveno kaj honoran lokon en nia memoro.

 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages