La unua ZEO

4 views
Skip to first unread message

Julio Herrero

unread,
Jan 18, 2008, 4:23:41 AM1/18/08
to mari...@googlegroups.com
Estimataj,
Mi estas esperantisto loghanta en Malago kaj laboranta en ties haveno. Post legado de via artikolo mi vizitis la Arkivojn de la Havena Autoritatoj kaj antauhierau oni sukcese havigis al mi oficialan kopion de la enregistro de la shipo ESPERANTO en Malago. Mi nun atente tralegas chion char aperas la chefaj aspektoj de la shipvivo ekde ghia enregistro en Malago ghis ghia dronigo en Las Palmas.
Leginte la unuan enskribon sur la registro mi povas konstati ke:
1) La konstrujaro (1896) kaj teknikaj datumoj de la shipo koincidas kun tiuj menciitaj de vi, lau la libro "Monumente pri Esperanto".
2) Ke la shipo estis konstruita (1896) en la nederlanda haveno Leiderdorp, kun nederlanda flago.
3) Ke la enregistro de la shipo Esperanto en Malago estis la 19 de novembro 1919.
4) Ke la nomo Esperanto ne shanghighis ekde ghia enregistro 1919 ghis ghia malpero 1969/1970.
Lau tio, mi havas kelkajn dubojn:
1) Chu la nomo Esperanto estis jam donita dum la konstruo en Nederlando? (en la registro aperas blanke la antaua nomo; tamen kiel antaua flago aperas la nederlanda).
2) Kiam kaj kiu(j) achetis unue la shipon en Malago?
Lau mia impreso, la posedanto kiu aperas en la unua enskribo de la registro 1919 achetis la shipon por destini ghin al vojaghoj inter kanariaj insuloj (vidu ke la shipo ricevis la distintivan signalon de la Maraj Autoritatoj en Malago la 10an decembro 1919 kaj la kanaria jhurnalo raportis en 1920 pri la enveno de la shipo Esperanto en Santa Cruz de Tenerife, kio estas kutima raporto por la unua vojagho de la shipo).
Nun mi daurigas esplorojn por scii chu la posedanto kiu aperas che la registro achetis la shipon al antaua(j) posedanto(j)ankau en Malago.
Se la shipo enregistrighis per la nomo esperanto en Nederlando 1896, la shipo estus la unua ZEO sed la Navigacia Matrikulo ne estus Malago.
Se la shipo, dum difinita tempo, havis alian nomon kaj la nomo Esperanto estis decidita en Malago, sed en 1919, eble la shipo Esperanto ne estus la unua ZEO.
Do, mi intencas daurigi la esplorojn.
Pri la dronigo de la shipo en la haveno Las Palmas (1966, lau kanariaj esperantistoj) la lasta enskribo sur la enregistro mencias ke la dronigo komencis post la aprobo de la Autoritatuloj la 4an decembro 1968 kaj la proceduroj de dronigo estis informitaj de la Kanariaj Autoritaoj la 20an marto 1970.
Mi pluinformos vi.
Ricevu koran saluton.
Julio Herrero, Malago

Peeter Aitai

unread,
Jan 18, 2008, 11:43:26 AM1/18/08
to mari...@googlegroups.com

Estimata Julio Herrero
                                       Dankon por via entreprenemo esplori historion de la shipo Esperanto!
Ni kun intereso atendas viajn pliajn informojn.
 
Amike salutante
Peeter Aitai



 
Liverpool.jpg

Rodolfo Canet Marín

unread,
Jan 18, 2008, 10:19:21 PM1/18/08
to mari...@googlegroups.com
Julio Herrero escribió:
>
Kara Julio, estas tre interesa via esploro pri la shipo ESPERANTO, kaj
mi restas tre dankema al vi pro viaj klopodoj por rakonti al ni chion
pri ghi. Samideane-amike, Rodolfo

Peeter

unread,
Feb 4, 2008, 12:54:04 PM2/4/08
to Maristoj

EN LA HAVENO

de Henri Heine

(elgermanigis K. Kalocsay)

--------------------------------------------------------------------------------

Feliĉa homo, kiu atingis la havenon,
kaj lasis post si la maron kaj la ŝtormojn,
kaj sidas nun varme kaj trankvile
en la bona urbdom-kelo en Bremen!

Jen kiel ĉarme kaj konfidence
la mond' speguliĝas en ronda glaso,
kaj kiel la mikrokosmo ondanta
subfluas sune en la koron soifan!
Ĉion mi vidas en la glaso:
malnovan kaj novan popolhistorion,
turkojn kaj grekojn, Hegel kaj Gans,
citronarbarojn kaj gardistar-paradojn,
jen Berlin' kaj Schilda, Tunis' kaj Hamburg,
sed antaŭ ĉio la bild' de l' amata:
anĝelkapeto sur fon' de Rejn-vin-oro.

Ho kiel, kiel bela vi, amata!
Vi estas kiel rozo!
Ne kiel la rozo de Ŝirazo,
la Hafiz-kantata najtingalfianĉino,
ne kiel la rozo de Ŝarono,
la sankte ruĝa, profet-solenata; --
vi estas kiel la roz' en urbdomkelo en Bremen!
Jen estas la rozo de l' rozoj,
ju pli maljuna, des pli ĉarme floranta,
kaj ĝia ĉiela aromo min igis beata,
kaj entuziasma, kaj ebria,
ke, se min ne tenus firme per hartufo
la urbdomkelmastro el Bremen,
mi renversiĝus.

La brava homo! Ni sidis kune,
kaj drinkis kiel fratoj.
Ni parolis pri aliaj, sekretaj aferoj,
ni suspiris kaj interbrakumis,
kaj li konvertis min al la kredo de l' amo,
kaj mi pardonis al ĉiuj malbonaj poetoj,
kiel ankaŭ al mi mem estu pardonate.
Mi ploris de pieco kaj fine
malfermis sin al mi la pordoj de l' graco,
kie la dek du apostoloj, la sanktaj barelegoj
predikas silente kaj tamen kompreneble
por ĉiuj popoloj.

Jen estas la viroj!
Modestaj ekstere, en lignaj kiteloj,
sed interne pli belaj kaj brilaj
ol ĉiuj fieraj levidoj de l' templo,
kaj la trabantoj kaj korteganoj de Herodo --
mi diris ja ĉiam,
ke ne inter homoj tute vulgaraj,
sed en la plej bona societo
vivis konstante la reĝo de l' ĉielo.

Halleluja! kiel min ĉirkaŭspiras ĉarme
la palmoj de Beth-El!
Kiel odoras la mirtoj de Hebrono,
kiel Jordano zumas, ŝanceliĝante de ĝojo! --
Ankaŭ mia senmorta anim' ŝanceliĝas,
kaj mi ŝanĝeliĝas kun ĝi kaj, ŝanceliĝan,
min portas supren ŝtupare al taglumo
la brava urbdomkelmastro el Bremen.

Vi, brava urbdomkelmastro el Bremen!
Jen, vidu, sur la domtegmentoj sidas
anĝeloj kaj ebrias kaj kantas;
la arda suno supre estas
nur ruĝa, ebriiĝinta nazo,
la nazo de l' mondspirito,
kaj ĉirkaŭ la ruĝa mondspiritnazo
turniĝas la tuta ebria mondo.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages