> > Sume "skotero" estas motorciklo ekipita per eta karozerio.
>> Eble: "karozeriita motorciklo" ... ne ?iam motorciklETo
>> Male mopedo ?enerale ne estas karozeriita.
> Se oni entute uzas pezan esprimon kun "karoserio", tiu nepre estu kun
> "s", char tio estas la oficiala formo.
pri tio mi konsentas
> Mi emas interkonsentighi pri jena chefa distingo pri duradaj
> motorveturiloj:
> a) de speco egala au simila al la itala durada motorveturilo nome
> "Vespa"
> b) alispecaj
> Pri a) mi proponas simple akcepti unu el la vortoj "skoter'o" /
> "skut'il'o" / "skuter'o" kiel internacian vorton uzeblan lau Regulo 15
> (la indonezia uzas "skuter"; la turka "scooter").
Kion ajn ni faru, ni nepre ne imitu la anglan en tio, ke gxi uzas la
smman vorton "scooter" por du esence malsamaj transportiloj. Unu estas
kun motoro kaj sxirmo, la alia estas sen motoro -
gxin oni antawenpelas per unu gambo (NL-e step, autoped)
gxis, Ronaldo N
> Kion ajn ni faru, ni nepre ne imitu la anglan en tio, ke gxi uzas la
> smman vorton "scooter" por du esence malsamaj transportiloj. Unu estas
> kun motoro kaj sxirmo, la alia estas sen motoro -
> gxin oni antawenpelas per unu gambo (NL-e step, autoped)
Oni povas precizigi per aldono de "motor-" resp. "tret-" (ambau
oficialaj radikoj), ekzemple "tretskutilo" (lau la germana modelo
"Tretroller").
Cetere: Intertempe mi preferas, ke la formo "skut'i" farighu baza en
Esperanto:
Facile "per skutilo oni skutas", kaj ne estas interkonfuzo kun skuanta
tero au ero de skoto ...
Lau oficiala Akademia konstato pri Regulo 15 "... per si mem tiu
regulo ne determinas, kiu ano de internacia vortofamilio farighu baza
en Esperanto"*). Do ech se la plimulto de la lingvoj uzas "skuter'" k.
s. en substantiva-ila signifo, en Esperanto oni nepre povas uzi
"skuti" en baze verba signifo sen chi-rilata malobeo al Regulo 15,
resendante al la citita Akademia konstato.
*) Jen la plena teksto:
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/koreo_egipto.html
--
Andreas Kueck
vivu la konfuzo, cxu ?
> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Jan 30 10:34PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/51250f4c7e65b211
>
> Post iom da pripensado, mi anka? ?atas uzi la ideon de Andreas, uzi en
> Esperanto la bazan radikon "skut/"
kiusence ekzakte? Cxu gxi same tawgus por "skutmobilo", t.e malrapida unusida
veturilo por homoj kiuj ne bone kapablas marsxi nek bicikli ?
> Mi rimarkis ke ni havas la jenajn liniojn pri "skuti" kaj "skutilo":
>
> skut·i ~ glit·pu?·i
> skut·il·o ~ glit·pu?·il·o
>
> La? mi la uzo de "glit" ?i tie tute ne ta?gas.
efektive, kaj "pusx" same
> Se ni anstata?igas "motorciklo" per "motorbiciklo", kaj tiel distanci?as de
> la uzo de "ciklo" por certaj veturiloj, ni pensu anka? pri alternativoj por
> aliaj kunmeta?oj kun "ciklo" por veturiloj". La? mi, "unuciklo" kaj
> "triciklo" povas esti anstata?igataj per "unuradilo" kaj "triradilo", kiel
> jam iu alia listano proponis.
por ke homoj demandu sin vane: kion signifas la verbo "radi"...
> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> Date: Jan 30 07:43AM -0800
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/6f09c506240d69dd
>
>> smman vorton "scooter" por du esence malsamaj transportiloj. Unu estas
>> kun motoro kaj sxirmo, la alia estas sen motoro -
>> gxin oni antawenpelas per unu gambo (NL-e step, autoped)
>
> Oni povas precizigi per aldono de "motor-" resp. "tret-" (ambau
> oficialaj radikoj), ekzemple "tretskutilo" (lau la germana modelo
> "Tretroller").
hmmm...mi estas tro precizema por akcepti tion kore
> From: Johan Derks <derk...@tiscali.nl>
> Date: Jan 30 01:12AM -0800
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/2a6a38f3a947bd2a
>
>> (la indonezia uzas "skuter"; la turka "scooter"). Mi scias, ke chi-
>> forume Regul-15-vortoj estas la "underdogs", sed tamen ... el tiu chi
>> malsimpla afero oni ne bone elturnighos sen Regulo 15 ;-)
>
> Mi konsentas kun Andreas, ke la internacia vorto 'scooter', 'skuter''
> estas transpreninda en Esperanto.
law la nederlanda signifo ?
> Konsilinda principo lau mi estus, ke internaciaj vortoj kiuj finighas
> je (ne-akcentita) shvao perdu ghin en Esperanto.
muta e foje mankas al mi...
> (Mi scias, ke jam multaj internaciaj vortoj kiuj farighis oficialaj ne
> estis transprenitaj lau tiu principo kaj ghia aplikindo ankau dependas
> de tio kiu konsonanto sekvas post la shvao.)
> Tamen ofte okazas ke oni simple aldonas -o, por substantivo, malantau
> la internacia vorto (skotero !). Tio signifas, ke pro movigho de la
> akcento la vorto farighas komplete ne-rekonebla.
> Chu Esperanto ne estas destinita por paroli, nur por skribi ?
> Do mi preferas 'skutro'.
Mi ne kontraw gxin. "cxu vi konas tiun skutrrajdanton?"
> Mi hezitas antau triciklo, kvarciklo ktp kaj preferetas la Coomanajn
> duradilo, triradilo, kvarradilo.
kiel dirite, law mi "radi" ne ekzistas kiel verbo
> Pri mopedo mi shatus scii, chu 'moped' povas esti konsiderata
> internacia.
bona demando. gxi povus esti nur-angla
> Ghi plachas al mi, char finfine ghi estas densigajho de
> motorpedal(il)o
mi ne jam konsciis pri tio...
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Por mi, estas pli rekonebla "skutero" ol "skutro":
kiel dirite, foje mankas al mi la "muta e"
[kaj la distingo inter to lack kaj to miss]
gxis, Ronaldo N