"skuti", "skotero" kaj "-cikloj"

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 30, 2010, 4:34:15 PM1/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Post iom da pripensado, mi ankaŭ ŝatas uzi la ideon de Andreas, uzi en Esperanto la bazan radikon "skut/" kaj derivi de ĝi "skutilo" kaj "motorskutilo".

Se ni samtempe proponas "motorbiciklo" kiel alternativon al "motorciklo", tiam la kunmeto "motorskutilo" estas analoga al la kunmeto "motorbiciklo": Same kiel motorbiciklo ne estas simple biciklo kun motoro, sed alispeca veturilo kun supraĵaj similaĵoj, tiel ankaŭ "motorskutilo" ne estas simple skutilo kun motoro, sed alispeca veturilo. Same kiel skutilo estas veturilo pli simpla, malrapida kaj malgranda ol biciklo, tiel ankaŭ motorskutilo estas veturilo pli simpla, malrapida kaj malgranda ol motorbiciklo. Kaj aldone tiu distingo estus efektive komprenata kaj lernata facile de multaj, ĉar ankaŭ en multaj aliaj lingvoj estas analogeco inter la paro biciklo/skutilo kaj la paro motorobiciklo/motorskutilo.

Mi rimarkis ke ni havas la jenajn liniojn pri "skuti" kaj "skutilo":

skut·i ~ glit·puŝ·i
skut·il·o ~ glit·puŝ·il·o

Laŭ mi la uzo de "glit" ĉi tie tute ne taŭgas. Tiaj iloj ne glitas, sed rulas. Ĉiuokaze, se miaj supraj proponoj estos akceptataj, ni verŝajne proponu "skuti" por oficialigo kaj tute forigu la linion pri ĝi.

Se ni anstataŭigas "motorciklo" per "motorbiciklo", kaj tiel distanciĝas de la uzo de "ciklo" por certaj veturiloj, ni pensu ankaŭ pri alternativoj por aliaj kunmetaĵoj kun "ciklo" por veturiloj". Laŭ mi, "unuciklo" kaj "triciklo" povas esti anstataŭigataj per "unuradilo" kaj "triradilo", kiel jam iu alia listano proponis.

Do konklude, mi nun proponas la jenajn liniojn:

motor·cikl·o → motor·bicikl·o
skoter·o → motor·skut·il·o
tri·cikl·o → tri·rad·il·o
unu·cikl·o → unu·rad·il·o

Ĉe la unua linio mi ankaŭ akceptus uzon de "~" anstataŭ "→" pro la jama kutimegeco de "motorciklo" (kiun oni ankaŭ povas interpreti kiel unuradika, se oni ne ŝatas tian uzon de "ciklo").

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Jan 31, 2010, 5:41:09 AM1/31/10
to la bona lingvo
On 30 Jan., 22:34, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Se ni samtempe proponas "motorbiciklo" kiel alternativon al "motorciklo"

Mi emas lasi la esprimon
"motorciklo" por la speco de la plej grandaj duradaj motorveturiloj,
kiujn oni ne nomus "mopedoj".

Tiam oni povas plu diferencigi tiel ene de la ne-skutiloj:

"Motorcikleto" estas pli malgranda (pli malaltklasa) durada
motorveturilo, kiun oni povus nomi ankau "mopedo". Per ghi oni rajtas
kunveturigi alian personon kontraste al "motorbiciklo".

"Motorbiciklo" (germane: "Mofa" = "Motor-Fahrrad", tre disvastighintaj
veturiloj inter germanaj junuloj en mia junagho [1970aj jaroj]) estas
motorhava biciklo, per kiu oni ne rajtas kunveturigi alian personon.

Resumo:

Mi opinias, ke per
"motorciklo",
"motorcikleto" (= "mopedo" vorto kredeble uzebla lau Regulo 15; pli
malaltklasa) kaj
"motorbicikleto" (kies stiranto ne rajtas kunveturigi alian personon)
oni povas sufiche bone diferencigi ene de la ne-skutiloj.

"Skultilo", vorto uzebla lau Regulo 15, estas ordinare durada veturilo
laukonstruforme simila al la itala "Vespa" kaj laubezone plu
specifebla per aldono de "motor-" resp. "tret-".

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Feb 1, 2010, 5:32:26 AM2/1/10
to la bona lingvo
Tre bonaj ideoj, Andreas kaj Marcos !
Johan

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 1, 2010, 7:05:23 AM2/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Do konklude, mi nun proponas la jenajn liniojn:
>
> motor·cikl·o → motor·bicikl·o
> skoter·o → motor·skut·il·o
> tri·cikl·o → tri·rad·il·o
> unu·cikl·o → unu·rad·il·o

> Ĉe la unua linio mi ankaŭ akceptus uzon de "~" anstataŭ "→" pro la jama
> kutimegeco de "motorciklo" (kiun oni ankaŭ povas interpreti kiel unuradika,
> se oni ne ŝatas tian uzon de "ciklo").

Sed kial do ne estu "motorduradilo" anstataŭ via
radikomalŝpara :) "motorbiciklo"?

Se ial la radiko BICIKL/ necesas, kial nenio simila
estas bezonata por esprimi la ideojn "triradilo"
kaj "unuradilo"?

Ĉu "kvarradilo" estas aŭto (kvarrada)?
Se ne, kial ne?

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Marcos Cramer

unread,
Feb 1, 2010, 7:43:44 AM2/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo.

Sed kial do ne estu "motorduradilo" anstataŭ via
radikomalŝpara :) "motorbiciklo"?

Se ial la radiko BICIKL/ necesas, kial nenio simila
estas bezonata por esprimi la ideojn "triradilo"
kaj "unuradilo"?

"Bicikl/o" estas kaj oficiala kaj treege kutima radiko en Esperanto. El pure teoria vidpunkto, ĝi ne estas necesa. Sed ankaŭ diversaj Fundamentaj radikoj povus esti nomataj nenecesaj (ekzemple oni povus uzi "duopo" anstataŭ "paro" kaj "varmigi" anstataŭ "hejti"). La punkto estas, ke iujn radikojn ni konsideras kiel tiel bazajn, ke ni ne tuŝos ilin. Al tiuj apartenas krom la Fundamentaj radikoj ankaŭ la tre kutimaj, forte enradikiĝintaj oficialaj radikoj, kaj sekve ankaŭ "bicikl/o".

Ĉu "kvarradilo" estas aŭto (kvarrada)?
Se ne, kial ne?

Oni povus uzi "kvarradilo" por ĉiuj kvarradaj veturiloj, al kiuj apartenas interalie la aŭtoj, sed ankaŭ aliaj veturiloj. Pli limigita signifo de "kvarradilo" povus esti ĉia kvarradilo, en kiu oni ne sidas kvazaŭ en ĉambro, sed estas en rekta kontakto kun la ekstera aero, same kiel sur unuradilo kaj triradilo. Tio inkluzivas la motor-kvarradilojn (angle "quadricycle") kaj diversajn infanajn ludajn veturilojn, kiel la "Kettcar" en Germanujo.

Certe sur ĉi tiu tereno necesas iom da konvencieco ĉe la kunmetaĵoj, kaj tial ni eble ne tro distanciĝu de la kutima lingvouzo. Sed tio ne signifas, ke ni akceptu ĉiujn fenomenojn el la kutima lingvouzo aŭ el PIV, se ni havas bonajn kialojn por malakcepti ilin.

Amike,

Marcos

Nicolas Gaufillet

unread,
Feb 1, 2010, 7:43:55 AM2/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

ekzistas bicikloj kun motoro : http://www.lavanchy.fr/velo_electrique_000005.htm
chu biciklo nepre havas pedalojn ?

Niko

2010/2/1 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://coursdecuisine.over-blog.com/

l'espéranto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/


Bertilo Wennergren

unread,
Feb 2, 2010, 10:02:43 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Bertilo.

> Sed kial do ne estu "motorduradilo" anstataŭ via
>> radikomalŝpara :) "motorbiciklo"?

>> Se ial la radiko BICIKL/ necesas, kial nenio simila
>> estas bezonata por esprimi la ideojn "triradilo"
>> kaj "unuradilo"?

> "Bicikl/o" estas kaj oficiala kaj treege kutima radiko en Esperanto. El pure
> teoria vidpunkto, ĝi ne estas necesa. Sed ankaŭ diversaj Fundamentaj radikoj
> povus esti nomataj nenecesaj (ekzemple oni povus uzi "duopo" anstataŭ "paro"
> kaj "varmigi" anstataŭ "hejti"). La punkto estas, ke iujn radikojn ni
> konsideras kiel tiel bazajn, ke ni ne tuŝos ilin. Al tiuj apartenas krom la
> Fundamentaj radikoj ankaŭ la tre kutimaj, forte enradikiĝintaj oficialaj
> radikoj, kaj sekve ankaŭ "bicikl/o".

Bonaj respondoj.

> Ĉu "kvarradilo" estas aŭto (kvarrada)?
>> Se ne, kial ne?

> Oni povus uzi "kvarradilo" por ĉiuj kvarradaj veturiloj, al kiuj apartenas
> interalie la aŭtoj, sed ankaŭ aliaj veturiloj. Pli limigita signifo de
> "kvarradilo" povus esti ĉia kvarradilo, en kiu oni ne sidas kvazaŭ en
> ĉambro, sed estas en rekta kontakto kun la ekstera aero, same kiel sur
> unuradilo kaj triradilo. Tio inkluzivas la motor-kvarradilojn (angle
> "quadricycle") kaj diversajn infanajn ludajn veturilojn, kiel la "Kettcar"
> en Germanujo.

> Certe sur ĉi tiu tereno necesas iom da konvencieco ĉe la kunmetaĵoj, kaj
> tial ni eble ne tro distanciĝu de la kutima lingvouzo. Sed tio ne signifas,
> ke ni akceptu ĉiujn fenomenojn el la kutima lingvouzo aŭ el PIV, se ni havas
> bonajn kialojn por malakcepti ilin.

Ĝenerale vi tute pravas. Ĉio precipe dependas de tio, ĉu homoj
akceptos la iom arbitran signifon, kiun mi proponas doni al la
vorto "radilo".

Sed la ĉi-tieaj tendencoj estas ofte sufiĉe ekstremaj. Ĉu vere la
bonlingvistoj pretas akcepti la esence arbitran escepton "biciklo"
anstataŭ "duradilo", dum cetere estas "unuradilo", "triradilo"
k.t.p.?

Fra Simo

unread,
Feb 2, 2010, 4:52:18 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/2/2 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>

Marcos Cramer skribis:

Bertilo.

Sed kial do ne estu "motorduradilo" anstataŭ via
radikomalŝpara :) "motorbiciklo"?
     Se ekzistu radikoj "bicikl/" kaj "motor/" (pri kio oni povas, eble devas malkonsenti, sed en la nuna momento malmultaj malkonsentas !) , "motor/bicikl/o" neniom estas "radikomalshpara".
     Per skribilo oni skribas, per batalilo oni batalas, k. t. p.  Sekve, per "motor/du/rad/il/o" oni "du/rad/as", chu ne ?  Neniun el la du vortoj mi komprenas.  CHu ne okazis interkonfuzo inter la sufiksoj "il/" kaj "ajh/" ?
 

Se ial la radiko BICIKL/ necesas, kial nenio simila
estas bezonata por esprimi la ideojn "triradilo"
kaj "unuradilo"?

"Bicikl/o" estas kaj oficiala kaj treege kutima radiko en Esperanto. El pure
teoria vidpunkto, ĝi ne estas necesa. Sed ankaŭ diversaj Fundamentaj radikoj
povus esti nomataj nenecesaj (ekzemple oni povus uzi "duopo" anstataŭ "paro"
kaj "varmigi" anstataŭ "hejti"). La punkto estas, ke iujn radikojn ni
konsideras kiel tiel bazajn, ke ni ne tuŝos ilin. Al tiuj apartenas krom la
Fundamentaj radikoj ankaŭ la tre kutimaj, forte enradikiĝintaj oficialaj
radikoj, kaj sekve ankaŭ "bicikl/o".
     Pri "bicikl/o" mi [= Francisko] ne havas firman opinion, kvankam tiun mi atendante uzadas, char en la nuna momento tre multaj alparolatoj ghin komprenas. Mi konsentas, ke estus dezirinde havi vortojn paralelajn (kun shangho nur de vortero indikanta la nombron de la radoj) por la PIV-aj "bicikl/o", "tricikl/o" kaj por la nomoj de veturiloj iel kompareblaj (chu "{unu/,du/, tri/,...}rad/ajh/o" ???). Mi konsentas, ke iom strange impresus paroli pri bicklpj unuradaj au triradaj, char multaj, ankau ne lerninte la lingvon grekan, iel konscias, ke laudevene "bi-" signifas "du" ;  mi ne firmas, chu eble tion ni rajtus malatenti..
     Aliflanke, la samtempa oficialigo de "bicikl/o" kaj de "velociped/o" estas iom konsterna : chu "biciklo" estas io alia, ol velocipedo egalrada ?
     Ni atentu, ke "tri/cikl/o" kaj "motor/cikl/o" estus nepre ne eblaj, char ili neniel rilatas al  la signifo de "cikl/o", kiu en Esperanto neniel egalas al tiu de "rad/o" (grekalingve unu sama vorto, "kuklos", havas ambau tiujn signifojn, sed en Esperanto tio estus ne-pensebla). CHu teorie
"tricikl/o" kaj "motorcikl/o" estus eblaj ? ankau en tiu supozo  oni ilin nepre devus firme malrekomendi, ghuste pro tio, ke multaj emus ilin rekompreni kiel "tri/cikl/o" kaj "motor/cikl/o" (ja tiel okazas en la PIV). ?


[...]


Ĉu "kvarradilo" estas aŭto (kvarrada)?
Se ne, kial ne?
     Se ekzistu radiko "automobil/", ne povas apude ekzisti samsignifa radiko "aut/". En Esperanto nur la substantiva finajho kaj la artikolo estas vorteroj duformaj.
     CHu rekomendi fortradukon de
"automobil/" al "kvar/rad/ajh/o" ?  Mi prefere rekomendus la firme Zamenhofan vorton "char/o", ties signifon au sencaron iomete plivastigante. En Kanado la franclingvanoj bone fartas uzante "char" <shar> ("charo") ankau por tio, kion en Francujo oni nomas "automobile" <otomobil'>, "auto" <oto'> au "voiture" <vuatir'> (el la komenca "voiture automobile" ("veturilo mem iranta", pli lauvorte "veturilo memmova") oni ja kutime uzas nur unu au alian parton). La Francujanoj, tion eksciinte, facile tion memoras.

Oni povus uzi "kvarradilo" por ĉiuj kvarradaj veturiloj, al kiuj apartenasinteralie la aŭtoj, sed ankaŭ aliaj veturiloj. Pli limigita signifo de "kvarradilo" povus esti ĉia kvarradilo, en kiu oni ne sidas kvazaŭ en ĉambro, sed estas en rekta kontakto kun la ekstera aero, same kiel sur unuradilo kaj triradilo. Tio inkluzivas la motor-kvarradilojn (angle

"quadricycle") kaj diversajn infanajn ludajn veturilojn, kiel la "Kettcar" en Germanujo.

Certe sur ĉi tiu tereno necesas iom da konvencieco ĉe la kunmetaĵoj, kaj tial ni eble ne tro distanciĝu de la kutima lingvouzo. Sed tio ne signifas, ke ni akceptu ĉiujn fenomenojn el la kutima lingvouzo aŭ el PIV, se ni havas
bonajn kialojn por malakcepti ilin.

Ĝenerale vi tute pravas. Ĉio precipe dependas de tio, ĉu homoj akceptos la iom arbitran signifon, kiun mi proponas doni al la vorto "radilo".

Sed la ĉi-tieaj tendencoj estas ofte sufiĉe ekstremaj. Ĉu vere la bonlingvistoj pretas akcepti la esence arbitran escepton "biciklo" anstataŭ "duradilo", dum cetere estas "unuradilo", "triradilo" k.t.p.?
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

     Antau ol firmigi proponojn pri nomoj de diversaj veturilospecoj, ni devus kompili tabelon se chiuj specoj aparte nomindaj. Sed ni memoru, ke termino povas konsisti el du au kekkaj vortoj.

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 2, 2010, 5:20:29 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo skribis:

> Se ekzistu radikoj "*bicikl/*" kaj "*motor/*" (pri kio oni povas,


> eble devas malkonsenti, sed en la nuna momento malmultaj malkonsentas !) ,
> "motor/bicikl/o" neniom estas "radikomalshpara".

Nur apud "(motor/)unu/rad/ilo", "(motor/)tri/rad/ilo" k.s.

> Per skribilo oni skribas, per batalilo oni batalas, k. t. p. Sekve,

> per "motor/du/rad/il/o" oni "*du/rad/as*", chu ne ? Neniun el la du vortoj
> mi komprenas. CHu ne okazis interkonfuzo inter la sufiksoj "*il/*" kaj "*
> ajh/*" ?

Oni vershajne devas analizi jene:

rado -> radi (veturi rade) -> radilo -> ilo por radi
-> duradilo (tia ilo kun du radoj)

La malfortajho estas, ke "radi" devus inkluzivi same
veturadon per auto kiel veturadon per biciklo. Kaj sekve
"radilo" estas ajna rada veturilo, ne aparte biciklosimilaj
veturiloj, sed ankau autoj, busoj, traktoroj k.t.p.

Necesas tute arbitra specialigo de "radi" kaj "radilo"
por ke ili celu bicikladon kaj biciklon (kaj similajn
veturilojn unuradajn, triradajn k.t.p.).

> Aliflanke, la samtempa oficialigo de "*bicikl/o*" kaj de "*velociped/o*"


> estas iom konsterna : chu "biciklo" estas io alia, ol velocipedo egalrada ?

Bona demando. Shajnas, ke "velocipedo" estas ghenerala termino por
chiaj _radaj veturiloj pelataj de homa forto_. Nuntempe bicikloj
estas la plej oftaj velocipedoj, sed ja ekzistas ankau alispecaj.
Belaj ilustrajhoj trovighas en la jena pagho:

http://en.wikipedia.org/wiki/Velocipede

Johan Derks

unread,
Feb 3, 2010, 4:26:06 AM2/3/10
to la bona lingvo
Bertilo:

Sed la ĉi-tieaj tendencoj estas ofte sufiĉe ekstremaj. Ĉu vere la
bonlingvistoj pretas akcepti la esence arbitran escepton "biciklo"
anstataŭ "duradilo", dum cetere estas "unuradilo", "triradilo"
k.t.p.?

Mi kiel bonlingvano ne havas problemon pri tio.
Oni ankau povas uzi duradilo (en mia lingvo oni uzas kaj 'fiets' kaj
'tweewieler') kaj en Esperanto oni uzas kaj besto kaj kvarpiedulo.
Amike,
Johan

Fra Simo

unread,
Feb 3, 2010, 10:07:52 AM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/2/2 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>

Fra Simo skribis:

    Se ekzistu radikoj "*bicikl/*" kaj "*motor/*" (pri kio oni povas,
eble devas malkonsenti, sed en la nuna momento malmultaj malkonsentas !) ,
"motor/bicikl/o" neniom estas "radikomalshpara".

Nur apud "(motor/)unu/rad/ilo", "(motor/)tri/rad/ilo" k.s.
     Rimarkinde estas, ke (se mi ghuste komprenas) Bertilo emas al malrekomendado de "bicikl/o". El mia antaua mesagho estas sciate, ke mi tion ne kontrauus (kio ne signifas, ke mi konsentus pri la proponinda rekomendotajho).

    Per skribilo oni skribas, per batalilo oni batalas, k. t. p.  Sekve, per "motor/du/rad/il/o" oni "*du/rad/as*", chu ne ?  Neniun el la du vortoj mi komprenas.  CHu ne okazis interkonfuzo inter la sufiksoj "*il/*" kaj "*ajh/*" ?

Oni vershajne devas analizi jene:

 rado -> radi (veturi rade) -> radilo -> ilo por radi
 -> duradilo (tia ilo kun du radoj)
      Tiu maniero kompreni impresas al mi, almenaue, tre "strecha". Mi ne kapablas senprepare opinii, chu oni tamen povus ghin akcepti.
     Mi ja uzadas, ekzemple, la vorton "brems/il/o" (nomo de stango che la direktilo de biciklo, per kiu oni bremsas, funkciigante la respondan bremson), sed (eble malprave) tiun vorton mi ne sentas, kiel paralelan al la de Bertilo proponataj "rad/il/o" nek
"du/rad/il/o". Pliaj komparoj utilus.
      Ankau se
"{unu/, du/, tri/, ...}rad/il/o" konklude montrighus iel akcepteblaj, chu la pli tuje kompreneblaj "{unu/, du/, tri/, ...}rad/ajh/o" ne estus preferindaj ?

La malfortajho estas, ke "radi" devus inkluzivi same
veturadon per auto kiel veturadon per biciklo. Kaj sekve
"radilo" estas ajna rada veturilo, ne aparte biciklosimilaj
veturiloj, sed ankau autoj, busoj, traktoroj k.t.p. 
     Se ghusta estus la difino de "vetur/il/o" en la PIV ("Ilo por transportado, konsistanta esence el kesto, k plejofte radoj au glitiloj"), io biciklosimila ne estus "veturilo". Sed mi konfesas, ke mi (kaj multaj) la vorton uzadas pli vastasignife. Alivorte, la demando estas, chu oni nepre veturas en veturilo, au chu ankau sur veturilo oni povas veturi. Mi (kaj multaj) tiel uzadas la vorton, ke veturanto povas ne enesti en la veturilo, lau kio la "malfortajho", kiun Bertilo kontraumetas, estas efektive grava.
.

Necesas tute arbitra specialigo de "radi" kaj "radilo"
por ke ili celu bicikladon kaj biciklon (kaj similajn
veturilojn unuradajn, triradajn k.t.p.).
     Ke la signifo de kunmetajho estas pli speciala, ol tion aparte rigardate neprigus la signifoj de la kunmetitaj vorteroj, tio estas principe tute normala ;  sen ia specialigo la novajn vortojn ne utilus krei. Ekzemple, "vagon/ar/o" ne estas ia ajn "aro da vagonoj", nek "vort/ar/o" ia ajn "aro da vortoj". Tamen ili ne estas aro de io alia, ol vagonoj, respektive vortoj. La temo shajnas al mi plu esplorinda.
     Se oni havus saman vorton por triradaj velocipedoj kaj por tiaj triradajhoj, interne de kiuj oni sidas, nepre necese estus havi ian laubezone aldoneblan precizigon. CHu
"{tri/,kvar/ ...}rad/ajh/o en/sid/a" au "{tri/,kvar/ ...}rad/ajh/o kest/((o/)hav/)a" estus proponeblaj ?

    Aliflanke, la samtempa oficialigo de "*bicikl/o*" kaj de "*velociped/o*" estas iom konsterna : chu "biciklo" estas io alia, ol velocipedo egalrada ?

Bona demando. Shajnas, ke "velocipedo" estas ghenerala termino por chiaj _radaj veturiloj pelataj de homa forto_. Nuntempe bicikloj estas la plej oftaj velocipedoj, sed ja ekzistas ankau alispecaj.
Belaj ilustrajhoj trovighas en la jena pagho:

 http://en.wikipedia.org/wiki/Velocipede
     El tiuj bildoj mi ekscias, ke (kontraue al mia antaua malghusta supozo) "velocipedo" ne nepre estas durada. Sekve, ni trankvile povas rekomendi "velociped/o"-n  por chiuj radaj veturiloj perpiede movataj, sendepende de la nombro de la radoj.
     Levighas demando, chu la vorto estas vastigebla al tiaj radveturiloj, kiuj estas movataj per motoro, ne per la piedoj de veturanto, interalie al "motor/bicikl/o/j" (PIV-lingve
"motor(/)cikl/o/j"). Mi rekomendas, ke tiun plivastigon ni kuraghu. Ekzistas versajhoj senversaj : kial do ne ekzistu velocipedoj senpedalaj, au, pli ghuste (char la pravelocipedo de Drais ja estis senpedala), ne piedmovataj ?  Sufichas diri, ke tiaj estas "motor/velociped/o/j".
     Por la velocipedloj kun malgranda motoro (en Francujo ghis 50 centimetroj kubaj), kiujn oni germane povas nomi "Moped" kaj kiujn ghis nun mi nomas "motor/bicikl/et/o/j", oni devus aldoni la sufikson "et/" au la adjektivon
"kun/pedal/a".
     Tiuj "bicikloj kun motoro", pri kies ekzisto Nikolao nin reatentigis, estas simple "velociped/(et/)o/j kun motor/o" (au, se ni ne volus rezigni pri "bicikl/", "bicikl/o/j kun motor/o").

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 3, 2010, 10:30:46 AM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo skribis:

> Rimarkinde estas, ke (se mi ghuste komprenas) Bertilo emas al

> malrekomendado de "*bicikl/o*".

Ne. Mi nur atentigas pri ebla nekonsekvencajho en la chi-tieaj
rekomendoj. _Se_ oni venas al la konkludo, ke oni parolu pri
"unuradilo", "triradilo" k.t.p., tiam indas bone pripensi, chu
ne estu ankau "duradilo" anstatau "biciklo". Cetere mi ankkorau
ne havas firman opinion, chu entute la vorto "radilo" estas
rekomendinda. Eble ghi estas tro arbitra por la ideo "velocipedo".

>> Oni vershajne devas analizi jene:

>> rado -> radi (veturi rade) -> radilo -> ilo por radi
>> -> duradilo (tia ilo kun du radoj)
>>
> Tiu maniero kompreni impresas al mi, almenaue, tre "strecha". Mi ne
> kapablas senprepare opinii, chu oni tamen povus ghin akcepti.

Efektive la vorto "radilo" estas diversmaniere strechita.

> Se ghusta estus la difino de "*vetur/il/o*" en la *PIV *("*Ilo por
> transportado, konsistanta esence el kesto, k plejofte radoj au glitiloj*"),


> io biciklosimila ne estus "veturilo".

Bona observo.

> Sed mi konfesas, ke mi (kaj multaj) la
> vorton uzadas pli vastasignife.

Jes.

Marcos Cramer

unread,
Feb 3, 2010, 10:57:39 AM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

Efektive la vorto "radilo" estas diversmaniere strechita.

Fakte mi, kiu estas unu el tiuj, kiuj ĉi-liste subtenis la vortojn "unuradilo" kaj "triradilo", ne opinias tiujn vortojn kunmetitajn el "unu-" (respektive "tri-") kaj "radilo". Fakte "radilo" ne ŝajnas al mi vere uzinda vorto (kvankam oni eble povus ĝin krei).

Por mi, "unuradilo" estas kunmetita el la frazeto "unu rado" kaj la sufikso "-ilo". Eble tiu speco de vortfarado estas pli kutima kun la sufikso "aĵ" ol kun la sufikso "il", kaj tio povas esti argumento por la formoj "unuradaĵo" kaj "triradaĵo", kiujn Francisko proponis. Ĉi-kaze ja temas pri "ilo", kiu estas multe pli preciza sufikso ol "aĵo", do mi ja ŝatus konservi al uzon de "ilo" el la origina propono. Kaj mi ne vidas fortan kialon, pro kiu tia vortfarado estu malpermesata kun "il", se ĝi eblas kun "aĵ". Iuj ŝajne opinias, ke antaŭ "il" nepre staru io verba. Se ĉe kelkaj kutimaj kunmetaĵoj, kiel "fajrilo" kaj "rektilo", ne estas io verba antaŭ "il".

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Feb 3, 2010, 11:56:01 AM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kiu diferenco estas inter motorciklo, kiu estas speco de biciklo kun
motoro, kaj motor-ciklo, kiu estas ciklo de motoro?
Parolante pri eksplodmotoroj oni distingas ekzemple inter dutaktaj* kaj
kvartaktaj motoroj.
Kvartakta motoro havas ciklon, kiu daŭras du rivoluojn (mi dubis inter
rivoluo kaj rotacio, ambaŭ vortoj estas oficialigitaj) de la motorakso,
dum en dutakta motoro la ciklo daŭras nur unu rivoluon.

"Motorciklo" do estas dusenca vorto.

* dutakta (laŭ la vortaro de Petro De Smedt), nederlande "tweetakt",
germane supozeble "Zweitakt", france "à deux temps"...
Ekzemploj ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Motoro
http://www.uea.org/vikio/SUGmotoro
http://eo.wikipedia.org/wiki/Eksplodmotoro


Amike salutas
Leo

Andreas Kueck

unread,
Feb 3, 2010, 2:36:17 PM2/3/10
to la bona lingvo
On 3 Feb., 17:56, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:

> "Motorciklo" do estas dusenca vorto.

"Ciklo" estas oficialigita, sed sen difino kaj sen traduko. PIV
mencias ok signifojn, inter ili tiun de veturilo movata per pedaloj.
Sed plursignifeco trafas ankau al multaj aliaj vortoj, ekzemple
"nomado", kaj ordinare la kunteksto klarigas la celitan signifon. Sed
se ja tro ghenas la plursignifeco de "motorciklo", oni ja eble povas
uzi "mopedego", chu ne?

--
Andreas Kueck

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 3, 2010, 2:59:43 PM2/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Por mi, "unuradilo" estas kunmetita el la frazeto "unu rado" kaj la sufikso
> "-ilo".

A ha. Jes, ankaŭ tio estas imagebla, kvankam ja iel iom nekutima,
mi pensas...

> Eble tiu speco de vortfarado estas pli kutima kun la sufikso "aĵ" ol
> kun la sufikso "il",

Ial...

> kaj tio povas esti argumento por la formoj "unuradaĵo"
> kaj "triradaĵo", kiujn Francisko proponis. Ĉi-kaze ja temas pri "ilo", kiu
> estas multe pli preciza sufikso ol "aĵo", do mi ja ŝatus konservi al uzon de
> "ilo" el la origina propono. Kaj mi ne vidas fortan kialon, pro kiu tia
> vortfarado estu malpermesata kun "il", se ĝi eblas kun "aĵ". Iuj ŝajne
> opinias, ke antaŭ "il" nepre staru io verba. Se ĉe kelkaj kutimaj
> kunmetaĵoj, kiel "fajrilo" kaj "rektilo", ne estas io verba antaŭ "il".

Prave.

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 4, 2010, 1:04:51 AM2/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Shajnas al mi nesagha, uzadi vorton kun du malsamaj signifoj. Pri
"motorciklo" mi vidas nur du solvojn:
1) Oni uzu la vorton nur kiel kunmeton de motoro kaj ciklo, kaj neniam uzu
ghin por la speciala biciklo kun speciala motoro, por kiu sufichas la
kunmeto "motorbiciklo".
2) Oni uzu la radikon "motorciklo" por la speciala biciklo kun motoro, kaj
parolu pri "motorrotacio" se temas pri "ciklo de la motoro".

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 4, 2010, 1:55:56 AM2/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi trovas iom riska, uzi la sufikson "ilo" kun neverboj.
El sukero venas "sukerajho", sed "sukerilo"? Chu tio estas ili por
fari sukeron, au ilo por igi ion sukera?
"Leghe" (t.e. lauh la reguloj de la lingvo) oni povus krei "sukerilo"
el "sukeri" = esti sukera. Do ilo por fari ion sukera.
Mi preferus ne fari tion (do uzi "sukerigi"), tiel ke "triradilo"
restu (ia ajn) ilo kun tri radoj, anstatauh ili por fari tri radojn.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages