kareno, motorciklo

7 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 5:04:42 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Ĝia esprimo permesos poste alfronti
- skotero (scooter...angle), kiu ja estas "karenata" morotocikleto

Pri "skotero" ni jam havas la sekvan linion:

skoter·o → motor·cikl·et·o

Fakte mi tute ne komprenas, kion signifas "kareni" surbaze de via difino de "kareno". Do mi tute ne komprenas, kion signifus "karenata motorcikleto".

Mi konsideras nian linion pri "skotero" iom problema, sed nur ĉar mi konsideras la kutiman esprimon "motorciklo" iom problemo. ReVo, same kiel nia enskribaĵo ĉe "skotero", konsideras "motorciklo" kunmetaĵon. Por tio ĝi tame devas doni al "ciklo" signifon, kiu tre malsimilaa al la aliaj signifoj de "ciklo" kaj kiu troviĝas ĉefe en la kunmetaĵo "motorciklo" (kaj signife malpli ofte en aliaj kunmetaĵoj kiel "unuciklo", "triciklo" kaj "ciklisto", sed apenaŭ kiel memstara vorto).

Ĉu la aliaj listanoj emas akcepti tiun aldonan signifon de "ciklo". Aŭ ĉu ni proponu "motorbiciklo" anstataŭ "motorciklo" kaj provu trovi taŭgajn alternativojn al "unuciklo" kaj "triciklo"?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 28, 2010, 6:41:03 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ĉu la aliaj listanoj emas akcepti tiun aldonan signifon de "ciklo". Aŭ ĉu ni proponu "motorbiciklo" anstataŭ "motorciklo" kaj provu trovi taŭgajn alternativojn al "unuciklo" kaj "triciklo"?
Mi emus akcepti "motobiciklo".

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 6:42:33 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi emus akcepti "motobiciklo".

Supozeble vi intencis skribi "motoRbiciklo" kaj ne "motobiciklo", ĉu ne?

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 28, 2010, 7:10:22 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

PRI KARENO


> mi tute ne komprenas, kion signifas "kareni" surbaze de via difino de "kareno".
>

Mi origine skribis: kareno (la malsupra fundo de ŝipo, de aviadilo ktp)
Kaj ja Corsetti respondis per: "Ĉu funda surfaco", "suba surfaco"?
Sed ne temas pri la sama signifo; mi emus ĝin agnoski kiel "ekstera
surfaco je kontakto kun la vento aŭ la marakco: la fundo de ŝipo, la
ekstera ŝelo de aviadilo, aŭto, aŭ skotero".

Angloj esperimas "kareno" per du malsamaj vortoj: butt (rilate qipoj),
hull (rilate aviadiloj).
Francoj (samkiel italoj) ĝin esprimas per unura vorto: carène.


PRI SKOTERO


> skoter·o → motor·cikl·et·o

estas vorto, kun la sama signifo
- mopedo → motor·cikl·et·o
Krome mopedo kaj skotero malsamas.

Sume "skotero" estas motorciklo ekipita per eta karozerio.
Eble: "karozeriita motorciklo" ... ne ĉiam motorciklETo
Male mopedo ĝenerale ne estas karozeriita.

> Ĉu la aliaj listanoj emas akcepti tiun aldonan signifon de "ciklo". Aŭ ĉu ni
> proponu "motorbiciklo" anstataŭ "motorciklo" kaj provu trovi taŭgajn
> alternativojn al "unuciklo" kaj "triciklo"?
>

Laŭ mi:
- motorcikleto estas biciklo trenata de eta motoro, sen karozerio... ja
mopedo
- motorciklo estas trenata de pli forta motoro, kaj foje ekipita per
"kareno" aŭ etan karozerion
- motorBIciklo, laŭ nur komplikigas la tuton.


J-K Rinaldo


Bertilo Wennergren

unread,
Jan 28, 2010, 7:32:02 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Marcos:

>> Ĉu la aliaj listanoj emas akcepti tiun aldonan signifon de "ciklo". Aŭ
>> ĉu ni proponu "motorbiciklo" anstataŭ "motorciklo" kaj provu trovi
>> taŭgajn alternativojn al "unuciklo" kaj "triciklo"?

> Mi emus akcepti "moto[r]biciklo".

Temas pri vera problemo. Mi dum jaroj cerbumis pri ghi sen veni
al ia bona solvo. "Motorbiciklo" estas unu elturnigho, sed oni
konsciu, ke oni tiel ligas sin al duradaj veturiloj de tiu
speco. Mi tamen pensas, ke motorcikloj ankau povas esti ekzemple
triradaj. Nu, mi ne spertas pri tiu kampo, sed mi ja scias, ke
ekzistas triradaj veturiloj similaj al bicikloj kaj la
motorcikloj. Iel ni devas nomi ankau ilin. Mi tre hezitus
proponi, ke oni parolu pri "trirada (motor)biciklo".

http://en.wikipedia.org/wiki/Tricycle

http://de.wikipedia.org/wiki/Dreirad#Trike

Ve, ech kvarradaj ekzistas:

http://de.wikipedia.org/wiki/Quad
http://en.wikipedia.org/wiki/All-terrain_vehicle

Kaj jen en Esperanto sub la nomo "kvado":

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kvado_%28motorciklo%29

Mi ne scias...

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 28, 2010, 9:16:14 AM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Supozeble vi intencis skribi "motoRbiciklo" kaj ne "motobiciklo", ĉu ne?
Certe!

[vi konas la svahilan "motokaa"? se la vorto estas ankoraŭ uzata tiuforme]

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Jan 28, 2010, 11:14:39 AM1/28/10
to la bona lingvo
On 28 Jan., 13:10, "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
<esperanto...@libero.it> wrote:

> PRI SKOTERO> skoter·o → motor·cikl·et·o
>
> estas vorto, kun la sama signifo
> - mopedo → motor·cikl·et·o
> Krome mopedo kaj skotero malsamas.

Jes.

> Sume "skotero" estas motorciklo ekipita per eta karozerio.
> Eble: "karozeriita motorciklo" ... ne ĉiam motorciklETo
> Male mopedo ĝenerale ne estas karozeriita.

Se oni entute uzas pezan esprimon kun "karoserio", tiu nepre estu kun
"s", char tio estas la oficiala formo.

Mi emas interkonsentighi pri jena chefa distingo pri duradaj
motorveturiloj:

a) de speco egala au simila al la itala durada motorveturilo nome
"Vespa"
b) alispecaj

Pri a) mi proponas simple akcepti unu el la vortoj "skoter'o" /
"skut'il'o" / "skuter'o" kiel internacian vorton uzeblan lau Regulo 15
(la indonezia uzas "skuter"; la turka "scooter"). Mi scias, ke chi-
forume Regul-15-vortoj estas la "underdogs", sed tamen ... el tiu chi
malsimpla afero oni ne bone elturnighos sen Regulo 15 ;-)

Pri b) mi proponas "motorciklo" kaj - por pli malaltklasaj veturiloj -
responde al la trafa nacia trafiklegha termino "motorcikleto",
"motorbiciklo", "biciklo kun helpmotoro" k. s., konsistantaj nur el
oficialaj vorteroj.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Jan 28, 2010, 12:18:29 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/01/2010 12:42, Marcos Cramer skribis:

>>Mi emus akcepti "motobiciklo".
> Supozeble vi intencis skribi "motoRbiciklo" kaj ne "motobiciklo", ĉu ne?

Pri "biciklo": en la nederlanda estas aparta vorto "fiets" kaj derivita
vorto "fietsen" por "bicikli" kaj "fietser" por "biciklanto". Sed foje
oni ankaŭ uzas "tweewielers" por biciklantoj. Triciklo tradukeblas per
"driewieler", pli aŭ malpli: "triradilo"
Mi supozas, ke proponoj, kiaj "duradilo, triradilo, motorduradilo,
motortriradilo, ..." ne estas bonvenaj, ĉar biciklo estas jam enradikiĝinta.

PS: Mi ŝanĝis la agordon en mia mesaĝilo. Espereble ĉiuj vidos mian
mesaĝon nun. Se mi bone komprenis, la mesaĝo nun estos transformata en
simpla teksto por tiuj adresitoj, kiuj volas akcepti nur tiun formaton.
Mi scivolas.

Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2010, 4:21:11 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:


> PS: Mi ŝanĝis la agordon en mia mesaĝilo. Espereble ĉiuj 
> vidos mian mesaĝon nun.

Ne, denove mi povas ĝin vidi nur per la TTT-a arĥivo.

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Jan 28, 2010, 4:59:24 PM1/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi neniam havis problemojn kun la mesagxoj de Leo, ili cxiam bone atingas min.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 28 gennaio 2010 22.21
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kareno, motorciklo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Johan Derks

unread,
Jan 30, 2010, 4:12:56 AM1/30/10
to la bona lingvo

On 28 jan, 17:14, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
> Mi emas interkonsentighi pri jena chefa distingo pri duradaj
> motorveturiloj:
>
> a) de speco egala au simila al la itala durada motorveturilo nome
> "Vespa"
> b) alispecaj
>
> Pri a) mi proponas simple akcepti unu el la vortoj "skoter'o" /
> "skut'il'o" / "skuter'o" kiel internacian vorton uzeblan lau Regulo 15
> (la indonezia uzas "skuter"; la turka "scooter"). Mi scias, ke chi-
> forume Regul-15-vortoj estas la "underdogs", sed tamen ... el tiu chi
> malsimpla afero oni ne bone elturnighos sen Regulo 15 ;-)

Mi konsentas kun Andreas, ke la internacia vorto 'scooter', 'skuter''
estas transpreninda en Esperanto.
La 15-a regulo diras (germane) en subfrazo: "indem sie nur die
internationale Orthographie annehmen" (nur alprenante la internacian
ortografion).
Lau mi tiu ortografio ankau enhavas la ideon, ke oni skribas kiel oni
audas la vorton. Mi pensas ke preskau chiuj lingvoj transprenas
internaciajn vortojn lau la sono. Alia afero estas chu ili skribas
ghin fonetike (ekz. la indonezia kaj pluraj slavaj lingvoj) au kopias
la skribmanieron de la chefa fontolingvo kaj prononcas ghin lau tiu
fontolingvo (ekz. la turka).
Esperanto havas la problemon de deviga aldono de -o por substantivo,
kio - en mia sento - kripligetas la vorton: scooter -> skutero sonas
al mi kiel kripligo, char la akcento shanghighas al la internacie
lasta silabo 'ter'.
Konsilinda principo lau mi estus, ke internaciaj vortoj kiuj finighas
je (ne-akcentita) shvao perdu ghin en Esperanto.
(Mi scias, ke jam multaj internaciaj vortoj kiuj farighis oficialaj ne
estis transprenitaj lau tiu principo kaj ghia aplikindo ankau dependas
de tio kiu konsonanto sekvas post la shvao.)
Tamen ofte okazas ke oni simple aldonas -o, por substantivo, malantau
la internacia vorto (skotero !). Tio signifas, ke pro movigho de la
akcento la vorto farighas komplete ne-rekonebla.
Chu Esperanto ne estas destinita por paroli, nur por skribi ?
Do mi preferas 'skutro'.

Pri la aliaj specoj de veturiloj pridiskutataj mi shatas/aprezas
(http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Ssv_plio_8)
motorciklo (radika vorto).
Mi hezitas antau triciklo, kvarciklo ktp kaj preferetas la Coomanajn
duradilo, triradilo, kvarradilo.
Pri mopedo mi shatus scii, chu 'moped' povas esti konsiderata
internacia. Ghi plachas al mi, char finfine ghi estas densigajho de
motorpedal(il)o kaj densigado povus esti akceptebla principo en
Esperanto.
Amike
Johan

Antonio De Salvo

unread,
Jan 30, 2010, 5:43:38 AM1/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks:

Por mi, estas pli rekonebla "skutero" ol "skutro": almenaux rilate la italan, ja, la anglaj vortoj estas transprenitaj per plena elparolo de vokaloj (en la itala ne ekzistas neplenaj sonoj de vokaloj, do italo plene elparolas "skuter", "komputer", "gangster", "kontejner", "partner", "laser" ktp).
Mi havus problemojn por rekoni transskribojn kiajn "skutro", "komputro", "gangstro" kaj simile.
Kiam unuafoje mi auxdis anglalingvanon, kiu parolis al mi pri "lejsar", mi tute ne komprenis, ke li celis "laser" (ankaux en naciaj lingvoj, fremdaj vortoj estas ofte transprenataj laux la skriba formo, ne laux la elparola).
Gxis
Antonio


Andreas Kueck

unread,
Jan 30, 2010, 4:47:03 PM1/30/10
to la bona lingvo
On 30 Jan., 10:12, Johan Derks <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Pri mopedo mi shatus scii, chu 'moped' povas esti konsiderata
> internacia.

Post trarigardo de Vikipedio jen lingvoj, pri kiuj mi povis konstati,
ke ili prenis la vorton: la chehha, germana, estona, kroata, makedona,
norvega, rusa, rumana, slovaka, sveda, ukraina kaj - el la orientazia
lingva kulturkomunumo - la japana, se mi bone dechifris la kapvorton モ
ペッド; prononco: kredeble "mopedo" au simile. Mia papera vortaro tamen
mencias nur "kei-otobai" kiel japanan vorton por "mopedo".

Mi emas rigardi la vorton kiel uzeblan lau Regulo 15. Sed chi-forume
la akceptemo de tiaj vortoj, precipe se ilia fonto estas Europa
lingvo, ghenerale estas tre malalta.

--
Andreas Kueck

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 4, 2010, 5:16:36 AM2/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Se mi uzus neologismojn, mi dirus helikoptro, skutro, komputro,
buldozro, printro, ktp., char preskau chiuj elvenas el la angla, en
kiu la antaulasta sono estas auh muta auh apenau audata kaj nesonora,
auh parto de la lasta litero "r". Tiel samtempe mi reduktas la
silabonombron, kaj evitas miskomprenon pri la ebla sufikso "-er-".
Mi ne povas fari tion pri la jam oficialaj (= neneologismaj) vortoj
kun "-ero", kiel "karaktero" (kiuj plejparte elvenis el la franca kiu
sonigas klare la lastan silabon).

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages