Re: (la bona lingvo) Abridged summary of la-bona-lingvo@googlegroups.com - 12 updates in 3 topics

9 views
Skip to first unread message

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 3, 2016, 6:10:08 AM3/3/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "populismo":
Mi opinias, ke "populara" indikas la interesi'gon de granda parto de
la popolo, dum "populismo" indikas la provojn fari'gi populara, kaj
tiuj provoj estas ofte, se ne 'ciam, malhonestaj aw malobjektivaj.
Mi pensas ke, se mi bone memoras, la ja francisma PIV donis al
"populara" la tipe francan signifon de banaleco. Mi certas ke almenaw
nun la aliaj ewropaj lingvoj ne donas (kaj ne donis) al "populara" la
francajn signifojn banala, triviala, vulgara, elementa, ktp. Por ili
'gi signifas nur, ke la granda parto de la popolo uzas kaj 'satas la
agojn ktp. de persono aw de grupo de homoj.
Do mi tradukus "populismo"n iomete kiel "popularigemo" aw
"popularigado". La malbonajn intencojn oni aw sentas awtomate aw
devas per kroma adjektivo klarigi.
Amike, Marcel.

> =============================================================================
> Today's topic summary
> =============================================================================
>
> Group: la-bona...@googlegroups.com
> Url:
> https://groups.google.com/forum/?utm_source=digest&utm_medium=email#!forum/la-bona-lingvo/topics
>
>
> - ikono [2 Updates]
> http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/2c3e0f3b8932eef5
> - R: Ŝi ĉiam estis varmkapulino [8 Updates]
> http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/27471457af7b093f
> - popolismo/popularismo [2 Updates]
> http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/27266a365267eafd
>
>
> =============================================================================
> Topic: ikono
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/2c3e0f3b8932eef5
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 2 ----------
> From: Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>
> Date: Feb 24 11:37AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3f157a8ab5076
>
> ikono > bildvinjeto
> Ĉu ne? JoKo
>
>
> ---------- 2 of 2 ----------
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>
> Date: Feb 24 10:02PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/4137608059079
>
> Op 24/02/2016 om 11:37 schreef Johano Karlo Rinaldo:
>> ikono > bildvinjeto
>> Ĉu ne?
> Tiu traduko povas taŭgi en komputado, sed verŝajne ne, se temas pri
> pentraĵoj.
>
> Amike salutas Leo
>
>
>
> =============================================================================
> Topic: R: Ŝi ĉiam estis varmkapulino
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/27471457af7b093f
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 8 ----------
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>
> Date: Feb 23 10:55PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3c7be7a7e2b4d
>
> Op 23/02/2016 om 19:11 schreef Antonio De Salvo:
>> Konklude: mi dubas, ke la esprimoj entenantaj la vorton “kapo” estas
>> internacie komprenataj en la sama maniero (se pensi, ke ecx en la
>
> ---------- 2 of 8 ----------
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>
> Date: Feb 23 11:03PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3c82d577c5b7f
>
> Op 23/02/2016 om 20:47 schreef Renato Corsetti:
>
>> varm-kapulo ~ ..........
>
>> Ni trovu la plej kompreneblan por ĉiuj.
>
> Petro De Smedt en la traduka vortaro Nl-Eo-Nl tradukas la nederlandan
>
> ---------- 3 of 8 ----------
> From: Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>
> Date: Feb 24 08:36AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3e77a228f7142
>
> Renato Corsetti
>> dur-kapa ~ ..........
>> mul-obstina ~ ..........
>> .....
>
> Sume kunmetitaj vortoj, jam entenataj en iuj vortaroj.
> Ili estas tiom elvokivaj ke necesus plena paĝo por ilin
>
> ---------- 4 of 8 ----------
> From: "lowenstein, anna" <anna.lo...@esperanto.org>
> Date: Feb 24 10:11AM
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3efe611a5968e
>
> La vorto "varmkapulo" ne funkcias por mi pro la ampleksa signofkampo de la
> vorto "varma". En ĉi tiu kunmetaĵo, la elmento "varma" ial pensigas al
> mi
> la agrablan varmon de "varmaj vestoj" aŭ
>
> ---------- 5 of 8 ----------
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: Feb 24 10:37AM
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3f15da69f1bee
>
> Anna:
>
> | "Flamiĝemulo" estas pli klara kaj pli bildiga.
>
> Londinio locuto, causa finita (kiel oni ne diris en la Meza Epoko).
>
> Amike
>
> Renato
>
> --
> /Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue,
>
> ---------- 6 of 8 ----------
> From: Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>
> Date: Feb 24 11:55AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3f255ca119834
>
> lowenstein, anna
>>> varm-kapulo ~ ..........
>
>> ..la elmento "varma" ial pensigas al mi la agrablan varmon de "varmaj
>> vestoj" aŭ simile, t.e. komforte varma, ne varmega. "Varmkapulo" povus
>> esti
>
> ---------- 7 of 8 ----------
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: Feb 24 11:07AM
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3f2f7f2bb5b3a
>
> Johano Karlo (citante Anna):
>
> | ..la elmento "varma" ial pensigas al mi la agrablan varmon de
> "varmaj vestoj" aŭ simile, t.e. komforte varma, ne varmega. "Varmkapulo"
> povus esti homo kun
>
> ---------- 8 of 8 ----------
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Date: Feb 24 01:02PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3f5f8bf4ca5a8
>
> Mi subtenas “flamigxemulo”, kiu havas bazon en la zamenhofa Proverbaro
> (“flamigxema kiel rezina ligno), sed nur se temas pri kolerema/
> incitigxema ulo (varmkapulo havas multajn aliajn eblajn
>
>
> =============================================================================
> Topic: popolismo/popularismo
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/27266a365267eafd
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 2 ----------
> From: Pjer <pj...@ozone.net>
> Date: Feb 23 01:39PM -0800
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3c6e3d4cc9d1c
>
> Atentu, ke laŭ PIV la unua signifo de populara(OF.2) = triviala,(Fun)
> Cetere mi aprobas , fama, popolamata... por la aliaj sencoj
> Amike, Pjer.
>
> Le mardi 23 février 2016 00:40:54 UTC+1, ro-esp a
>
> ---------- 2 of 2 ----------
> From: Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>
> Date: Feb 24 08:29AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3e713a31c496c
>
> Pjer
>> laŭ PIV la unua signifo de populara(OF.2) = triviala
> Vere neniu signifo de populara rilatas al "triviala"
> JoKo
>
>
>
>
>
>
> --
> You received this digest because you're subscribed to updates for this
> group. You can change your settings on the group membership page:
> https://groups.google.com/forum/?utm_source=digest&utm_medium=email#!forum/la-bona-lingvo/join
> .
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>
>


mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 3, 2016, 7:01:07 AM3/3/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "populismo":
'Car "popolismo" jam uzatas por arta skolo, mi konsilas ne uzi 'gin
por "populismo". Krome populismo ne temas nur pri politikaj partioj,
sed ankaw por registoj. Do populismo = popularemo, la deziro kaj
agado por fari'gi populara.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Mar 3, 2016, 9:11:14 AM3/3/16
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel
> Mi opinias, ke "populara" indikas la interesi'gon de granda parto de
> la popolo, dum "populismo" indikas la provojn fari'gi populara, kaj
> tiuj provoj estas ofte, se ne 'ciam, malhonestaj aw malobjektivaj.
En la argumentado oni devas starti de la nediskutebka fakto ke
- populara estas ne oficiala, do eble anstatŭebla per SSV,
- pupulara estas oficiala radiko, do malpli eblas proponi ĝian anstataŭigon.
Pri la signifoj ne tiom valoras niaj personaj opinioj. Pri la signifo valoras la
difinoj de la vortaroj

> Mi pensas ke, se mi bone memoras, la ja francisma PIV donis al
> "populara" la tipe francan signifon de banaleco. Mi certas ke almenaw
> nun la aliaj ewropaj lingvoj ne donas (kaj ne donis) al "populara" la
> francajn signifojn banala, triviala, vulgara, elementa, ktp. Por ili
> 'gi signifas nur, ke la granda parto de la popolo uzas kaj 'satas la
> agojn ktp. de persono aw de grupo de homoj.
Pri tio mi sume sampinias, sed la difinojn de la vortaroj ŝanĝas nur ties aŭtoroj.
Akademio povas nur rekomendi al uzantoj (kaj evidente al aŭtoroj).

> Do mi tradukus "populismo"n iomete kiel "popularigemo" aw
> "popularigado". La malbonajn intencojn oni aw sentas awtomate aw
> devas per kroma adjektivo klarigi.
Okaze de malbona intenco, miaopinie taŭgas la vorto "demagogio"

> 'Car "popolismo" jam uzatas por arta skolo,
Kvankam pri tiu tiu arta skolo mi neniam legis... mi parolus pri "popola arto"

> mi konsilas ne uzi 'gin por "populismo". Krome populismo ne temas nur pri politikaj partioj, sed ankaw por registoj. Do populismo = popularemo, la deziro kaj agado por fari'gi populara.
Pri tio Corsetti jam provizore resumis la diskuton per jena alineo
populism·o → popol·ism·o, popular·ism·o, demagogi·o

Poste mi faris konkretan proponon aldoni precizigojn pri pri la uzo de la tri vortoj
> > popolismo, por indiki partiojn deklarite celantajn la popolajn interesojn...
> preteratentante, ĉu poste tio efektive okazas;
> > popularismo, por indiki partion/movadon/registaron fakte postsekvantan
> popolajn emojn;
> > demagogio, kiam uzata en ĉi signifo.

Ĉu vi povus traduki vian argumentadon per praktika propono, tiamaniere ke
Corsetti pli facile povas resumi. Interalie estas aliaj malsamaj opinioj.
JoKo




mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 4, 2016, 5:46:06 AM3/4/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "populismo":
Ne, 'cifoje mi ne donas proponojn, 'car mi akceptas du el la tri de
Rinaldo. Sed mi malaprobas "popolismo", 'car PIV mencias, ke tiu
vorto uzatas por iu literatura skolo. Kaj du alternativoj ja
sufi'cas.
Amike kaj tial varmkape, Marcel.

Pri "varmkapulo":
Same kiel por awstraliano "varmkapulo" figure signifas, ke la persono
estas simpatia al vi, same tiel por eskimo "flami'gemulo" figure
povus signifi, ke la persono komencas gaje kanti. Mi "varme"
rekomendas, kun varma koro, ne uzi "varmkapulo", nek "obstina", sed
"eksplodema". Cetere por la Renata "mulobstina" ni devas por la
eskima Esperantisto uzi "moskitobstina", 'car li neniam renkontis
mulojn, sed multegajn obstinajn moskitojn.
Amike kaj mu'sobstine, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 4, 2016, 7:51:59 PM3/4/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "populismo:
Estas granda diferenco inter "popolismo" kaj "popola arto": popola
arto estas arto de la popolo, dum popolismo estas arto pri la popolo.
La ero "populara" en PIV havas tri malsamajn nuancajn signifojn. Mi
opinias ke nur la tria nuntempe uzatadas, kaj do validas por
"populismo > popularismo. Por la du aliaj ekzistas pluraj aliaj
alternativoj. Cetere PIV ne estas objektiva, 'car 'gi preferas la
uzadon ate de certaj awtoroj, dum 'gi malkonsideras la uzadon ate de
awtoroj de 'gi ne 'satataj, kiel mi, pro Esperanto-politikaj tialoj.
Rinaldo mencias ke "pupulara" estas oficiala radiko, dum "populara"
estas neoficiala. Mi supozas ke li akcidente inter'san'gis tiujn du
vortojn.
Mi do fine proponas: Populismo > popularismo; demogogismo.
Amike, Marcel.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Mar 5, 2016, 4:17:44 AM3/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel
> Pri "populismo:
> Estas granda diferenco inter "popolismo" kaj "popola arto": popola
> arto estas arto de la popolo, dum popolismo estas arto pri la popolo.
La sufikso -ismo havas plurajn signifojn. Ŝajnas al mi ke ne estas iu ĉefa
signifo, al kiu atribui la signifon "popolismo". Mi simple dirus
- popola arto, por indiki arto DE la popolo (pentraĵo, poetaĵo, sulptaĵo)
- popola kulturo, por indiki artoj PRI la pololo (dancoj, tradicioj, devizoj)
- popola partio, pri partio koncernanta la popolon (ekz. la eŭropa PPE)

> La ero "populara" en PIV havas tri malsamajn nuancajn signifojn. Mi
> opinias ke nur la tria nuntempe uzatadas, kaj do validas por
> "populismo > popularismo". Por la du aliaj ekzistas pluraj aliaj
> alternativoj.
Pri tio mi, vi kaj N. Ronaldo sume samopinias.

> Cetere PIV ne estas objektiva, 'car 'gi preferas la
> uzadon ate de certaj awtoroj, dum 'gi malkonsideras la uzadon ate de
> awtoroj de 'gi ne 'satataj, kiel mi, pro Esperanto-politikaj tialoj.
> Rinaldo mencias ke "pupulara" estas oficiala radiko, dum "populara"
> estas neoficiala. Mi supozas ke li akcidente inter'san'gis tiujn du
> vortojn.
Eble mi eraris. Tial mi pli ekzakte skribas
- "populara" estis agnoskita per la 2a oficiala aldono de AdE
- "populisma" estas neoficiala vorto, kaj ĝuste pro tio ĝi prave estis
enlistigata en la listo de SSV.

> Mi do fine proponas: Populismo > popularismo; demogogismo.
Pri tio mi, vi kaj aliaj sume simile opinias.
Sed Corsetti devas konsideri ke
- iuj (kvankam silentaj nun, kiel Lutermano) opinias ke taŭgas "popularismo >
popolismo". Tiom ke la Vikipedia paĝo registris tiun signifon.
- kaj ke la fina propono devas kiel eble plej enteni ĉiujn opiniojn.

Tial mi emus akcepti la solvon de Corsetti, kvankam kun precizigoj pri ilia uzo,
kiel ĝenerale okazas en la SSV-listo.

Kaj fine oni ja devus senerarigi la vikipedian paĝon
https://eo.wikipedia.org/wiki/Popolismo
JoKo



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages