Ŝi ĉiam estis varmkapulino

18 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 22, 2016, 7:51:32 AM2/22/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
Iu mia korespondanto atentigis min, ke laŭ la Bertilo-gramatiko

ul-vortoj sume ne estas karakterizataj de genro,
kaj ke tial pli bone estas diri
"Ŝi ĉiam estis varmkapulo" aŭ eĉ pli bone ".... ekkoleremulo".

Tiu genra nekongrueco iel surprizigis min. Interalie
- tiu gramatiko ŝajne pli kaj pli populariĝis inter e-istoj;
- kaj Bertilo ja estas akademiano.

Oni devas agnoski ke la esperanta gramatiko - ja komence facila - havas multajn malfacilaĵojn en la sekvaj fazoj je lingva kresko.

Interesa krome jena profesia plurlingva retvortaro
http://en.bab.la/dictionary/eng...ranto/hot-head
JoKo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 22, 2016, 7:55:47 AM2/22/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
Johano Karlo Rinaldo
> Interesa krome jena profesia plurlingva retvortaro
> http://en.bab.la/dictionary/eng...ranto/hot-head
> <http://en.bab.la/dictionary/english-esperanto/hot-head>
Vere tiu estas profesia retejo.
Pli interesa jena amatora traduk-retejo
http://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/debito

JoKo

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2016, 8:24:22 AM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:

  ul-vortoj sume ne estas karakterizataj de genro,
kaj ke tial pli bone estas diri
"Ŝi ĉiam estis varmkapulo" aŭ eĉ pli bone ".... ekkoleremulo".e
Temas pri ideologia intertpreto de la afero. Bonvolu reiri al la Fundamento kaj trovi la Sanktan virgulinon.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Antonio De Salvo

unread,
Feb 22, 2016, 9:06:07 AM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com

Sendepende de principaj diskutoj (kiujn mi ne kapablas fari, cxar mi ne kompetentas pri gramatiko), mi cxiam klopodas nete distingi inter viraj kaj virinaj substantivoj; tio cxar mi havis malagrablan sperton antaux multaj jaroj, kiam mi maltrafis rendevuon, cxar mi atendis (laux la indiko de la proponinto) cxe la “monahxejo” Sankta Francisko, dum kontrauxe temis pri “monahxinejo” Sankta Francisko, en tute alia parto de la urbo.

 

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 22 febbraio 2016 14:24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Ŝi ĉiam estis varmkapulino

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

JFB-Mikro.fr

unread,
Feb 22, 2016, 10:02:38 AM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

En tiu frazo "varmkapulo" sufiĉas, ĉar pro la "Ŝi", ni konu la genro. Tio ŝajnas esti kiel kiam estas nea vorto en frazo, ni ne bezonas alian. Sed "Ŝi ĉiam estis varmkapulo", aŭ 'Ŝi ĉiam estis varmkapulino'. ne kontraŭas la lingvoregularo de Esperanto. Ĉu Bertilo anstataŭas Waringhien ? 

Ĝis
Jofo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

Leo De Cooman

unread,
Feb 22, 2016, 11:23:21 AM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 22/02/2016 om 15:05 schreef Antonio De Salvo:

Sendepende de principaj diskutoj (kiujn mi ne kapablas fari, cxar mi ne kompetentas pri gramatiko),

Hmm! Kia humileco   :-)

mi cxiam klopodas nete distingi inter viraj kaj virinaj substantivoj; tio cxar mi havis malagrablan sperton antaux multaj jaroj, kiam mi maltrafis rendevuon, cxar mi atendis (laux la indiko de la proponinto) cxe la “monahxejo” Sankta Francisko, dum kontrauxe temis pri “monahxinejo” Sankta Francisko, en tute alia parto de la urbo.

Jen tre trafa argumento, kara Antonio!
En la nederlanda ni havas vorton por "abatino", sed mi ne vidas, kiel unuvorte esprimi "abatinejo".

Amike salutas Leo

 


Antonio De Salvo

unread,
Feb 22, 2016, 12:45:02 PM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com

Ne temas pri (nura) humileco, sed pri konscio, ke mi neniam vizitis kurson aux funde pristudis gramatikon: mi lernis la lingvon parolante, auskultante kaj legante gxin, do mi estas memlernanto kaj precipe praktikanto.

 

Pri monahxejo/ monahxinejo kaj similaj demandoj: ankaux en la itala, oni distingas viron disde virino se temas pri personoj, do:

abate = abato; badessa = abatino;

monaco/ frate = monahxo, frato; monaca/ suora = monahxino, fratino;

kontrauxe, se temas pri la ejo, ekzistas nur gxeneralaj vortoj, kiuj ne distingas cxu estas gastigataj viroj aux virinoj:

abbazia/ badia = abatejo, abatinejo; convento/ monastero/ chiostro = monahxejo, monahxinejo.

(gxuste pro tio la persono – italo – kiu estis doninta al mi rendevuon, senzorge parolis pri “monahxejo” kvankam temis pri monahxinejo; cetere, la sama miskompreno estus okazinta, se li estus dirinta itale “convento” aux “monastero” – chiostro estas arkaika vorto).

 

La (traduka) problemo prezentigxis ofte al mi kiam (en la jaroj 1971-2007) mi prizorgis la elesendojn en Esperanto de la itala Radio (Radio Roma): tiam, kiam mi ricevis por traduko kaj surondigo italajn tekstojn kun gxeneralaj vortoj, mi devis cerbumi kaj detale informigxi, cxu temas pri viroj aux virinoj. Ekzemple, dilemo prezentigxadis kiam estis la itala vorto “figli”, kiu povas signifi jen “filoj” jen “gefiloj”, do mi devis cxiufoje informigxi pri la sekso, nek multe helpis uzi “infanoj”, se temis pri grandagxaj (ge)filoj.

 

Samaj problemoj estigxadis cxe multaj italaj vortoj, kiuj (malsimile ol Esperanto, kiu estas tre pli preciza) ne distingas inter diversaj signifoj; ekzemple, iam mi devis traduki tekston pri la libro “Pinokjo”, en kiu estis dirite ke en tiu verko la plej ofta vorto estas “perché”; nu, en la itala “perché” povas signifi “kial”, “cxar”, “por ke”; bonsxance mi konis la libron, do mi tradukis senhezite “kial”.

 

En pasinteco, en la itala oni emis uzi la viran formon ankaux kiam temis pri aro da homoj el diversaj seksoj, do en la meso la pastro diris “Pregxu fratoj” (latine, orate frates), ecx se cxeestis ankaux virinoj; ekde la liturgia reformo (antaux duonjarcento) virinoj akiris ke nun la pastro diras “pregate fratelli e sorelle” (pregxu fratoj kaj fratinoj: en la itala ne eblas diri per unu vorto “gefratoj”). Simile, cxe ceremonio la alparolanto diras “Signori e Signore” = “Sinjoroj kaj Sinjorinoj”, ne povante esprimi per unu vortoj la koncepton “Gesinjoroj”.

Cxiam en la itala, dum fortike establigxis kelkaj virinaj formoj de titoloj (ekzemple dottoressa = doktorino, professoressa = profesorino, senatrice = senatanino), cxe aliaj titoloj oni dauxre utiligas la viran formon ankaux por virinoj (ekzemple giudice = jugxisto/ jugxistino), kaj cxe aliaj titoloj oni diskutas, ecx disputas, cxu diri ekzemple “ministro” aux “ministra” (ministrino), kaj hezitoj cxiam pli ofte naskigxas cxe novaj realajxoj (ekzemple, oni diskutas kiel diri en la itala “pastorino” kaj “episkopino”; suficxe establigxis la virina formo “pastora”, precipe se paroli pri valdanoj; sed ankoraux aspektas fremda al la itala kulturo la koncepto “episkopino”, do oni elturnigxas per “donna vescovo” aux “vescovo donna” = “virina episkopo”).

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 22 febbraio 2016 17:23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: Ŝi ĉiam estis varmkapulino

--

Leo De Cooman

unread,
Feb 22, 2016, 2:08:56 PM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 22/02/2016 om 13:51 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> Oni devas agnoski ke la esperanta gramatiko - ja komence facila -
> havas multajn malfacilaĵojn en la sekvaj fazoj je lingva kresko.

La malfacilaĵoj fakte estas nur por tiuj, kiuj serĉas ilin.
Min tute ne ĝenas "geuloj" nek "ulinoj" :-)

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2016, 3:19:59 PM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


|   La malfacilaĵoj fakte estas nur por tiuj, kiuj serĉas ilin.
Min tute ne ĝenas "geuloj" nek "ulinoj"   :-)

Tre bone, Leo! Ĉu iu el la listanoj volas verki artikoleton pri ĉi tiu temo 'signifo de -ul-' por nia kolekto de tekstetoj pri la bona gramatiko.

Antonio De Salvo

unread,
Feb 22, 2016, 3:42:18 PM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ripetas, ke mi ne estas gramatikisto; tamen, kiel simpla uzanto de la lingvo, se mi volas/ devas precizigi, ke temas pri virino, mi ne povas limigxi al “-ul”, sed nepre estas devigata aldoni -in; alie, anstataux diri “publikulino” mi rajtus diri “publikulo”.

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 22 febbraio 2016 21:20


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Ŝi ĉiam estis varmkapulino

 

Leo:


--

Leo De Cooman

unread,
Feb 22, 2016, 4:22:35 PM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 22/02/2016 om 18:44 schreef Antonio De Salvo:

Ne temas pri (nura) humileco, sed pri konscio, ke mi neniam vizitis kurson aux funde pristudis gramatikon: mi lernis la lingvon parolante, auskultante kaj legante gxin, do mi estas memlernanto kaj precipe praktikanto.

Jes. Sed la fakto, ke vi (miascie) ne skribas gramatikajn erarojn ja montras, ke vi bone regas la gramatikon.

 

Pri monahxejo/ monahxinejo kaj similaj demandoj: ankaux en la itala, oni distingas viron disde virino se temas pri personoj, do:

abate = abato; badessa = abatino;

Nederlande: abt = abato; abdis = abatino

monaco/ frate = monahxo, frato; monaca/ suora = monahxino, fratino;

Monnik/ pater = monaĥo, frato/ patro; non/ zuster = monaĥino, fratino

kontrauxe, se temas pri la ejo, ekzistas nur gxeneralaj vortoj, kiuj ne distingas cxu estas gastigataj viroj aux virinoj:

abbazia/ badia = abatejo, abatinejo; convento/ monastero/ chiostro = monahxejo, monahxinejo.

Abdij = abatejo (rimarku, ke la sufikso -ej prononciĝas proksimume kiel la nederlanda "ij". Ekzemple bakkerij = bakejo.
Ni ankaŭ havas vortojn, kiaj klooster (klostro - neoficiala vorto - por viroj aŭ virinoj), priorij = priorejo ankaŭ por viroj aŭ virinoj

(gxuste pro tio la persono – italo – kiu estis doninta al mi rendevuon, senzorge parolis pri “monahxejo” kvankam temis pri monahxinejo; cetere, la sama miskompreno estus okazinta, se li estus dirinta itale “convento” aux “monastero” – chiostro estas arkaika vorto).

Antaŭ nelonge mi eksciis, ke la hungara persona pronomo por la tria persono ne distingas inter la seksoj. Do preskaŭ ne eblas precize traduki "Ŝi promenas". Iu provis hungare traduki per "La sinjorino promenas", sed ekzemple knabineton oni ne nomas "sinjorino", ĉu ne?
En la nederlanda la posedaj triapersonaj pronomoj indikas la sekson de la posedanto. Sed ne en la franca. "Son" = lia, ŝia, ĝia, sia


 

La (traduka) problemo prezentigxis ofte al mi kiam (en la jaroj 1971-2007) mi prizorgis la elesendojn en Esperanto de la itala Radio (Radio Roma): tiam, kiam mi ricevis por traduko kaj surondigo italajn tekstojn kun gxeneralaj vortoj, mi devis cerbumi kaj detale informigxi, cxu temas pri viroj aux virinoj. Ekzemple, dilemo prezentigxadis kiam estis la itala vorto “figli”, kiu povas signifi jen “filoj” jen “gefiloj”, do mi devis cxiufoje informigxi pri la sekso, nek multe helpis uzi “infanoj”, se temis pri grandagxaj (ge)filoj.

 

Samaj problemoj estigxadis cxe multaj italaj vortoj, kiuj (malsimile ol Esperanto, kiu estas tre pli preciza) ne distingas inter diversaj signifoj; ekzemple, iam mi devis traduki tekston pri la libro “Pinokjo”, en kiu estis dirite ke en tiu verko la plej ofta vorto estas “perché”; nu, en la itala “perché” povas signifi “kial”, “cxar”, “por ke”; bonsxance mi konis la libron, do mi tradukis senhezite “kial”.

 

En pasinteco, en la itala oni emis uzi la viran formon ankaux kiam temis pri aro da homoj el diversaj seksoj, do en la meso la pastro diris “Pregxu fratoj” (latine, orate frates), ecx se cxeestis ankaux virinoj; ekde la liturgia reformo (antaux duonjarcento) virinoj akiris ke nun la pastro diras “pregate fratelli e sorelle” (pregxu fratoj kaj fratinoj: en la itala ne eblas diri per unu vorto “gefratoj”). Simile, cxe ceremonio la alparolanto diras “Signori e Signore” = “Sinjoroj kaj Sinjorinoj”, ne povante esprimi per unu vortoj la koncepton “Gesinjoroj”.

La samaj problemoj ekzistas en la nederlanda. "Minister" povas esti viro aŭ virino, "burgemeester" povas esti urbestro aŭ urbestrino, ... Precize kiel vi rakontas pri la itala problemo por "gefratoj", ĉe ni ekde kelkaj jardekoj la pastro alparolas la kredantojn per "broeders en zusters"

Cxiam en la itala, dum fortike establigxis kelkaj virinaj formoj de titoloj (ekzemple dottoressa = doktorino, professoressa = profesorino, senatrice = senatanino), cxe aliaj titoloj oni dauxre utiligas la viran formon ankaux por virinoj (ekzemple giudice = jugxisto/ jugxistino), kaj cxe aliaj titoloj oni diskutas, ecx disputas, cxu diri ekzemple “ministro” aux “ministra” (ministrino), kaj hezitoj cxiam pli ofte naskigxas cxe novaj realajxoj (ekzemple, oni diskutas kiel diri en la itala “pastorino” kaj “episkopino”; suficxe establigxis la virina formo “pastora”, precipe se paroli pri valdanoj; sed ankoraux aspektas fremda al la itala kulturo la koncepto “episkopino”, do oni elturnigxas per “donna vescovo” aux “vescovo donna” = “virina episkopo”).

Same ĉi tie, kvankam mi ankoraŭ ne aŭdis diskuton pri episkopinoj. Ni ja havas vorton por ina pastro, "priesteres" (el nekatolikaj religioj), sed ne por paroĥestrino....

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2016, 4:59:35 PM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Mi ripetas, ke mi ne estas gramatikisto

Sed la afero pli ŝuldiĝas al la troigo de la ideo kaj viroj kaj virinoj estas precize samaj , kune kun la fakto, ke en la angla en multaj okazoj oni ne distingas inter viro kaj virino per la finaĵo de la vorto. Nenio rilate al la gramatiko.

Renato

Vastalto

unread,
Feb 22, 2016, 5:07:18 PM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

En la argumentoj pri "varmkapulino" mi flaras fortan eŭropecon.
Laŭ mi, japano, sufiĉas "varmkapulo" senprobleme.
Male "geuloj" kaj "ulinoj" ĉiam ĝenas min.

Amike,
Vastalto


Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2016, 5:43:29 PM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com

Vastalto:


|   En la argumentoj pri "varmkapulino" mi flaras fortan eŭropecon. Laŭ mi, japano, sufiĉas "varmkapulo" senprobleme. Male "geuloj" kaj "ulinoj" ĉiam ĝenas min.

Bone. En  multaj eŭropaj lingvoj la finaĵoj de vortoj indikas la sekson. Tion multaj eŭropanoj sentas validi ankaŭ por bonulo/bonulino.

Kiel tio okazas en la japana? Ĉu bonzo kaj bonzino estas indikataj per la sama vorto?

ro-esp

unread,
Feb 22, 2016, 7:59:17 PM2/22/16
to la bona lingvo


On Monday, February 22, 2016 at 1:51:32 PM UTC+1, J-K Rinaldo de Padova.IT.EU wrote:
Iu mia korespondanto atentigis min, ke laŭ la Bertilo-gramatiko

ul-vortoj sume ne estas karakterizataj de genro,

Genroj ne ekzistas en Esperanto
 
kaj ke tial pli bone estas diri
"Ŝi ĉiam estis varmkapulo" aŭ eĉ pli bone ".... ekkoleremulo".

"varmkapulo" klare estas evitinda anglajxo
 

Tiu genra nekongrueco iel surprizigis min. Interalie
- tiu gramatiko ŝajne pli kaj pli populariĝis inter e-istoj;
- kaj Bertilo ja estas akademiano.

La akademio estas koterio de 45 membroj, elektitaj far jamaj membroj. Gxi ne reprezentas la tutan movadon, kaj membreco ne nuligas la kapablon erari. Ekzemple, la Bertilan starpunkton pri tiom/tiel/kiel/kiom mi opinias tute netenebla. [ Bertilo diris ke oni cxiam uzu tiel/kiel, ESCEPTE DE tie kie tio donas konfuzon. Mi diras ke tiaj esceptoj estas kontraw la karaktero/spirito de esp-o, kaj ke tiel=tiumaniere, tiom=tiugrade]

Jes, ekzistas malrapida sed klara evoluo al pli da neemfazo de sekso. Ja ekzistas homoj kiuj ne klare estas icxo aw ino, ekzistas homoj kiuj iam sxangxas sian sekso-identecon, kaj se mi petas ke oni alvoku kuraciston, mi ne sxatas mortacxi nur pro tio ke tiam tie troveblas nur kuracistinoj.

La ideo ke la finajxo "ulo" cxiam indikas icxon fontas el *Ido*

La "seksismo" estas unu el la ege malmultaj (duon-)pravaj riprocxoj al esp-o, sed gxi relative facile facile nuligeblas, per enkonduko de kelkaj novaj vortoj.  (iom da riismo)
 
                                                    gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 23, 2016, 3:49:50 AM2/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo N.
"varmkapulo" klare estas evitinda anglajxo
Vere "varm-kap-ulo" ŝajnas al mi esprimefika kunmetaĵo... ne tiom gravas en kiu etna lingvo ĝi estas uzata.
Oni povus diri koleremulo, sed "varmkapuloj" tiaj estas en sia vivo, ankaŭ kiam nekoleraj.

... ekzistas malrapida sed klara evoluo al pli da neemfazo de sekso. Ja ekzistas homoj kiuj ne klare estas icxo aw ino,
Ankaŭ mi ŝatus ke ĉiuj homaj vortoj estus sengenraj, kaj tion esprimi - kiam nepras - per la sufiksoj -iĉ- kaj -in-... sed tiu estas blasfemo ĉi tie.

..."seksismo" estas unu el la ege malmultaj (duon-)pravaj riprocxoj al esp-o, sed gxi relative facile facile nuligeblas, per enkonduko de kelkaj novaj vortoj.
Mi tute samopinias: fundamento ja, tamen ankaŭ malfermo al utila evoluo.

Rilate la etikan evoluon de la lingvo, kiam fine mi proponis jenajn du SSV
- raso ~ besta/animala subspecio
- rasismo >  laŭhaŭtkolora homapartigismo
mi ja intencis etike riĉigi la lingvon.
Ĉar gravas miaopinie ke esperanto ne estu nur lingvo malatenta al etiko,
tamen ankaŭ modela lingvo laŭ la etikaj tutmondaj valoroj.
Pardonu se mi remalfermas la diskuton.

(iom da riismo)
tion mi ne komprenis... indas klarigi.
JoKo

lowenstein, anna

unread,
Feb 23, 2016, 4:09:57 AM2/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
2016-02-23 8:49 GMT+00:00 Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>:
Ronaldo N.
"varmkapulo" klare estas evitinda anglajxo
Vere "varm-kap-ulo" ŝajnas al mi esprimefika kunmetaĵo... ne tiom gravas en kiu etna lingvo ĝi estas uzata.
Oni povus diri koleremulo, sed "varmkapuloj" tiaj estas en sia vivo, ankaŭ kiam nekoleraj.

Mi ne sekvis la diskuton, sed hazarde malfermis ĉi tiun mesaĝon. Mi ne aparte pensis pri la signifo de "varmkapulo" antaŭe, sed se ĝi baziĝas sur la angla vorto "hothead", tio ne signifas "koleremulo", sed rilatas al iu, kiu reagas al okazaĵoj tro haste kaj senpripense, tial ankaŭ malprudente. Eble "malprudentulo" estus pli bona traduko. En Wells mi trovas "flamiĝemulo, impetulo". Tio ja sugestas, ke la vorto "varmkapulo" ne estas tuj komprenebla en si mem.

Kore,
Anna

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2016, 4:48:59 AM2/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|    Tio ja sugestas, ke la vorto "varmkapulo" ne estas tuj komprenebla en si mem.

Ĝis nun oni diskutis pri la signifo de la sufikso -ul- kaj ni pluatendas la japanan vidpunkton de Vastalto.

Anna nun enkondukas diskuton pri la vorto mem. Fakte ĝi estas bazita sur pluraj okcidentaj lingvoj, ankaŭ en la itala oni diras 'testa calda' kun precize la sama signifo. Mi ne trovis ĝin en PIV, kie tamen mi trovis:
brulkapuloG. Persono ekscitiĝema pro memfiereco.

Ankaŭ pri ĉi tio ni rajtas pludiskuti.

Amike

Renato

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 23, 2016, 4:58:40 AM2/23/16
to la-bona...@googlegroups.com

>> Ronaldo N.
>>
>> "varmkapulo" klare estas evitinda anglajxo

>> JoKo: Vere "varm-kap-ulo" ŝajnas al mi esprimefika kunmetaĵo... ne tiom gravas
>> en kiu etna lingvo ĝi estas uzata.
>> Oni povus diri koleremulo, sed "varmkapuloj" tiaj estas en sia vivo, ankaŭ
>> kiam nekoleraj.

> lowenstein, anna: ... "varmkapulo" baziĝas sur la angla vorto "hothead",
varmkapulo estas ankaŭ en la itala kaj franca... ne taŭgas referenci al la angla.

> Eble "malprudentulo" estus pli bona traduko. En Wells mi trovas
> "flamiĝemulo, impetulo".
ja eble

> "varmkapulo" ne estas tuj komprenebla en si mem.
nur neologismojn oni tuj komprenas.

Kiu ajn kunmetaĵo bezonas iom da rezonado.
Tamen oni ne povas diri ke ili estas "evitindaj"
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Feb 23, 2016, 8:07:32 AM2/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 23/02/2016 om 1:59 schreef ro-esp:

"varmkapulo" klare estas evitinda anglajxo
 

Mi eĉ ne komprenis tiun vorton "varmkapulo". Nur leginte la "ekkoleremulo", mi memoris, ke mi iam aŭdis la nederlandan "heethoofd" (varmegakapulo).  Mi dirus "koleremulo".

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Feb 23, 2016, 1:11:48 PM2/23/16
to la-bona...@googlegroups.com

En la itala ekzistas ja la esprimo “testa calda” = varma kapo, sed kun pluraj signifoj (aldonu lauxbezone -ul):

1-      flamigxema, ekscitigxema, brulkapulo;

2-      kolerema, incitigxema,  ofendigxema;

3-      kverelema, malpacema, atakema;

4-      entuziasmulo; fanatikulo, ekzaltito;

5-      malsobra; nesinrega, senbrida;

6-      ekstremisto;

7-      ribelulo, tumultema, tumultulo, agitisto;

8-      perfortulo;

9-      (en gxenerala senco): brulkapulo, varmkapulo, varma kapo.

En la romano “I promessi sposi” (La gefiancxoj) de Alessandro Manzoni (1785-1873), kiu estas ankoraux nun modelo pri klera itala lingvo malgraux la intertempaj sxangxigxoj en la komunuzo, trovigxas dufoje la esprimo “testa calda”; pro la malfacilo scii, kion precize intencis diri la auxtoro, la tradukinto (Battista Cadei) uzis la gxeneralan esprimon, sen alpreni starpunkton:

cxapitro 18:

- Non se ne impicciano, perché lo conoscono per una testa calda

«Ili ne enmiksas sin, ĉar ili konas lin varma kapo

 

cxapitro 39

- Ho imparato a non tenere in mano il martello delle porte, quando c’è lì d’intorno gente che ha la testa calda:

«Mi lernis ne teni enmane pordo-frapilon, kiam ĉeestas varmaj kapoj

 

En la zamenhofa Proverbaro estas:

flamiĝema kiel ligno rezina

li estas flamiĝema kiel rezina ligno

li ekscitiĝas kiel bolanta lakto

 

Cxiam en la itala, ekzistas la esprimo “testa matta” (= freneza kapo), kiu signifas malsagxulo, malprudentulo, frenezulo, sentauxgulo.

 

La kurioza afero estas, ke en la dialektoj de suda Italujo (ekzemple, tiu de Napolo) ekzistas la esprimo “capa fresca”, lauxvorte “fresxa/ malvarma kapo”, do la malo ol “testa calda”, kun signifo “senzorgulo, nezeriozulo”.

 

Fine, en la itala oni ankaux diras “testa vuota” = malplena kapo, kun signifo “sencerbulo, ventkapulo”.

Konklude: mi dubas, ke la esprimoj entenantaj la vorton “kapo” estas internacie komprenataj en la sama maniero (se pensi, ke ecx en la itala mem ili havas multajn eblajn signifojn).

Amike

Antonio De Salvo

 

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: martedì 23 febbraio 2016 14:07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: Ŝi ĉiam estis varmkapulino

--

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2016, 2:47:39 PM2/23/16
to °listo 'lbl'
Dankon, Antonio, pro la granda varieco de la termino en la itala, sed ĉi tie ni devas provi veni al facila solvo:

varm-kapulo ~ ..........

Ni trovu la plej kompreneblan por ĉiuj.

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti

Harri Laine

unread,
Feb 23, 2016, 3:22:57 PM2/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Vastalto. Via opinio ĝojigas min. Bedaŭrinde oni povas nur
rezignacie rilati al tiuj, kiuj ĉiam diras kaj postulas ke ankaŭ mi
ĉiam diru: "Li estas ventkapulo. Ŝi estas ventkapulino. Ili do estas
geventkapuloj."

Harri


Vastalto skribis 23.2.2016 0:06:

Antonio De Salvo

unread,
Feb 23, 2016, 3:40:54 PM2/23/16
to la-bona...@googlegroups.com

Kiel diras la Proverbaro: “Jen staras la bovoj antaux la monto”.

La problemo kusxas gxuste en tio, ke tiu “varma” havas amason da eblaj signifoj. En tiaj cirkonstancoj, mi preferas utiligi pli rektajn vortojn, dirante eksplicite tion, kion mi intencas esprimi.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 23 febbraio 2016 20:48
A: °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>


Oggetto: (la bona lingvo) Ŝi ĉiam estis varmkapulino

 

Dankon, Antonio, pro la granda varieco de la termino en la itala, sed ĉi tie ni devas provi veni al facila solvo:

--

Leo De Cooman

unread,
Feb 23, 2016, 4:55:15 PM2/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 23/02/2016 om 19:11 schreef Antonio De Salvo:
Konklude: mi dubas, ke la esprimoj entenantaj la vorton “kapo” estas internacie komprenataj en la sama maniero (se pensi, ke ecx en la itala mem ili havas multajn eblajn signifojn).
Mi samopinias. Mi provas eviti tiajn vortojn.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Feb 23, 2016, 5:03:11 PM2/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 23/02/2016 om 20:47 schreef Renato Corsetti:

varm-kapulo ~ ..........

Ni trovu la plej kompreneblan por ĉiuj.

Petro De Smedt en la traduka vortaro Nl-Eo-Nl tradukas la nederlandan vorton "heethoofd" (laŭvorte varmkapulo) jene:
flamiĝemulo, impetulo

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 24, 2016, 2:36:45 AM2/24/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti
> varm-kapulo ~ ..........
> brul-kapulo ~ ..........
> dur-kapa ~ ..........
> mul-obstina ~ ..........
> .....

Sume kunmetitaj vortoj, jam entenataj en iuj vortaroj.
Ili estas tiom elvokivaj ke necesus plena paĝo por ilin malsammaniere esprimi.

Juj ŝatas rigidan lingvon (teknikan), kaj tio potulas ampleksan vortostokon...
Aliaj ŝatas elvokivan lingvon, lasante al la kunteksto la plenan klarigon.

Konkude, malkonsilo de kunmetaĵoj baziĝas sur neniu normiga fonto.

JoKo

lowenstein, anna

unread,
Feb 24, 2016, 5:11:05 AM2/24/16
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "varmkapulo" ne funkcias por mi pro la ampleksa signofkampo de la vorto "varma". En ĉi tiu kunmetaĵo, la elmento "varma" ial pensigas al mi la agrablan varmon de "varmaj vestoj" aŭ simile, t.e. komforte varma, ne varmega. "Varmkapulo" povus esti homo kun febro, aŭ eventuale homo kies varma kapo kongruas kun ŝi/lia varma koro. "Flamiĝemulo" estas pli klara kaj pli bildiga.

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2016, 5:37:58 AM2/24/16
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   "Flamiĝemulo" estas pli klara kaj pli bildiga.

Londinio locuto, causa finita (kiel oni ne diris en la Meza Epoko).

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 24, 2016, 5:55:44 AM2/24/16
to la-bona...@googlegroups.com
lowenstein, anna
>> varm-kapulo ~ ..........

> ..la elmento "varma" ial pensigas al mi la agrablan varmon de "varmaj vestoj" aŭ simile, t.e. komforte varma, ne varmega. "Varmkapulo" povus esti homo kun febro, aŭ eventuale homo kies varma kapo kongruas kun ŝi/lia varma koro. "Flamiĝemulo" estas pli klara kaj pli bildiga.

>>> brul-kapulo ~ ..........
Same brulkapulo povas pensigi al ulo kun la kapo bruliganta

>>> dur-kapa ~ ..........
Durkapulo al skeletulo, sen pli da haŭtotavolo sur la kranio

>>> mul-obstina ~ ..........
Kaj mulobstinulo povus esti obstinulo kiu similas al mulo.

Tamen la kunteksto evidentigas pri kio temas.
Ĉu ne? JoKo

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2016, 6:07:20 AM2/24/16
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo (citante Anna):


|   ..la elmento "varma" ial pensigas al mi la agrablan varmon de "varmaj vestoj" aŭ simile, t.e. komforte varma, ne varmega. "Varmkapulo" povus esti homo kun febro, aŭ eventuale homo kies varma kapo kongruas kun ŝi/lia varma koro. "Flamiĝemulo" estas pli klara kaj pli bildiga.

La fakto estas ke la signifo mem de la radiko 'varm-' estas malsame interpretata de latinidoj kaj de ĝermanidoj. En la angla la konceptoj 'varma' kaj 'varmega' estas dirata per du apartaj vortoj, pro kio oni sentas la distingon tre pli klare oni ni en la itala, kiuj diras 'varma' kaj 'varmega'.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Feb 24, 2016, 7:02:22 AM2/24/16
to la-bona...@googlegroups.com

Mi subtenas “flamigxemulo”, kiu havas bazon en la zamenhofa Proverbaro (“flamigxema kiel rezina ligno), sed nur se temas pri kolerema/ incitigxema ulo (varmkapulo havas multajn aliajn eblajn signifojn).

 

Pri “varma”: efektive ankaux pri tio estas malsamaj ideoj. Cetere, en la angla (kaj nun ankaux en la ital-angla!) oni uzas “cool” (= fresxa, malvarma) cxe brula, lauxmoda furorajxo; kaj depende de la vidpunktoj oni povas paroli pri varma pano kaj fresxa pano por indiki la saman jxusbakitan panbulkon (aux varma ovo kaj fresxa ovo ktp).

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 24 febbraio 2016 12:07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) varmkapulo

--

JFB-Mikro.fr

unread,
Feb 25, 2016, 6:04:19 AM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
do, laŭ mi, "varmkapulo" signifas "iun, kiu tre facile ekkolerigas, malpacigas, ktp". 
Plie oni vidas la vorton nur en frazo, ni bezonus por kompreni ĝin, koni la kunteksto.  Ĉar tio povas signifi ankaŭ "senpripensaganto", "tujaganto", "facilkoleremulo", "pridisputemulo", "tujbatalemulo", "tujdisputemulo", "endanĝeriĝemulo", "februlo" (febro : Viva pasia ekscitiĝo, kun tiu vorto, oni pli bone komprenas la varma kapo, ĉar kiam oni febras, la kapo varmiĝas), "febrokapulo", …
Esperantio ebligas tiom da vortoj, la Lingvo permesas tiom da libereco en la vortfarado, ke ĝi malfaciliĝas. Ni eltrovis dekojn da eblecoj por anstataŭi tiun mezkompreneblan vorton. En tiu stato, ne eblas al kiu ajn elekti. Jen kial ni devu koni kuntekston por elekti inter 2 aŭ 3 vortoj. Multetroeco malutilas, mi proponas fari frazon por difini la karakteron de tiu ulo. Tiam oni povu uzante la radikojn, trovi la ĝustan vorton. ( iu, kiu facile disputas dum renkontiĝo ---> facil'disput'em'ulo). Mi ofte tiel faras, kiam mi ŝanceliĝas inter pluraj vortoj. Ĉu tio estas bona farmaniero ?

Ĝis, Jofo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages