Kara Marcel,
Dankon! Vi donis tre gravajn kaj bonajn argumentojn pri novvortoj kaj neolingvismoj. Mi pensas ke vi ankaŭ komprenas mian zorgon pri la manko de aziaj vortoj por Esperantistoj. Versako, ekzemple, estas rajtiga vorto. Lumbini estas ankaŭ rajtiga vorto, eble oni povas diskuti ilian ortografion, sed ne senigo. Versako ne estas nur Naskiĝtagon de Budao, kaj oni celebras la feston per tre malsamaj manieroj kaj per tre malsamaj bezonoj kiel oni festas la Kristnaskiĝtagon. Pro oni lbezonas "krei" la vorton "versakon" pro esperantistoj. Internacie, oni grade scias la vorton "versak" tra iu ajn nacia lingvo. Ĉu ne?
Kiam la ĉinoj renkotiĝis kun la budaisma kulturo kaj eklernis budaismon kaj sanskriton en la unua jarmilio. Ĉinoj ne forĵetis la bonajn esprimojn kaj bonajn sanskritajn vortojn. Ilia manieroj trakis la novaĵojn povis esti:
1. Redoni la vortojn en la ĉina laŭ la prononcoj (se ne estis taugaĵ vortoj en la ĉina, aŭ la vortoj enhavis pli ol unu signifo)
2. Krei la tute novajn vortojn en la ĉina
3. Uzi la similajn ĉinajn vortojn kun novaj definioj.
4. Doni neŭtralajn transliterumojn per ĉinaj ideografaĵoj.
Ĉe la unua kategorio estis Buddho, Darmo, Samgo, ĉe la dua kategorio estis kalpo, vinajo, sutro., pagodo, ŝtupro; ĉe la tri okazo estis tao por dharmo, ĝing aŭ king (kiel Dao De Ĝing) por sutro; ĉe la kvara okazo estis sorĉvortoj (mantroj) kiel ”Om ma ni ba me hong“. La menciitaj vortoj estis vaste uzitaj en Ĉinio, Koreio, Japanio, Tibeto, Mongolio, kaj nuntempe konataj al ĉiuj kleruloj en la mondo. Ni ne bezonas haltigi la progesojn, se la neologismoj taŭgas kaj estas bezonitaj.
La vorto ” Zen“ deveis el sanskrita Jhana, redonita en la ĉina kiel ĉan (禪), la japanoj prenis la vorton kaj prononcas ĝin „zen“. Eble Zen aperis unue je la komenco de la 20a jarcento en la ŝatantaj libroj de prof. Daisetsu Teitaro Suzuki (鈴木 大拙) pri budaismo . Liaj libroj fariĝis tiel famaj kaj la vorto zen aperis en ĉiuj modernaj vortaroj, kaj nun eble ĉiuj intelektuloj konas la vorton “zen” aŭ esperante zeno. Estas sensensa se oni rifuzus la vorton , kaj penege trovus lian anstataŭaĵon el jam estantaj vortaj stoko. Kiu esperanta vorto povus anstataŭigi ”zen‘ aŭ „zeno“? (vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Zeno ), Miaopinie estas nur “zeno“ por zeno, ne estas aliaj taŭgaj vortoj. Same goo (go-ludo) estas goludo, ne estas alia taŭga vorto (escepte ĉinoj aŭ koreoj povas pretendi la uzon de aliaj vortoj se ili inzistus).
Via sincere
Abengo
Via sincere
Abengo
-----Original Message-----
From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of marcel...@melburno.org.au
Sent: Tuesday, November 10, 2015 7:05 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) Abridged summary of la-bona...@googlegroups.com - 4 updates in 3 topics
Pri "Vesak".
Kara Abengo!
Zamenhof kreis grandan, nun oficialan, nombron da radikoj por Esperanto. Li bezonis fari vortojn, kaj prenis la radikojn precipe el la ewropaj lingvoj. Li ne havis tempon krei radikojn el la tri mil aliaj teraj lingvoj. Kaj law mi li ne bezonis faari tion, 'car la vortoj, malsame al la radikoj, tute ne aspektas ewropecaj, precipe pro la vortkunmetado, pro la afiksoj, kaj pro la fina'joj. E'c se 'gi aspektus ewropeca, la nederlandanoj eble plendus 'car nur tridek procentoj de la radikoj estas 'germanoriginaj. Zamenhof kreis ankaw gramatikon, kiu aspektas e'c malpli ewropeca ol la vortoj, kaj certe estas pli internacia. Krome la gramatiko ja similas ankaw al la sanskrita, kiu parolatis ne en Ewropo.
Kion alian ni povas deziri de Zamenhof? Lia lingvo jam 'ce la publikigo estis kompleta, pruvata de la komenca literaturo de Esperanto. Pliajn vortojn ni ne bezonas, aw preskaw, ol tiuj kiuj ja sufi'cis por la komenca kaj posta literaturo por priskribi 'ciujn homajn sentojn kaj pensojn. Se ni volas uzi Esperanton, nu, ni uzu 'gin tia, kia 'gi estis kaj estas. Komoreneble la historio post Zamenhof enhavas novajn, precipe te'hnikajn, inventojn. Por tio ni uzas plejgrandparte Esperantajn vortkunmeta'jojn, kaj nur kelkajn "neologismojn" por la kelkaj kazoj kiam vortkunmeta'jo ne eblas.
("neologismoj", 'car "novaj vortoj" estas ankaw ne antawe uzitaj Fundamentec'aj kunmeta'joj, kaj "novvorto" estas gramatike malkonsilinda vorto). Krom la novaj te'hnikaj vortoj, ni bezonas ankaw novajn vortojn por 'gis nun ne konataj kultura'joj, precipe el neewropaj landoj. Sed ankaw por tiuj ni precipe kreas novajn vortojn Esperantajn per uzo de jam ekzistantaj radikoj en kunmeta'joj.
Krei krucmiliton por speciale enkonduki nenecesajn vortojn el aziaj lingvoj rajte kreas la postulon de la trimil aliaj lingvoj fari la samon pri ili. Tio nenecese kreos internan militon en Esperantujo.
Mia devizo: Ni uzu kion ni havas, kaj enkonduku nur la tre necesajn neologismojn, aziajn kaj aliajn.
Amike, Marcel.
> ======================================================================
> =======
> Today's topic summary
> ======================================================================
> =======
>
> Group: la-bona...@googlegroups.com
> Url:
>
> https://groups.google.com/forum/?utm_source=digest&utm_medium=email#!f
> orum/la-bona-lingvo/topics
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Jes mi konsentas ke la radiko zen restas en PIV, kaj la klarigo pri zeno estas ĝuste, sed iom irara kaj ne plena, mi ne estas aŭtoritata plibonigi ĝin. Laŭ mia kompreno:
zeno 1. Metodo por , per meditado; 2. La stato esti en trankvileco; 3. Meditado
zeni 1. Fari zen-meditado; 2. Esti en la stato de diversai transcendentaj mensaj kaj korpaj niveloj
zenado: farado de zen-meditado. eĉzemple
zenejo: 1. la loko aŭ ĉambro por zenado; 2. La sidejo aŭ ĉambro de biksuo (bonzo)
zenigado:
zena: apartena al zeno, zena koan, zena instruo
zeneca: “Ne pensu, ne ne pensu” estas tro Zeneca
La menciita klarigo estas nur parto, orienta al japana aŭ ĉina dokrimo. Estas alia klarigo laŭ tagajano, tibeta aŭ hindio penso.
Abengo