Lumbini en Esperanta vortaro

6 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Nov 4, 2015, 6:18:59 PM11/4/15
to la-bona...@googlegroups.com

Karaj samideanoj,

 

Mi proponas ke Vesak esti la esperanta radiko.

Ĉu estas tro multe se oni enmetis la vorton Lumbini (aŭ Lumbinio) en PIV?  Laŭ vikipedio je https://eo.wikipedia.org/wiki/Lumbini pri Lumbini (feliĉe en Esperanto):

Lumbini estas urbo en la sudo de Nepalo apud la limo kun Hindio. Ĝi estas la naskiĝloko de Siddharta Gautama, la fondinto de la Budhismo, kiu vivis de 623 ĝis 543 antaŭ Kristo.

Lumbini estas unu el la kvar plej gravaj pilgrimejoj rilate al la vivo de Budho.

Lumbini estas ekde 1997 sur la Listo de Mondheredaĵoj de UNESKO.

 

Se Bet-Lehemo estas en PIV, certe mi opinias Lumbini devas ankaŭ en la sama vortaro.

 

Via amike

Abengo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Nov 4, 2015, 9:37:51 PM11/4/15
to la-bona...@googlegroups.com
Kial ne "Lumbino" ?
Vilhelmo Lutermano.

2015-11-04 23:19 GMT, Cho Chaoming <cm...@so-net.net.tw>:
> Karaj samideanoj,
>
>
>
> Mi proponas ke Vesak esti la esperanta radiko.
>
> Ĉu estas tro multe se oni enmetis la vorton Lumbini (aŭ Lumbinio) en PIV?
> Laŭ vikipedio je <https://eo.wikipedia.org/wiki/Lumbini>
> https://eo.wikipedia.org/wiki/Lumbini pri Lumbini (feliĉe en Esperanto):
>
> Lumbini estas urbo en la sudo de <https://eo.wikipedia.org/wiki/Nepalo>
> Nepalo apud la limo kun <https://eo.wikipedia.org/wiki/Hindio> Hindio. Ĝi
> estas la naskiĝloko de <https://eo.wikipedia.org/wiki/Siddharta_Gautama>
> Siddharta Gautama, la fondinto de la
> <https://eo.wikipedia.org/wiki/Budhismo> Budhismo, kiu vivis de 623 ĝis 543
> antaŭ <https://eo.wikipedia.org/wiki/Kristo> Kristo.
>
> Lumbini estas unu el la kvar plej gravaj pilgrimejoj rilate al la vivo de
> Budho <https://eo.wikipedia.org/wiki/Budho> .
>
> Lumbini estas ekde 1997 <https://eo.wikipedia.org/wiki/1997> sur la Listo
> de Mondheredaĵoj <https://eo.wikipedia.org/wiki/Monda_Hereda%C4%B5o> de
> UNESKO <https://eo.wikipedia.org/wiki/UNESKO> .
>
>
>
> Se Bet-Lehemo estas en PIV, certe mi opinias Lumbini devas ankaŭ en la sama
> vortaro.
>
>
>
> Via amike
>
> Abengo
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Pjer

unread,
Nov 5, 2015, 4:43:55 AM11/5/15
to la bona lingvo
Estus pli ĝuste : Betleĥem'o kaj precize tiele troviĝas la nomo en PIV2005, sed atentu Abengo, oni trovas en ĝi ankaù la vorton :
Lumbino, tamen estus pli ĝuste : Lumbini'o. Pro la internacia rekono de la vorto kaj ties prononco, plie Lumbin estas franca komunumo (urbeto de la distrikto Isère FR 38660)

Amike, Pjer.

Cho Chaoming

unread,
Nov 5, 2015, 5:26:25 AM11/5/15
to la-bona...@googlegroups.com, Taj...@yahoogroups.com, sogilsu

Kara Pjer,  saluton!

 

dankon pro via korektaro. Jes , Lumbino jam trovis en PIV 2005.  

Mi eraris ĉar me serĉis la vorton Lumbini ĉe la reta versio de PIV je: http://vortaro.net kaj ne trovis  ĝin. Ĉe PIV oni uzas 3 liniojn por la klarigo pri Bet-Leĥemo, sed  por Lumbino, nur spareme 1 linio, sen geopgrafia korordinato.

 

Se Lumbino jam troviĝis en PIV, ne plie bezonas diskuti pri ĝi.  Miaopinie la finaĵo –ino kiel loka aŭ vira nomo estas iom stranga (Ekzemple: Benjamino (Benjameno), kasino, ruino, Ukraino, ktp.). Se oni konsentas pri tio, tio estas en ordo.

 

Via amike

Abengo

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2015, 5:57:36 AM11/5/15
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'landa tajvano', sogilsu
Kara Cho Chaoming,

leginte ĉiujn mesaĝojn pri tio mi kreis la paĝon Lumbeno en http://bonalingvo.net/index.php/Lumbeno_azt .
Mi prenis el unu el viaj mesaĝoj la difinon (kun kelkaj skribaj adaptoj).

Nun via tasko estas konigi al budaanaj kaj aziaj esperantistoj tion, por ke oni sekvu aŭ malsekvu nian uzon. Sen tia diskonigado nia agado estos senutila. La redaktantoj de PIV enprenos nian vorton nur se ĝi estos vaste uzata.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Pjer

unread,
Nov 5, 2015, 5:09:07 PM11/5/15
to la bona lingvo, Taj...@yahoogroups.com, kog...@hanmail.net
Tiuj vortoj ebligos vortludojn :
ŝerca : lumb'in'o (estas ne in'lumb'o !)
interesa : lum'ben'o... Budhao lum'igis homojn pri sufero, tio estas beno !

Ridigeme kaj amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2015, 5:18:21 PM11/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:

|   interesa : lum'ben'o... Budhao lum'igis homojn pri sufero, tio estas beno !

Ho potenco de Budao!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages