namast- en Esperanto

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2015, 7:24:52 AM11/3/15
to listo 'landa nepala', listo 'kontinenta azia', bara...@yahoogroups.com
Karaj azianoj kaj aparte nepalanoj kaj baratanoj,

ekestis diskuto pri la oportuneco havi en Esperanto la radikon namast-. Ĉu vi bonvolas konsili pri tio:

- ĉu estas oportune enhavi en Esperanto tiun radikon, kiu indikas azian salutmanieron
- ĉu vi preferus, ke la baza radiko estu namast-i aŭ namast-o  (sŭ eventuale namaste-i/namaste-o)
- kion laŭ vi signifus tiu radiko

Dankon!

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2015, 7:16:11 AM11/5/15
to ~ listo lbl
Venis respondo de baratano pri namast-

Renato


-------- Messaggio Inoltrato --------
Oggetto: Re: namast- en Esperanto
Data: Thu, 5 Nov 2015 12:27:18 +0530
Mittente: Mukur Dasgupta <probal....@gmail.com>
A: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
CC: bara...@yahoogroups.com


Kara Renato kaj karaj samlistanoj,

La precedencoj en Esperanto sugestas, ke indas adopti la formon namast/e per la asimila metodo, do trakti ghin kiel salutan adverbon. Ghi funkciu gramatike analogie al 'bele, brile, bonege', kaj signifu lau mi 'ekzistas etoso de reciproka respekto inter ni, kaj jen gesto fortiganta mian kredon pri tiu ekzisto'. La verbo namast/i signifu lau mi 'deklari reciprokecon de respekto, kaj fakultative ankau gesti en maniero indikanta tiun etoson', kaj lasu al la kulturoj libervolan elekton de konkreta gesto. Multaj vershajne adoptos la sudazian formaton, sed la leksika difino ne insistu pri tio.

Prefere oni adoptu ghin kiel verban radikon, sed sub la kompreno, ke la adverba formo aperos treege ofte.

Mi min detenas pri la plua uzindo de la verbo nam/i, kiun mi lanchis en Primico.

Amike

Probal
--
Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 Barrackpore Trunk Road
Kolkata 700108, India


Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2015, 6:52:07 AM11/6/15
to ~ listo lbl
Bonvenon al Poshraj Subedi, kiu aliĝis al ĉi tiu listo kaj povas tuj reagi al mia demando:

Kion signifas namas-kar precize?

Amike

Renato


-------- Messaggio Inoltrato --------
Oggetto: Re: namast- en Esperanto
Data: Fri, 06 Nov 2015 15:53:43 +0545
Mittente: poshrajs <posh...@yahoo.com>
Rispondi-a: poshrajs <posh...@yahoo.com>
A: renato....@gmail.com


mal longa 
vorto 
Namaste kaj longa aux gxusta vorto 
estas Namaskar 
poshraj subedi
Nepalo
Sent via the Samsung GALAXY S®4, an AT&T 4G LTE smartphone


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages