Efektive mi eraris, retenante la ekzemplon pri "emajlo", kiam mi refaris la liston.Tio estas tipa eraro de italoj, sed ne taŭga kiel ekzemplo el La Bona Lingvo.
Vi povas helpi min fari pli bonan liston por la venonta fojo. Jen mia unua provo plibonigi tiun liston:
fragila - rompiĝema
kafeterio - manĝejo
neŭralgio - nerv-doloro
majoritato - plimulto
hagiografio - sanktul-vivo
pneŭmonio - pulmo-brulumo
sentinelo - gardo-staranto
ekstrakto - eltiraĵo
Sed pri kelkaj el tiuj, mi havis dubojn, ekzemple mi mem preferus diri "pulmo-inflamo" anstataŭ "brulumo", kaj oni povus demandi sin, ĉu "plimulto" aŭ "plejmulto"? Tial finfine mi ne uzis ĉiujn el tiuj vortoj.
Cetere en afiŝo, kies celo estas trafi la okulon de preterpasantoj, oni bezonas simplajn formojn sen krampoj kaj aliaj precizigoj. Ekzemple pri "kafeterio" mi pli precize dirus "(memserva) manĝejo", sed tio ne taŭgas kiel reklama slogano.
Anna