ekskuzo

4 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Feb 26, 2022, 10:50:49 PM2/26/22
to la bona lingvo

ekskuzo, eskuzo -> senkulpiga/sindefenda kialo/klarigo
ekskuzi, eskuzi -> prezenti senkulpigan/sindefendan kialon/klarigon pri

Inter ĉi tiuj elektoj, mi ne havas klaran preferon.

lowenstein, anna

unread,
Feb 27, 2022, 1:05:45 PM2/27/22
to la-bona...@googlegroups.com
Oni ne nepre devas havi preferon. Kelkfoje povus esti pluraj taŭgaj manieroj por anstataŭigi neoficialan vorton. Laŭ mi, "ekskuzo" anstataŭas la Fundamenton vorton "preteksto".

Anna
--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2022, 1:29:06 PM2/27/22
to la-bona...@googlegroups.com
laŭ mi lalinio povus esti

ekskuzi --> senkulpigi sin
ekskuzo --> senkulpigo, preteksto

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfQofu-N8JexU9mCb9%2BfYx%3DKDbO3NGULmfbZRSLXdp2A6Q%40mail.gmail.com.


--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

lowenstein, anna

unread,
Feb 27, 2022, 1:49:46 PM2/27/22
to la-bona...@googlegroups.com
On Sun, 27 Feb 2022 at 18:29, Renato Corsetti <ren...@esperanto.org> wrote:
laŭ mi lalinio povus esti

ekskuzi --> senkulpigi sin
ekskuzo --> senkulpigo, preteksto

Ŝajne oni uzas ankaŭ "ekskuzi" refleksive, do la rekta ekvivalento de "ekskuzi" estas senkulpigi".  Ekzistas ankaŭ la verbo "preteksti".

Anna


ro-esp

unread,
Feb 27, 2022, 5:08:23 PM2/27/22
to la bona lingvo


Op zondag 27 februari 2022 om 04:50:49 UTC+1 schreef noammohr:

ekskuzo, eskuzo -> senkulpiga/sindefenda kialo/klarigo
ekskuzi, eskuzi -> prezenti senkulpigan/sindefendan kialon/klarigon pri

Kial ne simple "pardonpeti" ?
 

Inter ĉi tiuj elektoj, mi ne havas klaran preferon.


Mi emas eviti la vorton. Unue ĉar ne temas pri igi iun senkulpa (ri ja jes faris kion ri faris) , sed krome ĉar la angla "excuse" indikas ke la kialo estas febla, pretenda aú mensoga. [en tiuj kazoj ni dirus "preteksto"]

                                            ĝis, Ronaldo N

noammohr

unread,
Feb 27, 2022, 10:03:38 PM2/27/22
to la bona lingvo
Mi pensas, ke ekskuzo ne estas preteksto, ĉar preteksto devas esti falsa kaj devas kaŝi alian motivon. Ekskuzo nur estas kialo kiu senkulpigas aŭ malpliigas la kulpecon. Ekzemple, "Mi alvenis malfrue ĉar aŭto frapis min survoje kaj mi devis iri al la malsanulejo pro rompita kruro" estas ekskuso, sed ne preteksto, ĉar ĝi estas honesta kaj ĉar ne temas pri ia motivo. Sed tiu ekzemplo ne estas pardonpeto -- pardonpeto ne devas inkluzivi kialon ("Pardonu pro la malfrueco" estas pardonpeto), kaj ekskuzo ne devas peti pardonon ("Mi alvenis malfrue ĉar vi intence mensogis pri la ĝusta tempo!").

Mi ne taksas la anglan vorton indikanta ke la kialo estas malbona aŭ mensoga, sed ĝi povas havi malbonan etoson ĉar ofte homoj ne ŝatas aŭdi kialojn, al ili nur gravas la rezultojn kaj ili volas ke oni akcepti la respondecon kaj ne peni senkulpigi, precipe kiam senkulpigoj povas esti nefideblaj.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages