KOSOVO
La aktuala temo dum la lastaj tagoj.
en SCE
http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/browse_thread/thread/a9f495b2922c144d/bf56301284c868e9#bf56301284c868e9
========================================================================
Peeter: 17.02.2008
------------------------------------
Hodiaŭ estas la dato kiam Kosovo deklaras sendependiĝon kiel ŝtato.
Mi estas tre malbone informita pri E-agado en Kosovo.
Ĉu estas tie E-asocio?
Ĉu UEA pretas akcepti novan landan asocion? Ĉu EEU havas iun planon/
projekton por paca integriĝo de E-organizaĵoj de Kosovo kaj Serbio?
Ĉu
esperantistoj de Kosovo kaj Serbio havas iujn iniciatojn por servi
kiel perantoj de internacia amikeco kaj servado kiel ponto en la
konflikto?
Peeter
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Dirk Bindmann: 17.02.2008
------------------------------------------------
> Peeter skribis:
> Hodiaŭ estas la dato kiam Kosovo deklaras sendependiĝon kiel ŝtato.
> Ĉu UEA pretas akcepti novan landan asocion?
En tiaj dubaj kazoj estas saghe atendi ghis membrigho de Kosovo al
UN.
Kore
Dirk
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Peeter: 17.02.2008
-------------------------------------------------------
> On Feb 17, 4:45 pm, Dirk Bindmann <
wal...@esperanto.de> skribis:
> En tiaj dubaj kazoj estas saghe atendi ghis membrigho de Kosovo al UN.
Nuna komenca stato de Kosovo donas al esperantistaro, se gxi eksistas
en Kosovo, enorme grandan eblon kapti gravan pozicion en la lando.
Resti atendi pli klaran situacion signifas perdi la favoran okazon.
Atendi membrigxon en UNO oni povas ecx longe, ekzemple Svislando
aligxis al UNO nur 2002.
Peeter Aitai
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Osmo Buller: 17.02.2008
---------------------------------------------------
> Peeter Aitai:
> Hodiau estas la dato kiam Kosovo deklaras sendependigon kiel stato.
Mi estas tre malbone informita pri E-agado en Kosovo.
Cu estas tie E-asocio?
> Cu UEA pretas akcepti novan landan asocion?
Almenau lau mia scio ne estas E-asocio en Kosovo. Estas ankau neniu
individua membro de UEA tie. La situacio estas sama en Montenegro.
Osmo Buller
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Dirk Bindmann: 17.02.2008
-------------------------------------------------------
> Peeter skribis:
>> En tiaj dubaj kazoj estas saghe atendi ghis membrigho de Kosovo al UN.
> Nuna komenca stato de Kosovo donas al esperantistaro, se gxi eksistas
> en Kosovo, enorme grandan eblon kapti gravan pozicion en la lando.
> Resti atendi pli klaran situacion signifas perdi la favoran okazon.
> Atendi membrigxon en UNO oni povas ecx longe, ekzemple Svislando
> aligxis al UNO nur 2002.
Svislando ne estis duba kazo kaj fakte lulilo de UEA. Pri Kosovo
okazis,
okazas kaj okazos akraj politikaj disputoj.
Mi preferas malperdi 120 UEA-membrojn en Serbio ekster Kosovo ol perdi
0
UEA-membrojn en Kosovo.
Kore
Dirk
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
AV3 (Arnold Victor): 17.02.2008
------------------------------------------------------
Vi ŝajnas kalumnii 120 serbajn Esperantistojn per la supozo, ke ili
unuanime reagus naciismaĉe al agnosko de kosovaj Esperantistoj, se
estas
iuj. Kaj matematika kalkulo ŝajnas al mi malbona maniero decidi pri
servoj al kosovaj Esperantistoj, se estas iuj. Ŝajnas al mi, ke la
traktado de eŭskaj kaj katalunaj Esperantistoj estas la ŝablono por
justa traktado de kosovaj Esperantistoj spite eblajn minacojn aŭ
perdon
de iuj ajn naciismanoj.
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====+
+
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@Wearthlink.net>
||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@Wearthlink.net>
||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/
||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====+
+
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Dirk Bindmann: 18.02.2008
-----------------------------------------
AV3 schrieb:
>> Mi preferas malperdi 120 UEA-membrojn en Serbio ekster Kosovo ol perdi 0
>> UEA-membrojn en Kosovo.
> Vi ŝajnas kalumnii 120 serbajn Esperantistojn per la supozo, ke ili
> unuanime reagus naciismaĉe al agnosko de kosovaj Esperantistoj, se estas
> iuj. Kaj matematika kalkulo ŝajnas al mi malbona maniero decidi pri
> servoj al kosovaj Esperantistoj, se estas iuj. Ŝajnas al mi, ke la
> traktado de eŭskaj kaj katalunaj Esperantistoj estas la ŝablono por
> justa traktado de kosovaj Esperantistoj spite eblajn minacojn aŭ perdon
> de iuj ajn naciismanoj.
Via prefero ne kontrauas la mian: kataluna kaj euska Esperanto-
asocioj
ne estas asociaj membroj de UEA. Tamen la kazoj ne kompareblas al
Kosovo, char Kosovo nun pretendas esti propra shtato sendependa de
Serbio, dum katalanoj kaj euskoj pliparte konsentas pri ilia aparteno
als Hispanio au Francio.
Kore
Dirk
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Dario Rodrigues 18.02.2008
-------------------------------------------------------
Kara Arnold: Vi skribis i.a.: "la traktado de eŭskaj kaj katalunaj
Esperantistoj estas la ŝablono por justa traktado de kosovaj
Esperantistoj".
Mi klarigu ke la rilatoj inter eŭskaj, katalunaj kaj aliteritoriaj
esperantistoj el la hispana Ŝtato estas tutkoraj, plene akordaj al la
zamenhofa spirito kaj ke ekzistas perfekta kunlaboro inter ĉiuj
asocioj.
Estas vero ke ekzistas unu nigra makuleto: ekde la jaroj 1990 Hispana
Esperanto-Federacio vetois na Kataluna E-Asocio antaŭ UEA rilate al
la
deziro de ĉi lasta esti konsiderata kiel landa asocio. Sed spite
al tio la rilatoj inter unuopaj esperantistoj kaj same inter la
diversaj
E-asocioj estas tre kontentigaj.
Dario
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
AV3 (Arnold Victor): 18.02.2008
------------------------------------------------------
Dario Rodriguez wrote:
> Kara Arnold: Vi skribis i.a.: "la traktado de eŭskaj kaj katalunaj
> Esperantistoj estas la ŝablono por justa traktado de kosovaj
> Esperantistoj".
> Mi klarigu ke la rilatoj inter eŭskaj, katalunaj kaj aliteritoriaj
> esperantistoj el la hispana Ŝtato estas tutkoraj, plene akordaj al la
> zamenhofa spirito kaj ke ekzistas perfekta kunlaboro inter ĉiuj asocioj.
> Estas vero ke ekzistas unu nigra makuleto: ekde la jaroj 1990 Hispana
> Esperanto-Federacio vetois na Kataluna E-Asocio antaŭ UEA rilate al la
> deziro de ĉi lasta esti konsiderata kiel landa asocio. Sed spite
> al tio la rilatoj inter unuopaj esperantistoj kaj same inter la diversaj
> E-asocioj estas tre kontentigaj.
Precize tion mi celis. Neniuj du okazaĵoj estas tute samaj, sed
ĝenerale
dirite UEA agnoskas la ekziston de diversaj asocioj en unu nacio kaj
agas pli malpli laŭ internacia normo en agnosko de sendependiĝo. Eĉ
se
estas hispanoj, kiuj supozas la hispanan asocion la sola porparolanto
por Hispanianoj, UEA riskas perdon de tiuj hispanoj per agnosko de
diversaj lingvaj kaj etnaj esprimrimedoj interne de unu lando.
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
AV3 (Arnold Victor): 18.02.2008
--------------------------------------------------------
Mi rememoras, ke katalunaj Esperantistoj petis sendependan membrigxon
en
UEA sed tio estis rifuzita. Do, mi kredas, ke tie estas pli forta
sento
de regiona kaj etna lojaleco ol nacia. UEA agnoskas kaj apartajn
esprimrimedojn kaj ekonomian kaj politikan nacian forton.
Mi favoras al sama traktado de kosovaj Esperantistoj, se estas iuj,
spite al minacoj de serbaj naciismanoj, el kiuj mslmultsj estas
Esperantistoj. Se Kosovo sukcesos membriĝi en EU, estiĝos forta
argumento por sendependa nacia asocio, se estas postulo por tiu.
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Dirk Bindmann: 18.02.2008
-------------------------------------------------
AV3 skribis:
> Mi rememoras, ke katalunaj Esperantistoj petis sendependan membrigxon en
> UEA sed tio estis rifuzita. Do, mi kredas, ke tie estas pli forta sento
> de regiona kaj etna lojaleco ol nacia. UEA agnoskas kaj apartajn
> esprimrimedojn kaj ekonomian kaj politikan nacian forton.
> Mi favoras al sama traktado de kosovaj Esperantistoj, se estas iuj,
> spite al minacoj de serbaj naciismanoj, el kiuj mslmultsj estas
> Esperantistoj. Se Kosovo sukcesos membriĝi en EU, estiĝos forta
> argumento por sendependa nacia asocio, se estas postulo por tiu.
Do vi favoras, ke UEA rifuzu Landan Asocion de Kosovo (kiu fakte ne
ekzistas). Au kiel mi komprenu viajn du alineojn? Kial "serbaj
naciismanoj" minacu, se kosovo-esperantistoj estos same traktataj
kiel
katalunoj?
Kore
Dirk
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
AV3 (Arnold Victor): 18.02.2008
--------------------------------------------------------
CXar kosovaj esperantistoj ankoraux ne anoncis sin, nia diskuto estas
pure teoria. Mi favoras al landa asocio por kosovaj Esperantistoj
kiam
Kosovo atingos sufiĉon de internacia agnosko, ekz., per membrigxo en
EU.
GXis tiam traktado kiel katalunaj esperantistoj tauxgus. Laux mia
kompreno serbaj naciismanoj minacas al iu ajn montro de
sendependigxado
por kosovanoj. Mi dubas, cxu multaj serbaj Esperantistoj agas tiel,
sed
mi favoras al agnosko de pli malpli sendependa kosova esperantista
organizo laux la supre menciita maniero spite al iuj ajn minacoj. Mi
forte dubas, ke tio riskus perdon de cxiuj 120 serbaj esperantistoj,
sed
gxi ja meritus la riskon, same kiel agnosko de apartaj organizoj por
katalunanoj kaj euxskanoj meritas la riskon malplacxi al hispanaj
naciismanoj, kiuj ja ne estas same minacemaj kiel serbaj naciismanoj.
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Dario Rodrigues: 19.02.2008
----------------------------------------------------
Arnold skribis i.a.: "Mi forte dubas, ke tio [agnosko de kosova
E-asocio] riskus perdon de cxiuj 120 serbaj esperantistoj, sed gxi ja
meritus la riskon, same kiel agnosko de apartaj organizoj por
katalunanoj kaj euxskanoj meritas la riskon malplacxi al hispanaj
naciismanoj, kiuj ja ne estas same minacemaj kiel serbaj
naciismanoj."
Mi deziras insisti pri la nutempa hispana situacio pri esperantaj
asocioj.
Ekzistas perfekta interkompreno inter la E-asocioj ekzistantaj en la
hispana Ŝtato, malgraŭ la restado de la vetoo de Hispana E-Federacio
kontraŭ Kataluna E-Asocio ĉe UEA.
Kataluna E-Asocio ŝajne komprenas ke ne estas tiu vetoo kio
malebligas
ĝian agnoskon kiel sendependa Landa Asocio de UEA, sed ke ĉefe kulpas
la
normoj de UEA mem rilate al nacioj kiuj ne estas sendependaj. Ĝi
kunlaboras lojale kun Hispana E-Federacio. En unu el la lastaj
kunvenoj
de la Estraro de Hispana E-Federacio 3 membroj voĉdonis favore al la
forigo de la vetoo, 3 kontraŭ kaj 1 sindeteno, tial la vetoo restas.
Nuntempe, apud la hispana federacio aperas en la Jarlibro de UEA
jenaj
asocioj en la rubriko Hispanio: Andaluzia E-Unuiĝo, Eŭska E-Asocio,
Kataluna E-Asocio kaj Kultura Asocio Esperantista.
Pruvo de la amika kunlaboro inter esperantistoj de ĉiuj teritorioj de
la
hispana Ŝtato plus Portugalio estas la ĉiujara Iberia Renkontiĝo,
ĉijare
okazonta en Benicassim (somerurbo ĉe Mediteraneo) de la 14a ĝis la
16a
Marto 2008; ĝia paĝo aperas en esperanta, portugala, hispana,
kataluna,
eŭska, okcitana, aragona kaj asturia lingvoj:
http://www.esperanto.cat/ir2008/
Dario
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Peeter: 19.02.2008
---------------------------------------------------
On Feb 19, 9:54 am, "Dario Rodriguez" <
spamo...@spamo.ne> skribis:
> malgraŭ la restado de la vetoo de Hispana E-Federacio
> kontraŭ Kataluna E-Asocio ĉe UEA.
> Kataluna E-Asocio ŝajne komprenas ke ne estas tiu vetoo kio malebligas
> ĝian agnoskon kiel sendependa Landa Asocio de UEA, sed ke ĉefe kulpas la
> normoj de UEA mem rilate al nacioj kiuj ne estas sendependaj.
Neniu lando en nuntempa mondo estas absolute sendependa. Sendependeco
estas relativa. Neniu kontraŭas ekziston de Aŭstralio, Nov-Zelando aŭ
Kanadio en listo de sendependaj landoj malgraŭ tio ke ili ĉiuj estas
regata de sama reĝ(in)o. Ofte okazas ke iuj teritorioj aŭ municipaj
administraj unuoj aŭ eĉ lokaj komunumoj estas praktike pli
sendependaj
ol iuj suverenaj landoj limigitaj en siaj decidoj per diversaj
internaciaj kontraktoj kaj kontrolo.
UEA havas politikon ŝtatpolitikan kaj ne baziĝantan sur reala ekzisto
de nacioj/etnoj/popoloj/lingvoregionoj...
Kiam EAE en Estonio esprimis deziron restarigi sian membrecon en UEA,
tiam la unua reago estis neentusiasma malvarmeco kaj klarigo ke se
oni
reakceptas EAE do ankaŭ E-organizoj de aliaj (eks)sovetiaj
respublikoj
ekdeziras aliĝi...
> Nuntempe, apud la hispana federacio aperas en la Jarlibro de UEA jenaj
> asocioj en la rubriko Hispanio: Andaluzia E-Unuiĝo, Eŭska E-Asocio,
> Kataluna E-Asocio kaj Kultura Asocio Esperantista.
En Britio estas diversaj E-organizaĵoj kaj ekzemple Nord-Okcidenta
Esperanto-Federacio (de Anglujo) inkluzivas ankaŭ esperantistojn de
Manksa Insulo malgraŭ tio ke Manks-insulo ne estas parto de La
Unuigita Regno de Grandbritio kaj Nord-Irlando.
Oni baziĝu sur utilo por Esperanto kiel la ĉefa kaj unua deirpunkto!
> Pruvo de la amika kunlaboro inter esperantistoj de ĉiuj teritorioj de la
> hispana Ŝtato plus Portugalio estas la ĉiujara Iberia Renkontiĝo, ĉijare
> okazonta en Benicassim (somerurbo ĉe Mediteraneo) de la 14a ĝis la 16a
> Marto 2008; ĝia paĝo aperas en esperanta, portugala, hispana, kataluna,
> eŭska, okcitana, aragona kaj asturia lingvoj
La 21-a jarcento en EU sanĝas multajn rilatojn rigidajn en rilato de
enlanda etna politiko.
Ekzemple en Britio, kie la lokaj pralingvoj iam estis premataj, ili
nun estas favorataj kaj subtenataj (En Liverpool mi povas spekti 5
TV-
programojn en la angla kaj unu (de BBC) en la kimra...
---------------------
Arnold Victor (AV3) Feb 18 3:09pm skribis:
> Mi rememoras, ke katalunaj Esperantistoj petis sendependan membrigxon en
> UEA sed tio estis rifuzita. Do, mi kredas, ke tie estas pli forta sento
> de regiona kaj etna lojaleco ol nacia. UEA agnoskas kaj apartajn
> esprimrimedojn kaj ekonomian kaj politikan nacian forton.
Nacia idento povas esti plurnivela.
Eblas diri ke en Hispanio loĝas hispanoj kaj eŭskoj kaj katalunoj
estas parto de la hispana nacio.
Sed eblas diri ankaŭ ke eŭskoj kaj katalunoj formas apartajn naciojn
en Hispanio.
Tio estas afero ne nur jura sed antaŭĉio afero de ĉiu persono mem,
kiel iu aŭ alia persono sentas sian identecon.
Notindas ja ankaŭ historia ekzisto de aŭtonomaj ŝtatoj Respubliko
Eŭska 1936-1937 kaj Katalunio 1932-1938.
Parolante pri Kosovo min interesis utiligeblo de la situacio por
Esperanto kaj ne internacia politiko tie.
Peeter Aitai