Politiko 3

10 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Mar 11, 2008, 6:17:28 AM3/11/08
to Estonio
Politiko 3
estas daŭurigo de la temo aperinta pli frue sub
Politiko
Politiko 2
 
Ĉi tie estas libera forumo por opiniesprimo pri politiko ligita kun Estonio aŭ Esperanto. Espereble pluraleco de opinioj aŭ malkonsento pri iuj eldiroj ne naskas malamikecon (mi esperas ke malkaŝa, sincera esprimo de opinioj pliproksimigas nin al plia toleremo, komprenemo kaj kunlaboro).
 
Peeter Aitai
Peeter.jpg

Peeter Aitai

unread,
Mar 11, 2008, 11:54:37 AM3/11/08
to Estonio

LINGVOPOLITIKO
 
Prezidento Ilves: En EU oni devas levi nivelon de lingvo-instruado.
----------------------------------------------------------------------------------------------
 
Laŭ prezidento de Estonio, Toomas Hendrik Ilves, post 10 jaroj devus ĉiu studento de EU scipovi iun lingvon de iu alia EU-membrolando krom la angla.
Laŭ s-ro Ilves oni devas por Eŭropa identeco iri pli ol proponas La Eŭropa Komisiono, kiu antaŭvidas unujaran studadon en universitato de alia membroŝtato. (Laŭ perado de La Prezidenta Oficejo pri la prezidenta parolo farita hodiaŭ en Eŭropa Parlamento).
Por tio necesas levi nivelon de lingvo-instruado, opinias Ilves.
"Post dek jaroj ni devus vidi Eŭropan Union en kiu ĉiu studento scipovas lingvon de iu alia membroŝtato," diris prezidento.
"Mi temas ne pri la angla, kiun ne eblas pro la globala dominado en scienco kaj komerco, distro kaj interreto plu konsideri kiel fremda lingvo. Mi temas pri tio ke ekzemple portugalo sciu la polan, estono la hispanan kaj svedo la slovenan," li diris.
 
En Estonio estas situacio tia ke ĉiuj estonoj estas plurlinvaj kaj rusoj loĝantaj en Estonio estas aŭ dulinvaj aŭ scipovantaj nur la rusan (46 % da ruslingvanoj).
Krom la juna generacio ĉiuj estonoj scipovas krom la estona ankaŭ la rusan kaj granda parto da loĝantaro ankaŭ iom da finna. En lernejoj oni lernis ankaŭ aŭ la anglan aŭ la germanan sed pro manko de praktikebloj la nivelo estis/restis tre malbona.
Juna generacio lernas la anglan kiel la unua fremdlingvo kaj kapablas ĝin ankaŭ praktike uzi. Ĝenerale en Estonio oni ĉiam aprezis lingvolernadon.
 
En nunaj kondiĉoj estas tre aktuala kaj grava prezenti al ŝtataj edukaj instancoj pruvilojn pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Espereble en Akademio de Esperanto oni tion preparis/as. Nun oni parolu ne pri anstataŭigo de aliaj lingvoj per eo sed pri utilo de eo por lingvoinstruado. 
 
Peeter Aitai

Renato Corsetti

unread,
Mar 11, 2008, 12:04:47 PM3/11/08
to est...@googlegroups.com
La prezidanto diris:


"Mi temas ne pri la angla, kiun ne eblas pro la globala dominado en scienco kaj komerco, distro kaj interreto plu konsideri kiel fremda lingvo. Mi temas pri tio ke ekzemple portugalo sciu la polan, estono la hispanan kaj svedo la slovenan,"

Amuzajn aferojn diras prezidantoj, elprenante ilin el la raportoj de EU. Se oni ne plu konsideras la anglan fremda lingvo, tio memorigas min pri la tempoj, en kiuj oni ne povis konsideri la rusan fremda lingvo.


En nunaj kondiĉoj estas tre aktuala kaj grava prezenti al Štataj edukaj instancoj pruvilojn pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Espereble en Akademio de Esperanto oni tion preparis/as. Nun oni parolu ne pri anstataŭigo de aliaj lingvoj per eo sed pri utilo de eo por lingvoinstruado.

Tion oni dau're diskutas en la listo <lingvol...@googlegroups.com>. Estus interese se iu el Estonujo povus sekvi tiajn diskutojn kaj helpi trovi klasojn en Estonujo, kie oni povas instrui Esperanton.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Peeter Aitai

unread,
Mar 11, 2008, 4:23:42 PM3/11/08
to est...@googlegroups.com
Cxar mia interreta konektotempo estas limigita mi devas dirindon
posxtigi po malgrandaj eroj.

Nun pri Lingvolancxilo.
Lige kun bezono de esplorrezultoj pri propedeutika valoro de
Esperanto, kion mi atendas de AdE, Renato Corsetti diras ke tion oni
diskutas en la google-grupo Lingvolancxilo. Li donas la retposxtan
adreson lingvol...@googlegroups.com kaj aldonas ke "Estus interese
se iu el Estonujo povus sekvi tiujn diskutojn..."
Sed vizitante la adreson http://groups.google.com/group/lingvolancxilo
evidentigxas ke la grupo estas SEKRETA kaj por ekscii pri kio tie
temas oni devas komence membrigxi (se oni estos akceptata...).
Cxar mi estas hazarde leginta iom pri Lingvolancxilo en Libera Folio
mi ne timas ke tie estas internacia krima mafio au politika terorisma
grupo. Tamen mi kutime ne membrigxas en grupojn pri kiuj mi nenion
scias (la celo, temoj, grupanoj k.t.p.) same kiel mi ne subskribas
dokumentojn sen legado de la enhavo au same kiel mi ne acxetas libron
nevidinte gxin kaj ne havanta fidindajn informojn pri la enhavo.
La problemo estas pli largxa ol nur tiu unu grupo.
Cxe Google estas nun 206 grupoj kies lingvo estas Esperanto. (Por vidi
la liston klaku sur "pri la grupo" kaj tie sur "lingvo: esperanto").
Sercxante per google pri grupoj uzante la vorton "esperanto" oni
ricevas liston de 171 grupoj en 13 lingvoj (inter ili 70 en esperanto)
En la lasta listo estas ekzemple notita grupo en la abkhaza lingvo kio
fakte estas esperantlingva grupo "rundaj esperantistoj" (de
esperantoparolantoj de Burundo, Afriko) kie jam 3 jarojn cxefaktivas
R.Corsetti. Sed ne tia lingvonoma konspirado estas nuna temo. La temo
estas stranga sekreteco de esperanto-grupoj. Mi komprenas ke povas
esti iuj privataj grupetoj kiuj preferas arkivi siajn leterojn en
Googlegrupo kaj tiaokaze malpublikeco estas komprenebla. Iuj timas
spamadon kaj malhelpon de mense malsanaj au malamikaj personoj (tiaj
okazoj ja estas). Tiuokaze ja suficxas kondicxo ke posxtigi mesagxojn
povas nur membroj aprobitaj.
Se sekreta estas Europo-Demokratio-Esperanto (politika partio) au
rejm-aktuale (Informilo de REJM pri aktualaj temoj (Rusio)) do povas
esti la celoj estas kasxendaj, sed kial estas sekretaj esperantisti
toscani au FOTE-Foto Organizo Tutmonda de Esperantistoj au Corso di
esperanto di 3* grado? Kio estas sekreta en esperanto-kurso ke gxiaj
tekstoj estu al publiko nelegeblaj?
Inter la mondmilitoj dum la pasinta jarcento estis en Estonio
Esperanto-societoj kiuj estis esperantaj nur launome por kasxi sian
vera politikan agadon komunistan. Espereble la google-grupoj tamen
agas por esperanto.
Do konklude mi devas aserti ke malmulte helpas informacio sekrete
kasxita en nebublikaj grupoj. Publike legeblas ekzemple bona artikolo
de Otto Haszpra en Literatura Foiro 2007 pagxoj 265-276.

Peeter Aitai

Renato Corsetti

unread,
Mar 11, 2008, 5:56:47 PM3/11/08
to est...@googlegroups.com
Kara Peter,

mi efektive ne komprenas pri kio vi parolas. La grupo 'lingvolancxilo' funkcias jam de kelkaj jaroj kaj havas multajn anojn kaj agantojn.

Mi ne scias, kiel oni legas g'iajn arkivojn, c'ar mi legas la mesag'ojn en la listo. C'iuokaze la gvidanto, tute publike, estas Ludoviko Molnar, <ludo...@t-online.hu>. Bonvolu skribi al li kaj demandi kiel oni legas la arh'ivojn. Ne estas io ajn sekreta pri tio, kiononi diskutas tie, ec' male oni provas varbi homojn al la kunlaborantaro.

Mi rediras ke AdE ne pretigas ion pri propedeuxtika valoro, pri kiu cetere, almenau' hisotrie, mi kredas ke vi trovas multon en Vikipedio kaj g'enerale en la reto.

Kio ne plac'as al vi en la nomo "rundaj esperantistoj"? Oni diskutis pri g'i, kaj g'i estas kompromisa nomo, c'ar rund- estas la loka radiko por la log'antoj de Burundo.

Amike

Renato

Peeter Aitai

unread,
Mar 12, 2008, 2:37:25 PM3/12/08
to est...@googlegroups.com

Komence kelkvorte responde al Renato Corsetti.

>Kara Peter,

>mi efektive ne komprenas pri kio vi parolas. La grupo
>'lingvolancxilo' funkcias jam de kelkaj jaroj kaj havas multajn anojn
>kaj agantojn.
>

Eble jes sed pri kio tie temas ne eblas ekscii sen anticipa membriĝo.

>Mi ne scias, kiel oni legas g'iajn arkivojn, c'ar mi legas la
>mesag'ojn en la listo.

Se al vi estas pli komforte ĉion legi nur en via poŝtkesto do estas via elekto. De tempo al tempo tamen konsilindas viziti ankaŭ grupon kaj tie havi superrigardon ĉar ofte surloke oni ricevas pli klaran vidon pri aferstato ol penante leterojn grupigi en la poŝtkesto.

Ekzemple malfermante la temon en grupo malfermiĝas ĉiuj mesaĝoj (ĝis 25) tie kaj eblas vidi diskuton. En iuj poŝtkestoj samtemaj mesaĝoj aperas grupe  (se oni ne ŝanĝas temon, sed ĉiun mesaĝon necesas malfermi aparte), en iuj poŝtkestoj mesaĝoj dume ne grupiĝas laŭ temo kaj ili estas listigitaj laŭ alvenordo tempa.

Nuntempe google-grupoj estas ne simple dissendolistoj de mesaĝoj. Ili estas forumoj diverseblaj kaj iom similas al retaj gazetoj. Por vidi tion vizitu por momento ekzemple la grupon http://groups.google.com/group/eliro kie estas ne nur diskuttemoj sed ankaŭ paĝoj kaj alŝutitaj dokumentoj... Plejparto de vizitoj al grupoj faras legantoj kiuj ne estas membroj de la grupo (same kiel oni legas rete gazetojn (precipe nacilingvajn) sen membriĝo aŭ oficiala abonado). Ankaŭ ne ĉiuj grupanoj abonas ĉar al iuj estas pli oportune legi en la grupo kaj ne spamigi vane la poŝtkeston.

Laŭ mi kaŝado de tekstoj de iu ajn grupo (krom iuj tre specifaj maloftaj okazoj) estas tute nenormala fenomeno.

>Mi rediras ke AdE ne pretigas ion pri propedeuxtika valoro, pri kiu
>cetere, almenau' hisotrie, mi kredas ke vi trovas multon en Vikipedio
>kaj g'enerale en la reto.

Bedaŭrinde pri propedeŭtiko troveblas tre malmulte!!! kaj eĉ tio kion oni povas trovi estas ne tre pruva.

Estas tre malĝojige ke AdE ne okupiĝas pri scienca klarigo de valoroj de la lingvo Esperanto. Strange ke tiom grava afero estas resigita por hobio de unuopuloj (eble eĉ amatoroj)!

>Kio ne plac'as al vi en la nomo "rundaj esperantistoj"? Oni diskutis
>pri g'i, kaj g'i estas kompromisa nomo, c'ar rund- estas la loka
>radiko por la log'antoj de Burundo. 

Mi nenion estas dirinta pri la grupnomo "rundaj esperantistoj" (do aserti ke io ne plaĉas al mi estas fantazio). 

Mi notis tiun grupon pro tio ke la grupo estas registrita ne per la vera nomo de la lingvo uzata tie (Esperanto) sed la lingvon ial oni nomis la abkhazia. Mi trovis la grupon hazarde antaŭ jaro ĉar ĝi estas en Google  sola grupo uzanta la abĥazian kaj mi post iama vizito de Abĥazio (sur norda bordo de La Nigra Maro) deziris vidi la abĥazan lingvon.

Ligiĝas tio kun sekreteco (nepublikeco) de esperantistaj grupoj per tio ke malgraŭ tio ke la tekstoj estas publikaj neniu trovas la grupon (nek esperantistoj serĉante per la lingvo Esperanto, nek interesiĝantoj pri Burundio ĉar temas pri Kaŭkazia lingvo).

Tekstojn de la grupo Estonio povas legi ĉiuj. Aliĝo al la grupo estas ankaŭ libera kaj ne bezonas aprobon (ne multa nedezirata spamado okazis dum pli ol jaro).

Post klarigoj retis bedaŭrinde tro malmulta tempo por daŭrigi la lingvopolitikan temon. Do mi daŭrigos estonte.

 

Peeter Aitai

 

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2008, 4:57:05 PM3/12/08
to est...@googlegroups.com
Peter:

Nuntempe google-grupoj estas ne simple dissendolistoj de mesag'oj.

Nun mi komprenas, sed mi ne scia skial ili arang'is la liston en tiu maniero. sufic'as peti al Ludoviko Molnar, kaj li mem eble ec' ne konscias pri tio.

Lau' mi kas'ado de tekstoj de iu ajn grupo (krom iuj tre specifaj maloftaj okazoj) estas tute nenormala fenomeno.

Mi kredas, ke ili ec' ne scias, ke ilia tekstoj ne estas legeblaj. Skribu al ili se vi volas ke ili s'ang'u la agordojn de la listo.

Bedauxrinde pri propedeuxtiko troveblas tre malmulte!!! kaj ecx tio kion oni povas trovi estas ne tre pruva.

Pri la nepruveco de granda parto de tiuj eksperimentoj vi pravas. Mi iom resumis la situacion por la brita Springboard. En ilia retejo vi povs trovi la rezulton sub la titolo "Rationale" au' io simila.

Estas tre malÄ ojige ke AdE ne okupiÄ as pri scienca klarigo de valoroj de la lingvo Esperanto. Strange ke tiom grava afero estas resigita por hobio de unuopuloj (eble eĉ amatoroj)!

Fakte la organizaj'o, kiu plej sekvas tion estas ILEI, la internacia ligo de instruistoj.


Mi notis tiun grupon pro tio ke la grupo estas registrita ne per la vera nomo de la lingvo uzata tie (Esperanto) sed la lingvon ial oni nomis la abkhazia.

Mi kontrolis, kaj efektive estis tiel (mi ne scias kial). Mi nun s'ang'is al Esperanto.

Amike

Renato

Peeter Aitai

unread,
Mar 17, 2008, 2:18:44 PM3/17/08
to est...@googlegroups.com


On 3/11/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
La prezidanto diris:


"Mi temas ne pri la angla, kiun ne eblas pro la globala dominado en scienco kaj komerco, distro kaj interreto plu konsideri kiel fremda lingvo. Mi temas pri tio ke ekzemple portugalo sciu la polan, estono la hispanan kaj svedo la slovenan,"
Amuzajn aferojn diras prezidantoj, elprenante ilin el la raportoj de EU. Se oni ne plu konsideras la anglan fremda lingvo, tio memorigas min pri la tempoj, en kiuj oni ne povis konsideri la rusan fremda lingvo.
 
 
Nun kelkvorte pri alia ero de respondo.
 
Se ne elŝiri frazon el konteksto sed rigardi kion oni deziris per siaj vortoj diri do videblas ke:
 
Oni ne kontentiĝu per lernado de la angla kion plejparto faras pro praktikaj kialoj. Oni lernu aliajn lingvojn ol la angla. Se diri ke oni lernu fremdlingvon do oni povas en diversaj landoj kompreni diversmaniere. Ekzemple en Belgio tio povas esti komprenata ke flandroj kaj falonoj lernu unu de alia aŭ ekzemple hispanoj lernu katalunan kaj katalunoj la hispanan. Do en tiuj okazoj oni daŭrigus plifortigon de la landa identeco, sed Ilves parolas pri plifortigo de Eŭropa identeco. Do pro tio necesas noti ke oni lernu lingvon de alia Eŭropa lando. Se ne noti ke tio ne enkluzivas la anglan, oni povas opinii ke sufiĉas lerni la anglan. Diri ke lernu aliajn lingvojn sed diskriminu la anglan estas tute ne taŭga esprimo...! Do prezidento Ilves eldiris tute klaran esprimon kaj trovis eblon eligi la anglan el la listo de la lingvoj al kiuj oni donu apartan atenton por EU-identeco. 
Kompari uzadon kaj lernendon de la angla kun sovetia propagando de la rusa lingvo neniel eblas ĉar  en unu okazo temas pri libervola deziro kaj en la alia perforta devigo (same kiel diferencas libervola geedziĝo kaj amindumado de perfortigo kaj homraba devigo vivi en haremo laŭ la haremmastra ordo).
Prezidento Ilves scipovas bone la fremdlingvojn anglan, germanan kaj hispanan kaj nun lernas la francan.
 
Peeter Aitai
 

 

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2008, 3:00:44 PM3/17/08
to est...@googlegroups.com
Peeter:

Kompari uzadon kaj lernendon de la angla kun sovetia propagando de la rusa lingvo neniel eblas char  en unu okazo temas pri libervola deziro kaj en la alia perforta devigo (same kiel diferencas libervola geedzigho kaj amindumado de perfortigo kaj homraba devigo vivi en haremo lau la haremmastra ordo).

Vi pravas el via vidpunkto, sed por ekstera observanto la du situacioj ne estas tre malsimilaj. Chiu imperio havas sian lingvon.

Amike

Renato

Peeter Aitai

unread,
Mar 22, 2008, 6:34:06 PM3/22/08
to est...@googlegroups.com
Hodiau ereto de alilandana opinio pri Estonio.
En Estonio oni diras ke kie estas du estonoj, tie estas tri opinioj.
Do pluraleco de opinioj estas al ni kutima afero kaj ebligas pli bone
kompreni la vivon cxirkaue (kompreneble ne temas pri opinioj de
personoj kiuj ne vidas diferencon inter amrilato kaj perfortigo (se
esti malkasxa do tiaj estas au sencerbaj au senkoraj...)).

HISTOIRE DE L'ESTONIE ET DE LA NATION ESTONIENNE
"Historio de Estonio kaj de la estona nacio"
Jen la libro de franco Jean-Pierre Minaudier. Hodiau aperis en
Postimees intervjuo de Marek Tamm kun la autoro.
(Cxar mi enigas nun tekston per la mobiltelefono kaj tio estas tre
temporaba, mi donas nur mallongan fragmenton de la intervjuo).

J.P.M.: "... En Francio intelektulaj debatoj okazas tute alitemaj
ol en Estonio, au se ecx okazas samteme do tiam konsento de
intelektuloj, scienculoj kaj gazetuloj en tiuj cxi landoj estas tre
malsimilaj, ekzemple se oni parolas pri nacio kaj naciecemo..."

M.T.: La idea centro de via libro estas ne gxenerala historio de
Estonio sed precipe formigxo de la estona nacio. Samtempe, kiel vi
atentigis, oni komprenas la naciecon en Estonio kaj Francio tre
malsame. Kia estas via kompreno pri nacio kaj naciecemo?

J.P.M.: Mi ne havas personan koncepton pri nacio: mi logxas en lando
kie dominas pritakso politika (franco estas persono kiu havas Francian
pasporton, sendepende kiun lingvon li parolas) kaj mi esploras iun
alian landon kie dominas pritakso kultura (estono estas persono kiu
parolas la estonan lingvon, sendepende de tio civitanecon de kiu lando
li havas).
Por mi unu el ili ne estas pli bona ol la alia kaj ambau estas ne
simple transpreneblaj, ili bazigxas sur malsimilaj historiaj spertoj.

Kio rilatas al naciecemo do okcidenteuropanoj de mia generacio estas
trejnitaj por granda atentemo pri eblaj deflankigxoj naciecemaj kaj mi
konsentas pri la atentemo; samtempe mi opinias pravigita defendon de
siaj lingvo kaj kulturo, se ili estas en dangxero, kondicxe ke tio ne
transiras al perforto au agreso - alivorte nacieco estas por mi ne
nepre negativa fenomeno.
Estona naciecemo, kio esprimas vivkonservemon de longtempe subpremita
nacieto, estas al mi pli simpatia ol nuntempa franca naciecemo kio
ofte esprimas ridindan ofendemon de iama grandpotenco kio ne povas
trankviligxi pri perdo de la pozicio; sed samtempe mi komprenas
naciismon de la francaj batalantoj kontrau nazioj 1940-1945.

M.T.: Venante de Francio vi rimarkas pri nia estinto kaj nuno tion
kion ni mem ne rimarkas au ne deziras rimarki. Ekzemple tion ke estona
nacieco estas naskigxinta en sino de germana kulturo, kio grave estas
forminta nian hodiauan aspekton. Antau kelkaj jaroj vi priskribis en
Vikerkaar (2002) vian unuan venon en Estonion "Kio min vere mirigis
estis tio ke elirinte de la aerodromo, post trapaso de malgxojiga
ruinaro de postsocialisma realeco (estis la jaro 1996) mi atingis ...
Germanujon."
Cxu vi klarigas kiusence Estonio estas Germanio?

J.P.M.: Kompreneble Estonio ne estas Germanio sed Estonio estas tre
germaneca lando kaj malkovro de tio estis vera surprizo cxar estonoj
mem ne sxatas montri tiun flankon. Mi havas nenian malsxaton de tio
kio estas germandevena kaj mi opinias ke la germana heredajxo
pliricxigas estonan kulturon. Ekzemple la malnova urbo Tallinn tre
similas germanan urbon. Au ekzemple iuj estonaj kolektivaj preferoj
kiel korusa kantado, plejparto de estona popolmuziko kion eblas
auskulti en radio, graveco kion oni atribuas al la lingvo en la nacia
identeco, seriozeco de estonoj en rilato al laboro, ilia precizeco dum
venado al renkonto k.t.p. k.t.p. Ecx la estona lingvo estas plena da
germanaj esprimsxablonoj...
... Mi tamen opinias bezonata pliprecizigi ke Estonio rememorigas al
mi Germanion romantikan kaj liberalan de 1848 kaj ne de 1914 au tute
ne la militeman kaj autokratan de 1934 ..."

Peeter Aitai

unread,
Mar 22, 2008, 8:12:37 PM3/22/08
to Estonio
Rusa historiisto: La Baltaj landoj kapitulaciis pro milita timigo.
--------------------

22.03.2008 aperis en Postimees artikolo de Alo Lõhmus pri verko de
rusa historiisto bone ilustranta situacin en kia Stalin ekhavis
militajn bazojn en Baltaj landoj. Cxio estas en plena konkordo kun la
Molotov-Ribbentropa kontrakto kaj eble diras ion al tiuj kiuj estante
en malproksimo emus kredi pri libervola enpasxo de Baltaj landoj en
Sovetion.
-----------------

"La afero urgxas. Por eviti pli malbonan, mi konsilas al vi akcepti
postulojn de Soveta Unio," diris popolkomisaro (ministro) de eksteraj
aferoj de Soveta Unio Vjacxeslav Molotov vespere la 24-an de septembro
1939 al ministro de eksteraj aferoj de Estonio Karl Selter

"Ne devigu Sovetan Union uzi forton por atingi siajn celojn," daurigis Molotov.
"Pritaksante niajn proponojn ne esperu je Britio kaj Germanio. Britio
ne estas kapabla fari ion sur La Balta Maro kaj Germanio estas ligita
per la milito en okcidento. Nun estas espero pri ekstera helpo iluzio.
Vi povas esti certa ke Soveta Unio firmigas sian sekurecon tiel au
aliel."

La supredonita citajxo estas el la libro "La perdita eblo de Stalin"
de rusa historiisto Mihhail Meltjuhhov, kio aperis ankau estone.
Meltjuhhov skribas kiel paralele kun interparoloj en Kremlo oni
organizis grupon de Sovetiaj armeaj tacxmentoj cxe limoj de Estonio
kaj Latvio.
Jam la 13-an de augusto formis sxtatdefenda popolkomisaro marsxalo
Vorosxilov en Leningrada armeodistrikto Novgorodan armeogrupon kio la
14-an de septembro estis transformita al la 8-a armeo. En Kalinina
armeodistrikto disvastigxis per mobilizado la 7-a armeo kaj
tacxmentojn oni formis ankau en direkto de Kingissep.

Plifortigon de armeaj grupoj oni devis fini al la 29-a de septembro
kaj al ili oni starigis taskon "doni al Estona armeo fortegan kaj
decidan baton". La Kingissepa armeogrupo devis movigxi tra Rakvere kaj
Tapa al Tallinn. La 8-a armeo devis samon fari tra Tartu.

Aldone oni planis movi kelkajn tacxmentojn de la 8-a armeo al Pärnu
kaj Valga. La 7-a armeo devis kovri operacion de siaj kunuloj en
direkto de Latvia limo kaj okaze se Latvio provas helpi Estonion
milite kapti Rigan. La Balta Militsxipanaro ricevis taskon detrui
Estonian sxipanaron kaj doni baton al Estoniaj sxiparaj bazol.

Vespere la 28-an de septembro la popolkomisaro informis estron de
Leningrada militregiono: "La kontrauestonia militplano estas
konfirmita kaj komencon de la operacio mi fiksos per speciala decido."

Meltjuhhov opinias ke gxuste dilemo pri akcepto de kontrakto pri
militaj bazoj au milito devigis estraron de Estonio decidi por la
militbaza interkonsento. Kiam gxi estis subskribita, bonhumora Stalin
gratulis Seter-n "Mi povas al vi diri ke farante interkonsenton
(kontrakton) kun Soveta Unio la estraro de Estonio agis sagxe kaj
favore por estona popolo. Kun vi estus povinta okazi samo kio okazis
al Pollando."

Meltjuhhov notas ke informoj pri militeca premo al Estonio estis vaste
disvastigxinta inter sovetaj militistoj. Ekzemple instruisto de milita
medicina lernejo bataliona komisaro G.M.Ikonnikov asertis dum sia
prelego en Leningrada Autotransporta Instituto en komenco de 1940 ke
Estonio subigxis dank' al milita ultimato.

"Enigo de Rugxa Armeo en Baltajn landojn similas ekzemplon kie oni
permesas amikon en sian logxejon, kaj tiu okupas komence unu cxambron,
poste la tutan logxejon kaj elpelas la mastron," parolis Ikonnikov al
studentoj. Post tio pri li okupigxis speciala fako de NKVD.

"Perdinte apogon de Europaj grandaj landoj, Baltal sxtatoj restis
fronte al postuloj de Sovetiaj gvidantoj" skribas Meltjuhhov.

Gxuste dangxero pri milita okupado devigis Baltajn landojn subskribi
la kontrakton, cxar tion oni konsideris malplidangxera ol milito,
konkludas la rusa historiisto.

Peeter

unread,
Mar 23, 2008, 5:51:46 AM3/23/08
to Estonio

TIBETO

Rigardu martajn mesagxojn en la blogo
Blendis - Planedo Virtuala
http://bendisplanet.blogspot.com

Peeter Aitai

unread,
Mar 25, 2008, 12:43:09 PM3/25/08
to Estonio
Pri Tibeto konekse kun E-movado relegu artikolojn en Libera Folio:
La starpunkto de IKEL pri Tibeto
Corsetti defendas la ĉinan okupacion de Tibeto
 

Pasintsemajne, la 16-an de marto 2008

Ministro de eksteraj aferoj de Estonio esprimis prizorgitecon kaj bedauron pro perforto en Tibeto.
 
"Ni alvokas al tuja fino de perforto. Cxiujn malkonkordojn en socio oni solvu per pacaj rimedoj" peris la ministron Urmas Paet ministerio de eksteraj aferoj.
 
La Ministerio de Eksteraj Aferoj esprimas kondolencon al parencoj de pereintoj kaj suferintaj de perforto.
 
----------------------------------------------------------------------
 
"La Vivo estas la plej alta valoro, kiun ni konas."
 
(Bruno Vogelmann "La Nova Realismo"
Kava-Pech 1989, p.153)
 
-----------------------------------------------------------------------
 
Kondamnante perforton ni havu tamen prudenton por ne difekti atingitajn bonajn statojn de landa/loka esperanto-movado!
 
Peeter Aitai




 

Peeter Aitai

unread,
Mar 27, 2008, 11:04:59 AM3/27/08
to Estonio
Pri tibetanaj protestoj en Nepalo

 
Lige kun Tibeto min mirigis ne agoj de Ĉinio, ilin mi povas predikti laŭ la spertoj de preskaŭ kvardek jaroj da vivo en Sovetio, sed miris min reago de Nepalo, kie estas tridek mil rifuĝintoj de Tibeto. Rigardu la fotojn ĉi sube kiujn mi vidis en la ĵurnalo Metro (similajn oni povas vidi en multaj gazetoj). La fotoj montras klare ke ni devas estonte tre zorgeme rilati al niaj kontaktoj kun Nepalaj amikaj esperantistoj por ne kaŭzi al ili malbonon per niaj malkaŝaj eldiroj al kiaj ni kutimiĝis en liberalaj demokratiaj landoj.
 
Peeter Aitai
Nepala regximo kaj tibetaj rifugxintoj.jpg
Reagoj de polico en Nepalo.jpg
Nova maoista potenco en Nepalo kaj tibetanoj.jpg

Peeter Aitai

unread,
Mar 28, 2008, 11:38:32 AM3/28/08
to Estonio
Kelkvorte aldone pri lingvopolitiko (diskutita lige kun la radikalulaj elpaŝoj).

 
En unu el siaj asertoj por pruvi atakendon de la angla lingvo R.C. diras ke en Britio estas absoluta indiferenco pri fremdlingvoj.
 
Mi kiel fremdulo rimarkis tamen ke malgrau relativa indiferenco de popolo kion eblas klarigi kaj per manko de praktikaj bezonoj kaj nesufiĉo de volo por sinperfektigo ("homeca pigremo")
la registaroj sur diversaj niveloj (precipe de lokaj komunumoj) aktive propagandas kaj helpas lernadon de fremdlingvoj. Sur loka nivelo notindas ke lokaj registaroj forte finance subtenas lingvoinstruadon en lokaj kursoj baziĝantaj en lokaj universitataj strukturoj aŭ ĉefe en lokaj komunumaj kulturcentroj (Civic centre/hall). Tie la kursoj de diversaj lingvoj estas aŭ malmultekostaj aŭ tute senpagaj (financataj de loka komunumo). Rigardu sube liston de unu Lankachire-a loko.
Dum la lastaj jaroj lingvolernadon propagandas ankaŭ diversaj ĵurnaloj en amasa eldonkvanto donante al siaj legantoj senpage kompaktdiskojn kaj lernolibrojn de diversaj lingvoj. Rigardu bildon de KD pri la itala lingvo kion mi ricevis kiel aldono aĉetante ĵurnalon "The Independent" (sekvan tagon mi ricevis sammaniere la lernolibron de la itala). Tiaj okazoj estas pluraj kaj konkurenco inter ĵurnaloj devigas ilin daŭrigi la praktikon.
En lokaj municipaj oficoj oni penas klarigi sin al multaj enmigrintoj (en Britio estas amaso da enmigrintoj al kiuj la angla estas fremdlingvo,  notindas ke dum la lastaj 4 jaroj enmigris tuta miljono da poloj...). Rigardu la bildojn pri faldfolioj ĉi sube. Tian multlingvan distribuon povas al si permesi nur tre riĉaj socioj sed eĉ riĉaj landoj ne povas finance elteni tradukojn en milojn da lingvoj!
Mi ne deziras iel aparte laŭdi Brition. Mi donis tiujn ĉi ekzemplojn pro tio ke kontraŭ-angla histeriko plifortiĝas ankaŭ en Esperanto-medio kaj anstataŭ logikaj argumentoj oni uzas sentojn de malamikeco. La kontraŭanglalingva batalo atingis jam tian nivelon ke brita akademiano parolanta en Pola Radio senĉese kvazaŭ hontinde penas pardoni sian universitatan profesion de instruado de la angla per eldiroj ke iel oni ja devas perlabori monon por sia pano!...
Kompari financadon de disvastigo de siaj kulturo kaj lingvo kun usona produktado de bomboj estas nivelo taŭga nur por senklera fanatika militema aktivulo de malamikeco. Konatigo de sia kulturo (kaj la lingvo kio ebligas tion) estas vojo paca, kreado de amikaj najbaroj.
Malamante Usonon oni blinde atakas iun ajn kiu havas ion komunan kun Usono (en okazo de Britio estas tio komuna la lingvo). 
Interese ĉu radikaluloj kaj iliaj subtenantoj/defendantoj kiel R.C. opinias ke ankaŭ Belizon, Gajanon kaj Namibion kiel anglalingvajn landojn oni devas konsideri kiel imperia malbono? 
Ni penu ĉiel protekti la mondan lingvaron. Ni agu por disvastigo de Esperanto! Batalo milita kontraŭ la angla bonajn rezultojn ne donas!
 
Peeter Aitai
 
 
Lingvokursoj por komencantoj.jpg
Lingvokursa kompaktdisko.jpg
Urbodoma informacio falfolie (Liverpool).jpg
Informacio de Merseyside-a Polico plurlingva.jpg

Peeter Aitai

unread,
Mar 29, 2008, 7:05:22 AM3/29/08
to Estonio
AFRIKO kaj UEA

 
Post levigxo de temo pri Amnesty International (Amnestio Internacia) mi rememorigis okazon de 1978 kiam dum UK reprezentanto de AI penis ekparoli pri aresto de esperantisto en Sovetio sed estis perforte silentigita cxar estraro de UEA opiniis la aferon por UEA netraktebla (rigardu sub Politiko 2).
Tamen jam post kelkaj jaroj okazis granda kampanjo por liberigi unu afrikanon (pri kies esperantisteco nenio estis informita do versxajne ne-esperantisto) en unu Afrika lando, kiucele UEA dissendis al siaj membroj specialajn protestposxtkartojn kiujn oni subskribu kaj sendu al registaro de tiu Afrika lando. Do ni vidas tute malsaman rilaton al maldemokrataj okazoj depende cxu ili okazas en lando kun "sxatata" sxtatpotenco au ie fore en lando kian oni ial opiniis riprocxinda.
Mi ne relevas nun la demandon pri tio cxu en UEA dum la sepdekaj jaroj okazis potencopreno de komunistoj (au de porsovetiuloj) kiuj forigis Lapenna. Pri tio mi havas nek iujn fresxajn informojn nek proprajn rememoroj (mi esperantistigxis post tiu okazo). Kelk-iam tamen audeblas ke esperantistoj ne forgesis la okazinton. Ekzemple autune 2006 en granda esperantista renkontigxo en Britio s-ro Don Lord subite diris ke li ne scias cxu tia afero vere okazis. Se iu ekparolis pri tio, signifas la problemo estas ie en la persono, la problemo nesolvita. Mi esperas ke eble post paso de pliaj jardekoj ni ekscios la veron. Sed nun ni agu en espero ke nia UEA estas neutrala organizo kaj penu konduti organize tiel ke poste ne-necesos honti.
Nuna problemo estas ekzemple situacio en Afriko. Cxu UEA kaj precipe gxia Afrika Komisiono havas klarajn starpunktojn tie. Mi scias ke Renato Corsetti multe faris/as por disvastigo de Esperanto tie (estante prezidanto de UEA donis gravan helpon ecx al esperanta civitana organizo tie) sed samtempe pri kiu ni scias ke al li tre gravas eksporto de socialismo en ajna formo. Do nun demando: cxu en terurajxoj okazantaj en Darfur UEA staras sur flanko de demokrataj fortoj de la mondo kondamnante Cxinian subtenon de la konflikto kaj precipe vendadon de armiloj, au oni estas sur flanko de Cxinio kies regximo ja estas komunista. Jen la demando.
(Cxi sube bildo pri cxitema faldfolio de Amnestio Internacia)
 
Peeter Aitai
Peeter Aitai
Faldfolio de Amnestio Internacia pri Darfur.jpg

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2008, 6:26:37 AM3/29/08
to est...@googlegroups.com
Peeter:

Kelkvorte aldone pri lingvopolitiko

Kara Peeter, per dau'ra parolado pri politiko vi certe ne helpas estonajn esperantistopjn uzi c'i tiun liston por paroli pri agadoj por Esperanto en Estonujo. En la komenco mi opiniis, ke tiu estas via celo, kaj pro tio mi fermis la yahoo-liston por estonaj esperantistoj.


En unu el siaj asertoj por pruvi atakendon de la angla lingvo R.C. diras ke en Britio estas absoluta indiferenco pri fremdlingvoj.

Nu, bonvolu rigardi la statistikojn pri lernado de fremdaj lingvoj en britaj lernejoj.

Mi donis tiujn ĉi ekzemplojn pro tio ke kontraÅ­-angla histeriko plifortiÄ as ankaÅ­ en Esperanto-medio kaj anstataÅ­ logikaj argumentoj oni uzas sentojn de malamikeco.

Mi tute ne estas malamiko de la angla lingvo, kiun mi uzas kun duono de mia brita-itala familio, kiam mi estas en Britujo, kaj por legi laborajn tekstojn, ktp.

Tamen mi estas pli ol malamiko de la angla trudata kiel internacia lingvo. Miaj sentoj pri tiuj angla estas precize kiel viaj sentoj pri la rusa lingvo uzata kiel interpropola lingvo en la socialisma epoko.

Ni penu ĉiel protekti la mondan lingvaron. Ni agu por disvastigo de Esperanto!

Mi konsentas.

Batalo milita kontrau' la angla bonajn rezultojn ne donas!

Sed, vi certe ne diros la samon, kiam la trudata lingvo estos la c'ina.

Amike

Renato

Peeter

unread,
Mar 29, 2008, 9:51:38 AM3/29/08
to Estonio


On Mar 29, 10:26 am, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com>
wrote:

> Kara Peeter, per dau'ra parolado pri politiko vi
> certe ne helpas estonajn esperantistopjn uzi c'i
> tiun liston por paroli pri agadoj por Esperanto
> en Estonujo. En la komenco mi opiniis, ke tiu
> estas via celo, kaj pro tio mi fermis la
> yahoo-liston por estonaj esperantistoj.

Kara Renato
Via grupo cxe yahoo daure funkcias.
http://groups.yahoo.com/group/estonaj-esperantistoj
Lasta mesagxo tie estas de la pasinta monato (la unua de la marto
2004).
Problemo estas nur tio ke membras tie nur 12 personoj kaj ecx tiuj
plejparte ne-estonaj. Dum 4 jaroj aperis tie 151 mesagxoj kaj
plejparte ili estas de vi. Do nenio malhelpas vin au aliajn
dezirantojn daure uzi tiun grupon. (Bonvolu esti honesta kaj ne uzi
falsxajn argumentojn por atingi siajn celojn).

Pri politiko mi penas skribi cxi tie nur sub la temo Politiko por ke
ne estu politikigitaj aliaj temoj. Mi opinias ke tio neniel malhelpas
al estonaj esperantistoj uzi la grupon por siaj estonaj priesperantaj
informoj.

Pri politiko okupigxas mi nur komente sed vi organize. Mi ne komencas
nun disputi kun vi pri viaj pasintjaraj penoj por politika partia
organizigxo pri kio de tempo al tempo mi povis enrete legi viajn
mesagxojn al esperantistoj en aliaj landoj (ekzemple unu el ili,
ricevinte vian mesagxon en kio vi instigis lin ecx kasxi sian
esperantistecon, respondis al vi ke en Slovenio oni ilin toleras kaj
junularo pli juna ol 20 ne scias pri ili. Ja ne pri esperanto temas,
sed versxajne pri komunisteco...)

> Tamen mi estas pli ol malamiko de la angla
> trudata kiel internacia lingvo. Miaj sentoj pri
> tiuj angla estas precize kiel viaj sentoj pri la
> rusa lingvo uzata kiel interpropola lingvo en la socialisma epoko.

Mi neniam estis kontrau rusa lingvo en uzado inter malsametnanoj
internaciskale en okazo se ambau scipovas gxin. Mi ecx nun uzas gxin
cxiutage konversacie kun latvoj. Mi kaj plejparto de estonoj agis ne
kontrau la rusa lingvo sed por la estona. Mi estis kontrau perforta
rusigo en Estonio kaj aliloke, mi estis kontrau rusa/sovetia okupacio
en Estonio, tio estas kontrau kio mi agis. Kaj miaj agoj estis
direktitaj de konscio, ne de sentoj! (Cetere mia edzino estis rusa
esperantistino kaj do mia filino, la plej kara persono por mi, estas
fakte duone rusino, do diri ke mi malamas rusojn estas absurdo).
Konscia agado por demokratio kaj siaj lingvaj rajtoj ne signifas
malamon de tiuj kies maldemokratajn privilegiojn oni penas kontraui.

Nemalamike
Peeter

Peeter Aitai

unread,
Mar 29, 2008, 10:29:03 AM3/29/08
to Estonio

La pasintan jarcenton karakterizas ne nur 2 mondmilitoj sed vere historia por la homaro estis la unuaj pasoj sur Luno! (Putina opinio estas ke la plej grava katastrofo estis disfalo de Sovetio. Tiaj imperiismaj opinioj ne gravas en homara historia konteksto).
Tamen ne cxiuj socioj estas evoluintaj samnivele. Ne cxiuj komprenas sociajn legxojn de vivo, ne cxiuj ecx legi kapablas... Do eksportante esperanton au socialismon au ion ajn necesas antauvidi kiajn rezultojn ni povas ekhavi per niaj forto/rimedo elspezoj. Sobran kalkuladon bezonas ankau nia agado hejme en Europo.





 

Peeter Aitai

unread,
Mar 29, 2008, 10:32:30 AM3/29/08
to Estonio
survoje malaperis bildoj:

 

homa historio sur Luno.jpg
Afriko 1.jpg
Afriko 2.jpg
Afriko 3.jpg

Peeter Aitai

unread,
Mar 29, 2008, 10:33:55 AM3/29/08
to Estonio

aldone:
Aborigenoj.jpg
Sxtonepoko nuna.jpg
Cxu pretas por Esperanto.jpg

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2008, 10:08:46 AM3/29/08
to est...@googlegroups.com
Peeter:


Do ni vidas tute malsaman rilaton al maldemokrataj okazoj depende cxu ili okazas en lando kun "sxatata" sxtatpotenco au ie fore en lando kian oni ial opiniis riprocxinda.

Mi ne memoras pri la okazajxo en 1978-a en Soveta Unio, sed mi certe memoras pri intervenoj pro arestoj de esperantistoj en Afriko, kiuj estis arestitaj pro Esperanto (organizado de kurso au' kunveno). Eble tiudirekte ni serc'u la malsameco inter la du okazajxoj.


Sed nun ni agu en espero ke nia UEA estas neutrala organizo kaj penu konduti organize tiel ke poste ne-necesos honti.

Tion g'i c'iam faris au' almenau' klopodis lau' la komprenoj de la tempo.

Renato Corsetti . . . (estante prezidanto de UEA donis gravan helpon ecx al esperanta civitana organizo tie)

Tio por mi estas nova. Pri kio vi pensas?


al li tre gravas eksporto de socialismo en ajna formo.

Certe, kaj mi diras tion kun fiero. Nuntempe pli ol eksporti socialismon oni devas klopodi limigi la enporton de kapitalismo.


cxu en terurajxoj okazantaj en Darfur UEA staras sur flanko de demokrataj fortoj de la mondo kondamnante Cxinian subtenon de la konflikto kaj precipe vendadon de armiloj, au oni estas sur flanko de Cxinio kies regximo ja estas komunista. Jen la demando.

Tio ne estas demando por UEA, c'ar UEA estas neutrala rilate al politikaj demandoj ne ligitaj kun lingvaj demandoj.

Se vi volas scii mina personan opinion pri Darfur kaj pri vendantoj de armiloj, mi volonte diros g'in.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2008, 11:12:23 AM3/29/08
to est...@googlegroups.com
Peeter:


Via grupo cxe yahoo daure funkcias.
http://groups.yahoo.com/group/estonaj-esperantistoj
Lasta mesagxo tie estas de la pasinta monato (la unua de la marto
2004).

Certe. Mi frostigis g'in kiam vi aperis kun c'i tiu listo. Mi ec' ne scias, kial aperis tiu mesag'o de la unua de marto.


(Bonvolu esti honesta kaj ne uzi falsxajn argumentojn por atingi siajn celojn).

Mi estas honesta kaj ne uzas malverajn argumentojn. Mia celo estas ke estonaj esperantistoj parolu pri agadoj por Esperanto en Estonujo. Tion oni povus tute bone atingi ankau' per c'i tiu listo.

(ekzemple unu el ili,
ricevinte vian mesagxon en kio vi instigis lin ecx kasxi sian
esperantistecon,  respondis al vi ke en Slovenio oni ilin toleras kaj
junularo pli juna ol 20 ne scias pri ili. Ja ne pri esperanto temas,
sed versxajne pri komunisteco...)

Ree mi ne memoras pri kio vi parolas, sed tio ne gravas.


Mi neniam estis kontrau rusa lingvo en uzado inter malsametnanoj
internaciskale en okazo se ambau scipovas gxin.

Tre bone.


Konscia agado por demokratio kaj siaj lingvaj rajtoj ne signifas
malamon de tiuj kies maldemokratajn privilegiojn oni penas kontraui.

G'uste. Ni pensas tute same. Mi pensas, ke tio validas ankau' rilate al parolantoj de la angla.

Nemalamike

Tute amike.

Renato

Peeter

unread,
Mar 30, 2008, 7:31:22 AM3/30/08
to Estonio


On Mar 29, 3:08 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> >Renato Corsetti . . . (estante prezidanto de UEA donis gravan helpon
> >ecx al esperanta civitana organizo tie)
>
> Tio por mi estas nova. Pri kio vi pensas?

Pri tio atestas mesagxoj en la google-grupo esperanto-mondcivitano.
Rigardu ekzemple jenajn:

http://groups.google.com/group/esperanto-mondcivitano/browse_thread/thread/99ae565ef46dc97/170d09066d400b27#170d09066d400b27

http://groups.google.com/group/esperanto-mondcivitano/browse_thread/thread/350352f08822aafe

Pro tempomanko mi ne komencas nun elsercxi enrete la alian
korespondadon de pri kio R.C. ne memoras.

Gxis poste

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2008, 9:12:59 AM3/30/08
to est...@googlegroups.com
Peeter:


Pri tio atestas mesagxoj en la google-grupo esperanto-mondcivitano.

Vi tute pravas. UEA multe helpis tiun sinjoron, kiu laboras pro la Asocio de Mondcivitanoj ankau' en Afriko. Mi pensis pri La civito.

Amike

Renato

Peeter

unread,
Mar 31, 2008, 5:41:01 AM3/31/08
to Estonio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages