Politiko 4

15 views
Skip to first unread message

Peeter

unread,
Mar 31, 2008, 5:34:24 AM3/31/08
to Estonio
Ĉar komence malfermiĝas nur la 25 unuaj mesaĝoj de temo kaj aliri pli
novajn necesas komence elŝuti malplinovajn, mi nun malfermas la novan
daŭrigon de la temo sub Politiko 4 kio helpas la problemon eviti.

La antaŭaj partoj atingeblas per:

Politiko
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/e61a8b14a185613a

Politiko 2
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/cb0e1303de4ee260

Politiko 3
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/815a5bf552994c7a

Peeter

unread,
Mar 31, 2008, 8:59:32 AM3/31/08
to Estonio


Kontaktoj trans obstakloj

Kiel mi estas skribinta jam pli frue mi havas diversajn obstaklojn por
retkontaktoj, ili dauras ecx nun. Apero kaj ekzisto de tiaj obstakloj
ne estas io eksterordinara en nia vivo. Min pripensigas nur iuj
strangaj hazardoj lige kun ilia apero.

Post pasintjaraj rusaj tumultoj en Estonio mi penis cxi tie doni
informojn pri la okazo. Tumultojn sekvis retatakado de Estonio kaj
ankau mi, malgrau mia estado en fora lando, suferis de tio. Dum la
majo-festo, kiam oni povis antauvidi ofensivon de atakoj, subite mia
komputilo daure kaj sencxese bruegis - estis klare ke io enrompigxas.
Mi haltigis tion per elsaltado de la komputilo. Sekvis disrompo de mia
telefonkablo (kio ja povas esti ne ligita kun la afero, nur hazarda
samtempeco). Poste mi trovis ke en mia komputilo (kio estas malnova
kaj malmoderna kaj kion mi plu ne uzas por retumado) enhavas de tiu
enrompo en la memoro 13 kasxitajn programojn. Cxar mi ne estas plu
interesita pri uzo de tiu komputilo mi ne esploris tiujn kasxitajn
programojn. Notindas nur ke se la komputilo estas ensaltita do de
tempo al tempo windows informas ke ne eblas konekti la petitan
retadreson (?!?) kaj la adreso estas de Italio (lau la
adresprefikso).

Kiam en Ukrainio gajnis plimulton en la parlamento por-europaj fortoj
kaj por-rusiaj restis sube, subite mi ricevis perrete en mian
posxtelefonon iujn strangajn mesagxojn por ke mi akiru ion el la pola
retadreso. Mi ne uzis la proponiton kaj dum sekvaj tagoj klarigxis ke
tiajn mesagxojn estis ricevintaj ankau aliaj personoj de tiu
telefonfirmao. Legante tiam estonajn jxurnalojn mi eksciis ke okazis
tiutempe interreta atako de Ukrainiaj sajtoj (precipe de la prezidento
de Ukrainio) kaj inter la landoj de kie la atakoj venis estis notita
ankau Britio...

Nun jam longan tempon mi spertis ke cxiufoje kiam mi retumas en la
grupo Estonio per mia posxtelefono, post iu tempo io penas eniri
memoron de mia telefono. Sed cxar la memoro de telefono estas
malgranda, gxi tuj plenigxas kaj cxar la informo pri memorpleneco
aperais multfoje sinsekve, oni povas konjekti ke la programo kion iu
penis enigi estis granda kaj penema. Cxu iu hazarda viruso? Eble. Sed
pasintsabate mi enigis 2 mesagxojn per la telefono (sub la temo
Politiko 3) kaj ankau skribis ke mi faras tion per la telefono. Post 2
tagoj mia posxtelefono subite perdis emon konekti interreton!!! (nun
mi perdis por ioma tempo komfortan eblon dumveturoj retumi kaj
auskulti rete radiodissendojn. Espereble fakuloj riparas nun la
difektigxintan eron).

Cxu hazardaj samtempaj okazoj?

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Mar 31, 2008, 9:23:01 AM3/31/08
to Estonio

Al Renato Corsetti

Vi ofte diras ke vi ne memoras pri viaj eldiroj...
Antau monato mi trovis ke en google-grupoj vi estas posxtiginta
mesagxojn sub diversaj retadresoj.
Ekzemple per la nomo Renato Corsetti vi posxtigis minimume sub tri
adresoj @gmail , @esperanto.org kaj @virgilio.it (per la unua 2363
mesagxoj en 68 grupoj, per la dua 754 mesagxoj en 18 grupoj kaj per la
tria 456 mesagxoj en 17 grupoj). Lige kun tio estus interese ekscii
per kiuj nomoj, retadresoj k.t.p. trovi viajn tekstojn en Google,
Yahoo kaj aliloke.

Peeter

Cetere la lasta okazo pri civito/civitano rememorigis al mi anekdoton
pri katolika pastro:

Dum konfeso junulino diras al pastro ke sxi estas prostituitino.
"Kio!?!" kolerigxas la pastro. Post momento li trankviligxis kaj
diris: "Dankita estu la Dio! Komence mi miskomprene jam ektimis ke
protestanto!"

Kaj parolante pri Esperanto Civito kaj parolante pri Esperanto
Mondcivitanoj en Afriko, ambauokaze temas ja pri samaj personoj tie
(almenaj al mi sxajnas tiel).

Peeter

Renato Corsetti

unread,
Mar 31, 2008, 1:36:33 PM3/31/08
to est...@googlegroups.com
Peeter:


Ekzemple per la nomo Renato Corsetti vi posxtigis minimume sub tri
adresoj @gmail , @esperanto.org kaj @virgilio.it

Nuntempe mi sendas nur per renato....@gmail.com, sed antau'e mi uzis la aliajn, kiuj cetere dau're funkcias.


Cetere la lasta okazo pri civito/civitano rememorigis al mi anekdoton
pri katolika pastro:

Tre bela. Temas precize pri tio.


Kaj parolante pri Esperanto Civito kaj parolante pri Esperanto
Mondcivitanoj en Afriko, ambauokaze temas ja pri samaj personoj tie
(almenaj al mi sxajnas tiel).

Ne, en unu kazo temas pri la homoj c'irkau' Giorgio Silfer kaj en la dua kazo pri la esperantista branc'o de neesperantista movado (la c'efa esperantista aganto estas Gerhard Hirschmann.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Peeter

unread,
Apr 7, 2008, 12:57:14 PM4/7/08
to Estonio


Antau ol iri antauen pri la komencita temo mi citus fragmenton el
"Princo de Marso" de Edgar Rice Burrroughs (The Esperanto Publishing
Co.Ltd. Heronsgate, Anglujo 1938):

"... du cent kvindek batalaviadiloj, portantaj preskau cent mil
verdajn militistojn, kaj sekvis nin aro da sxargxaviadiloj portantaj
niajn toatojn. Ni lasis la frapitan civiton malantau ni, al la ferocaj
manoj de kvardek mil verdaj militistoj el la pli malgrandaj hordoj.
Ili estis rabantaj, murdantaj, kaj batalantaj inter si. En cent lokoj
per torcxo komencis incendion, kaj amasoj da fumo altigxis super la
civito, kvazau por kasxi la cxielaj okuloj la terurajn farojn kiuj
okazas sube.
Meze de la posttagmezo ni vidis la skarlatan kaj flavan turojn de la
civito Helium, kaj baldau granda aro de batalaviadiloj levigxis el la
vicoj de la Zodangaaj siegxantoj cxirkau la civito, kaj alvenis atake
al ni. Ni portis flagojn de Heliumio, sed al Zodangaaj aviadiloj ne
bezonis tian avizon pri nia malamika sinteno, cxar jam kiam ili
komence levigxis de la tero, niaj verdaj militistoj pafis al ili, kaj
pro sia gxusta celado bone trafis ilin.
La gxemelcivitoj de Heliumio, komprenante ke ni estas amikoj, sendis
centojn da aviadiloj por helpi nin, kaj nun komencigxis la unua
grandega aerbatalo kiun mi gxis nun vidis."

Profeteca antauvodo de nia verda situacio en komenco de la 21-a
jarcento (farita antau 80 jaroj)?



Peeter

unread,
May 1, 2008, 11:40:38 AM5/1/08
to Estonio

LA 1-AN DE MAJO

Tradicie okazis en la urbo Narva (Estonio) mitingo de civitanoj de
Rusio.
Proverbo diras ke pli bone unufoje vidi ol dekfoje audi.
Do rigardu la fotojn:
http://www.postimees.ee/galerii/?picture=31744&vote=5&picoffset=0&galoffset=0&gallerydate=#pos

Peeter Aitai

unread,
Aug 22, 2008, 12:08:47 PM8/22/08
to Estonio
 
Pri lingvoj kaj Esperanto en Britio
-----------------------------------------------------------------------------------
 
Por ekhavi ian imagon pri stato de rilatoj al aliaj lingvoj oni rigardu komence kiel oni rilatas al Esperanto.
 
Plej bone estas vidi tion per serĉado de priesperantaj artikoloj en britaj ĵurnaloj.
Ekzemple "The Times" la ĵurnalo konservativa (do eble laŭ ies konsidero la plej ŝovinisme angla).
mi trovis 108 respondojn pri Esperanto
Pri kio ilin kulpigi?
 
Peeter





 

Peeter

unread,
Oct 3, 2008, 11:49:56 AM10/3/08
to Estonio

"Rusoj ne volas defendi Estonion"
Tiel titolita estas artikolo pritraktanta 14-procentan malkreskon de
emo de neestonoj defendi Estonion publikigita de Kalle Kniivila en lia
blogo:
http://www.kniivila.net/2008/rusoj-ne-volas-defendi-estonion/

Necesas ne malatenti 2 gravajn aferojn lige kun tiu ĉi statistiko.
Unue notindas ke en neestona loĝantaro de Estonio estas granda parto
civitanoj de alia(j) lando(j), inter ili preskau 100 000 civitanoj de
Rusio. Deziri ke civitanoj de Rusa Federacio deziru armile defendi
Estonion estas tre naiva ĉar jam du jardekojn Rusio senĉese kalumnias
Estonion kaj amasa atakemo de la pasinta jaro estas vaste sciata.
Due necesas noti tion ke Estonio estas membro de NATO, milita
defendoorganizo kio estis laŭ Moskvo ĉiam konsiderata kiel malamiko.
Neestonoj loĝantaj en Estonio estas forte influitaj historie de tiu
propagando.
Trie notindas ankoraŭ unu fenomeno kio konsideras junulojn. Junuloj
(precipe tiuj kiuj ne estas grandaj patriotoj de la lando) ne emas
senpage fordoni longan tempon el sia vivo por militservi en armeo. tio
estas ankau unu el gravaj faktoroj kial junuloj sen estona civitaneco
ne deziras civitaniĝi (la kialo pri kio junuloj kutime silentas kaj
prezentas pretekste aliajn kialojn).
Do nenio notinda estas en tiu ĉi statistiko kaj en la ŝanĝoj en ĝi.
Kio konsideras komentojn en la ruslingva Ĵurnalo Postimees do se
observi tiujn komentojn dum ioma tempo oni povas klare vidi ke temas
pri propaganda maŝino aganta por interesoj de Rusio…

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Oct 21, 2008, 11:39:34 AM10/21/08
to Estonio
 
"Le Monde diplomatique" en Esperanto:
 
 
 

Peeter Aitai

unread,
Oct 25, 2008, 7:11:39 AM10/25/08
to Estonio
NENIO NOVAS EN LA MONDO
 
Moncivitana Respubliko kaj mondcivitanoj: 
hejmpagxo de Schonfield
 
AWC 
- Peida osundatud tekst -

 
Vikipedio:
 
 
 

Kio estas civito
 
 
esperanta civito
 
 
 
Esperanta Respubliko
 
 
KIO ESTOS SEKVA?

Peeter Aitai

unread,
Nov 7, 2008, 12:47:06 PM11/7/08
to Estonio
 
BRITIO, LINGVOJ KAJ ESPERANTO
-------------------------------------------------------
 
Komence rigardu mian mesaĝon sub Plitiko 2 de la 19-a de februaro
, Politiko 3 de la 28-a de marto
kaj sub tiu ĉi temo (politiko 4) de la 22-a de aŭgusto 
Kiel mi skribis, en Britio estas ne nur demokrata tolerema rilato al neanglaj lingvoj sed unu insulara regiono havas angle oficialan nomon eĉ en la loka lingvo (ne plu oficiale uzante la antaŭan anglalinvan nomon).
Male al aserto de multaj alilandaj esperantistoj en Britio oni bone rilatas ne nur al siaj minoritataj, "lokaj" lingvetoj, sed al multaj lingvoj, penante ebligi per tio kiom eblas pli efikan aferprocedon. 
Nun aperis en "Daily Telegraph" (18.10.2008) artikolo, kio montras surprizan fakton ke la nacia (=landa=ŝtata) san-servo uzas kaj pagas interpretadon de malsanulaj telefonadoj el/en 160 lingvojn !!! En la oficiala listo estas ankaŭ ESPERANTO !!!!! Do Britio estas ŝajne la sola unika lando, kie Esperanto estas oficiala lingvo t.e. ŝtato pagas interpretadon esperantan de iu ajn persono en Britio telefonanta al la Nacia San-servo "NHS".
Ni rigardu nun la artikolon en Daily Telegraph 
la retan version (de 17.10.2008) vi vidas per la sekva ligo:  
 En la papera versio (vidu la jpg-foton sube) la titolo estas "255000 £ perditaj en tradukado de "NHS Direct""
La aŭtoro estas Christopher Hope, redaktoro pri la enlandaj aferoj.
Sube mi donas tradukon kaj miajn rimarkojn (DT = Daily Delegraph, PA = mi).
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: "55000 £ perditaj en tradukado de NHS Direct"
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: La surskribo altiras atenton kaj samtempe preparas nin por negativaj informoj.
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Sub la surskribo en centro troveblas anotacio kun malgranda surskribo (la sekvan lingvoliston tie mi donas en la angla)
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT:  ... ricevebla ankau en Esperanto
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: tio donas al Esperanto en tiu ĉi listo apartan atenton (okaze de negativa informo aparte negativan atenton)
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: Kelkaj el la 160 lingvoj al kiuj telefonantoj al NHD Direct povas postuli interpretoadon:
Assamese, Ashanti, Akan, Amharic, Assyrian, Badini, Berber, Cebuano, Creole, Cherokee, chaochow, Esperanto, Fulla, Ga, Gurmukhi, Gorani, Homa, Hausa, Igbo, Kreo, Kurmanji, Kinyawanda, Kinyamirenge, Laotian, Pahari, Shona, Sinhalese, Sylheti, Telugu, Tagalog, Tajik, Turkmanish, Uzbek, Xhosa, Zulu.
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: Ĉar dum 120 jaroj ĉefaj E-organizaĵoj okupiĝis ĉefe pri ŝtatpolitiko kaj kosmopolita tuthomara regno kun uzado de eo, ne mirindas ke post 120 jaroj ankoraŭ mankas eĉ listo de la lingvoj de la mondo (preskau dek mil lingvoj), do mi ne povas traduki la lingvonomojn en esperanton... :-(
 
(kaj nun la artikolo)
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
 
DT: NHS eluzas centojn da miloj da pundoj por interpretado de sia telefona servo NHS Direct en 160 lingvojn enkluzive al multaj kiujn preskaŭ neniu parolas en Britio.
   Laŭ konservativuloj a lingvoj inkluzivas la lao(s)an kion parolas nur unu laborpermeson-havantulo en UR(Britio) kaj la birmaa kion parolas du laborpermesitoj. Estas nur 20 personoj el Taĝikio registritaj por labori en UR kaj 30 el Samoo, sed malgraŭ tio NHS provizas servojn en iliaj (etnaj) lingvoj.
   HHS Direct estas tradukata ankaŭ en la "internacian" lingvon Esperanto, kio estis inventita 1887 kaj kion havas malpli ol 2000 parolantojn en la mondo.
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: Necesas al la ĉefredaktoro konsili ke iliaj ĵurnalistoj rigardu kelkiam en enciklopediojn antaŭ ol ili publikigas iujn statistikajn nombrojn!!!
Tiu 2000 esperantistoj en la tuta mondo estas pro tiu ĉi artikolo nun ankaŭ en aliaj artikoloj...
Necesas noti ke la artikolo klare respegulas batalon interpartian en Britio kaj pro tio tute ne gravas la teksto ĝenerale ĉar ĝi penas retigi misimagon pri la maniero kiel oni uzas tiun monsumegon. Molbona por E-istoj estas ke eo estas reduktita al la lingvo kiun preskaŭ neniu parolas mondskale. Tiu informo facile penetras cerbojn de legantoj...
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: Aliaj lingvoj kiel la kaŝmira, samoa kaj baska (vaska) estas parolataj nur en unu edukejo de Anglujo.
   Tiun ĉi jaron la kosto de tradukoj (interpretado) estas 255 000 £ (GBP), ero de la NHS Direct-a jara buĝeto de 139 miljonoj da pundoj. Mike Penning, la ombroministro pri sano, diris:"Tiu eluzo eligas monon de la primaraj servoj. Precipe dum la ekonomika malcerteco La Registaro devas certigi la plej bonan eblan uzon de sumoj de NHS-resursoj."
   Matthew Elliott, ĉefestro de La Alianco de Impostopagantoj, diris: "Ŝajnas ke NHS Direct estas perdinta realecon.  Uzante malfacile akiritan monon de impostopagintoj por tradukoj de servoj kiujn preskaŭ certe neniu uzos iam, estas ŝokiga.
   "Se ili havas superfluan monon do ordinaraj familioj bezonas tion reen, ne estas bezono por misuzi tion por Esperantaj medicinaj konsiloj (/drinkmono)."
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: la angla vorto uzita en la esprimo "tip" havas plurajn signifojn inkluzive 'konsileto' (laŭvorta esprimeblo laŭ la teksto) kaj anklaŭ trinkmono (esenca signifo ĉi tie laŭ la konteksto).
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: Pli frue ĉi jare klariĝis ke polico estas uzinta po 2700 £ (GBP) hore por traduk/interpret-servoj en 2007. Libereco-de-Informado-postuloj-demandoj rezultas ke 37 el 43 polic-unuoj en Anglujo kaj Kimrujo estas eluzintaj sume 24,1 miljonojn por tradukadoj en 2006-07, 64% pli ol 2004.
   Gwent estis la sola unuo ebla oferi lingvo-post-lingvo subigon. Pasintjare ĝi eluzis almenaŭ 6900 £ por tradukistoj de la vietnama (vjeta), 6859 £ por la araba kaj 4350 por la Urdu.
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: Videblas ke Britio eluzas multan monon por interpretado de tre multaj lingvoj. Oni penas kiom eble pli bone servi al la multetna popolo. Sed eĉ riĉa lando ne povas, malgraŭ klara deziro, pagi kaj oferi tradukojn/interpretadon en ĉiujn lingvojn de la mondo (7000 ?).
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: NHS Direct, kiu pagigas telefonadon laŭ la lokaj tarifoj, diris ke la interpretado, kio estas provizita de Language Line service (La Lingvo-linia servo), estis ofertita aŭ por ricevataj telefonparoloj aŭ kiam la organizaĵo retelefonis al homoj.
  Kiam telefonanto bezonas interpretadon okazas triflanka konekto kun interpretisto de Language Line.
   Matt Tee, la ĉefestro de NHS Direct diris: "Ni pagas nur la lingvojn kiujn ni bezonas. La sugesto ke ni misuzas impostopagitan monon por interpretado estas insulto al 6500 pacientoj/malsanuloj kiuj dum jaro uzas tradukojn de Language Line servo."
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
 
PA: La artikolo pruvas ke atakantoj de Britio, kiuj uzas kiel bazo de siaj atakoj deklaron ke Britio valorigas nur la anglan aŭ perforte penas ĉiujn anglalinvigi, estas miskompreno aŭ eĉ konscie falsa preteksto.
 
Kaj la ĉefa surpriza fakto videbla el la teksto estas:
 
BRITIO ESTAS LA UNIKA LANDO EN LA MONDO, KIE ESPERANTO ESTAS OFICIALA LINGVO (ESPERANTA INTERPRETADO ESTAS PAGATA DE ŜTATO KAJ SENPAGA POR POPOLO) !!!!!
DailyTelegraph18102008.jpg

Peeter Aitai

unread,
Nov 9, 2008, 9:26:01 AM11/9/08
to Estonio
En SCE A.Kueck reehhis dufoje kaj jen mia respondo tie:
 
----------------------------------------------------------------------------------------------

On Nov 8, 8:01 am, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:

>
> Ankau la registaroj de Chinujo, Kubo kaj Vatikano donas atenton al
> Esperanto, nome en iliaj por-eksterlandaj shtataj radioservoj
> Esperantlingvaj. Lau la supra logiko oni povus do aserti, ke ankau en
> tiuj chi landoj Esperanto estas oficiala lingvo.
>
> --
> Andreas Kueck

Komence pri la ĉefrimarko ĉi.
Plejparto da landoj havas internaciajn rilatojn kaj informadon sendatan eksteren en multaj lingvoj kaj tio neniom montras rilaton al la lingvoj mem aŭ des pli nenion diras pri uzeblo de tiuj lingvoj enlande.
En Britio Esperanto estas enlande uzata por doni gravan servon (sanservon) por la tuta popolo (de Britio mem).
Do mia logiko diras ke Britio estas tiusence unika kaj neniun ŝtatan servon enlandan mi scias nek en Ĉinio, nek en Kubo, nek en Vatikano.

Kio koncernas eblon ke "la monda nombro de esperantistoj estas 2000" estas tradukita laŭ la artikolo aperinta en la papera versio de Daily Telegraph (rigardu fotokopion sub mia mesaĝo DailyTelegraph18102008.jpg en fino de la mesaĝo sub Politiko 4 en "Estonio"
http://groups.google.com/group/estonio
("...has less than 2,000 speakers worlwide.")
En la reta versio estas aldonita la vorto "native"
("...has less than 2,000 native speakers worldwide.")
Sed ne estas klare ĉu tiu vorto estas tie ekde la komenco aŭ poste alredaktita...
Sed tio absolute ne gravas!
Eĉ la kazo kiam la ĵurnalo enigas en cerbojn de la legantoj fakton (nombron) kiu montras malgravecon de Esperanto, ne estas/is mia ĉeftemo. La ĉefa informo estas ke en Britio la ŝtata sanservo uzas 160 lingvojn kaj ke iu ajn loĝanto de Britio povas peti interpretadon en Esperanto (pagatan de la ŝtato)!!!
(La fakto sendube surpriza, ankaŭ por mi)

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Nov 15, 2008, 6:25:28 AM11/15/08
to Estonio
 
Pri multlingveco en Britio
------------------------------------------------
 
Ne nur sxtataj instancoj estas multlingvemaj sed ankau lokaj registaroj.
Jen presajxo de la urbo Liverpool alvokanta siajn urbanojn (atentu la fakton ke temas ne pri eksterlandaj turistoj sed pri logxantoj de Liverpool) reehi por pli bona laboro de urbaj instancoj.
Sur la dus foto cxi sube vi povas trovi informon pri la lingvoj. do se al vi ne taugas la angla au ecx ne tiuj cxi donitaj 15 lingvoj do telefonu kaj petu en iu lingvo kiun vi komprenas kaj kion la urbo povas uzi,,,
 
Me odoras pri anglalingva hegemonio en Anglujo!
 
Peeter Aitai
 

 
AlCivitanojDeLiverpool.jpg
LingvojDeLiverpool.jpg

Peeter Aitai

unread,
Nov 16, 2008, 8:16:17 AM11/16/08
to Estonio
 
Multlingveco en Liverpool
 
Aldone al la antaŭaj mesaĝoj mi notu ekzemplon de la Anglikana Katedralo de Liverpool.
Ĝi estas ofte vizitata de turistoj kaj ne mirindas multlingva saluto/bonvenigo sur la muro (vidu la foton sube aŭ rigardu
Rimarkindas plurlingva abundo de presaĵoj ne nur pri la turisme atraktiva ejo sed ankaŭ pri la laboro de la katedralo (mi vidis eĉ dudekon da lingvoj
(Eniro en la katedralon estas libera kaj senpaga do ne temas pri komerco aŭ eĉ ne pri ĝenerala servo por turistoj kiel "i-punktoj"...).
Antaŭ jaro okazis ke kiam mi vizitis la katedralon oni aliris min kaj demandis de kie mi venas.
Kiam mi respondis ke de Estonio, la katedrala servisto kun granda bedaŭro konstatis ke li ne havas presaĵojn en la estona kaj ĉu li povas por mia helpo oferi al mi presaĵojn en iu alia lingvo!
Nenie en iu alia lando mi renkontis tian lingvan helpemon. (Por komparo estu notita ke kiam mi vizitis Parizon kaj tieajn gravajn katedralojn, neniu min pridemandis pri la lingvoj ĉar oni konsideris neceson kompreni la francan memkomprenebla).
Antaŭ du jaroj mi babilis interrete kun esperantistino el Francio. Kiam mi diris ke mi nun laboras en Britio kaj kun intereso observas la anglan kulturon, ŝi respondis ke pro la angla lingvo ŝi plu ĉ pri la angla kulturo ne interesiĝas...
Sub tiu ĉi temo vi legis pri klarigo de R.C. ke atakoj kontraŭ Britio pro la angla lingvo estas pravaj... (kaj uzis por tio pretekston ke la eduksistemo estas nesufiĉe bona en Britio?!?).
Mi trovis en Britio multon kion mi ne ŝatas aŭ kion mi timas evoluanta ankaŭ en aliaj landoj, sed certe mi ne trovis hegemoniecon de la angla lingvo en Britio.
Tio ke la angla lingvo en praktiko okupis la rolon kion esperantistoj en siaj koroj rezervis por Esperanto, neniel blindigu vin kaj des pli ne servu al vi por kontraŭanglujaj atakoj!
Ankaŭ mi estas maltrankvila pri sorto de mia lingvo (la estona) sed tio ne naskas en mi malamikemon.
 
Peeter Aitai
 
09112008309.jpg

Peeter Aitai

unread,
Nov 17, 2008, 1:46:27 PM11/17/08
to Estonio
 
Esperantlingvaj blogoj sur retpaĝo de nova Usona Prezidento.
 
 
 
 
 

Peeter Aitai

unread,
Nov 23, 2008, 3:27:44 PM11/23/08
to Estonio
 
Respubliko INSULO DE LA ROZOJ
 
En fino de sesdekaj jaroj mi legis en iu ruslinva libro (eldonita en Ukrainio) pri diversaj aferoj ligitaj kun maro. La libro (eld. 1967) priskribis fondon kaj sorton de Sealand (19640 kaj ankau pri Insulo de la Rozoj, Cxar pro la cirila literaro mi ne estis certa ĉu temas pri rozoj aŭ rosoj (pli verŝajna por mara...).
Pri esperanto mi tiam nenion sciis, Sed la interesaj regnetoj memorfiksiĝis.
En la okdekaj jaroj kiam mi estis jam aktiva esperantisto mi penis trovi ion ajn pri la respubliko kies nomo estis en Esperanto, sed absolute nenion mi trovis en E-gazetaro.
Antaŭ deko da jaroj, jam dum epoko de interreto, mi de tempo al tempo vidis en reto iujn informojn pri la respubliko.
Nun estas pri tiu artikoleto ankaŭ en Vikipedio, Sed strange, eĉ en Vikipedio esperantistoj penas kvazaŭ prisilenti tiun historian fenomenon. Rigardu esperante:
Strange sed pli multe pri tiu esperanta insulo legeblas en la anglalingva versio:
En la angla eblas legi pli multe kaj vidi diversajn fotojn...:
 
Ĉu estas io skribita pri tio en esperanto?
 
Peeter Aitai

Peeter

unread,
Nov 30, 2008, 2:44:13 PM11/30/08
to Estonio
Politiko en Esperantujo
------------------------------------------

Antau ol diskuti la temon, mi konsilas legi deklaron de Ivo Lapenna
"Esencaj kauzoj de mia eksigxo"...

http://www.ivolapenna.org/historiegravaj/adiaua_100107.htm

Peeter Aitai

unread,
Dec 5, 2008, 12:22:48 PM12/5/08
to Estonio
 
Kultura diverseco en Estonio kaj influo de najbaro
----------------------------------------------------------------------------
 
Mi ne intencas hodiaŭ longe klarigi situacion kaj naturajn soci-procedojn en la lando. Mi nur konsilas rigardi tri videoklipojn kaj pripensi:
 
La unua temas pri revolucioj. Do estas diversaj revolucioj kaj inter ili tute neordinara "kantanta revolucio", la vojo kiel estonoj esprimis sian opinion kaj decidemon...
 
Tute mala estas sinteno (kultura kondutkutimo) de ruslingva loĝantaro, kiu pasintjare esprimis sian opinion per tumultado, vandalismo kaj marodado:
 
Kaj apude estas granda lando (pri kio oni asertas ke ĝi estas elektinta vojon de hitlera-nazia Germanio de tridekaj jaroj de la pasinta jarcento, sed tion mi nun ne diskutas). La najbaro kun siaj agoj (propagando kontraŭestonia, milito en Kartvelio) devigas ruslingvanojn elekti kun kiu ili estas...
Pri la najbaro:
 
Peeter Aitai
 
 
eble aldone pri la nokta kantofesto 2008
kaj pri la 10-a junulara kantofesto 2007 (post tumultoj en Tallinn)
.





 

Peeter Aitai

unread,
Dec 14, 2008, 5:40:41 AM12/14/08
to Estonio
 
Helpo por Esperanto en Usono
---------------------------------------------------
 
Eblas perrete konsili diversajn ideojn kaj subteni (voĉdoni) ilin.
Unu tia retloko estas
se vi serĉas tie por Esperanto, vi trovas multajn koncernajn ideojn.
Nun unu ideo, proponita de Oleg Izyumenko el Svedio, havas bonan staton (ĉi-momente la dua pozicio en la listo pri edukado)
(momente jam 474 voĉoj; mia estas la 473-a).
La adreso de la propono estas
(se la longa adreso rompiĝas dum sendado, iru laŭ la mallonga kaj tiam serĉu por ideoj per esperanto)
Por voĉdonado necesas tie komence membriĝi (krei konton).
 
Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Dec 20, 2008, 6:28:59 AM12/20/08
to Estonio
 
2008 -  antau 100 jarigoj fondigxis UEA kaj AMIKEJO.
 
Amikejo (Amikayo)  = Esperanta Regno
estis regnoprojekto en Moresnet (landeto ekzistinta pli ol jarcenton - 1816-1919)
 
(pri mikronacioj rigardu aldone
pli multe angle:
 
.

Peeter

unread,
Dec 28, 2008, 6:08:54 PM12/28/08
to Estonio

Peeter Aitai

unread,
Dec 29, 2008, 5:50:02 AM12/29/08
to Estonio
 
Nova reprezentanto de Estona kulturo en Rusio
--------------------------------------------------------------------------------------
 
Nova reprezentanto de kulturo de Estonio en Rusio estas s-ino Helene Tedre.
(estonlingvanoj vidu http://www.postimeesee/?id=62804 )
Helene Tedre estos en Moskvo tuj post la jarsxangxo kaj restos por 3 jaroj.
Iam sxi partoprenis kaj finlernis mian elementan esperanto-kurson en Parnu (kiel ejo por la kurso (nur 2 lernantoj) estis luprenita klascxambro en iom fora ruslingva bazlernejo).
Gxis nun sxi laboras/is en Kulturministerio (kiel konsilisto pri arto en Arta Fako).
Sxi estas studinta en Talinna Pedagogika Universitato (magistro pri informatiko) kaj nun studas en Art-Akademia magistraturo. Antau kulturministerio sxi estas laborinta en Estona Televido kaj Eesti kunstigaleri ('estona art-galerio').
(Cetere sxi akiris vastan konatecon per gajnado de "princina" (vicgajninta) titolo en beleckonkurso "miss").
Eble tio nun helpas al esperantista kunlaboro de la du najbaraj landoj...
 
Peeter Aitai




Helene Tedre (foto de Kultuuriministeerium).jpg

Peeter Aitai

unread,
Dec 29, 2008, 5:55:09 AM12/29/08
to Estonio
korekto:
 
Nova reprezentanto de kulturo de Estonio en Rusio estas s-ino Helene Tedre.
 Por vidi la foton plene klaku tie sur la foton
 
 

Peeter

unread,
Dec 29, 2008, 6:46:12 PM12/29/08
to Estonio


> Helpo por Esperanto en Usono
> ---------------------------------------------------
>
> Eblas perrete konsili diversajn ideojn kaj subteni (voĉdoni) ilin.
> Unu tia retloko estashttp://www.change.orgen Usono.
> se vi serĉas tie por Esperanto, vi trovas multajn koncernajn ideojn.
> Nun unu ideo, proponita de Oleg Izyumenko el Svedio, havas bonan staton
> (ĉi-momente la dua pozicio en la listo pri edukado)http://www.change.org/ideas/browse/education
> (momente jam 474 voĉoj; mia estas la 473-a).
> La adreso de la propono estashttp://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_lan...
> (se la longa adreso rompiĝas dum sendado, iru laŭ la mallonga kaj tiam serĉu
> por ideoj per esperanto)
> Por voĉdonado necesas tie komence membriĝi (krei konton).
>
> Peeter Aitai
-----------------------------------
Nun la propono estas kun 420 voĉoj sur dua loko (entute estas 460
proponoj por edukado).

En yahoo-grupo Lernu-helpantoj aperis interesa informo pri Usona
registara retpaĝo kun simila voĉdonebla demando, Mi kopias la
tekston:
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Saluton al Ĉiuj!

Dankon pro la nekredebla subteno de la "Ideo por Obama" iniciato!! Se
ni restas same alte kiel nun, dum ankoraŭ­ du tagoj, certe ni trafos
duan selekto-paŝon! Bv. kontakti organizantojn de novjaraj
esperantistaj aranĝoj (kiel IS, AS kaj aliaj novjaraj
kongresoj/seminarioj/renkontiĝoj) kaj sugestu al ili organizi "komunan
voĉdonon" por ĉiuj partoprenantoj de iliaj aranĝoj: oni kunvenas apud
komputilo(j), klarigas la voĉ-proceduron ĉe Change.org kaj registras
novajn membrojn el inter ĉeestantoj, kiuj tuj voĉdonas por la
Esperanto-ideo. Tiel ni povos kolekti kelkcent necesajn voĉojn dum du
lastaj tagoj!

Nun pri la aldona ebla ago similsenca: amiko ĵus informis min ke eblas
voĉdoni por simila ideo pri enkonduko de Esperanto en usonajn
lernejojn ĉe la _oficiala_ retejo de Obama-teamo (change.gov, atentu
ke ĝi estas malsama ol "nia" change.org). Oni faras tion per iri al
http://change.gov/page/content/openforquestions20081229/ , serĉi
"Esperanto" (momente aperas nur unu tia demando en serĉ-rezultoj). Oni
povas vidi ke ĝi estas nun sufiĉe malpopulara (laŭ­ nombro de reagoj
kaj laŭ­ kvanto de negativaj reagoj). Oni povas fiksi tion per
"pozitiva" reago al la demando. Oni unue registriĝu. Ne gravas, se oni
ne estas usona civitana. Registriĝ-formularo demandas nur ZIP-kodon,
ne la plenan adreson. Oni povas uzi ZIP-kodon 22359 - ĝi funkciis por
mi. Post registriĝo oni denove serĉu demandon pri Esperanto kaj
voĉdonu per klako sur v-signo (x-signo, aŭ­ kruco, indikas negativan
reagon al la demando).

Amike kaj novjariĝ-bondezire,
Oleg
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Mi vizitis la lokon kaj voĉdonis tie.
Konsiderante kiom multe moviĝis la rezultomontrilo dum mia klakado mi
supozas ke voĉdonintaj estas nur kelkaj malmultaj personoj. Paralele
indas ja agi ankau tie.

Peeter

PS

Ĉe change.org voĉoj mi vidis kiel anstataŭ 1400 aperis subite 1399. Do
se okazas ke sendepende de objektivaj rezultoj ni restas ne inter tri
plej sukcesaj (nun 1420 kaj la dua loko sed la tria kaj kvara estas
proksime), ni ĉiuokaze estas multe gajnintaj (venkintaj).

Peeter Aitai

unread,
Dec 29, 2008, 7:37:18 PM12/29/08
to Estonio
 
Ligoj al malnovaj partoj de la temo Politiko estas supre (Politiko 1-2-3).
Nun ni daurigas sub numero 5. Jen la ligo al Ploitiko 5:
.



Flago de EU.png

Peeter

unread,
Jan 12, 2009, 12:18:51 PM1/12/09
to Estonio

> 2008 -  antau 100 jarigoj fondigxis UEA kaj AMIKEJO.

> Amikejo (Amikayo)  = Esperanta Regnohttp://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_regno
> estis regnoprojekto en Moresnet (landeto ekzistinta pli ol jarcenton -
> 1816-1919)http://eo.wikipedia.org/wiki/Amikejo

> (pri mikronacioj rigardu aldonehttp://eo.wikipedia.org/wiki/Mikronacio
Rigardu:
http://video.google.com/videoplay?docid=-6942332229937461342
kaj
http://www.moresnet.nl/esperanto/index_es.htm

.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages