Politiko 5

27 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Dec 29, 2008, 7:21:40 PM12/29/08
to Estonio
Ĉar samtempe malfermiĝas nur ĝis 25 mesaĝoj sub temo mi daŭrigas sekvajn mesaĝojn kiel nova temo (por ke retliggoj estu ne tro longaj..)
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
 
Antaŭaj partoj:
 
Politiko
 
Politiko 2
 
Politiko 3
 
Politiko 4
 
.
 
Estonio en Europo.png

Peeter Aitai

unread,
Dec 31, 2008, 5:53:17 AM12/31/08
to Estonio
Ankoraŭ pri diferenco de kulturo kaj kondutkutimoj en Estonio
 
En antaŭa parto (la 5-an de decembro) mi donis ligon por videoklipo kie videblis vandalismo kaj marodado de tumultantoj en Tallinn printempe 2007
Aldone pri la temo estu alia videoklipo montranta klare diferencon de popola amaskulturo de enmigrintoj kaj estonoj.
Post rememstariĝo akriviĝis porsovetiaj fortoj (tiam ili nomis sin sovetaj, nun ili nomas sin rusaj) kaj okazigis organizite amaskunvenon ĉe Palaco de Toompea (la sidejo de La Parlamento kaj tiam ankaŭ de La Registaro). Ankaŭ tiam tiu ruslingva amaso fariĝis agresiva kaj atakis la parlamentejon. Ili rompis pordegon kaj eniĝis en la palacan korton. Feliĉe antaŭen ili ne sukcesis ĉar al Toompea rapide venis defendi sian registaron vastaj popolamasoj (ankaŭ mi estis tiufoje en Tallinn kaj aliris). Rigardu la videoklipon pri Interfronta atako de Toompea.. Atentu tion kiel kondutas estona popolamaso. Por ebligi al interfrontanoj foriron oni liberigis al ili vojon, neniu estis batita, neniun oni jxetis per io... Konkludojn faru ĉiu mem.
Estonio estas libera kaj demokata lando. Ni esperu ke en komenconta 2009-a jaro kaj estonte la vivo estos trankvila kaj progresema. Bona estas vivo kial al ĉiuj estas bene.
BONAN NOVAN JARON AL CXIU!
 
 
Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Jan 3, 2009, 2:49:36 PM1/3/09
to Estonio
Putin pri rilatoj kun Estonio
 
Putin diras ke 1918 per interkonsento inter Rusio kaj Germanio la Baltaj landoj iris de sub Rusio al sfero de Germana kontrolo kaj 1939 laŭ nova interkonsento inter Rusio kaj Germanio la Baltaj landoj estis redonitaj al Rusio. Laŭ li sekve 1941 Soveta Unio ne povis okupi tiujn landojn ĉar ili jam estis Ĝia partoj!!! (demagogio se konsideri ke antaŭ tio li asertas ke la interkonsento de 1939 estas dekomence nevalida).
Li tute silentas pri la interkonsento/kontrakto inter Rusio kaj Estonio de 1920.
(La Tartua Packontrakto http://eo.wikipedia.org/wiki/Kontrakto_de_Tartu , pli precize kaj amplekse
Hodiaŭ la 3-an de januaro plenumiĝis 89 jaroj de provizora interkonsento de militĉesigo inter Rusio kaj Estonio kion la 2-an de februaro 1920 sekvis La Tartua Packontrakto laŭ kio Rusio rekonas memstarecon de Estonio kaj rifuzas ajnajn pretendojn.
(Malgraŭ tio ke Putin aldonas ke li ne tre bone memoras historion ĉar multe trinkis bieron en universitato, tio estas imperiisma traktado de historio)
Laŭ Putin estas ne grava internacia jura kontrakto sed sufiĉas se iuj du granduloj interkonsentas pri sorto de la triaj landoj.
Li diras pri historio ke ĉar 1989 Moskvo jam deklaris ke Molotov-Ribbentropa bakto
angle http://en.wikipedia.org/wiki/Nazi-Soviet_Pact ) estis persona afero de Hitler kaj Stalin kaj dekomenco nevalida, oni nun ne lasu al mortintoj nin kapti de mano kaj malhelpi iri antauen...
Sed 2007 en Moskvo ili ne nur histerikas pri historio kaj mortintoj, ili histerikas eĉ pri iuj objektoj simbolantaj historion...
Rigardu forigon de Estonia flago de sur Estonia Ambasadejo en Moskvo 2007
Post tumultoj en Tallinn estis Moskvo devigita konstati ke Eŭropo (EU) estas multe pli unueca ol ili esperis kaj ne eblas ĝin disigi per atakado de iu parto de ĝi. Post tio Moskvo deklaris ŝanĝon de sia agado de atingo de siaj celoj en Baltaj landoj al atingo de siaj celoj en tuta Eŭropo.  
Mi memoras ankaŭ eldiron de la lasta defendo-ministro de Soveta Unio. Pri redono de 4 Kuriliaj insuletoj al Japanio la marŝalo diris ke "La Soveta Unio ĝuste pro tio estas granda ke neniam al neniu nenion redonis!". La grand-imperia militarisma ŝovinismo estas tie hodiaŭ eĉ pli forta. Tio estas realo kion najbaroj devas konsideri kaj ankaŭ aliaj se ili deziras kompreni.
En Moskvo estas ja perforto kutima vivmedio. Espereble la mondo tamen daŭras laŭ vojo de demokrata volo de popoloj, de jura justeco kaj libervola internacia interkonsento.
 
Moskvo antaŭ 20 jaroj:
pti tio sekvontfoje
 
(daurigota) 
.

Peeter Aitai

unread,
Jan 9, 2009, 11:13:44 AM1/9/09
to Estonio
 
Sub Politiko 4 estis interesa informo pri multlingveco de la landa sanservo en Britio kaj Esperanto en la oficiala listo tie.
 
Por certigi verecon de la informoj en gazetoj kaj miaj informoj, estu ĉi kune ligo al la paĝo kie la registaro donas skribajn respondojn (kaj nun pri tiu ĉi temo).
Kiu ne scipovas la anglan povas tamen vidi ke en la respondo de ministro Ben Bradshaw estas longega listo de lingvoj kaj ke Esperanto enestas!!!
 
P.Aitai

Peeter

unread,
Jan 12, 2009, 12:21:58 PM1/12/09
to Estonio
Sub Politiko 4 estis informo pri Neutrala Moresnet kaj Esperanta regno
Amikejo

> 2008 - antau 100 jarigoj fondigxis UEA kaj AMIKEJO.
> Amikejo (Amikayo) = Esperanta Regnohttp://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_regno
> estis regnoprojekto en Moresnet (landeto ekzistinta pli ol jarcenton -
> 1816-1919)http://eo.wikipedia.org/wiki/Amikejo
> (pri mikronacioj rigardu aldonehttp://eo.wikipedia.org/wiki/Mikronacio
> pli multe angle:http://en.wikipedia.org/wiki/Micronation)


Rigardu pli:
http://video.google.com/videoplay?docid=-6942332229937461342
kaj
http://www.moresnet.nl/esperanto/index_es.htm

Peeter

Peeter

unread,
Feb 2, 2009, 1:45:17 PM2/2/09
to Estonio

Peeter Aitai

unread,
Feb 21, 2009, 1:47:41 PM2/21/09
to Estonio
Iuj opinias ke piratoj estas romantikaj kaj hisas nigran flagon sur la boaton.
Post trafado al realaj piratoj (pri ili ni konstante legas en ĵurnaloj) tiuj uloj pensas jam aliel.
Iuj opinias ke Robin Hood estis romantika kaj dezirus similaĵon...
Post kiam rabistoj forprenas ilian propran monon, ili jam pensas aliel.
Iu en fora Brazilo opinias ke Sovetunio estis bona kaj romantika kaj esperantigas kaj enretigas videoklipon kun la himno de Sovetio.
Kelkaj jaroj en Siberia koncentrejo pripensigus lin ĉu tio ne estas primoko de suferintoj...
(Ĉu sekva filmo estos pri Hitlera "Mein Kampf"?)
 
Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Feb 22, 2009, 6:39:30 AM2/22/09
to Estonio


2009/2/21 Peeter Aitai peeter...@googlemail.com

(Ĉu sekva filmo estos pri Hitlera "Mein Kampf"?)
 
Jen mi trovis jam respondon al mia hieraua demando.
 
.

Peeter Aitai

unread,
Feb 23, 2009, 3:28:02 PM2/23/09
to Estonio

Peeter Aitai

unread,
Mar 10, 2009, 2:25:27 PM3/10/09
to Estonio
 Enkadre de internacia solidareckampanjo kun Tibeto oni hisis Tibetan flagon hodiau en 12 municipoj de Estonio.
 
Flago de Tibeto.jpg

Peeter Aitai

unread,
Mar 15, 2009, 7:51:19 AM3/15/09
to Estonio
EDE au politika sinmortigo
=======================
 
En reto oni disvastigas informon ke EDE estas en Germanio kolektinta bezonatan kvanton da subteno por partopreni EU-elektoprocedon.
-----------------------------------------------------------------------------

EDE - por ke Euxropo komprenigxu

La germana sekcio de Euxropo - Demokratio - Esperanto kolektis 4.000
subskribojn por partopreni en la Europaj Balotoj 2009

Jam pli ol du semajnojn antaux la limdato 31-a de marto la germana
sekcio de "Euxropo - Demokratio - Esperanto" sukcesis venki la cxefan
obstaklon por partopreni en la Euxropaj Balotoj 2009: Gxi kolektis
4.000 subtenajn subskribojn, cxiuj kun la necesa konfirmo de la
respektiva urba administrejo pri tio, ke la subskribinto havas
vocxdonrajton en Germanio. Cxar multegaj formularoj ankoraux kusxas
cxe kolektintoj aux cxe urbaj administrejoj, la suma nombro de
subskribintoj estas certe jam multe pli alta.

Plej versxajne (se la balotestro ne trovos erarojn cxe iuj
formalajxoj) EDE-Germanio do sukcesos partopreni en la balotoj. Tio
signifas, ke 62 milionoj da germanoj povos vocxdoni por EDE la 7-an de
junio; la nomo "Euxropo - Demokratio - Esperanto" trovigxos sur cxiu
balotilo. Cxar nur cx. 40 % de la rajtigitoj efektive iros al la
balotoj, EDE-Germanio bezonos cx. 1,2 milionojn da vocxoj por superi
la 5 %-an limon por ekhavi deputitojn en la Euxropa Parlamento. Dum
tiu sxanco eble ne aspektas alta, alia limo - la 0,5 %-a limo por
ricevi altegan financan subtenon de la germana sxtato - povus esti
venkebla, se oni konsideras la entuziasmon, kun kiu germanaj
esperantistoj kolektis la subskribojn, kaj la ofte surprize pozitivan
sintenon de neesperantistoj pri EDE.

La partopreno en la balotoj certigos al EDE grandan ehxon en
amaskomunikiloj kaj la eblecon senpage elsendi varban filmeton en la
germana televido. Ankaux en Francio la partopreno en la balotoj plej
versxajne sukcesos.

Intertempe EDE-Germanio jam povas komenci prepari sian
elektokampanjon. Gxia cxefa slogano estas: "EDE - damit Europa sich
versteht" - "EDE - por ke Euxropo komprenigxu".

Ulrich Matthias
------------------------------------------------------------------------------------------------------

Ekde nun Esperanto cxesas esti lingva afero de cxiuj kaj farigxas politika afero de malgranda ploitikista grupo.

Pri tio temis jam 26.02.2009 en SCE kiam Ulrich Matthias aperigis tie jenon:

-------------------------------------------------------------------------------------------------------

Fine de marto decidiĝos, cxu la germana sekcio de "Eŭropo - Demokratio
- Esperanto" (EDE) povos partopreni la Eŭropajn Balotojn 2009. Se tio
sukcesos, ĝia nomo (kaj do ankaux la vorto "Esperanto") estos presata
sur 62 milionoj da balotiloj, kaj ĉirkaŭ 130.000 voĉoj sufiĉus, por ke
la asocio EDE ricevu ŝtatan subvencion de pli ol 500.000 €.

Ĝis nun (26-a de februaro) la aktivuloj de EDE kolektis 2.670
subskribojn, kaj alvenis promesoj pri kolektado de entute kelkaj pliaj
centoj, tiel ke la atingota nombro certe superos 3.000. Por partopreni
la balotojn, la necesa nombro estos 4.000.

Oni trovas informojn pri la aktuala stato de la kolektado (en germana
lingvo) ĉe http://www.e-d-e.eu . Tie elŝuteblas ankaŭ la formularo por
subskriboj.

Informojn pri EDE en Esperanto oni trovas ĉe http://www.e-d-e.org .
Dum en Germanio necesas ankoraŭ fortostreĉo, en Francio jam estas
sufiĉe certe, ke EDE denove sukcesos partopreni la balotojn.

Ulrich Matthias
--------------------------------------------------------------------------------------------------------

al tio mi respondis:

On Feb 26, 11:15 pm, Ulrich Matthias <Ulrich.Matth...@t-online.de>
wrote:

> Fine de marto decidiĝos, cxu la germana sekcio de "Eŭropo - Demokratio
> - Esperanto" (EDE) povos partopreni la Eŭropajn Balotojn 2009. Se tio
> sukcesos, ĝia nomo (kaj do ankaux la vorto "Esperanto") estos presata
> sur 62 milionoj da balotiloj,

Tio signifas ankau ke de tiu tempo Esperanto plu ne estos Afero de
Cxiuj. Por 62 miljonoj Esperanto farigxos Ne Nia Afero!

Uzata praktiko estas ke politika opozicio kontrauas ajnan proponon de
aliuloj sendepende de boneco au bezono de proponito...

Peeter Aitai
--------------------------------------------------------------------------------------

 

Esperanto-partio estas ja sama afero kiel Bier-partio

Pri kia politiko temas, evidentigxos nur poste.

Se eniras tiaj komunistoj kiel Corsetti k.a. do la partio dekomence farigxos nur batalantaro kontrau io ajn (kontrau cxio).

Tio signifas politikan mortigon de Esperanto!!!

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Apr 2, 2009, 2:14:56 PM4/2/09
to Estonio
fin-fine

Europa Parlamento akceptis rezolucion
kondamnanta komunistan kaj aliajn diktaturojn...

http://www.europarl.europa.eu/sides/getDoc.do?type=MOTION&reference=P6-RC-2009-0165&language=ET
(por vidi la tekston en aliaj europaj lingvoj klaku sur koncernan
lingvoklavon supre).

Estonoj rigardu ankau en Postimees
http://www.postimees.ee/?id=102146

Donante al stalinismo same objektivan prijugxon kiel jam ricevis
nazio, ni finfine povas pli objektive taksi nian vivon en la
jxuspasinta 20-a jarcento...

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Sep 7, 2009, 4:25:26 PM9/7/09
to Estonio
Insulo de la Rozoj

pri tiu temo mi skribis la 23-an de novembro 2008 sub la temo Politiko 4
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/a61aa295fa5456c8
Nun povas pri tiu insulo-ŝtateto vidi plurajn videofilmetojn en YouTube
L'Isola delle Rose (itale)
http://www.youtube.com/watch?v=XWl0cNaIyGs
Insulo de la Rozoj - freedom is frightening (itale kun anglaj subtekstoj)
http://www.youtube.com/watch?v=g8YAQicQNnM&feature=related
kaj multaj aliaj
http://www.youtube.com/results?search=related&search_query=Rose%20Island.%20Isle%20of%20Roses.%20Isola%20delle%20Rose.%20Insulo%20de%20la%20Rozoj.%20Ile%20des%20Isla%20las%20Rosas.&v=g8YAQicQNnM&page=2

Ankaŭ pri Neŭtrala Moresneto estas priskribita.
Hodiaŭ unu malnova poŝtkarto de ĝi (vidu bildon sube)

Peeter Aitai

PK_Neutral_Moresnet__Amikejo.bmp

Peeter Aitai

unread,
Oct 20, 2009, 4:09:03 PM10/20/09
to Estonio
Cxi-foje iom pri politiko en Estonio
=========================

Unue pri gazetara libereco:
--------------------------------------------------

La organizajxo "Senlimaj raportistoj" (RSF) en sia indekso de la monda
gazetara libereco lokigis Estonion en la sesan lokon (inter 175
landoj).
(Pasintjare Estonio kune kun Finnlando kaj Irlando havis la kvaran
pozicion kaj 2007 kun Slovakio la trian.)
Antau Estonio estas Danio, Finnlando, Irlando, Norvegio kaj Svedio.
Cetere en la lastaj lokoj estas Kubo, Birmo, Irano, Turkmenistano,
Nord-Koreo kaj Eritreo.

----------------------------------------------------------------------------------

Kaj nun pri aktuala rezulto de lokaj elektadoj en Estonio:
--------------------------------------------------------------------------------

Jxus estis lokaj elektadoj kaj nun mi notus nur pri unu rezultofenomeno.
La rezultoj en Tallinn (cxefurbo de Estonio, la urbo kun grandnombra
rusa logxantaro).
Kiel eblis prognozi, male al aliaj grandaj urboj de Estonio kie regas
pleje sama koalicio de partioj kiel en la sxtata regado, en Tallinn
(kaj "rusa" Narva) elektadojn venkis la Centra partio.
En Tallinn la Centra Partio eicevis 44 lokojn kaj la sxtatkoaliciaj
partioj 14+13+8 lokojn.
Notindas ke se la Centra Partio (la plej sxatata partio de rusoj, kiu
tamen ne estas esence rusa) ricevis 114013 vocxojn
kaj la pure rusaj ekstremistaj grupoj estis denove sen subteno:
"Spisok Klenskogo - Russkij Tsentr" - 2630 vocxoj, kaj Vene Vasakliit
Meie Linn (Rusa Maldekstrulunuigxo Nia Urbo) 521 vocxoj.
Ecx ne estas kion komenti pli...

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Nov 8, 2009, 10:07:11 AM11/8/09
to Estonio
La 21-an de marto mi faris eksperimenton:
 
Mi listigis en mia posxtkesto la suban YouTube  militteman muzikvideokliparon kaj restigis nesendita.
La unua parto germana, poste kelkaj pri israelo, sekvataj per vico da sovetaj/rusaj.
Min interesis reagoj de eblaj retspionoj.
Evidentigxis ke ili ne nur spionas sed entreprenis redakti mian neforsenditan mesagxon - krom la komenca (germana) parto la tuta listo malaperis!
Tio memorigis al mi vivon en iama Sovetio kie min tre gxenis ne tio ke KGB kontrolas korespondadon sed tio ke la leteroj malaperis...
Jen la eksperimenta listo:
==================================================================
 
MURDOMUZIKO
 
Rigardante-auskultante videoklipojn muzikajn en Youtube min ofte kaptas strangaj sentoj.
 
Provu ankau vi:
 
 
PACON al la mondo!!!

Peeter Aitai

unread,
Dec 20, 2009, 7:11:00 AM12/20/09
to Estonio
EŬROPO

Lige kun laŭkontrakta senviza turismeblo de civitanoj de Serbio,
Makedonio kaj Montenegro en Schengenaj landoj (La Schengena Viza
Teritorio) releviĝis bezono klarigi kio estas kio en Eŭropo.
Mankas koncerna Esperantlingva artikolo pri La Schengena Viza
Teritorio en Vikipedio do mi proponas rigardi la anglalingvan (des pli
ke kompreni mapojn oni povas ankaŭ sen lingvokono).
http://en.wikipedia.org/wiki/Schengen_Area

Atenton necesas doni al sekva klare demonstra desegna skemo
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/8/84/Supranational_European_Bodies.png
Jen diversa integriĝo de Eŭropaj landoj

La anglalingvaj skriboj:
The Council of Europe = La Eŭropa Konsilio
European Economic Area = La Eŭropa Ekonomia Teritorio
European Union = Eŭropa Unio (EU)
Eurozone = La teritorio de eŭro-mono
EU Customs Union = La Dogana Unio de EU
Schengen Area = La Schengena Viza Teritorio
Agreement with EU to mint Euros = Interkonsento kun EU pri emisio de eŭroj
(la tradukoj estas miaj nekontrolitaj tradukoj eble diferencaj de la
oficialaj sed helpas kompreni pri kio temas).

Peeter Aitai

Eŭropo (integriĝo de landoj).jpg

Peeter Aitai

unread,
Dec 25, 2009, 11:00:17 AM12/25/09
to Estonio
Henri Masson skribas:
http://groups.google.co.uk/group/esperanto-por-obama/browse_thread/thread/3d2bd71ce2c0e83c

Li informas pri la nova germana ambasadoro en Moskvo.
Jen la parto de lia tekstro kopie:
---------------------------------------------------------------------------

* Denove pri ambasadoro, sed ne de Amikeco...*

----------------------------------------------------------------------------

Laŭ informo de Rudolf Josef Fischer <fischru @ uni-muenster.de> tra
[esper-german], [e-rus-info] kaj Ret-Info http://www.eventoj.hu :


Pluraj germanaj gazetoj, inter ili la konata magazino *Der Spiegel*,
raportas, ke la nova germana registaro antaŭvidas sendi la ĝisnunan
reprezentanton de Germanio ĉe NATO, s-ron Ulrich Brandenburg
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ulrich_Brandenburg , kiel novan germanan
ambasadoron al Moskvo.


Ulrich Brandenburg estas ne nur membro de Germana Esperanto-Asocio, iama
prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj membro de la loka grupo en
Münster, sed ankaŭ denaskulo.


*Rimarko HM* —Vidu ankaŭ :
germane : http://www.nato.diplo.de/Vertretung/nato/de/04/botschafter.html
angle : The Moscow Times
http://www.themoscowtimes.com/news/article/berlin-may-recall-envoy-amid-charges-hes-too-soft-on-russia/391356.html
.
Fakte la afero de lia nova posteno havas sufiĉe grandan internacian eĥon
(serçu per : ulrich brandenburg ambassador moscow), sed ne aperas
mencioj pri Esperanto. Oni ne havu iluziojn...
En paragrafo pri la reĝimo de Schengen
<http://eo.wikipedia.org/wiki/Traktato_de_Schengen> de dokumento de la
franca registaro, ministerio de defendo, "*Les pays baltes dans leur
environnement – enjeux et perspectives stratégiques*" (La baltaj landoj
en ilia ĉirkaŭaĵo — strategiaj vetoj kaj perspektivoj; PDF
http://www.google.com/url?sa=D&q=http://www.defense.gouv.fr/das/content/download/47290/469489/file/e_-_les_pays_baltes_dans_leur_environnement_etude.pdf&usg=AFQjCNGOySkGcgScFAZ_dkAAawhMUOH04Q
),
eblas legi jenon :
"/La aplikado de supligita reĝimo en Kaliningrado montriĝas kiel
kompromiso adaptita al la aparta enklavo. Oriente de la zono survoje al
homogenigo de Schengen, ankoraŭ superregas la heterogeneco kaj
neefikeco, la landlimaj anakronismoj, kiuj karakterizas la post-sovetian
eraon. Harmoniigo je meza tempolimo trudiĝas kaj estas jam priparolata;
Ulrich Brandenburg, eksperto pri Rusio sine de la Ministerio pri
eksterlandaj aferoj de Rusio, precizigas ke la ĉelo pri prospektivo de
la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj pridiskutas la ebolon de vizoj kun
Rusio ĝis 10 jaroj./"

-------------------------------------------------------------

Ne donante nun atenton al la detaloj, mi notas la fakton ke en Moskvo
estas diplomatoj scipovantaj Esperanton.

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Jan 9, 2010, 1:04:46 PM1/9/10
to Estonio
Pro la antaua mesagxo mi refoje temas pri Helene Tedre:

Iom aldone pri s-ino Helene Tedre, la atasheo de kulturo de Estonio en Rusio.
http://www.kul.ee/webeditor/upload/helenetedre_veeb.jpg

La biografio (estone)
http://www.kul.ee/index.php?path=0x1x39x1296

Pri sxia pozicio kiel la dua vic-misso de Estonio 1990
http://www.missestonia.ee/index.php?m=2

Videoklipon pri sxia sendado en Moskvon (estonlingva) vidu trovante
gxin sur la pagxo lau la adreso
http://www.kalev.ee/est/?news=973826&category=14&Kultuuriesindajaks-Moskvas-saab-Helene-Tedre-(lisatud-video)

Sxian artikolon en Parnu Postimees vidu
http://www.parnupostimees.ee/?id=142871

Peeter Aitai

unread,
Jan 9, 2010, 3:44:01 PM1/9/10
to Estonio
Ebla plia internacia rekono kio ne okazis.
--------------------------------------------------------------

Pri neuzita eblo de La Monda Junulara Forumo okazigita de UNO kaj UNICEF 2002.

Vidu komence la partoprenanaran liston:
www.cf-hst.net/UNICEF-TEMP/Doc.../doc%5Cdoc328436.pdf (en pdf. au
rigardu en htlm per la sekvo)
http://66.102.9.132/search?q=cache:NNV7MkAACO0J:www.cf-hst.net/UNICEF-TEMP/Doc-Repository/doc%255Cdoc328436.pdf+%22Diana+Aitai%22&cd=21&hl=en&ct=clnk&gl=uk
La registaran decidon de Estonio oni povas legi en
http://trip.rk.ee/cgi-bin/thw?$%7BBASE%7D=akt&$%7BOOHTML%7D=rtd&TA=2002&TO=2&AN=60&KP=2002-04-23
https://www.riigiteataja.ee/ert/act.jsp?id=94716
http://www.valitsus.ee/brf/index.php?id=19440

Mi komencu de tio ke vintre 2002 subite estis elektitaj du infanoj
kiuj de Estonio veturis al La Monda Junulara kaj Infana Forumo kaj
same al la samtempa speciala plenkunsido de UNO. Unu el tiuj du
veturantoj estis Diana Aitai.
La infanojn devis "estri" direktoro de Estona Filio de UNICEF Toomas Palu.
(Cetere iom pli frue T.Palu estis mia instruisto en universitato).
Jam tute antaŭ la evento evidentiĝis ke laŭ iniciato de UNICEF la
infanojn gvidu iu el la gepatroj.
Do tiel trafis en la delegacion ankaŭ mi.
Restis nur 2 semajnoj antaŭ flugo al New York kaj necesis rapidi por
akiri Usonan vizon k.t.p.
Mi penis interrete kontakti UEA por priparoli ion ajn eblan utiligon
de la okazo sed la retpaĝo de UEA ĝuste tiutempe ne atingeblis kaj
donis responde informon pri la rekonstruo... :(
Do ni flugis en Nov-jorkon kie mi esperis trovi la oficejon de UEA.
Surloke mi preterpasis survoje al UNO la oficejon de UEA ĉiutage
multfoje. Ĉiam mi eniris United Nations Plazza 777 sed ĉiam la
gardisto montrante la oficejon malantaŭ lia dorso sur la suba etaĝo
konstatis ke neniu lastatempe enestis kaj li ne scias kiam oni
venos...
Diana partoprenis eventojn de junulara forumo, mi promenis en oficejo de UNO.
Cetere pri tiuj kiuj uzis tiun eventon por propagando:
En la kela trairejo estis kiel bazaro kie divesaj organizaĵoj kaj
landoj disdonis diversajn informilojn. Estis ankaŭ tablo de Irako kie
oni disdonis flugfoliojn de Saddam Hussain. Rigardinte la disdonatajn
informilojn de Irako mi vidis fotojn pri mortintaj infanoj kies morton
oni klarigis per la internacia ekonomika embargo. Tre trafe, mi pensis
pri Saddama teamo, sciante ke al ĉi-foja plen-kunveno de UNO venas
multaj ministrinoj (patrinoj)...
Se jam paroli pri la agado de saddamistoj do baldaŭ post tiu kunveno
de UNO oni forigis la embargon (aŭ preskaŭ forigis). Tio ne savis
Irakon ĉar kiel ni scias la historio havis por ilia sorto militon...
Sed laŭ mi mi vidis efikan propagandon kio tiufoje reale iom influis.

Ne trovante esperantistojn en Novjorka oficejo de UEA mi ĉesis esperi
pri utiligeblo por Esperanto.
La Junulara Forumo akceptis sian mesaĝon al la mondo. (Mi kredas ke la
teksto estis anticipe preparita sed ne povas ja esti certa pri manko
de eblo aldoni iun frazon aŭ parton de iu frazo aprezanta Esperanton
en tiu mesaĝo).
Tiu mesaĝo poste estis prezentita al la ĝenerala asembleo (kunveno) de
UNO kaj akceptita sen voĉdonado surbaze de konsento. Do la junulara
mesaĝo al la mondo (precipe al registaroj de la mondo) estis nun
dokumento de UNO.

Kelkaj tagoj antaŭ la fino mi tute hazarde renkontis en oficejo de
UNICEF (proksime al oficejo de UNO) mian malnovan konatulinon,
esperantistinon Sofija Soskina (pli frue de Latvio). evidentigxis ke
ŝi laboras kiel oficistino en la Nov-Jorka oficejo de UNICEF.
Ŝi promesis aranĝi renkonton kun UEA-oficestrino. SED ESTIS JAM
MALFRUE!!! Mi eĉ ne perdis poste tempon por tiu renkonto.
Mi tre bedaŭris pri neuzita eblo kaj miris pri tio ke kaj UEA-oficisto
por kiu oni havis/as tie luprenitan oficejon (por kontaktoj kun UNO)
kaj esperantistoj en UNICEF nenion planis por okazo se estas iu eblo
enigi Esperanton dum tiu tre eksterordinara evento.

Cetere la junularan forumon partoprenis po du infanoj el cxiuj (200) landoj.
Diana aktivis ankaŭ en gazetara laborgrupo kaj ŝia artikolo aperis en
la por-okaza ĵurnalo de UNO.

Eksterteme estu aldonita ke en CO de UNO estas ankaŭ malgranda
librovendejo en kio mi trovis 2 librojn en Esperanto. Unu el ili estis
hebrea-Esperanta frazlibro kion mi aĉetis kiel suveniro...

La bedaŭrinda historio de neuzita eblo montris klare kion nepreta por
atingoj estas UEA kaj la movado ĝenerale.
Se okazos ke UEA regajnos aŭtoriteton kiel la monda centra organo de
Esperanto-movado kaj se oni preparas anticipe sin por aperontaj ebloj,
eble tiam venos denove ankaŭ sukcesoj...

Pri tiu pasinta okazo rememorigas nur artikolo de "Parnu Postimees"
http://vana.www.parnupostimees.ee/index.html?op=lugu&rubriik=77&id=10720&number=286
kaj artikolo de Diana Aitai en junulara revuo "Hea Laps"

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Jan 9, 2010, 4:17:29 PM1/9/10
to Estonio
UNO.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jan 13, 2010, 4:44:10 PM1/13/10
to Estonio
Estonio konservis sian pozicion kiel lando de plej alta libereco
------------------------------------------------------------------------------------------

Hieraŭ aperis raporto de Freedom House (organizo pri la homaj rajtoj).
Kaj laŭ la homaj rajtoj kaj laŭ la civitanaj rajtoj Estonio konservis
la plej altan poentaron (7 Poentoj).
Saman poentaron havas ankaŭ Litovio. (Latvio iom malplialtas pri
politikaj rajtoj).
Krom la Baltaj landoj ĉiujn aliajn ekssovetiajn landojn oni konsideras
kiel reprezentantaj pli agresivan linion... Oni notas Rusion, Kazaĥion
kaj Kirgizion kiel ne plu parte liberaj sed jam neliberaj.
Laŭ la raporto de 2010 oni konsideras 89 landojn el 194 kiel tute
liberaj (sama kvanto kiel pasintjare). Parte liberaj landoj estas 58
kaj neliberaj 47.
Kvanto de demokrataj landoj falis de 119 al 116 (kaj lastfoje tiom
malmulte estis 1995)
La sendependa neregistara organizo Freedom House ('liberejo') taksas
la mondon ek-de 1972...

Peeter Aitai

unread,
Jan 31, 2010, 8:27:37 AM1/31/10
to Estonio
Membro de Eŭropa Parlamento s-ino Katrin Saks en sia YouTube-blogo
parolante pri la prihistoriaj pritaksoj memorigas antaŭ du jaroj ĵusan
socian esploron de svedaj gelernantoj. Laŭ la esplorrezultoj
evidentigxis ke 95 % estis aŭdintaj pri Holokausto kaj 90 % nenion
sciis aŭdinta pri GULAG.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Gulago (angle: http://en.wikipedia.org/wiki/Gulag )
Katrin Saks konsideras tion kiel ekzemplo pri tio ke suferojn de
homamasoj oni taksas ne samvalore, do ne objektive.
(la estonlingva parolo koncerna de K.Saks "Videoblog #2: totalitarismi
hukkamõistmisest"
http://www.youtube.com/watch?v=5n75D00Pz14 )

Pri la soveta koncenteja reto estas bone skribinta nobelpremiito
Aleksandr Solĵenicin
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandr_Solĵenicin
en sia verko "La Gulaga Arĥipelago".
Same elstara kiel estis koncentrejo de nazioj en Auschwiz, estis la
soveta koncentrejo sur Solovecaj insuloj en La Blanka Maro en nordo.
http://www.solovki.ca/english/camp.php
En interreto eblas legi pri teruraĵoj tie en la retpaĝo:
http://forum.thiazi.net/showthread.php?p=1681884 (Solovki 1927)
Estas notita ankaŭ nomo de la koncentreja komandanto - Semjon Podkaminer.

Kiel mi informis jam en Komuniko 19
"Pri Semjon (Semen) Podkaminer
Malnovaj esperantistoj certe memoras tiun sovetan esperantiston kiu
havis perfektan prononcon. Nun mi trovis en reto skribajxon de alia
malnova soveta esperantisto (kiu jam delonge logxas en Usono)
A.Harkovskij. Lau tio Semjon Podkaminer estis eksa NKVD-a kolonelo.
Rigardu "Anekdotoj de Deribaso"
http://www.esperantouniverse.com/?pid=art0146692009_463 "

Ĉu temas pri tiu sama Podkaminer???

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Feb 2, 2010, 2:12:31 PM2/2/10
to Estonio
90 jaroj de la Tartua Packontrakto!!!

Dum hodiaua grava festotago mi ne komencas refoje ripeti jam multe
priparolitajn faktojn au doni retligojn al la koncernaj retpagxoj.
( cetere tamen unu indiketo pri jxusa rusa starpunkto pri la okazo en
RIA NOVOSTI (ruse)
http://www.rian.ru/analytics/20100202/207321754.html )

Mi deziras hodiau rememorigi amikajn rilatojn de esperantistoj de cxiuj landoj.
Mi kaj plejparto de estonaj esperantistoj havas amikojn esperantajn
ankau en Rusio kaj malgrau estintaj malfacilajxoj ni sukcesis bone
kunlabori por komunaj celoj.
Mi esperas ke estonte paco kaj amikeco pli multas kaj ke ni
esperantistoj estos en avangardo de tio.

Por ne es ti nur slogana mi aperigas unu malonovan foteton pri mia
amika rilato kun rusa E-isto...

Peeter Aitai

Natasha Shorohhova.jpg
Natasha Shorohhova (2).jpg
AMIKECO.jpg
Blazono de Estonio.png

Peeter Aitai

unread,
Mar 28, 2010, 6:50:27 AM3/28/10
to Estonio
Hodiau por alimaniera montaksado ni rigardu evoluon/disvastighon de unu kanto:

BELLA CIAO

Bella ciao - l'origine yiddish della melodia
http://www.youtube.com/watch?v=Bwr2RcRJpCw

Bella Ciao - Modena City Ramblers
http://www.youtube.com/watch?v=55yCQOioTyY

bella ciao
http://www.youtube.com/watch?v=IPD6Q_xuF-E

Red Army Choir - Bella Ciao
http://www.youtube.com/watch?v=QfdJ2WO8Pvg

Dean Reed - Bella Ciao
http://www.youtube.com/watch?v=4H9la40jkjs

Farra Fanfarra - bella ciao
http://www.youtube.com/watch?v=crKWk-Q2SNU

A las barricadas - Versión ESPERANTO
http://www.youtube.com/watch?v=H4VQXqH36Qw

?

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages