Group: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/topics
- "biliono" [4 Updates]
- Chu ekzistas speciala prefikso por difini edzighecon de viro kun viro kaj virino kun virino? [5 Updates]
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> Apr 16 03:34PM +0200
Markos:
> | /Unu ŝanĝo ŝajne estis farita tute sen diskuto, nome ĉe la linio pri
> "biliono"./
Verŝajne la afero estis farita nokte dum mi dormis, ĉar mi mem havas
nombrosistemon, kiu similas al tiu de amazonaj triboj: unu, du, tri,
multaj, kaj eĉ ne scias, kio estas biliono.
> | /Laŭ mi la linio devus havi la jenan formon/
Mi provizore transiris al:
bilion·o /[zam]/ → /(en la senco de 1.000.000.000.000)/ milion·o da
milion·o·j; /(en la senco de 1.000.000.000)/ miliard·o /(entute evitinda
pro malsama signifo en malsamaj landoj)
/Esence mi forigis la proponatan duiliono-n pro proponeco kaj restigis
la indikon "(entute evitinda...)", sed nun mi rimarkas, ke eble ĝi devus
transiri al la alia flanko post [zam], ĉu ne?
Amike
Renato
~~~
/renato corsetti/
/renato....@esperanto.org/
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> Apr 16 04:06PM +0200
> Esence mi forigis la proponatan duiliono-n pro proponeco
Nu, "duiliono" jam estas aktive uzata de multaj, kiel vi povas facile
konstati se vi serĉas 'duiliono kaj estas' ĉe Guglo.
Se oni ne konsideras "duiliono", "triiliono", "kvariliono" ktp uzindaj, oni
ne povas tute malrekomendi "biliono", "triliono", "kvadriliono" ttp.
Esperanto ja bezonas iujn vortojn por tiaj grandaj nombroj. Oni ne povas
ĉiam elturniĝi per esprimoj de la formo "miliono da milionoj da milionoj da
milionoj".
Do, ĉi-rilate laŭ mi nur du solvoj estas eblaj:
bilion·o *[zam]* → *(en la senco de 1.000.000.000.000)* du·ilion·o,
milion·o da milion·o·j; *(en la senco de 1.000.000.000)* miliard·o
aŭ
bilion·o *[zam]* *(en la senco de 1.000.000.000.000)* ~ milion·o da
milion·o·j
bilion·o *(en la senco de 1.000.000.000)* → miliard·o
Mi persone preferas la unuan solvon, kiun mi jam antaŭe proponis, sed ankaŭ
akceptus la duan. Kio por mi ne estas akceptebla estas entuta malrekomendo
de "biliono" sen rekomendo de "duiliono".
Decidinte kiun el la du solvoj ni alprenos, ni povos havi analogajn liniojn
pri "triliono" kaj "kvadriliono".
> kaj restigis la indikon "(entute evitinda...)", sed nun mi rimarkas, ke
> eble ĝi devus transiri al la alia flanko post [zam], ĉu ne?
La simbolo "→" jam montras la evitindecon, kaj kutime SSV ne mencias la
kialon de la evitindeco. Mi ne vidas kialon por ĉi-okaze agi malsame.
Amike,
Markos
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> Apr 16 04:28PM +0200
Markos:
> | /Nu, "duiliono" jam estas aktive uzata de multaj, kiel vi povas
> facile konstati se vi serĉas 'duiliono kaj estas' ĉe Guglo. /
Mi serĉis pri duiliono en Guglo, sed mi havis probelmojn konvinki la
maŝinon, ke mi ne serĉas la italan nomon Duilio, kaj poste trovis nur
uzojn en Vikipedio kaj simile, kiuj ŝajnas al mi uzoj de tiuj, kiuj
proponas la vorton. Sed mi ne konkludas ion el tio. Ĉu ankaŭ aliaj
listanoj volas fari la serĉon kaj diri sian opinion?
Amike
Renato
~~~
/renato corsetti/
/renato....@esperanto.org/
"Johan Derks" <johan...@gmail.com> Apr 16 04:57PM +0200
Chu mi povas konsili vin?
Metu en la serchkampon duiliono -duilio. Tio ekskludas trovojn kun la vorto duilio.
Ankau eblas limigi la rezultojn al la lingvo Esperanto.
Sed efektive la speco de rezultoj ne estas tre konvinka, kiel vi jam rimarkis.
Tamen ankau mi preferas enradikighon de duiliono ktp.
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Renato Corsetti
Aan: la-bona...@googlegroups.com
Verzonden: dinsdag 16 april 2013 16:28
Onderwerp: (la bona lingvo) "biliono"
Markos:
| Nu, "duiliono" jam estas aktive uzata de multaj, kiel vi povas facile konstati se vi serĉas 'duiliono kaj estas' ĉe Guglo.
Mi serĉis pri duiliono en Guglo, sed mi havis probelmojn konvinki la maŝinon, ke mi ne serĉas la italan nomon Duilio, kaj poste trovis nur uzojn en Vikipedio kaj simile, kiuj ŝajnas al mi uzoj de tiuj, kiuj proponas la vorton. Sed mi ne konkludas ion el tio. Ĉu ankaŭ aliaj listanoj volas fari la serĉon kaj diri sian opinion?
Amike
Renato
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Josenilton <jota...@gmail.com> Apr 16 08:13AM -0300
*Geamikoj,*
*Antaŭ la novaj juraj kunvivaj kontraktoj inter homoj de sama sekso en
multaj landoj, anstataŭ "ge" (kiu temas pri kuniĝo de malsamseksuloj), kiu
prefikso jam estas uzata por difini peredziĝan paron de viro kun viro aŭ
virino kun virino? Aŭ ĉu ĝi (ankoraŭ) e ekzistas en Esperantujo?*
* *
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> Apr 16 01:41PM +0200
Josenilton:
> malsamseksuloj), kiu prefikso jam estas uzata por difini peredziĝan
> paron de viro kun viro aŭ virino kun virino? Aŭ ĉu ĝi (ankoraŭ) ne
> ekzistas en Esperantujo?/*
Mi ne vidis ion jam ghenerale aplikatan. Chu ni volas riski fari
proponojn? Chu gej-edziĝo kaj gej-edziniĝo, samseksedziĝo,
samseksedziniĝo? Eventuale ech pli politike ghusta povus esti
gej-parigho, samseksparigho (vira aŭ ina).
Amike
Renato
~~~
/renato corsetti/
/renato....@esperanto.org/
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> Apr 16 01:59PM +0200
Kiam temas pri du viroj, oni povas diri ke ili edziĝas, aŭ, kiam estas
risko de miskompreno, ke ili interedziĝas. (La ebla miskompreno estas
ekzemple ke se mi diras ke miaj du amikoj edziĝas, tio povas aŭ signifi ke
ili iĝas gej-edza paro, aŭ ke ĉiu el ili edziĝas al iu virino. Se la
kunteksto ne helpas al la ĝusta kompreno, oni do diru ke ili interedziĝas
se oni celas la unuan signifon.) Kiam temas pri du virinoj, oni analoge
povas diri ke ili edziniĝas, aŭ nemiskompreneble ke ili interedziniĝas.
Kompreneble ankaŭ eblas paroli pri "gejedziĝo" kaj "gejedziniĝo". Tiuj
vortoj aparte emfazas la gejecon, kio en certaj kuntekstoj povas esti
dezirinda kaj en aliaj malpli.
Kio laŭ mi ne eblas estas paroli pri edziĝo aŭ gejedziĝo de du virinoj. La
vorto "edzo" havas viran signifon, kaj sekve "edziĝo" sen aldono de "ge-"
aŭ "-in-" antaŭ aŭ post "edz/" ankaŭ povas temi nur pri viroj.
Ne necesas nova prefikso por paroli pri ĉi tiuj fenomenoj en Esperanto.
Amike,
Markos
Josenilton <jota...@gmail.com> Apr 16 08:54AM -0300
*Ĉiuj tri proponoj estas logike ĝustegaj! Kurioze estas, ke ĉi-kaze la
radiko gej- , kiu tre similas al ge-, tre precize funkcieblas kiel
prefikso. *
*Por distingi iom pli la specon de samseksa kuniĝo, mi preferus uzi la
radikon edz- por la okazoj de laŭjuĝaj kuniĝoj, kaj la radikon par- por la
okazo de nejuĝaj kuniĝoj.***
2013/4/16 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> Apr 16 02:58PM +0200
Markos:
> | Ne necesas nova prefikso por paroli pri ĉi tiuj fenomenoj en
> Esperanto.
Mi konsentas. Interedziĝo kaj interedziniĝo ŝjans kompreneblaj.
Amike
Renato
~~~
/renato corsetti/
/renato....@esperanto.org/
You received this message because you are subscribed to the Google Group la-bona-lingvo.
--
You can post via email.
To unsubscribe from this group, send an empty message.
For more options, visit this group.
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.