"biliono"

30 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 15, 2013, 5:59:15 PM4/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi iom trarigardis la ŝanĝojn faritajn al SSV dum mia tempo de malaktiveco, kaj trovis kelkajn aferojn, pri kiuj mi ŝatus ankoraŭfoje diskuti.

Unu ŝanĝo ŝajne estis farita tute sen diskuto, nome ĉe la linio pri "biliono". Ĝi estis ŝanĝita de

bilion·o [zam] → miliard·o aŭ milion·o da milion·o·j (entute evitinda pro malsama signifo en malsamaj landoj)

al

bilion·o [zam] → mil milion·o·j aŭ miliard·o aŭ milion·o da milion·o·j laŭ la signifo (entute evitinda pro malsama signifo en malsamaj landoj)

Tiu ŝanĝo laŭ mi estas problemo pro du kialoj: Unue, "biliono" havas nur du malsamajn signifojn kaj ne tri kiel la nova versio sugestas (ja mil milionoj egalas al miliardo). Due, la vortoj "laŭ la signifo" ne povas aperi kiel parto de la alternativo, ĉar ili estas klarigo pri la alternativo sed ne parto de la uzinda alternativo.

Laŭ mi la linio devus havi la jenan formon

bilion·o [zam](en la senco de 1.000.000.000.000) du·ilion·o, milion·o da milion·o·j; (en la senco de 1.000.000.000) miliard·o

Apud la dusignifaj esprimoj "biliono", "triliono", "kvadriliono" ktp, kiuj estas formataj surbaze de latinaj nombrovortoj kaj povas esti interpretataj laŭ la longa aŭ laŭ la mallonga skalo, ekzistas en Esperanto ankaŭ la esprimoj "duiliono", "triiliono", "kvariliono" (kaj "duiliardo", "triiliardo", "kvariliardo") formataj surbaze de Esperantaj nombrovortoj kaj interpreteblaj nur laŭ la longa skalo. Ili laŭ mi estas do preferindaj kaj pro pli Esperanta sistemeco kaj pro unusenceco. Se oni tamen ial volas eviti la neoficialan afikson "-ilion-", la unua signifo de "biliono" devas esti esprimata per la pli peza esprimo "miliono da milionoj", kiu do ankaŭ aperas en mia linio-propono.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 16, 2013, 9:34:48 AM4/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Unu ŝanĝo ŝajne estis farita tute sen diskuto, nome ĉe la linio pri "biliono".
Verŝajne la afero estis farita nokte dum mi dormis, ĉar mi mem havas nombrosistemon, kiu similas al tiu de amazonaj triboj: unu, du, tri, multaj, kaj eĉ ne scias, kio estas biliono.

|   Laŭ mi la linio devus havi la jenan formon
Mi provizore transiris al:

bilion·o [zam](en la senco de 1.000.000.000.000) milion·o da milion·o·j; (en la senco de 1.000.000.000) miliard·o (entute evitinda pro malsama signifo en malsamaj landoj)

Esence mi forigis la proponatan duiliono-n pro proponeco kaj restigis la indikon "(entute evitinda...)", sed nun mi rimarkas, ke eble ĝi devus transiri al la alia flanko post [zam], ĉu ne?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Apr 16, 2013, 10:06:03 AM4/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Esence mi forigis la proponatan duiliono-n pro proponeco

Nu, "duiliono" jam estas aktive uzata de multaj, kiel vi povas facile konstati se vi serĉas 'duiliono kaj estas' ĉe Guglo.

Se oni ne konsideras "duiliono", "triiliono", "kvariliono" ktp uzindaj, oni ne povas tute malrekomendi "biliono", "triliono", "kvadriliono" ttp. Esperanto ja bezonas iujn vortojn por tiaj grandaj nombroj. Oni ne povas ĉiam elturniĝi per esprimoj de la formo "miliono da milionoj da milionoj da milionoj".

Do, ĉi-rilate laŭ mi nur du solvoj estas eblaj:

bilion·o [zam](en la senco de 1.000.000.000.000) du·ilion·o, milion·o da milion·o·j; (en la senco de 1.000.000.000) miliard·o



bilion·o [zam] (en la senco de 1.000.000.000.000) ~ milion·o da milion·o·j
bilion·o (en la senco de 1.000.000.000) → miliard·o

Mi persone preferas la unuan solvon, kiun mi jam antaŭe proponis, sed ankaŭ akceptus la duan. Kio por mi ne estas akceptebla estas entuta malrekomendo de "biliono" sen rekomendo de "duiliono".

Decidinte kiun el la du solvoj ni alprenos, ni povos havi analogajn liniojn pri "triliono" kaj "kvadriliono".
 
 kaj restigis la indikon "(entute evitinda...)", sed nun mi rimarkas, ke eble ĝi devus transiri al la alia flanko post [zam], ĉu ne?

La simbolo "→" jam montras la evitindecon, kaj kutime SSV ne mencias la kialon de la evitindeco. Mi ne vidas kialon por ĉi-okaze agi malsame.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 16, 2013, 10:28:39 AM4/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Nu, "duiliono" jam estas aktive uzata de multaj, kiel vi povas facile konstati se vi serĉas 'duiliono kaj estas' ĉe Guglo.
Mi serĉis pri duiliono en Guglo, sed mi havis probelmojn konvinki la maŝinon, ke mi ne serĉas la italan nomon Duilio, kaj poste trovis nur uzojn en Vikipedio kaj simile, kiuj ŝajnas al mi uzoj de tiuj, kiuj proponas la vorton. Sed mi ne konkludas ion el tio. Ĉu ankaŭ aliaj listanoj volas fari la serĉon kaj diri sian opinion?

Johan Derks

unread,
Apr 16, 2013, 10:57:01 AM4/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Chu mi povas konsili vin?
Metu en la serchkampon duiliono -duilio. Tio ekskludas trovojn kun la vorto duilio.
Ankau eblas limigi la rezultojn al la lingvo Esperanto.
Sed efektive la speco de rezultoj ne estas tre konvinka, kiel vi jam rimarkis.
Tamen ankau mi preferas enradikighon de duiliono ktp. 
 
Amike,
 
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Marcos Cramer

unread,
Apr 17, 2013, 4:10:48 AM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Plej konvinkajn rezultojn pri la efektiva uzo de "duiliono" oni trovas, se oni serĉas "duilionoj" multnombre, kune kun "kaj estas" kaj kun "duilionoj" metita en citiliojn (por eviti similformajn vortojn kaj nomojn). So la serĉesprimu havu la jenan formon:

"duilionoj" kaj estas

La paĝoj, en kiuj la vorto estas nur proponata aŭ diskutata ja kutime citas ĝin ununombre. La paĝoj kiujn oni trovas per la supra serĉesprimo aliflanke estas paĝoj kie la vorto verre estas uzata kaj ne nur proponata aŭ diskutata.

Ĉar malsamaj homoj povas vidi malsamajn unuajn serĉo-trafojn ĉe la sama Guglo-serĉo, jen la dek retpaĝoj kiujn Guglo prezentas al mi ĉe la supre menciita serĉesprimo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kosmopero_de_scientologia_doktrino
http://www.ted.com/talks/lang/eo/bonnie_bassler_on_how_bacteria_communicate.html (Ĉi tie la vorto "duilionoj" aperas en la subtitoloj de la filmo, kiujn oni povas vidi ankaŭ sen rigardi la filmon kaj traserĉi se oni elektas "Esperanto" ĉe la elekt-menuo titolita "Show transcript".)
http://eo.mondediplo.com/imprimer.php3?id_article=1773
http://www.oocities.org/hilelistarondo/hilelisto13.htm
http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/esBiet/et/et22.html
https://eo.wikibooks.org/wiki/Kvantumkomputiko
http://verdamontaro.cocolog-nifty.com/blog/2011/06/japana-insularo.html
http://lang-8.com/181775/journals/1482473/Mia-parolado-pri-la-9%253Aa-artikolo-de-la-konstitucio-de-Japanio
http://www.recantodasletras.com.br/cronicas/3861251
http://remush.be/parolu/ProvVersio.html

Kiel oni povas vidi sur tiuj paĝoj, la vorto "duiliono" jam estas efektive uzata de diversaj Esperantistoj. Entute Guglo indikas ke estas 3980 trafoj por la supra serĉesprimo, kaj trarigardinte pliajn kelkajn dekojn da trafoj, ili ŝajnis plejparte veraj uzoj de la vorto, kaj ne diskutoj pri la propono uzi ĝin.

Do la vorto estas vivanta, kaj apartenas al multe pli sistema, Esperanteca kaj unusenca maniero nomi la grandajn nombrojn ol la tradicia sistemo kun "biliono", "triliono",, "kvadriliono". Do laŭ mi ĝi estas klare rekomendinda.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Apr 17, 2013, 5:20:14 AM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke tiuj formoj per iliono estas balastaj formoj, kiuj plezurigas al intelektuloj sed ne faciligas, eĉ malfaciligas la komprenon.
Nur en scienco ni bezonas tiajn grandajn vortojn kaj por kalkuli oni uzas la potencigon, do ni uzu ankoraŭ tiun formon,  kiu estas senlima kaj pli regula.
Plie la "iliona" serio estas nek kompleta pri 10^6 kaj 10^9, nek logika, ĉar se oni povas retrovi en la "prefikso" la nombro da milionoj, oni tute ne retrovas la nombro da miliardo. Provu rekte trovi kion signifas sepiliardo!
Ne eblas, vi devas unue trovi sepiliono: unu miliono alt sep = (10^6)^7 = 10^(6X7) = 10^42 kaj aldoni 3 al la eksponanto sepiliardo = 10^45! Se sepiliono estas miliono alt sep,  sepiliardo ne estas miliardo alt sep. Tute malbona sistemo! Kaj la angla (mallonga skalo) sistemo estas pli regule matematike, sed malpli kompleta (neuzebla post 10^33) kaj pli malregula prilingve (kvadri anstataŭ kvar...).
 
10^6   = 10^3^2 = 1000^2 = mil·alt·du(o)   : miliono  ,                                                ĉu unuiliono?
10^9   = 10^3^3 = 1000^3 = mil·alt·tri (o)   : miliardo             ne eblas diri per iliono, ĉu unuiliardo!
10^12 = 10^3^4 = 1000^4 = mil·alt·kvar(o) :  miliono da miliono  aŭ milmiliardo . . . . . .duiliono
10^15 = 10^3^5 = 1000^5 = mil·alt·kvin(o) : .miliono da miliardo  . . . . . . . . .                 duiliardo , kiel vi scias ke temas pri 10^15?  
10^18 = 10^3^6 = 1000^6 = mil·alt·ses (o) : . miliardo da miliardo. . . . . . . . .                  triiliono
10^21 = 10^3^7 = 1000^7 = mil·alt·sep (o): . .mil miliardo da miliardo . . . . . . . .            triiliardo
Ktp.

Amike, Pjer (emerita instruisto pri matematiko).

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2013, 5:26:30 AM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
Plej konvinkajn rezultojn pri la efektiva uzo de "duiliono" oni trovas, se oni serĉas "duilionoj" multnombre
Ĉu tiel oni uzas la vorton: Mi havas duilionojn/ du ilionojn da dolaroj?


|   Do la vorto estas vivanta, kaj apartenas al multe pli sistema, Esperanteca kaj unusenca maniero nomi la grandajn nombrojn ol la tradicia sistemo kun "biliono", "triliono",, "kvadriliono". Do laŭ mi ĝi estas klare rekomendinda.
Bone. Estas malfacile liberiĝi de atestantoj de Jehovo, esperantistoj kaj homoj, kiuj proponas pli raciajn sistemojn. Do, ni faru tiel:
mi aldonas la variaĵon "duiliono" sed antaŭe vi pretigas unu-paĝan klarigon de tiu proponata/kaj ekuzata sistemo. Al tiu mi resendas kiel SSV plio kaj kiel Provo pri parta vortareto.

Harri Laine

unread,
Apr 17, 2013, 11:18:01 AM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer skribis, 17.4.2013 12:20 +0200:

> Mi opinias, ke tiuj formoj per iliono estas balastaj formoj,
> kiuj plezurigas al intelektuloj sed ne faciligas, eĉ
> malfaciligas la komprenon.

Mi pli-malpli samopinias kun Pjer.

La Bona Lingvo ne klopodu solvi ĉiajn problemojn en la mondo,
precipe ne problemojn lingve tute marĝenajn. Kiu bezonas
paroli pri grandaj nombroj kaj komprenas sian temon, certe
ankaŭ trovas manieron klare esprimi sin.

Kiu ŝatas la ilionojn, tiu uzu ilin, sed prefere ne kredu,
ke per nur tio solviĝas problemoj de interkompreniĝo. Aliaj
uzu aŭ la PIV-ajn biliono, triliono ks. (kiujn la plej nova
PIV kuraĝe unusignifigis) aŭ esprimu la aferon en vere
klara maniero. Pri sciencistoj ni tute ne zorgu; se ili ne
mem scias kion diri, ili ne estas sciencistoj.

La ilionismo verŝajne rezultas nur en alternativa serio
balaste aldonita al la jam ekzistantaj kaj certe plu
uzotaj vortoj kaj tiel nur igas la lingvon pli konfuza.
La proponitaj "iliardoj" (duiliardo, kvariliardo...), estas
unuavice matematika infanludo, kaj super "dekiliono" la
sistemo disfalas.

La aferon apenaŭ komprenas ordinara parolanto, kaj
por lerni ĝin necesas ankaŭ konoj pri matematiko. La
nombrovortojn miskomprenas eĉ profesiaj tradukistoj de
novaĵagentejoj kaj gazetoj. Esperantistoj vane klopodas
solvi problemon, kiu ne estas specife Esperanta.

La "problemo" estas ankaŭ iom Eŭrop-centra (Eŭrop-lingva).
En aliaj kulturoj (ekz. Ĉina kaj Hinda) oni uzas aliajn
sistemojn por grandaj nombroj. La Ĉina bazas sin sur
dekmiloj, ne miloj, kaj mankas simpla vorto ekz. por nia
"miliono". la Hinda estas alitipa, kun bazaj vortoj por
centmilo kaj dek milionoj (ankaŭ en Anglaj tekstoj).
La "biliona problemaro" temas pri tradukoj por konfuzaj
Eŭrop-lingvaj nombrovortoj. – Kial ni ne postulu sistemon
ankaŭ por tradukoj de "wàn" kaj "yì" kaj "lakh" kaj
"crore" ktp?

Se ni ion rekomendu, ni diru nur, ke oni ne uzu la vorton
"biliono" kiam temas pri mil milionoj. Oni diru aŭ "mil milionoj" aŭ
"miliardo". "Miliardo" estas oficiala vorto,
bonŝance sendube unusignifa, kaj sufiĉe granda por
preskaŭ ĉiuj uzoj.

Eble Esperanto iam trovos bonan solvon por nomoj de grandaj
nombroj, sed tiu solvo estos io pure Esperanta, ne simila
al "-iliono". Ĉu iu vere kredas, ke uzo de ekz. "kvariliono"
(por "quadrillion" de unu lingvo, por "septillion" de alia)
forigas miskomprenojn?

Amike
Harri

Johan Derks

unread,
Apr 17, 2013, 11:57:54 AM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, Pjer, se mi kontrauas vin:
 
Via propono estas kiel kun la landonomoj. Char jam estas du eblecoj, oni komencas fari train kaj kvaran proponojn!
 
Sepiliardo estas miloble sepiliono, chu? Kaj la simpla regulo estas, ke la multiplikunuo estas miliono (ses nuloj). Do 1000000 000000 000000 000000 000000 000000 000000 000.
Kio estas ne logika au malfacila en tio?
 
Johan (alia emerita instruisto pri matematiko, danghera speco)
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Pjer
Verzonden: woensdag 17 april 2013 11:20
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) "biliono"

Johan Derks

unread,
Apr 17, 2013, 12:13:28 PM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Harri laine: Kiu ŝatas la ilionojn, tiu uzu ilin, sed prefere ne kredu,

ke per nur tio solviĝas problemoj de interkompreniĝo.
 
Neniu asertas tion, Harri.
La grekdevenaj nomoj de grandaj numeroj estas malfacilaj por lerni, same malfacilaj kiel la nomoj de monatoj:
sepa monato (kalkulante ekde marto): septem-bro, oka monato: okto-bro, naua monato: novem-bro,
deka monato: decem-bro.
Estus malfacile shanghio tiun sistemon al pli logika sistemo, sed almenau pri malpli uzataj vortoj
ni povas plifaciligi la lernadon.
Chu ne-grekoj devas lerni la grekajn numeralojn bi, tri, quadri, quinti, sexti, septi, ktp anstatau
du, tri, kvar, kvin, ses, sep ktp, kiujn ili jam konas.
Chu vere vi ne komprenas kiun trezoron ni havas en la manoj kun la sufiksa sistemo?
 
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 17 april 2013 17:18
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) "biliono"

Harri Laine

unread,
Apr 17, 2013, 1:37:28 PM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks skribis, 17.4.2013 19:13 +0200:

> Chu vere vi ne komprenas kiun trezoron ni havas en la manoj
> kun la sufiksa sistemo?

Mi kredeble komprenas tion tre bone. Unu el la malsanaj tendencoj en
Esperanto estas tute forgesi, eble eĉ ridindigi la radion de lumo, kiu
falis sur la grandegulajn vortarojn de Z. Bedaŭrinde mi ne vidas
lumradion en la ilionismo. Aliaj eble vidas eĉ brilajn radiojn.

Eble ni ne komprenas unu la alian, sed ne gravas. Mia ĉefa mesaĝo
estis, ke mi ne komprenas kial ni skribu en nia listo de simplaj
samsignifaj vorto ion alian ol

* biliono (en la senco de 1 000 000 000) -> miliardo, mil milionoj

Oni povas aldoni averton:

* en alia senco prefere uzu "miliono da milionoj" aŭ aldonu klarigon
pro malsama signifo de simila vorto en malsamaj landoj kaj lingvoj

Mi ĉiam komprenis, ke nia listo temas pri la komuna klera lingvaĵo, ne
pri faka ĵargono.


Amike
Harri

Marcos Cramer

unread,
Apr 17, 2013, 3:48:54 PM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĉiam komprenis, ke nia listo temas pri la komuna klera lingvaĵo, ne pri faka ĵargono.

Se vi iom rigardas la kreatan liston che bonalingvo.org, vi vidas ke ghi enhavas ankau multajn fakajn esprimojn. Ni ja pledas ghenerale por radikshparema, kunmetema lingvouzo en Esperanto, ne nur por la komuna lingvouzo, sed ankau por la faka lingvouzo. Kompreneble foje povas ekzisti radikoj kiuj estas uzindaj fake sed tamen evitindaj komunuze. Kaj kompreneble ni nur povas chi tie jughi pri fakoj, pri kiuj ni havas kompetentulojn inter ni. Sed tio ne signifas ke ni tute rezignu pri la bonlingvismo rilate la fakan lingvouzon.

Chiuokaze, en la kazo de altaj nombrovortoj, ne temas pri la vortprovizo de unuopa fako. Temas pri vortoj, kiujn bezonas diversaj fakoj, kaj kiujn oni foje bezonas ankau komunlingve (ekzemple por plendi pri la grandeco de la shuldoj de onia shtato). Pro tio ni certe ne simple ignoru la problemon.


Eble Esperanto iam trovos bonan solvon por nomoj de grandaj
nombroj, sed tiu solvo estos io pure Esperanta, ne simila
al "-iliono".

Fakte Esperanto jam havas kvin reale uzatajn sistemojn:
- "biliono" ktp lau longa skalo (lau mi evitenda)
- "biliono" ktp lau mallonga skalo (lau mi evitinda)
- "duiliono" ktp lau longa skalo (lau mi uzinda en certaj kuntekstoj)
- "dek al dekdua potenco" ktp (lau mi uzinda en certaj aliaj kuntekstoj)
- "dek alt dek du" ktp (lau mi ne uzinda)

Kaj vi volas ke ankorau aldonighu sesa sistemo, kiu mirakle estos pli bone kaj pli "pure Esperanta" ol chi el la ekzistanta? Lau mi simple ne eblos sistemo pli Esperanta kaj chiurilate pli bona ol la aliaj. Kaj simpla aldono de sesa varianto al la konfuzo ne shajnas al mi dezirinda se la nova sistemo ne klare superas la ekzistantajn

En multaj sciencaj kuntekstoj fakte "dek al la dekdua potenco" (skribita 10¹²) estas tre bona solvo. Sed parole ghi estas multe pli peza ol skribe, kaj ghi malbone funkcias por normala parolado pri kvantoj. Ekzemple "Usono havas dek kvin oble dek al la dekdua potenco da dolaroj da shuldoj" estas multe pli peza ol "Usono havas dek kvin duilionojn da dolaroj da shuldoj".

La iliono-sistemo simple estas Esperanteca raciigo kaj unusencigo de la biliono-sistemo. Ghi kompreneble ne mirakle forigas aliajn problemojn de tiu sistemo, ekzemple la fakton ke multaj homoj ech ne komprenas sufiche da matematiko por kompreni la sistemecon en tiaj sistemoj.

Amike,
Markos

renato....@virgilio.it

unread,
Apr 17, 2013, 3:52:22 PM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon al ĉiuj mesaĝintoj pri “iliono”, kaj ĉefe al Harri, kiu revokas nin al la kamparana prudento de suomaj kamparanpoj. Bedaŭrinde mi ne povos pasie kundiskuti en la venontaj tagoj, ĉar mi estos okupiĝanta pri tre pli facile solvebla problemo: debato pri la paco inter Israelo kaj la araboj en la Azia Kongreso. Sed mi tamen devos povi legi la mesaĝojn.

 

Markos intertempe eble volos verki sian paĝon kun la klarigo de la sistemo, kiu povas ĉiam esti unu el proponataj vortaretoj sendepende de kiel ni en la fino solvos la linion.

 

Amike

 

Renato

ro-esp

unread,
Apr 17, 2013, 6:15:10 PM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com


Op maandag 15 april 2013 23:59:15 UTC+2 schreef marcos...@gmail.com het volgende:


Laŭ mi la linio devus havi la jenan formon

bilion·o [zam](en la senco de 1.000.000.000.000) du·ilion·o, milion·o da milion·o·j;

Mi konsentas pri tio. EStus ecx pli bone se ni uzus la = simbolo Homoj povas uzi la azenponteton ke iliono cxiam indikas grupon de ses nuloj


 
(en la senco de 1.000.000.000) miliard·o

Mi ne pretas kvazaw-agnoski ke tiu vortuzo estas akceptebla en esp-o. Necesas do klara indiko:

angla billion-->miliardo  , aw eble ecx miljardo ( cxar ja ne temas pri mili-ardo ) se la reala vortuzo tion permesas


                                 gxis, Ronaldo N
 

Saed Abbasi

unread,
Apr 18, 2013, 1:33:21 AM4/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
en klasika persa oni uzis : hezar hezar (mil mil) por miliono 
sed pliposte en moderna epoko de kiam sciencistoj trafis astronomiajn numerojn;  moderna persa lingvo ankau akceptis novajn grandkvalitajn numerojn jene: 
میلیونmiljun
میلیاردmiljard
تریلیونtriljun

via
Saed


2013/4/17 Harri Laine <harri...@iki.fi>
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

Harri Laine

unread,
Apr 18, 2013, 6:02:25 AM4/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
renato....@virgilio.it skribis, 17.4.2013 22:52 +0200:

> mi estos okupiĝanta pri tre pli facile solvebla problemo:
>debato pri la paco inter Israelo kaj la araboj en la Azia
>Kongreso.

In bocca al lupo! Hals- und Beinbruch! Break a leg!

(Mi opinias, ke estus pli utile scii, kiel diri tion
en Esperanto - eĉ iomete pli utile ol koni la bonlingvan
nomon por novemdeciliono.)

Amike
Harri

Pjer

unread,
Apr 18, 2013, 7:38:56 AM4/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
> "Usono havas dek kvin duilionojn da dolaroj da shuldoj".
Kompreneble normala homo pli bone kaj pli rapide (eĉ mi mem)  komprenas:" Usono havas dek kvin mil miliardojn da dolaroj de shuldo". Pri tiu ekzemplo, tute ne bezonas serĉi alian dirmanieron. Ankora


> "Kaj simpla aldono de sesa varianto al la konfuzo ne shajnas al mi dezirinda se la nova sistemo ne klare superas la ekzistantajn"
Pri kia sesa maniero vi aludis? Ĉu temis pri la uzo de "o" je la fino de dekaltdekdu? Tio estas tamen la plej Fundamenta elemento kaj la plej komprenebla uzado!
Mi opinias,  ke normala homo povus, sen devi serĉi, kion signifas iliono,  kompreni:  "dek kvin dek-alt-dekdu-o-n da dolaroj". Sed tia formo estus utila nur ekde dek-alt-dudek unu (10^21), ĉar pri (10^18) oni jam havas la al ĉiuj tujkompreneblan formon:  "miliardo da miliardo". Do tio ne koncernas la ĉies uzadon de la lingvo.

Amike, Pjer.


Marcos Cramer

unread,
Apr 18, 2013, 8:32:13 AM4/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer skribis:

> "Usono havas dek kvin duilionojn da dolaroj da shuldoj".
Kompreneble normala homo pli bone kaj pli rapide (eĉ mi mem)  komprenas:" Usono havas dek kvin mil miliardojn da dolaroj de shuldo".

Jes, ĉe "duiliono" tia elturniĝo ankoraŭ eblas, sed kiel vi mem rimarkis, almenaŭ ekde triiliardo (10^21) tiu maniero elturniĝi ne plu estas praktikebla.

Mi uzu la okazon por diri, ke laŭ mi "mil miliardoj" estas multe pli bona (ĉar pli malpeza) esprimo ol "miliono da milionoj", kiu nuntempe troviĝas en nia linio pri "biliono". Do laŭ mi ni ĉiuokaze, sendepende de tio kiel ni traktos "duiliono", antataŭigu "miliono da miliono" per "mil miliardoj" en nia linio.

Mi opinias,  ke normala homo povus, sen devi serĉi, kion signifas iliono,  kompreni:  "dek kvin dek-alt-dekdu-o-n da dolaroj".

Laŭ mi devus esti  "dek kvin dek-alt-dekdu-o-J-n da dolaroj". Sed ĉiuokaze, temas pri nekutima esprimmaniero kiu jam pro sia malkutimeco povus kaŭzi miskomprenojn. Kaj tiuj Esperantistoj, kiuj havas sufiĉe da matematikaj kapabloj por kompreni tian esprimon plejparte jam konas la iliono-sistemon.

Ĉiuokaze, notu ke SSV havas la jenan linion:

alt → je la potenc·o de, mem·obl·e, je la ...·a mem·obl·o

Do ni momente tute malrekomendas la uzon de "alt" por potenc-esprimoj, kaj laŭ mi tute prave: Ja en Esperanto, la senfinaĵa uzo de kutime finaĵbezonaj radikoj ja ĝenerale ne eblas. La solaj esceptoj en la efektiva lingvouzo de kelkaj Esperantistoj estas "far" kaj "alt". La unua vekis tre multajn diskutojn, kaj ne sukcesis esti ĝenerale akceptata; ĝi ankaŭ estas malrekomendata de SSV. Do fari escepton por "alt" apenaŭ estas imageble.

Sed sen "alt" la uzo de "10^21" ktp en parola lingvo ofte simple iĝas tro peza, kiel mi jam antaŭe ekzempligis.

Amike,
Markos

caraco jean-claude

unread,
Apr 18, 2013, 8:50:27 AM4/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jen propono : chiuj konas la prefiksojn kilo-, mega-, giga-, tera-. Oni povas uzi ilin kun dolaro aù alia unito. Gigadolaro = 10^9 dolaroj ; Teradolaro = 10^12 dolaroj.

Jean-Claude 

Marcos Cramer

unread,
Apr 18, 2013, 9:08:10 AM4/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Jean-Claude skribis:

Jen propono : chiuj konas la prefiksojn kilo-, mega-, giga-, tera-. Oni povas uzi ilin kun dolaro aù alia unito. Gigadolaro = 10^9 dolaroj ; Teradolaro = 10^12 dolaroj.

Efektive pro sia komputilrilata uzado, la SI-prefiksoj "kilo-", "mega-", "giga-" kaj "tera-" estas nun vaste konataj. Sed la pli altaj SI-prefiksoj ne estas vaste konataj. Mi mem devis rigardi Vikipedion por ekscii ke la pli altaj estas "peta-", "eksa-", "zeta-" kaj "jota-". Ĉiuokaze, ne ekzistas SI-prefiksoj por nombroj pli altaj ol 10^24, do tiu sistemo estas tre limigita.

Amike,
Markos

Ronald Schindler

unread,
Apr 18, 2013, 11:50:09 AM4/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ Kraŭse tio estas:
Bonŝancon! aŭ Prosperon!
Amike,
Ronald

<<<>>>

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Im Auftrag von Harri Laine
Gesendet: Donnerstag, 18. April 2013 12:02
An: la-bona...@googlegroups.com
Betreff: Re: (la bona lingvo) "biliono"

Marcos Cramer

unread,
Apr 22, 2013, 10:38:17 AM4/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Markos intertempe eble volos verki sian paĝon kun la klarigo de la sistemo, kiu povas ĉiam esti unu el proponataj vortaretoj sendepende de kiel ni en la fino solvos la linion.


Jen mia teksto. Kiam vi enmetos ĝin en vian vikion, mi povos helpi al vi beligi la tabelon kaj la potenco-formulojn.

----

Diversaj lingvoj havas diversajn manierojn por krei vortojn por tre grandaj nombroj. En la eŭropaj lingvoj kaj kelkaj de ili influitaj lingvoj ekzistas du sistemoj por krei tiajn vortojn, nomataj longa skalo kaj mallonga skalo. La vortoj kreitaj per la du sistemoj povas esti tute samaspektaj sed esprimi tute aliajn nombrojn, kio povas krei konfuzon. Ekzemple la vorto "billion" esprimas 10^9 (mil milionoj) en la mallonga skalo kaj 10^12 (milionoj da milionoj) en la longa skalo.

La longan skalon uzas ekzemple la germana, la franca, la hispana, la portugaluja portugala, la pola kaj la skandinavaj lingvoj. La mallongan skalon uzas ekzemple la angla, la rusa, la brazila portugala kaj la hebrea. La brit-angla antaŭe uzis la longan skalon, sed intertempe transiris al la mallonga skalo.

En Esperanto estas uzataj ambaŭ sistemoj, kio kompreneble kaŭzas malklarecon. La malnova PIV listigis ambaŭ signifojn de la koncernaj nombrovortoj, sen doni rekomendon. La nova PIV nun rekomendas la longan skalon en Esperanto, sed daŭre oni ofte renkontas ankaŭ la mallongan skalon por "bilion", "triliono" ktp en Esperanto.

Pro tio estis proponita nova sistemo, kiu uzas kunmetaĵojn de la Esperantaj nombrovortoj kun la sufiksoj "-ilion-" kaj "-iliard-" anstataŭ la tradiciajn latinecajn vortojn, kaj kiu estas interpretebla nur laŭ la longa skalo: Unu X-iliono estas miliono al la X-a potenco, do 1 kun 6X nuloj, dum unu X-iliardo estas mil X-ilionoj, do 1 kun 6X+3 nuloj. Oni ne uzas "unuiliono" kaj "unuiliardo", sed por tiuj bazaj nombroj restas ĉe la tradiciaj "miliono" kaj "miliardo". Ĉi tiun sistemon rekomendas la nova PIV, kaj ĝin jam uzas multaj Esperantistoj.

Jen tabelo de nombroj laŭ la diversaj sistemoj:

  nombro  |latineca sistemo (mallonga skalo)|latineca sistemo (longa skalo)|Esperanta sistemo
----------------------------------------------------------------------------------------
10^6=1.000.000      miliono                   miliono                         miliono
10^9=1.000.000.000  biliono                   miliardo                        miliardo
10^12               triliono                  biliono                         duiliono
10^15               kvadriliono               mil bilionoj (biliardo)         duiliardo
10^18               kvintiliono               triliono                        triiliono
10^21               sekstiliono               mil trilionoj (triliardo)       triiliardo
10^24               septiliono                kvadriliono                     kvariliono
10^27               oktiliono                 mil kvadrilionoj (kvadriliardo) kvariliardo

La Esperanteca sistemo surbaze de la sufiksoj "-ilion-" kaj "-iliard-" havas du gravajn avantaĝojn super la latinecaj vortoj por grandaj nombroj: Unue, ĝi estas unusenca, ĉar interpretebla nur laŭ la longa skalo (ĉar ĝi estas pure Esperanta sistemo, ne ekzistas granda risko ke homoj misuzos ĝin laŭ la mallonga skalo pro nacilingva influo). Due, oni ne bezonas lerni latinajn nombrovortojn por formi vortojn por grandaj nombroj, sed povas fari tion surbaze de Esperantaj nombrovortoj.

----

Mi rekomendas ke ni havu la jenajn kvar liniojn, ĉiu kun ligilo al la ĉi-supra klariga teksto:

bilion·o [zam](en la senco de 1.000.000.000.000) mil miliard·o·j, du·ilion·o; (en la senco de 1.000.000.000) miliard·o
trilion·o → (en la senco 10^18) tri·ilion·o, miliard·o da miliard·o·j; (en la senco 10^12)
mil miliard·o·j, du·ilion·o
kvadrilion·o →
(en la senco 10^24) kvar·ilion·o; (en la senco 10^15) du·iliard·o, milion·o da miliard·o·j
kvintilion·o →
(en la senco 10^30) kvin·ilion·o; (en la senco 10^18) tri·ilion·o, miliard·o da miliard·o·j

Amike,
Markos

Harri Laine

unread,
Apr 22, 2013, 2:51:03 PM4/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Interese, Markos. Vi certe ankaŭ energie ekagos por
oficialigo de la sufiksoj -ilion- kaj -iliard-, ĉar
vi volas, ke ni rekomendu ilin. Post longa tempo
ni ekhavos novan oficialan sufikson por instrui al
komencantoj, eĉ du sufiksojn!

Amike
Harri

Marcos Cramer

unread,
Apr 22, 2013, 4:42:57 PM4/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Harri skribis:

Post longa tempo
ni ekhavos novan oficialan sufikson por instrui al
komencantoj, eĉ du sufiksojn!

Nu, oni laŭ mi devas klare distingi inter fakecaj afiksoj uzindaj en iuj specialaj fakecaj okazoj, kaj ĉiutagaj afiksoj lernindaj de komencantoj kiel parto de la baza afiksosistemo de Esperanto. Ekzemple mi ankaŭ opinias, ke la prefikso "meta-" estas uzinda por formi certajn fakecajn esprimojn kiel "metalingvo", "metakomunikado", "metamatematiko" ktp, sed ke ĝi tamen neniam apartenu al la baza afiksosistemo de Esperanto kiun komencantoj lernu. Simile povus esti pri "-ilion-" kaj "-iliard-". Pri tiuj afiksoj oni simple lernu en la sama fazo de lingvolernado en kiu oni nun lernas pri "biliono" kaj "triliono". (Kaj fakte jam estas tiel ke la homoj lernas pri tiu sistemo, do ne temas nur pri ia dezirinda estonteco, sed pri io jam reala.)

Amike,
Markos

Andrea Fontana

unread,
Apr 22, 2013, 8:01:54 PM4/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, amikoj.
Mi devas konfesi al vi, ke mi ne komprenas kie estas, tie ĉi, la emo al lingvo bona.
En Esperanto ni havas la 15an regulon. Tie ĉi ĝi ne estas facile aplikebla, kaŭze de la granda problemo de la diferenco, en pluraj mondaj lingvoj, en la uzo de la vortradikoj "milion-" kaj "miliard-".
Bone.
Konsentite.
Markos ankaŭ atentigas nin pri la neceso ne konfuzi la fakan lingvon kun la ordinara lingvo.
Eĉ pli bone.
Konsentite.
Tamen mi venas al la konkludo: kial proponi novajn radikojn, por la faka uzo de EO, kiuj estas esence novvortoj (neolgismoj), ja ne facile pravigeblaj per la 15a regulo?
Se temas nur pri faka lingvo, ĉu ne estus pli inde apliki la SISTEMON INTERNACIAN pri la mezurunuoj, kiu estas tutmonde aprobata kiel faka sistemo?
Pri tio bonvolu vidi: http://eo.wikipedia.org/wiki/Prefiksoj_de_SI

Do, tute simple, oni povus paroli pri, ekzemple, "mega-o", "giga-o", "tera-o", kaj tio eĉ parte reguligus vortojn kiel, ekzemple: "mega-bajt-o", "giga-bajt-o", "tera-bajt-o"....

Ĉu tio ne estus (almenaŭ parte) pli "bonligvisma", ol invento de novvortoj?
Certe, ne tiom facilas pravigi per la 15a vortojn kiel "mega-o" (dum tre pli simplas pravigi la unuradikan nedisigeblan vorton "megabajto"), ĉar "mega-" estas pseŭdosufikso, kaj malgraŭ la malaj opinioj de mia amiko Kueck, mi kredas ke la 15a ne povas pravigi la pseŭdosufiksojn (ŝajnsufkisojn kaj ekssufiksojn). Tamen tiu sistemo (tiu kiu parolus pri "megaoj", "gigaoj", ktp) estas senduble pli internacia (danke al la Internacia Sistemo pri mezurunuoj) ol tiu proponata de nia amiko Kramer (ĉar la sistemo de Kramer estas eĉ pli klare ne-pravigebla per la 15a...).

Amike
Anĉjo.

Johan Derks

unread,
Apr 17, 2013, 4:57:54 PM4/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Estas fakto, ke ofte ankau mi ne komprenas, kial oni volas malrekomendi fakajn vortojn, kiuj ne nur estas science uzataj,
sed ankau rolas en la chiutaga vivo. Tio povas doni la impreson, ke ni kreas vortaron por simplaj homoj ... ;>).
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 17 april 2013 19:37
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) "biliono"

Marcos Cramer

unread,
Apr 23, 2013, 3:56:03 AM4/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea skribis:

Se temas nur pri faka lingvo, ĉu ne estus pli inde apliki la SISTEMON INTERNACIAN pri la mezurunuoj, kiu estas tutmonde aprobata kiel faka sistemo?

Ĉi tiu propono jam venis pli frue dum ĉi tiu diskuto, kaj mi jam respondis al ĝi: Ne ekzistas SI-prefiksoj por nombroj pli altaj ol 10^24, do tiu sistemo estas tre limigita. Aldone, la prefiksoj pli altaj ol "tera-" ("peta-", "eksa-", "zeta-" kaj "jota-") ne estas vaste konataj kaj devus esti lernataj de multaj por uzi tiun sistemon ĝis 10^24.

Ĉu tio ne estus (almenaŭ parte) pli "bonligvisma", ol invento de novvortoj?

Bonlingvismo laŭ mi celas unuavice al konservado de la facileco de Esperanto. Lerni du afiksojn (kiuj aldone eĉ havas similecon al la enradikiĝintaj radikoj "milion/" kaj "miliard/" kaj al internaciaj fakaj vortoj kiel "bilion", "biliard" ktp) estas pli facile ol lerni kvin SI-prefiksojn (de "tera-" ĝis "jota-"), kaj aldone donas sistemon multe pli vaste aplikeblan (nome ankaŭ al nombroj multege pli altaj ol 10^24).

Aldone, la vortoj "duiliono", "duiliardo" ktp jam estas multe pli kutimaj en la efektiva lingvouzo ol substantivigitaj SI-prefiksoj kiel "terao" kaj "petao". Do en la kazo de "-ilion-" kaj "-iliard-" simple temas pri akcepto de jam vaste praktikata (kaj eĉ PIV-e rekomendata) sistemo, dum ĉe substantivigitaj SI-prefiksoj temus pri tute nova propono, kiu unue devus disvastiĝi (kaj pro la supre menciitaj malavantaĝoj, ĝi laŭ mi ne havas verajn ŝancojn disvastiĝi).

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Apr 23, 2013, 4:20:23 AM4/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
La rimarkigo de Andrea Fontana estas prava. Mi esperas, ke ankau Marcos rekonas la validecon de la 15a regulo tiurilate.
Char ankorau ne ekzistas ghenerale akceptita interpreto de tutmondeca internacieco de la 15a regulo, mi faris, kadre de la grupo "Tutmondeca Esperanto", studon pri tio.
En ghi la konkludo estas, ke estas tempo, ke la Akademio de Esperanto oficialigu
mega-, giga-, tera-, peta-, eksa-, mikro-, nano-, piko-, femto- kaj ato-, t.e. la prefiksoj indikantaj multiplikon au dividon per miliono, duiliono, triiliono, miliardo kaj duiliardo.
Sed la menciitaj prefiksoj internacie nur taugas por esti uzataj en kombino kun fizikaj unuoj (kaj kelkaj aliaj, asociitaj kun la unuoj de la Sistemo Internacia de Mezuroj).
Tial oni ne povas argumenti, kiel Anĉjo ankau estkoncedas, ke "megao", "gigao" ktp en si mem estas internaciaj.
Des pli mi estas kontrau tia ideo, char mega-, giga-, mikro- ktp estas ankau uzataj kiel pseudosufiksoj en aliaj kombinoj (ne kun fizikaj unuoj).
Akceptado de pseudosufikso kiel memstara vorteto, kiel en "megao", "gigao" ktp malfermus principe la pordon al granda hhaoso: megae (= ege), pre (= antaue) ktp.
En chi-tiu rilato mi forsendas al la demandoj, kiujn mi sendis antau unu semajno al la Akademio de Esperanto: https://docs.google.com/file/d/0B73gFFtIyHmES1lxYlZnZFJnUFE/edit?usp=sharing
 

Mi enprenis en tiun demandon jenajn principojn:

  1. La oficialaj afiksoj[5] formas apartan kategorion en la gramatiko de Esperanto kun la sekvantaj rajtoj:
    a.       Ili estas uzeblaj kun ĉiuj radikoj kaj kunmetitaj vortoj kaj kun selektitaj elementoj en Esperanto.
    b.      Ili laŭbezone povas esti uzataj sendepende.
    c.       La signifo de tia afiksita vorto povas evolui al specifaĵo de la origina signifo, sen tial iam perdi tiun originan signifon.
  2.  Konforme al la lingvistika evoluo de sufiksoj al engramatikiĝo en aliaj lingvoj validas la jeno:
    a.       Pseŭdo-sufiksoj, t.e. ne-oficialaj sufiksoj  kiuj estas prenataj el aliaj lingvoj, ĝenerale estas uzeblaj nur kiel nedisigebla parto de nova vorto, prenita el alia lingvo.
    b.      Tia nova vorto devas plenumi la kondiĉojn pri riĉigado de la lingvo kiel priskribitaj en la Antaŭparolo al la Fundamento[6] aŭ esti internacia laŭ por la Akademio akceptebla interpreto de la 15° regulo de la Fundamenta Gramatiko.

 

Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 23 april 2013 2:01
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) "biliono"

--

Pjer

unread,
Apr 23, 2013, 5:25:03 AM4/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte, kiel rimarkis Andrea, kaj Harri la duobla afikssistemo: ilio, iliardo devus esti ekster Bonalingvismo, same kiel la duobla afikssistemo: (geograf)-io, o.

Aliparte Marcos skribis:

>Do ni momente tute malrekomendas la uzon de "alt" por potenc-esprimoj, kaj laŭ mi tute prave: Ja en Esperanto, la senfinaĵa uzo de kutime finaĵbezonaj radikoj ja ĝenerale ne eblas. La solaj esceptoj en la efektiva lingvouzo de kelkaj Esperantistoj estas "far" kaj "alt". La unua vekis tre multajn diskutojn, kaj ne sukcesis esti ĝenerale akceptata; ĝi ankaŭ estas malrekomendata de SSV. Do fari escepton por "alt" apenaŭ estas imageble.

Via pravaĵo tute ne konvinkis min. Ni ne konfuzu: "Far" kaj "alt"; la uzo de "far" memstare kontraŭas la Fundamenton, same kiel ia uzo de dank' al, kontraŭe la uzo de alt en kunmetita vorto estas tute normala kaj Fundamenta uzo.

Antaŭe defendi tiun sistemon, ĉu ne pli bone estus konstati, ke miliono kaj miliardo estas plua vortigo ekde mil. Kontraŭe la ilion kaj iliard sistemo komplikas malutile, kaj escepte, kiel ĉj kaj nj, kripligas la vortojn miliono kaj miliardo, sen konservi la ligon al mil. Tio estas pli grava, pli signifa ol la stumpigitaĵoj: ilion, iliard. (Kiam oni legas grandan nombron, ĉiuj disigas triope la ciferojn). Tiuj rimarkoj kondamnas laŭ mi tiujn neBonlingvaĵojn.

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Apr 23, 2013, 5:43:55 AM4/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi nun registris la tekston de Markos en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Provo_pri_terminareto_pri_grandaj_nombroj .

Markos, bonvolu ĝustigi la tabelon.

Rilate al la diskutado, se estas bezono pri aparta listo 'la-bona-tehxnika-lingvo@......', mi povas krei ĝin.

Marcos Cramer

unread,
Apr 23, 2013, 6:17:31 AM4/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:


Dankon.
 
Markos, bonvolu ĝustigi la tabelon.

Farite.

Kio nun pri la kvar linioj, kiujn mi proponis hieraŭ, kaj kiuj laŭ mi ligu al la supre menciita teksto? Jen denove la proponitaj linioj:

Renato Corsetti

unread,
Apr 23, 2013, 6:25:23 AM4/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

|   Farite.

Bonege. Ĝi aspektas tut ebone. Foje mi devos lerni la magina formulon por tio.


|   Kio nun pri la kvar linioj, kiujn mi proponis hieraŭ, kaj kiuj laŭ mi ligu al la supre menciita teksto?

Nu, eble ni ankoraŭ aŭskultu la diskuton, ĉar laŭ tio, kion mi komprenas el la ĝisnunaj diskutoj kelkaj kontraŭas la sistemon kaj kelkajn proponas alternativajn sistemojn.

Renato Corsetti

unread,
Apr 23, 2013, 2:06:51 PM4/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ronald:
|   Laŭ Kraŭse tio estas:
Bonŝancon! aŭ Prosperon!
Laŭ la vortaro de Minnaja itala-Esperanto: Bondeziregojn!

Marcos Cramer

unread,
Apr 27, 2013, 6:50:48 AM4/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato responde al mi:

|   Kio nun pri la kvar linioj, kiujn mi proponis hieraŭ, kaj kiuj laŭ mi ligu al la supre menciita teksto?

Nu, eble ni ankoraŭ aŭskultu la diskuton, ĉar laŭ tio, kion mi komprenas el la ĝisnunaj diskutoj kelkaj kontraŭas la sistemon kaj kelkajn proponas alternativajn sistemojn.

Jes, mi vidis ke ne estis klara interkonsento en la ĵusa diskuto: Dum pluraj konsentis kun mi pri la uzindeco de la Esperanteca iliono-iliardo-sistemo, aliaj kontraŭis ĝin, ĉu kun aŭ sen propono de alternativa sistemo.

La manko de interkonsento tamen ne signifu, ke ni lasu la linion pri "biliono" en la problema stato en kiu ĝi nun estas. Jen la nuna linio:

bilion·o [zam](en la senco de 1.000.000.000.000) milion·o da milion·o·j; (en la senco de 1.000.000.000) miliard·o (entute evitinda pro malsama signifo en malsamaj landoj)

Ĝi estas problema pro du kialoj: Unue ĝi tute malrekomendas ambaŭ sencojn de "biliono" sen doni praktike uzeblan alternativon por la unua. Se oni ne volas akcepti la Esperantecan iliono-iliardo-sistemon, oni devas iugrade akcepti la vortojn "biliono", "triliono", "kvadriliono" ktp, almenaŭ laŭ unu el la du skaloj (kaj klare preferindas akcepti ilin nur laŭ la longa skalo, kiel jam faras PIV kaj PMEG). Due, la linio proponas la pli pezan "miliono da milionoj", anstataŭ la malpli pezan "mil miliardoj".

Se ni ne volas rekomendi la Esperantecan iliono-iliardo-sistemon en SSV, ni laŭ mi havu la jenajn liniojn pri ĉi tiuj vortoj:

bilion·o (en la senco de 1.000.000.000.000) ~ mil miliard·o·j
bilion·o [zam] (en la senco de 1.000.000.000) → miliard·o
trilion·o (en la senco 10^12) mil miliard·o·j, bilion·o
trilion·o
(en la senco 10^18) ~ miliard·o da miliard·o·j
kvadrilion·o (en la senco 10^15) → mil bilion·o·j, milion·o da miliard·o·j
kvintilion·o
(en la senco 10^18)trilion·o, miliard·o da miliard·o·j

Tamen mi daŭre klare preferus la liniojn, kiujn mi proponis antaŭ kelkaj tagoj. Jen rememoro pri ili:

bilion·o [zam](en la senco de 1.000.000.000.000) mil miliard·o·j, du·ilion·o; (en la senco de 1.000.000.000) miliard·o
trilion·o(en la senco 10^18) tri·ilion·o, miliard·o da miliard·o·j; (en la senco 10^12)
mil miliard·o·j, du·ilion·o
kvadrilion·o
(en la senco 10^24) kvar·ilion·o; (en la senco 10^15) du·iliard·o, milion·o da miliard·o·j
kvintilion·o
(en la senco 10^30) kvin·ilion·o; (en la senco 10^18) tri·ilion·o, miliard·o da miliard·o·j

Se ni elektas la suban de mi preferatan proponon, ni ĉiuokaze aldonu ligilojn al mia klarigo pri la Esperanteca iliono-ioliardo-sistemo. Tian ligilon ni ankaŭ povus aldoni al la linioj de la supra propono, kio igus ilin por mi pli akcepteblaj.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2013, 9:34:57 AM4/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Markos,

mi ŝangis la ekzistantan linion kaj aldoni la laiajn liniojn laŭ via dua prefero, sed mi metis la resendon al  via teksto.

Marcos Cramer

unread,
Apr 27, 2013, 3:59:40 PM4/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

mi ŝangis la ekzistantan linion kaj aldoni la laiajn liniojn laŭ via dua prefero, sed mi metis la resendon al  via teksto.

Bone, tiel estas pli bone ol antaŭe kaj akcepteble por mi, eĉ se ne perfekte :-)

Amike,
Markos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages