Chu ekzistas speciala prefikso por difini edzighecon de viro kun viro kaj virino kun virino?

18 views
Skip to first unread message

Josenilton

unread,
Apr 16, 2013, 7:13:45 AM4/16/13
to la-bona...@googlegroups.com

Geamikoj,

Antaŭ la novaj juraj kunvivaj kontraktoj inter homoj de sama sekso en multaj landoj, anstataŭ "ge" (kiu temas pri kuniĝo de malsamseksuloj), kiu prefikso jam estas uzata por difini peredziĝan paron de viro kun viro aŭ virino kun virino? Aŭ ĉu ĝi (ankoraŭ) e ekzistas en Esperantujo?

 


Renato Corsetti

unread,
Apr 16, 2013, 7:41:55 AM4/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
|   Antaŭ la novaj juraj kunvivaj kontraktoj inter homoj de sama sekso en multaj landoj, anstataŭ "ge" (kiu temas pri kuniĝo de malsamseksuloj), kiu prefikso jam estas uzata por difini peredziĝan paron de viro kun viro aŭ virino kun virino? Aŭ ĉu ĝi (ankoraŭ) ne ekzistas en Esperantujo?
Mi ne vidis ion jam ghenerale aplikatan. Chu ni volas riski fari proponojn? Chu gej-edziĝo kaj gej-edziniĝo, samseksedziĝo, samseksedziniĝo? Eventuale ech pli politike ghusta povus esti gej-parigho, samseksparigho (vira aŭ ina).

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Apr 16, 2013, 7:59:44 AM4/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kiam temas pri du viroj, oni povas diri ke ili edziĝas, aŭ, kiam estas risko de miskompreno, ke ili interedziĝas. (La ebla miskompreno estas ekzemple ke se mi diras ke miaj du amikoj edziĝas, tio povas aŭ signifi ke ili iĝas gej-edza paro, aŭ ke ĉiu el ili edziĝas al iu virino. Se la kunteksto ne helpas al la ĝusta kompreno, oni do diru ke ili interedziĝas se oni celas la unuan signifon.) Kiam temas pri du virinoj, oni analoge povas diri ke ili edziniĝas, aŭ nemiskompreneble ke ili interedziniĝas.

Kompreneble ankaŭ eblas paroli pri "gejedziĝo" kaj "gejedziniĝo". Tiuj vortoj aparte emfazas la gejecon, kio en certaj kuntekstoj povas esti dezirinda kaj en aliaj malpli.

Kio laŭ mi ne eblas estas paroli pri edziĝo aŭ gejedziĝo de du virinoj. La vorto "edzo" havas viran signifon, kaj sekve "edziĝo" sen aldono de "ge-" aŭ "-in-" antaŭ aŭ post "edz/" ankaŭ povas temi nur pri viroj.

Ne necesas nova prefikso por paroli pri ĉi tiuj fenomenoj en Esperanto.

Amike,
Markos

Josenilton

unread,
Apr 16, 2013, 7:54:44 AM4/16/13
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉiuj tri proponoj estas logike ĝustegaj! Kurioze estas, ke ĉi-kaze la radiko gej- , kiu tre similas al ge-, tre precize funkcieblas kiel prefikso.

Por distingi iom pli la specon de samseksa kuniĝo, mi preferus uzi la radikon edz- por la okazoj de laŭjuĝaj kuniĝoj, kaj la radikon par- por la okazo de nejuĝaj kuniĝoj.

 
 

 
2013/4/16 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Renato Corsetti

unread,
Apr 16, 2013, 8:58:42 AM4/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Ne necesas nova prefikso por paroli pri ĉi tiuj fenomenoj en Esperanto.
Mi konsentas. Interedziĝo kaj interedziniĝo ŝjans kompreneblaj.

Pjer

unread,
May 20, 2013, 7:25:04 AM5/20/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
Malgea edziĝo?
Nia nuna mondo anstataŭ ĝui la diferenccecon, serĉas mortigan sendiferencecon, La senco de la vortoj ŝanĝiĝas (perdiĝas?) Ĉiaokaze la interedziĝintojn kaj interedziniĝintojn (?), pli oportune ol "gej'edzoj" oni povas nomi "mal'ge'edzoj", ĉu ne?

Amike, Pjer.

Anna Lowenstein

unread,
May 21, 2013, 6:45:23 AM5/21/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ĵus legis ĉi tiun mesaĝon, sed mi ne vidas la demandon al kiu ĝi estas respondo.

 

Por geedziĝo inter du samseksaj homoj, sufiĉas “edziĝo” por du viroj, kaj “edziniĝo” por du virinoj.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: lunedì 20 maggio 2013 13.25
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: renato....@esperanto.org
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Chu ekzistas speciala prefikso por difini edzighecon de viro kun viro kaj virino kun virino?

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages