aptenodito

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 22, 2008, 1:39:08 PM10/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
estas nomo por kelkaj birdspecoj, kiuj logxas je la suda poluso kaj ne povas
flugi, sed jes kapablas bone nagxi. ordinaraj esp-istoj diras "pingveno"

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2008, 5:49:48 AM10/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| ordinaraj esp-istoj diras "pingveno"

kaj tion mi registris.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 24, 2008, 10:23:51 PM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/10/23 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Ronaldo:

| ordinaraj esp-istoj diras "pingveno"

kaj tion mi registris.
 
     Bedaurinde "pingven/o" estas danghera, char la responda formo en aliaj lingvoj povas nomi au tiajn sudpoluslandajn birdojn, au tiajn, kiujn la PIV, eble prave, nomas "auk/o/j" (Alca).
     Indus esplori, chu por la "pingvenoj" de Renato necesas io plia, ol la PIV-a "sfenisk/o", kaj, aliflanke, chu "aptenodit/o" estas efektive uzata.

Antonio De Salvo

unread,
Oct 25, 2008, 7:01:48 AM10/25/08
to la-bona...@googlegroups.com


Ronaldo:

| ordinaraj esp-istoj diras "pingveno"

Renato:


kaj tion mi registris.

 

Francisko:

     Bedaurinde "pingven/o" estas danghera, char la responda formo en aliaj lingvoj povas nomi au tiajn sudpoluslandajn birdojn, au tiajn, kiujn la PIV, eble prave, nomas "auk/o/j" (Alca).

     Indus esplori, chu por la "pingvenoj" de Renato necesas io plia, ol la PIV-a "sfenisk/o", kaj, aliflanke, chu "aptenodit/o" estas efektive uzata.

 

Mi respondas:

mi opinias, ke la vorto “aptenodito” estas malmulte uzata (eble en scienca terminologio), dum pli kutime oni parolas pri “granda pingveno” aux “granda sfenisko”, Mi trovis la vorton “aptenodito” nur cxe

http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Germana-Esperanta_r

kaj cxe

http://www.etymos.de/sprachen/niederlaendisch/nla-deu/p.htm

En Vikpedio estas relative ampleksaj artikoloj cxe

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pingveno

http://eo.wikipedia.org/wiki/Imperiestra_pingveno

http://eo.wikipedia.org/wiki/Re%C4%9Da_pingveno

en kiuj oni parolas, respektive, pri “imperiestra pingveno” (aptenodytes forsteri) kaj “regxa pingveno” (aptenodytes patagonicus – por cxi tiu lasta mi uzas ankaux “patagona pingveno/ sfenisko”).

Mi atentigas, cxe-okaze, ke la lingva nivelo de tiuj artikoloj aspektas iom malalta. Mi transskribas, pri tio, la komencon de unu el ili (mia majuskligo montras dubindajn punktojn):

>La imperiestra pingveno (Aptenodytes forsteri) estas la plej granda DE ĉiuj pingvenoj. Ĝi estas LA NUR pingveno kiu reproduktiĝas dum la vintro en ANTARKTIO. Imperiestraj pingvenoj manĝas ĉefe krustacojn (kiel KRILOJ sed ankaŭ konsumas MALGRANDAJ FIŜOJ kaj LOLIGOJ. Sovaĝe, imperiestraj pingvenoj tipe vivas por 20 jaroj, sed iuj REGISTROJ indikas MAKSIMUMA VIVDAŬRO de PROKSIME 40 jaroj.

 

Precipe “granda auxko” (aux “granda alkao”), jam ekstermita, efektive tre similis al pingveno, tiel ke gxia scienca nomo estas kaj “alca impennis” kaj “pinguinus impennis”: http://eo.wikipedia.org/wiki/Granda_a%C5%ADko

Tamen, gxi apartenis al tute alia birdo-familio (auxkedoj).

La tipa “auxko” aux “alkao” nomigxas latine “alca torda”: http://eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADko

Gxis

Antonio De Salvo

 

Marcos Cramer

unread,
Oct 25, 2008, 11:49:48 AM10/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

>      Bedaurinde "pingven/o" estas danghera, char la responda formo en aliaj lingvoj povas nomi au tiajn sudpoluslandajn birdojn, au tiajn, kiujn la PIV, eble prave, nomas "auk/o/j" (Alca).

Chu vere? En la germana (mia denaska lingvo), mi neniam audis ke iu uzis "Pinguin" kun la signifo "auko", kaj ankau ne povis trovi mencion de tiu signifo en la du vortaroj kaj la du enciklopedioj germanlingvaj, kiujn mi jhus rigardis. En la angla (en kies devenlando mi loghis dum ses jaroj) mi ankau neniam audis ke iu uzis "penguin" kun la signifo "auko", kaj en Interreta vortaro kaj en la Vikipedio, la uzo de "penguin" por "auko" estis listigita nur kiel arhhaikajho. Do lau mia impreso tute ne estas problemo pri "pingveno".

Chiuokaze, la besto-specaro "aptenodytes" entenas ne chiujn pingvenojn, sed nur la du specojn "regha pingveno" kaj "imperiestra pingveno". Komuna nomo por tiu specaro estas angle "great penguin", germane "Großpinguin", do Esperante tute taugas la termino "granda pingveno", kiun ankau jam menciis Antonio. Do lau mi la linio aperu jene:

aptenodit-o --> grand-a pingven-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 4:00:07 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos (post pluraj intervenoj de aliaj):
aptenodit-o --> grand-a pingven-o
Tion mi registris.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 4:05:03 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

“patagona pingveno/ sfenisko”).

Ĉu mi registru tion?

“granda auxko” (aux “granda alkao”), jam ekstermita

Mi neniam aŭdis pri ĝi antaŭ la ekstermo. Ĉu mi registru ĝin kun samsignifaĵo? Kun kiu?

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 26, 2008, 6:03:54 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

“granda auxko” (aux “granda alkao”), jam ekstermita

Mi neniam aŭdis pri ĝi antaŭ la ekstermo. Ĉu mi registru ĝin kun samsignifaĵo? Kun kiu?

Pri “granda auxko” vidu:

http://www.geocities.com/wfpilger/birdeol3.htm

(komunlingvaj nomoj de euxropaj birdoj)

 

# AŬKEDOJ @ ALCIDAE

Aŭko @ Alca torda [286]

Longbeka urio @ Uria aalge [288]

Brita longbeka urio* @ Uria aalge albionis [*]

Dikbeka aŭko @ Uria lomvia [287]

Malgranda aŭko @ Alle (Plautus) alle [284]

Granda aŭko @ Pinguinus impennis [285]

Nigra urio @ Cepphus grylle [289]

Papagaŭko @ Cyclorrhynchus psittacula [290]

Tufaŭko @ Aethia cristatella [291]

Fraterkulo @ Fratercula arctica [292]

 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Granda_a%C5%ADko

 

(kun pluraj lingvaj strangajxoj!)

 

http://our-encyclopedia.com/w/eo/Granda_a%C5%ADko

 

(kun klarigo pri la mis-nomo “pingveno”)

 

Gxis

Antonio

 

 

 


Pilar Otto

unread,
Oct 26, 2008, 8:44:58 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
"Fra Simo", October 25, 2008 3:23 AM:

> Bedaurinde "*pingven/o*" estas danghera, char la responda formo en


> aliaj lingvoj povas nomi au tiajn sudpoluslandajn birdojn, au tiajn, kiujn

> la *PIV*, eble prave, nomas "*auk/o/j*" (*Alca*).

Kiuj lingvoj? Cxu eble la franca? Laux malnova norvega-E-a vortaro tiu
birdo, de kiu mi en nuna E-o trafis la nomojn "auxko" kaj "alkao", nomigxas
"norda pingveno", sed en la angla gxi nomigxas "auk" kaj en la germana
"Alk". E-a-hispana vortaro tradukas "auxko" per "oca", sed tion mi ne fidas.
E-a-rusa vortaro tradukas "alkao" per "gagarka". Tiuj du vortaroj havas
nenian indikon pri "norda pingveno". Mia zoologia scio ne suficxas por ion
diri pri eventuala parenceco inter auxkoj kaj pingvenoj.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 9:45:53 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Pri “granda auxko” vidu:

Mi vidis, sed ne povis decidi pri komuna nomo por "aŭko". Tio, kion mi vis tie kosnilus aldoni la linion

alk-o (birdoj) --> aŭk-o

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Dec 23, 2008, 3:56:21 PM12/23/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/10/26 Pilar Otto <pil...@online.no>


"Fra Simo", October 25, 2008 3:23 AM:

>     Bedaurinde "*pingven/o*" estas danghera, char la responda formo en
> aliaj lingvoj povas nomi au tiajn sudpoluslandajn birdojn, au tiajn, kiujn
> la *PIV*, eble prave, nomas "*auk/o/j*" (*Alca*).

Kiuj lingvoj? Cxu eble la franca?
     Efektive en la franca la vorto  "pingouin" <penguen'> estas vaste uzata kaj (de malpli longa tempo, char tiuj ne estis konataj en Europo) pri la sudpolusaregionaj birdoj, kaj (de tempo multe pli longa) pri la nordaj. Sed nuntempe la homoj atentemaj pri vortelektado (inter kiuj la birdosciencistoj) ghin uzas nur pri la nordaj, dum la sudpolusaregionaj estas nomataj "manchot" <mansho'> (lauvorte : "senbrakulo").
 
Laux malnova norvega-E-a vortaro tiu
birdo, de kiu mi en nuna E-o trafis la nomojn "auxko" kaj "alkao", nomigxas
"norda pingveno"
     Do ne nur en la franca !  Mi suspektas, ke, krom en la franca, ne nur en la norvega.
 
, sed en la angla gxi nomigxas "auk" kaj en la germana
"Alk". E-a-hispana vortaro tradukas "auxko" per "oca", sed tion mi ne fidas.
     La hispana "oca" <oka> por mi havas nur la signifon "ansero".
 
E-a-rusa vortaro tradukas "alkao" per "gagarka". Tiuj du vortaroj havas
nenian indikon pri "norda pingveno". Mia zoologia scio ne suficxas por ion
diri pri eventuala parenceco inter auxkoj kaj pingvenoj.
     Parenceco estas nur tio, ke ambau tiuj estas birdoj. Tamen ekzistas kelkaj suprajhaj similecoj, pro kiuj oni emis ilin same nomi.
     Por miskomprenojn malhelpi, necesas la radikon "pingven/" plene malrekomendi.
     Pri elekto inter "auk/o" kaj "alka/o" mi ne havas nepran opinion ;  mi ne povas nun kontroli che Wüster,sed mi supozas, ke pro Wüster Waringhien en la PIV preferis la unuan.
     Pri "sfenisk/o" aperas tiu malfacilajho, ke "sfenisk/o" estas propre la nomo de unu, tipa specaro, dum iuj aliaj, parencaj birdospecoj estas nur "sfenisk/o/form/a/j" ;  similan malfacilajhon oni simile renkontas pri multaj bestospecoj : al mi plachus, ke ni povu kontentighi per la pli simpla nomo, do chi-okaze "sfenisk/o", kun laubezona preciziga adjektivo tiam, kiam oni celas nur la specaron tipan, sed mi ne sufiche esploris tiun kampon por havi firman konkludon (kontrauargumento ja estas, ke specaronomo konsistanta el du vortoj estus maloportuna).
 
     Amike salutas                                     Francisko

Renato Corsetti

unread,
Dec 23, 2008, 4:05:05 PM12/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Francisko,

malrekomendi "pingveno" favbore al "sfenikso" estas granda decido. Kion pensas la laiaj bestistoj?

Amike

Renato


Tomaž Longyka

unread,
Dec 23, 2008, 6:19:48 PM12/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
 

Subject: (la bona lingvo) aptenodit-o

>>malrekomendi "pingveno" favbore al "sfenikso" estas granda decido. Kion pensas la laiaj bestistoj?
 
"ŭa, ŭa,... ŭa, ŭa, ŭa"
 
Bojante
dogo Tomaĵ


ro-esp

unread,
Dec 25, 2008, 9:19:50 AM12/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: la-bona-lingvo group <nor...@googlegroups.com>
Aan: la-bona-lingvo digest subscribers <la-bona...@googlegroups.com>
Datum: donderdag 25 december 2008 10:52
Onderwerp: la-bona-lingvo - 8 new messages in 5 topics - digest

la bona lingvo
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo?hl=eo

la-bona...@googlegroups.com

Today's topics:

* (la bona lingvo) aptenodit-o - 1 messages, 1 author
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/2f68cd14465ad53b?hl=eo
* Nomoj de nacioj - 4 messages, 4 authors
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/3613efd712d1faeb?hl=eo
* 7 proponataj vortoj - 1 messages, 1 author
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/ae3512238b5682ce?hl=eo
* didaskalio kaj La bona lingvo kiel publika servo - 1 messages, 1 author
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/1db1b59dcdfed0dd?hl=eo
* Teksto de Andreas - 1 messages, 1 author
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/e259932426a71130?hl=eo


From: Renato Corsetti
Subject: (la bona lingvo) aptenodit-o

>>malrekomendi "pingveno" favore al "sfenikso"

ne sfenikso sed sfenisko, cxu?

>> estas granda decido. Kion pensas la laiaj ?

ke vortojn "sfenisko" kaj "aptenodito" rekonos nur la fakulojn,dum
kelkcent milionoj da ordinaruloj rekonus "pingveno". Cetere pingvenoj
ecx law PIV logxas nur apud la suda poluso. la awkoj kiuj logxas apud
la norda cetere jes povas flugi, cxu ?

gxis, Ronaldo

Harri Laine

unread,
Dec 26, 2008, 5:23:43 AM12/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> malrekomendi "pingveno" favbore al "sfenikso" estas granda decido.
> Kion pensas la laiaj bestistoj?

Ne faru tion. "Pingveno" estas bonega vorto. Konfuzo pri vortoj
parencaj kun "pingveno" okazas nur en la franca. La pingven-similaj
vortoj en diversaj lingvoj estas komunlingvaj kaj uzataj nur por la
sudaj birdoj. Neniu ordinarulo scias ion pri sfeniskoj, aptenoditoj
kaj la 4 aliaj specaroj.

La fonto de la franca konfuzo estas en la scienca nomo "Pinguinus
impennis" de la formortinta birdospeco "granda auxko" (la lasta birdo
de la speco estis mortigita la 3-an de junio 1844). Neniu plu vivanta
birdo apartenas al la specaro "Pinguinus". La scienca nomo estas
malnova, devenas de la 18-a jarcento, estas plene valida laux la
reguloj pri sciencaj nomoj de bestoj kaj tial apenaux sxangxebla. La
ekzisto de tia scienca nomo tamen ne malhelpis aliajn lingvojn nomi la
ne-parencajn sed similaspektajn birdojn de la sudo per nomo simila al
"pingven". Ankaux Esperanton tio ne malhelpu.

Se vi sxangxos "pingvenon" al io alia, vi elpensu ankaux novan vorton
por Tuks, la simbola besto de cxiuj Linuks-uzantoj:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Tux

Amike
Harri




















>
> Amike
>
> Renato
>
>
>
> >

Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 2008, 5:42:46 AM12/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
Ne faru tion.
Mi ne faros.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Jan 11, 2009, 7:18:40 AM1/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
> 2008/10/26 Pilar Otto <pil...@online.no>

>> Laux malnova norvega-E-a vortaro tiu
>> birdo, de kiu mi en nuna E-o trafis la nomojn "auxko" kaj "alkao",
>> nomigxas "norda pingveno"
>
> Do ne nur en la franca ! Mi suspektas, ke, krom en la franca, ne
> nur en la norvega.

Tute ne en la norvega! Mi skribis pri norvega-E-a vortaro, en kiu la
responda norvega vorto - kiun mi ne citis en mia antauxa mesagxo, sed kiu
estas "alke" - estas E-igita per "norda pingveno". En la norvega, "pingvin"
estas uzata nur pri la sudpolusaj birdoj.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2009, 10:12:08 AM1/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
"alke" - estas E-igita per "norda pingveno". En la norvega, "pingvin"
estas uzata nur pri la sudpolusaj birdoj.
Nun ni ne havas en niaj listo la linion:

pingven-o --> ...........................

kaj ankaŭ ni ne havas la linion:

aŭk-o --> .....................................


Ĉu ni devus havi eventuale la duan?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jan 12, 2009, 4:41:51 AM1/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Nun ni ne havas en niaj listo la linion:

pingven-o --> ...........................

kaj ankaŭ ni ne havas la linion:

aŭk-o --> .....................................


Ĉu ni devus havi eventuale la duan?

Mi ne vidas iun ajn kialon por havi unu el tiuj du linioj. Laŭ mi ili ambaŭ estu forigataj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2009, 6:03:17 AM1/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi ne vidas iun ajn kialon por havi unu el tiuj du linioj.
Do, ni plue malhavos ilin.

amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages