Bildo trovita en Vacapo

6 views
Skip to first unread message

Françoise NOIREAU

unread,
Aug 13, 2025, 1:38:40 AMAug 13
to la-bona...@googlegroups.com




Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374

ro-esp

unread,
Aug 13, 2025, 7:38:26 AMAug 13
to la bona lingvo
malbonaj ekzemploj. Emajlo estas tute alia afero ol retpoŝto. Ekskuzi ne igas iun senkulpa. Elstara ofte ne signifas protruda.

Endokrina rilatas al hormonglandoj, ĉu ne?

                                                                                     ĝis, Ronaldo N

Noam Mohr

unread,
Aug 13, 2025, 11:52:56 PMAug 13
to la-bona...@googlegroups.com
Tiuj simpligoj estas en nia listo. Se vi kontraŭas ilin, bonvolu diskuti viajn rekomendojn.

La diskuto pri "ekskuzi" estas tie ĉi. Renato preferis "senkulpigi" anstataŭ miaj proponoj, sed oni povas kontraŭi tion kaj ni povas ŝanĝi ĝin.

Ne ĉiu elstara aĵo estas protruda, sed ĉiu protruda aĵo estas elstara, ĉu ne? En la diskuto, mi proponis "elstaranta", sed Renato preferis "elstara". 

Ni havas: endokrina → hormona, hormonellasa. Oni diskutis ĝin tie ĉi. Ni povas aldoni "hormonglanda". Mi supozas, ke tio dependas de la uzo: hormon(gland)a malekvilibro, hormon(gland)a interrompanto, hormon(gland)a malsano, hormonellasa funkcio.

Mi ne scias, kial emajlo estas en la listo. Eble iuj misuzas la vorton?


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/d4aa722e-39b4-4a21-903b-683056da54ffn%40googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Aug 14, 2025, 7:04:58 AMAug 14
to la-bona...@googlegroups.com
Efektive mi eraris, retenante la ekzemplon pri "emajlo", kiam mi refaris la liston.Tio estas tipa eraro de italoj, sed ne taŭga kiel ekzemplo el La Bona Lingvo.

Vi povas helpi min fari pli bonan liston por la venonta fojo. Jen mia unua provo plibonigi tiun liston:

fragila   -   rompiĝema
kafeterio   -   manĝejo
neŭralgio   -   nerv-doloro   
majoritato   -   plimulto
hagiografio   -   sanktul-vivo
pneŭmonio   -   pulmo-brulumo
sentinelo   -   gardo-staranto
ekstrakto   -   eltiraĵo

Sed pri kelkaj el tiuj, mi havis dubojn, ekzemple mi mem preferus diri "pulmo-inflamo" anstataŭ "brulumo", kaj oni povus demandi sin, ĉu "plimulto" aŭ "plejmulto"? Tial finfine mi ne uzis ĉiujn el tiuj vortoj. 

Cetere en afiŝo, kies celo estas trafi la okulon de preterpasantoj, oni bezonas simplajn formojn sen krampoj kaj aliaj precizigoj. Ekzemple pri "kafeterio" mi pli precize dirus "(memserva) manĝejo", sed tio ne taŭgas kiel reklama slogano.

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages