Re: (la bona lingvo) ventol-i/ventum-

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 27, 2009, 5:22:01 AM5/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Laŭ mi kompreno estas ankaŭ nuanca malsameco inter la du.

Ŝajne, la intencita nuanca diferenco en la Fundamento estas ke "ventumi" estas tio, kion oni faras per ventumilo (do per tia permane svingata duondisko), dum "ventoli" estas pli larĝskala aermovado.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 27, 2009, 4:54:27 PM5/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ŝajne, la intencita nuanca diferenco en la Fundamento estas ke "ventumi" estas tio, kion oni faras per ventumilo (do per tia permane svingata duondisko), dum "ventoli" estas pli larĝskala aermovado.
Kion opinias la aliaj listanoj? En la reala vivo mi nur renkontis "ventumi".

Amike

Renato


ro-esp

unread,
May 27, 2009, 6:51:11 PM5/27/09
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: la-bona-lingvo group <nor...@googlegroups.com>
Aan: la-bona-lingvo digest subscribers <la-bona...@googlegroups.com>
Datum: woensdag 27 mei 2009 11:36
Onderwerp: la-bona-lingvo - 3 new messages in 3 topics - digest

la bona lingvo
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo?hl=eo

la-bona...@googlegroups.com

Today's topics:

* konced-i - 1 messages, 1 author
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/81399374d0fa2419?hl=eo
* ventol-i/ventum-i - 1 messages, 1 author
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/93254260d7b221ba?hl=eo
* (la bona lingvo) ventol-i/ventum- - 1 messages, 1 author
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/e79603acb593c71c?hl=eo

============================================================================
==
TOPIC: konced-i
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/81399374d0fa2419?hl=eo
============================================================================
==

== 1 of 1 ==
Date: Mon 25 May 2009 22:46
From: Renato Corsetti


Pri la lastaj observoj de Ronaldo rilate al koncedi, mi pensas, ke la
vera tragedio de ĉi tiu listo kaj de ĝia laboro estas la manko de
partopreno fare de neeŭropaj esperantistoj.

Mi scias, pro privataj korespondaĵoj, kiujn japanoj ja sendas al mi sed
bedaŭrinde ne al publikaj listoj, ke ne nur la nunacoj inter cedi kaj
koncedi estas ekstreme malklaraj al ili, sed ankaŭ pli bazaj aferoj (mi
donos/mi donu kaj multaj aliaj ekstreme bazaj).

Ĉiuokaze nun ni havas la jenan linion:

konced·i /[8oa]/ ~ al·las·i, konsent·i, prav·ig·i, deklar·i prav·a/e

Amike

renato

============================================================================
==
TOPIC: ventol-i/ventum-i
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/93254260d7b221ba?hl=eo
============================================================================
==

== 1 of 1 ==
Date: Tues 26 May 2009 23:43
From: Renato Corsetti


En la reala vivo mi ĉiam aŭdis nur "ventumi", sed ambaŭ vortoj "ventumi"
kaj "ventoli" estas fundamentaj.

Laŭ mi kompreno estas ankaŭ nunaca malsameco inter la du.

Kion vipensas?

Amike

Renato


Date: Wed 27 May 2009 02:22
From: Marcos Cramer


> Ŝajne, la intencita nuanca diferenco en la Fundamento estas
> ke "ventumi" estas tio, kion oni faras per ventumilo (do per tia
> permane svingata duondisko), dum "ventoli" estas pli larĝskala
> aermovado.

kaj "aerumado" estu la gxenerala vorto aw nur la pasiva versio?

Cetere, cxu ekzistas vorta distingo inter "aerumi cxambron" kaj
"aerumi malliberulon" ?
gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
May 28, 2009, 5:59:59 AM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo (cetere via mesaĝo venis en stranga formo):

> "aerumado" estu la gxenerala vorto aw nur la pasiva versio?
>
"aerumi" laŭ PIV estas "elmetadi al la aero", do, tre ĝenerala afero,
sed ne rilatas al estigado de vento.

> Cetere, cxu ekzistas vorta distingo inter "aerumi cxambron" kaj
> "aerumi malliberulon" ?
>
La difino en PIV parolas pri aerumado de ĉambro aŭ de aĵoj, sed la
signifo ŝajnas malproksima de "aerumado de malliberulo", en la senco
"permesi promenigi en la korto".

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
May 28, 2009, 9:41:59 AM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pri aerumi, ventumi kaj ventoli, miaopinie:

aerumi = provizi per fresxa aero; ekzemple: aerumi cxambron (per la malfermo de fenestro);

ventumi = 1) movi la aeron per objekto (ventumilo, cxapelo ktp), kiu mem ne eligas aeron; 2) purigi per forblovado; ekzemple (el la Biblio, Rut 3,2): nia parenco Boaz ventumas hordeon dum cxi tiu nokto en la drasxejo;

ventoli = provizi per aero pere de aparato, kiu mem eligas aeron; ekzemple: ventoli tunelon.

Eble, "aerumi" kaj "ventumi" estas uzeblaj kiel gxeneralaj terminoj, dum "ventoli" estas faka vorto.

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
May 28, 2009, 10:06:32 AM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Eble, "aerumi" kaj "ventumi" estas uzeblaj kiel gxeneralaj terminoj, dum "ventoli" estas faka vorto.
>
Bone. Do ni bezonas neniun linion.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
May 28, 2009, 5:11:02 PM5/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
> aerumi
> ventumi
> ventoli

Dankon, Antonio. Mi utiligis viajn sugestojn kiel unuan malneton de
verko ĉe la komenco:
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Fundamentaj_kaj_oficialaj_radikoj

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages