konced-i = ced-i, akcept-i ???
amike
renato
Por mi la vortoj plej proksimaj al samsignifeco estus "konfesi" aux
"agnoski". "Allasi", kion uzas Antonio, pensigas min pli pri "permesi",
versxajne sub influo de mia denaska lingvo. "Konsenti", "pravigi", "deklari
prava/-e" estus aliaj ebloj.
Cxar neniu el la cxi-supraj proponoj plene trafas la signifon de "koncedi",
eble ni tamen koncedu al gxi lokon en la bonlingva Esperanto.
Kroma argumento de gramatikemulo, formulata kiel retorika demando: Per kiu
adjektivo vi karakterizus la subjunkcion "kvankam" kaj la propozicioj
enkondukataj per tiu subjunkcio?
Otto
amike
renato
En alia mesagho Renato demandis:
>>"ĉu
>> konced-i = ced-i, akcept-i ???"
> "Koncedi" estas oficialigita per la Oka Oficiala Aldono al la
> Universala Vortaro:
> "konced/i. Post hezito au dubigho, konsenti pri la ebleco de io: mi
> ~as, ke mia sinteno povas shajni mensoga.
cxu ne devus esti io kia: koncedi: ne-kontesti, ne taksi refutebla ?
> —A.to concede; F.concéder;G.einraeumen, gewaehren, bewilligen
Mi ne tuj sukcesas imagi ekzemplojn de la germana.... kaj se mi fidu
mian vortaron FR-NL, la vorto estus superflua..
> Mi ne vidas motivon eviti la vorton "koncedi". Ekstrem-bonlingvisme
> oni povas diri eble: "malrifuzi", chu ne?
hmm, cxu ni distingu malrifuzi disde akcepti/agnoski?
Date: Sun 17 May 2009 04:10
From: "Antonio De Salvo"
> Persone, mi uzas "allasi".
konced·i /[8oa]/ ~ al·las·i
Law mi tiu nur pligrandigus la konfuzon
gxis, Ronaldo