EDE - por ke Euxropo komprenigxu
La germana sekcio de Euxropo - Demokratio - Esperanto kolektis 4.000
subskribojn por partopreni en la Europaj Balotoj 2009
Jam pli ol du semajnojn antaux la limdato 31-a de marto la germana
sekcio de "Euxropo - Demokratio - Esperanto" sukcesis venki la cxefan
obstaklon por partopreni en la Euxropaj Balotoj 2009: Gxi kolektis
4.000 subtenajn subskribojn, cxiuj kun la necesa konfirmo de la
respektiva urba administrejo pri tio, ke la subskribinto havas
vocxdonrajton en Germanio. Cxar multegaj formularoj ankoraux kusxas
cxe kolektintoj aux cxe urbaj administrejoj, la suma nombro de
subskribintoj estas certe jam multe pli alta.
Plej versxajne (se la balotestro ne trovos erarojn cxe iuj
formalajxoj) EDE-Germanio do sukcesos partopreni en la balotoj. Tio
signifas, ke 62 milionoj da germanoj povos vocxdoni por EDE la 7-an de
junio; la nomo "Euxropo - Demokratio - Esperanto" trovigxos sur cxiu
balotilo. Cxar nur cx. 40 % de la rajtigitoj efektive iros al la
balotoj, EDE-Germanio bezonos cx. 1,2 milionojn da vocxoj por superi
la 5 %-an limon por ekhavi deputitojn en la Euxropa Parlamento. Dum
tiu sxanco eble ne aspektas alta, alia limo - la 0,5 %-a limo por
ricevi altegan financan subtenon de la germana sxtato - povus esti
venkebla, se oni konsideras la entuziasmon, kun kiu germanaj
esperantistoj kolektis la subskribojn, kaj la ofte surprize pozitivan
sintenon de neesperantistoj pri EDE.
La partopreno en la balotoj certigos al EDE grandan ehxon en
amaskomunikiloj kaj la eblecon senpage elsendi varban filmeton en la
germana televido. Ankaux en Francio la partopreno en la balotoj plej
versxajne sukcesos.
Intertempe EDE-Germanio jam povas komenci prepari sian
elektokampanjon. Gxia cxefa slogano estas: "EDE - damit Europa sich
versteht" - "EDE - por ke Euxropo komprenigxu".
Ulrich Matthias
------------------------------------------------------------------------------------------------------
Ekde nun Esperanto cxesas esti lingva afero de cxiuj kaj farigxas politika afero de malgranda ploitikista grupo.
Pri tio temis jam 26.02.2009 en SCE kiam Ulrich Matthias aperigis tie jenon:
-------------------------------------------------------------------------------------------------------
Ĝis nun (26-a de februaro) la aktivuloj de EDE kolektis 2.670
subskribojn, kaj alvenis promesoj pri kolektado de entute kelkaj pliaj
centoj, tiel ke la atingota nombro certe superos 3.000. Por partopreni
la balotojn, la necesa nombro estos 4.000.
Oni trovas informojn pri la aktuala stato de la kolektado (en germana
lingvo) ĉe http://www.e-d-e.eu . Tie elŝuteblas ankaŭ la formularo por
subskriboj.
Informojn pri EDE en Esperanto oni trovas ĉe http://www.e-d-e.org .
Dum en Germanio necesas ankoraŭ fortostreĉo, en Francio jam estas
sufiĉe certe, ke EDE denove sukcesos partopreni la balotojn.
Ulrich Matthias
--------------------------------------------------------------------------------------------------------
al tio mi respondis:
On Feb 26, 11:15 pm, Ulrich Matthias <Ulrich.Matth...@t-online.de>
wrote:
Tio signifas ankau ke de tiu tempo Esperanto plu ne estos Afero de
Cxiuj. Por 62 miljonoj Esperanto farigxos Ne Nia Afero!
Uzata praktiko estas ke politika opozicio kontrauas ajnan proponon de
aliuloj sendepende de boneco au bezono de proponito...
Peeter Aitai
--------------------------------------------------------------------------------------
Esperanto-partio estas ja sama afero kiel Bier-partio
Pri kia politiko temas, evidentigxos nur poste.
Se eniras tiaj komunistoj kiel Corsetti k.a. do la partio dekomence farigxos nur batalantaro kontrau io ajn (kontrau cxio).
Tio signifas politikan mortigon de Esperanto!!!
Peeter Aitai
Europa Parlamento akceptis rezolucion
kondamnanta komunistan kaj aliajn diktaturojn...
http://www.europarl.europa.eu/sides/getDoc.do?type=MOTION&reference=P6-RC-2009-0165&language=ET
(por vidi la tekston en aliaj europaj lingvoj klaku sur koncernan
lingvoklavon supre).
Estonoj rigardu ankau en Postimees
http://www.postimees.ee/?id=102146
Donante al stalinismo same objektivan prijugxon kiel jam ricevis
nazio, ni finfine povas pli objektive taksi nian vivon en la
jxuspasinta 20-a jarcento...
Peeter Aitai
pri tiu temo mi skribis la 23-an de novembro 2008 sub la temo Politiko 4
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/a61aa295fa5456c8
Nun povas pri tiu insulo-ŝtateto vidi plurajn videofilmetojn en YouTube
L'Isola delle Rose (itale)
http://www.youtube.com/watch?v=XWl0cNaIyGs
Insulo de la Rozoj - freedom is frightening (itale kun anglaj subtekstoj)
http://www.youtube.com/watch?v=g8YAQicQNnM&feature=related
kaj multaj aliaj
http://www.youtube.com/results?search=related&search_query=Rose%20Island.%20Isle%20of%20Roses.%20Isola%20delle%20Rose.%20Insulo%20de%20la%20Rozoj.%20Ile%20des%20Isla%20las%20Rosas.&v=g8YAQicQNnM&page=2
Ankaŭ pri Neŭtrala Moresneto estas priskribita.
Hodiaŭ unu malnova poŝtkarto de ĝi (vidu bildon sube)
Peeter Aitai
Unue pri gazetara libereco:
--------------------------------------------------
La organizajxo "Senlimaj raportistoj" (RSF) en sia indekso de la monda
gazetara libereco lokigis Estonion en la sesan lokon (inter 175
landoj).
(Pasintjare Estonio kune kun Finnlando kaj Irlando havis la kvaran
pozicion kaj 2007 kun Slovakio la trian.)
Antau Estonio estas Danio, Finnlando, Irlando, Norvegio kaj Svedio.
Cetere en la lastaj lokoj estas Kubo, Birmo, Irano, Turkmenistano,
Nord-Koreo kaj Eritreo.
----------------------------------------------------------------------------------
Kaj nun pri aktuala rezulto de lokaj elektadoj en Estonio:
--------------------------------------------------------------------------------
Jxus estis lokaj elektadoj kaj nun mi notus nur pri unu rezultofenomeno.
La rezultoj en Tallinn (cxefurbo de Estonio, la urbo kun grandnombra
rusa logxantaro).
Kiel eblis prognozi, male al aliaj grandaj urboj de Estonio kie regas
pleje sama koalicio de partioj kiel en la sxtata regado, en Tallinn
(kaj "rusa" Narva) elektadojn venkis la Centra partio.
En Tallinn la Centra Partio eicevis 44 lokojn kaj la sxtatkoaliciaj
partioj 14+13+8 lokojn.
Notindas ke se la Centra Partio (la plej sxatata partio de rusoj, kiu
tamen ne estas esence rusa) ricevis 114013 vocxojn
kaj la pure rusaj ekstremistaj grupoj estis denove sen subteno:
"Spisok Klenskogo - Russkij Tsentr" - 2630 vocxoj, kaj Vene Vasakliit
Meie Linn (Rusa Maldekstrulunuigxo Nia Urbo) 521 vocxoj.
Ecx ne estas kion komenti pli...
Peeter Aitai
Lige kun laŭkontrakta senviza turismeblo de civitanoj de Serbio,
Makedonio kaj Montenegro en Schengenaj landoj (La Schengena Viza
Teritorio) releviĝis bezono klarigi kio estas kio en Eŭropo.
Mankas koncerna Esperantlingva artikolo pri La Schengena Viza
Teritorio en Vikipedio do mi proponas rigardi la anglalingvan (des pli
ke kompreni mapojn oni povas ankaŭ sen lingvokono).
http://en.wikipedia.org/wiki/Schengen_Area
Atenton necesas doni al sekva klare demonstra desegna skemo
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/8/84/Supranational_European_Bodies.png
Jen diversa integriĝo de Eŭropaj landoj
La anglalingvaj skriboj:
The Council of Europe = La Eŭropa Konsilio
European Economic Area = La Eŭropa Ekonomia Teritorio
European Union = Eŭropa Unio (EU)
Eurozone = La teritorio de eŭro-mono
EU Customs Union = La Dogana Unio de EU
Schengen Area = La Schengena Viza Teritorio
Agreement with EU to mint Euros = Interkonsento kun EU pri emisio de eŭroj
(la tradukoj estas miaj nekontrolitaj tradukoj eble diferencaj de la
oficialaj sed helpas kompreni pri kio temas).
Peeter Aitai
Li informas pri la nova germana ambasadoro en Moskvo.
Jen la parto de lia tekstro kopie:
---------------------------------------------------------------------------
* Denove pri ambasadoro, sed ne de Amikeco...*
----------------------------------------------------------------------------
Laŭ informo de Rudolf Josef Fischer <fischru @ uni-muenster.de> tra
[esper-german], [e-rus-info] kaj Ret-Info http://www.eventoj.hu :
Pluraj germanaj gazetoj, inter ili la konata magazino *Der Spiegel*,
raportas, ke la nova germana registaro antaŭvidas sendi la ĝisnunan
reprezentanton de Germanio ĉe NATO, s-ron Ulrich Brandenburg
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ulrich_Brandenburg , kiel novan germanan
ambasadoron al Moskvo.
Ulrich Brandenburg estas ne nur membro de Germana Esperanto-Asocio, iama
prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj membro de la loka grupo en
Münster, sed ankaŭ denaskulo.
*Rimarko HM* —Vidu ankaŭ :
germane : http://www.nato.diplo.de/Vertretung/nato/de/04/botschafter.html
angle : The Moscow Times
http://www.themoscowtimes.com/news/article/berlin-may-recall-envoy-amid-charges-hes-too-soft-on-russia/391356.html
.
Fakte la afero de lia nova posteno havas sufiĉe grandan internacian eĥon
(serçu per : ulrich brandenburg ambassador moscow), sed ne aperas
mencioj pri Esperanto. Oni ne havu iluziojn...
En paragrafo pri la reĝimo de Schengen
<http://eo.wikipedia.org/wiki/Traktato_de_Schengen> de dokumento de la
franca registaro, ministerio de defendo, "*Les pays baltes dans leur
environnement – enjeux et perspectives stratégiques*" (La baltaj landoj
en ilia ĉirkaŭaĵo — strategiaj vetoj kaj perspektivoj; PDF
http://www.google.com/url?sa=D&q=http://www.defense.gouv.fr/das/content/download/47290/469489/file/e_-_les_pays_baltes_dans_leur_environnement_etude.pdf&usg=AFQjCNGOySkGcgScFAZ_dkAAawhMUOH04Q
),
eblas legi jenon :
"/La aplikado de supligita reĝimo en Kaliningrado montriĝas kiel
kompromiso adaptita al la aparta enklavo. Oriente de la zono survoje al
homogenigo de Schengen, ankoraŭ superregas la heterogeneco kaj
neefikeco, la landlimaj anakronismoj, kiuj karakterizas la post-sovetian
eraon. Harmoniigo je meza tempolimo trudiĝas kaj estas jam priparolata;
Ulrich Brandenburg, eksperto pri Rusio sine de la Ministerio pri
eksterlandaj aferoj de Rusio, precizigas ke la ĉelo pri prospektivo de
la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj pridiskutas la ebolon de vizoj kun
Rusio ĝis 10 jaroj./"
-------------------------------------------------------------
Ne donante nun atenton al la detaloj, mi notas la fakton ke en Moskvo
estas diplomatoj scipovantaj Esperanton.
Peeter Aitai
Iom aldone pri s-ino Helene Tedre, la atasheo de kulturo de Estonio en Rusio.
http://www.kul.ee/webeditor/upload/helenetedre_veeb.jpg
La biografio (estone)
http://www.kul.ee/index.php?path=0x1x39x1296
Pri sxia pozicio kiel la dua vic-misso de Estonio 1990
http://www.missestonia.ee/index.php?m=2
Videoklipon pri sxia sendado en Moskvon (estonlingva) vidu trovante
gxin sur la pagxo lau la adreso
http://www.kalev.ee/est/?news=973826&category=14&Kultuuriesindajaks-Moskvas-saab-Helene-Tedre-(lisatud-video)
Sxian artikolon en Parnu Postimees vidu
http://www.parnupostimees.ee/?id=142871
Pri neuzita eblo de La Monda Junulara Forumo okazigita de UNO kaj UNICEF 2002.
Vidu komence la partoprenanaran liston:
www.cf-hst.net/UNICEF-TEMP/Doc.../doc%5Cdoc328436.pdf (en pdf. au
rigardu en htlm per la sekvo)
http://66.102.9.132/search?q=cache:NNV7MkAACO0J:www.cf-hst.net/UNICEF-TEMP/Doc-Repository/doc%255Cdoc328436.pdf+%22Diana+Aitai%22&cd=21&hl=en&ct=clnk&gl=uk
La registaran decidon de Estonio oni povas legi en
http://trip.rk.ee/cgi-bin/thw?$%7BBASE%7D=akt&$%7BOOHTML%7D=rtd&TA=2002&TO=2&AN=60&KP=2002-04-23
https://www.riigiteataja.ee/ert/act.jsp?id=94716
http://www.valitsus.ee/brf/index.php?id=19440
Mi komencu de tio ke vintre 2002 subite estis elektitaj du infanoj
kiuj de Estonio veturis al La Monda Junulara kaj Infana Forumo kaj
same al la samtempa speciala plenkunsido de UNO. Unu el tiuj du
veturantoj estis Diana Aitai.
La infanojn devis "estri" direktoro de Estona Filio de UNICEF Toomas Palu.
(Cetere iom pli frue T.Palu estis mia instruisto en universitato).
Jam tute antaŭ la evento evidentiĝis ke laŭ iniciato de UNICEF la
infanojn gvidu iu el la gepatroj.
Do tiel trafis en la delegacion ankaŭ mi.
Restis nur 2 semajnoj antaŭ flugo al New York kaj necesis rapidi por
akiri Usonan vizon k.t.p.
Mi penis interrete kontakti UEA por priparoli ion ajn eblan utiligon
de la okazo sed la retpaĝo de UEA ĝuste tiutempe ne atingeblis kaj
donis responde informon pri la rekonstruo... :(
Do ni flugis en Nov-jorkon kie mi esperis trovi la oficejon de UEA.
Surloke mi preterpasis survoje al UNO la oficejon de UEA ĉiutage
multfoje. Ĉiam mi eniris United Nations Plazza 777 sed ĉiam la
gardisto montrante la oficejon malantaŭ lia dorso sur la suba etaĝo
konstatis ke neniu lastatempe enestis kaj li ne scias kiam oni
venos...
Diana partoprenis eventojn de junulara forumo, mi promenis en oficejo de UNO.
Cetere pri tiuj kiuj uzis tiun eventon por propagando:
En la kela trairejo estis kiel bazaro kie divesaj organizaĵoj kaj
landoj disdonis diversajn informilojn. Estis ankaŭ tablo de Irako kie
oni disdonis flugfoliojn de Saddam Hussain. Rigardinte la disdonatajn
informilojn de Irako mi vidis fotojn pri mortintaj infanoj kies morton
oni klarigis per la internacia ekonomika embargo. Tre trafe, mi pensis
pri Saddama teamo, sciante ke al ĉi-foja plen-kunveno de UNO venas
multaj ministrinoj (patrinoj)...
Se jam paroli pri la agado de saddamistoj do baldaŭ post tiu kunveno
de UNO oni forigis la embargon (aŭ preskaŭ forigis). Tio ne savis
Irakon ĉar kiel ni scias la historio havis por ilia sorto militon...
Sed laŭ mi mi vidis efikan propagandon kio tiufoje reale iom influis.
Ne trovante esperantistojn en Novjorka oficejo de UEA mi ĉesis esperi
pri utiligeblo por Esperanto.
La Junulara Forumo akceptis sian mesaĝon al la mondo. (Mi kredas ke la
teksto estis anticipe preparita sed ne povas ja esti certa pri manko
de eblo aldoni iun frazon aŭ parton de iu frazo aprezanta Esperanton
en tiu mesaĝo).
Tiu mesaĝo poste estis prezentita al la ĝenerala asembleo (kunveno) de
UNO kaj akceptita sen voĉdonado surbaze de konsento. Do la junulara
mesaĝo al la mondo (precipe al registaroj de la mondo) estis nun
dokumento de UNO.
Kelkaj tagoj antaŭ la fino mi tute hazarde renkontis en oficejo de
UNICEF (proksime al oficejo de UNO) mian malnovan konatulinon,
esperantistinon Sofija Soskina (pli frue de Latvio). evidentigxis ke
ŝi laboras kiel oficistino en la Nov-Jorka oficejo de UNICEF.
Ŝi promesis aranĝi renkonton kun UEA-oficestrino. SED ESTIS JAM
MALFRUE!!! Mi eĉ ne perdis poste tempon por tiu renkonto.
Mi tre bedaŭris pri neuzita eblo kaj miris pri tio ke kaj UEA-oficisto
por kiu oni havis/as tie luprenitan oficejon (por kontaktoj kun UNO)
kaj esperantistoj en UNICEF nenion planis por okazo se estas iu eblo
enigi Esperanton dum tiu tre eksterordinara evento.
Cetere la junularan forumon partoprenis po du infanoj el cxiuj (200) landoj.
Diana aktivis ankaŭ en gazetara laborgrupo kaj ŝia artikolo aperis en
la por-okaza ĵurnalo de UNO.
Eksterteme estu aldonita ke en CO de UNO estas ankaŭ malgranda
librovendejo en kio mi trovis 2 librojn en Esperanto. Unu el ili estis
hebrea-Esperanta frazlibro kion mi aĉetis kiel suveniro...
La bedaŭrinda historio de neuzita eblo montris klare kion nepreta por
atingoj estas UEA kaj la movado ĝenerale.
Se okazos ke UEA regajnos aŭtoriteton kiel la monda centra organo de
Esperanto-movado kaj se oni preparas anticipe sin por aperontaj ebloj,
eble tiam venos denove ankaŭ sukcesoj...
Pri tiu pasinta okazo rememorigas nur artikolo de "Parnu Postimees"
http://vana.www.parnupostimees.ee/index.html?op=lugu&rubriik=77&id=10720&number=286
kaj artikolo de Diana Aitai en junulara revuo "Hea Laps"
Peeter Aitai
UNO:
English: http://www.unicef.org/specialsession/
French: http://www.unicef.org/french/specialsession
Spanish: http://www.unicef.org/spanish/specialsession
Russian: http://www.un.org/russian/documen/gadocs/27spec/
Chinese: http://www.un.org/chinese/events/children
Arabic: http://www.un.org/arabic/ga/children
Hieraŭ aperis raporto de Freedom House (organizo pri la homaj rajtoj).
Kaj laŭ la homaj rajtoj kaj laŭ la civitanaj rajtoj Estonio konservis
la plej altan poentaron (7 Poentoj).
Saman poentaron havas ankaŭ Litovio. (Latvio iom malplialtas pri
politikaj rajtoj).
Krom la Baltaj landoj ĉiujn aliajn ekssovetiajn landojn oni konsideras
kiel reprezentantaj pli agresivan linion... Oni notas Rusion, Kazaĥion
kaj Kirgizion kiel ne plu parte liberaj sed jam neliberaj.
Laŭ la raporto de 2010 oni konsideras 89 landojn el 194 kiel tute
liberaj (sama kvanto kiel pasintjare). Parte liberaj landoj estas 58
kaj neliberaj 47.
Kvanto de demokrataj landoj falis de 119 al 116 (kaj lastfoje tiom
malmulte estis 1995)
La sendependa neregistara organizo Freedom House ('liberejo') taksas
la mondon ek-de 1972...
Pri la soveta koncenteja reto estas bone skribinta nobelpremiito
Aleksandr Solĵenicin
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandr_Solĵenicin
en sia verko "La Gulaga Arĥipelago".
Same elstara kiel estis koncentrejo de nazioj en Auschwiz, estis la
soveta koncentrejo sur Solovecaj insuloj en La Blanka Maro en nordo.
http://www.solovki.ca/english/camp.php
En interreto eblas legi pri teruraĵoj tie en la retpaĝo:
http://forum.thiazi.net/showthread.php?p=1681884 (Solovki 1927)
Estas notita ankaŭ nomo de la koncentreja komandanto - Semjon Podkaminer.
Kiel mi informis jam en Komuniko 19
"Pri Semjon (Semen) Podkaminer
Malnovaj esperantistoj certe memoras tiun sovetan esperantiston kiu
havis perfektan prononcon. Nun mi trovis en reto skribajxon de alia
malnova soveta esperantisto (kiu jam delonge logxas en Usono)
A.Harkovskij. Lau tio Semjon Podkaminer estis eksa NKVD-a kolonelo.
Rigardu "Anekdotoj de Deribaso"
http://www.esperantouniverse.com/?pid=art0146692009_463 "
Ĉu temas pri tiu sama Podkaminer???
Peeter Aitai
Dum hodiaua grava festotago mi ne komencas refoje ripeti jam multe
priparolitajn faktojn au doni retligojn al la koncernaj retpagxoj.
( cetere tamen unu indiketo pri jxusa rusa starpunkto pri la okazo en
RIA NOVOSTI (ruse)
http://www.rian.ru/analytics/20100202/207321754.html )
Mi deziras hodiau rememorigi amikajn rilatojn de esperantistoj de cxiuj landoj.
Mi kaj plejparto de estonaj esperantistoj havas amikojn esperantajn
ankau en Rusio kaj malgrau estintaj malfacilajxoj ni sukcesis bone
kunlabori por komunaj celoj.
Mi esperas ke estonte paco kaj amikeco pli multas kaj ke ni
esperantistoj estos en avangardo de tio.
Por ne es ti nur slogana mi aperigas unu malonovan foteton pri mia
amika rilato kun rusa E-isto...
Peeter Aitai
BELLA CIAO
Bella ciao - l'origine yiddish della melodia
http://www.youtube.com/watch?v=Bwr2RcRJpCw
Bella Ciao - Modena City Ramblers
http://www.youtube.com/watch?v=55yCQOioTyY
bella ciao
http://www.youtube.com/watch?v=IPD6Q_xuF-E
Red Army Choir - Bella Ciao
http://www.youtube.com/watch?v=QfdJ2WO8Pvg
Dean Reed - Bella Ciao
http://www.youtube.com/watch?v=4H9la40jkjs
Farra Fanfarra - bella ciao
http://www.youtube.com/watch?v=crKWk-Q2SNU
A las barricadas - Versión ESPERANTO
http://www.youtube.com/watch?v=H4VQXqH36Qw
?