BRITIO, LINGVOJ KAJ ESPERANTO
-------------------------------------------------------
Komence rigardu mian mesaĝon sub Plitiko 2 de la 19-a de februaro
, Politiko 3 de la 28-a de marto
kaj sub tiu ĉi temo (politiko 4) de la 22-a de aŭgusto
Kiel mi skribis, en Britio estas ne nur demokrata tolerema rilato al neanglaj lingvoj sed unu insulara regiono havas angle oficialan nomon eĉ en la loka lingvo (ne plu oficiale uzante la antaŭan anglalinvan nomon).
Male al aserto de multaj alilandaj esperantistoj en Britio oni bone rilatas ne nur al siaj minoritataj, "lokaj" lingvetoj, sed al multaj lingvoj, penante ebligi per tio kiom eblas pli efikan aferprocedon.
Nun aperis en "Daily Telegraph" (18.10.2008) artikolo, kio montras surprizan fakton ke la nacia (=landa=ŝtata) san-servo uzas kaj pagas interpretadon de malsanulaj telefonadoj el/en 160 lingvojn !!! En la oficiala listo estas ankaŭ ESPERANTO !!!!! Do Britio estas ŝajne la sola unika lando, kie Esperanto estas oficiala lingvo t.e. ŝtato pagas interpretadon esperantan de iu ajn persono en Britio telefonanta al la Nacia San-servo "NHS".
Ni rigardu nun la artikolon en Daily Telegraph
la retan version (de 17.10.2008) vi vidas per la sekva ligo:
En la papera versio (vidu la jpg-foton sube) la titolo estas "255000 £ perditaj en tradukado de "NHS Direct""
La aŭtoro estas Christopher Hope, redaktoro pri la enlandaj aferoj.
Sube mi donas tradukon kaj miajn rimarkojn (DT = Daily Delegraph, PA = mi).
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: "55000 £ perditaj en tradukado de NHS Direct"
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: La surskribo altiras atenton kaj samtempe preparas nin por negativaj informoj.
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Sub la surskribo en centro troveblas anotacio kun malgranda surskribo (la sekvan lingvoliston tie mi donas en la angla)
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: ... ricevebla ankau en Esperanto
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: tio donas al Esperanto en tiu ĉi listo apartan atenton (okaze de negativa informo aparte negativan atenton)
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: Kelkaj el la 160 lingvoj al kiuj telefonantoj al NHD Direct povas postuli interpretoadon:
Assamese, Ashanti, Akan, Amharic, Assyrian, Badini, Berber, Cebuano, Creole, Cherokee, chaochow, Esperanto, Fulla, Ga, Gurmukhi, Gorani, Homa, Hausa, Igbo, Kreo, Kurmanji, Kinyawanda, Kinyamirenge, Laotian, Pahari, Shona, Sinhalese, Sylheti, Telugu, Tagalog, Tajik, Turkmanish, Uzbek, Xhosa, Zulu.
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: Ĉar dum 120 jaroj ĉefaj E-organizaĵoj okupiĝis ĉefe pri ŝtatpolitiko kaj kosmopolita tuthomara regno kun uzado de eo, ne mirindas ke post 120 jaroj ankoraŭ mankas eĉ listo de la lingvoj de la mondo (preskau dek mil lingvoj), do mi ne povas traduki la lingvonomojn en esperanton... :-(
(kaj nun la artikolo)
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: NHS eluzas centojn da miloj da pundoj por interpretado de sia telefona servo NHS Direct en 160 lingvojn enkluzive al multaj kiujn preskaŭ neniu parolas en Britio.
Laŭ konservativuloj a lingvoj inkluzivas la lao(s)an kion parolas nur unu laborpermeson-havantulo en UR(Britio) kaj la birmaa kion parolas du laborpermesitoj. Estas nur 20 personoj el Taĝikio registritaj por labori en UR kaj 30 el Samoo, sed malgraŭ tio NHS provizas servojn en iliaj (etnaj) lingvoj.
HHS Direct estas tradukata ankaŭ en la "internacian" lingvon Esperanto, kio estis inventita 1887 kaj kion havas malpli ol 2000 parolantojn en la mondo.
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: Necesas al la ĉefredaktoro konsili ke iliaj ĵurnalistoj rigardu kelkiam en enciklopediojn antaŭ ol ili publikigas iujn statistikajn nombrojn!!!
Tiu 2000 esperantistoj en la tuta mondo estas pro tiu ĉi artikolo nun ankaŭ en aliaj artikoloj...
Necesas noti ke la artikolo klare respegulas batalon interpartian en Britio kaj pro tio tute ne gravas la teksto ĝenerale ĉar ĝi penas retigi misimagon pri la maniero kiel oni uzas tiun monsumegon. Molbona por E-istoj estas ke eo estas reduktita al la lingvo kiun preskaŭ neniu parolas mondskale. Tiu informo facile penetras cerbojn de legantoj...
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: Aliaj lingvoj kiel la kaŝmira, samoa kaj baska (vaska) estas parolataj nur en unu edukejo de Anglujo.
Tiun ĉi jaron la kosto de tradukoj (interpretado) estas 255 000 £ (GBP), ero de la NHS Direct-a jara buĝeto de 139 miljonoj da pundoj. Mike Penning, la ombroministro pri sano, diris:"Tiu eluzo eligas monon de la primaraj servoj. Precipe dum la ekonomika malcerteco La Registaro devas certigi la plej bonan eblan uzon de sumoj de NHS-resursoj."
Matthew Elliott, ĉefestro de La Alianco de Impostopagantoj, diris: "Ŝajnas ke NHS Direct estas perdinta realecon. Uzante malfacile akiritan monon de impostopagintoj por tradukoj de servoj kiujn preskaŭ certe neniu uzos iam, estas ŝokiga.
"Se ili havas superfluan monon do ordinaraj familioj bezonas tion reen, ne estas bezono por misuzi tion por Esperantaj medicinaj konsiloj (/drinkmono)."
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: la angla vorto uzita en la esprimo "tip" havas plurajn signifojn inkluzive 'konsileto' (laŭvorta esprimeblo laŭ la teksto) kaj anklaŭ trinkmono (esenca signifo ĉi tie laŭ la konteksto).
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: Pli frue ĉi jare klariĝis ke polico estas uzinta po 2700 £ (GBP) hore por traduk/interpret-servoj en 2007. Libereco-de-Informado-postuloj-demandoj rezultas ke 37 el 43 polic-unuoj en Anglujo kaj Kimrujo estas eluzintaj sume 24,1 miljonojn por tradukadoj en 2006-07, 64% pli ol 2004.
Gwent estis la sola unuo ebla oferi lingvo-post-lingvo subigon. Pasintjare ĝi eluzis almenaŭ 6900 £ por tradukistoj de la vietnama (vjeta), 6859 £ por la araba kaj 4350 por la Urdu.
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: Videblas ke Britio eluzas multan monon por interpretado de tre multaj lingvoj. Oni penas kiom eble pli bone servi al la multetna popolo. Sed eĉ riĉa lando ne povas, malgraŭ klara deziro, pagi kaj oferi tradukojn/interpretadon en ĉiujn lingvojn de la mondo (7000 ?).
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
DT: NHS Direct, kiu pagigas telefonadon laŭ la lokaj tarifoj, diris ke la interpretado, kio estas provizita de Language Line service (La Lingvo-linia servo), estis ofertita aŭ por ricevataj telefonparoloj aŭ kiam la organizaĵo retelefonis al homoj.
Kiam telefonanto bezonas interpretadon okazas triflanka konekto kun interpretisto de Language Line.
Matt Tee, la ĉefestro de NHS Direct diris: "Ni pagas nur la lingvojn kiujn ni bezonas. La sugesto ke ni misuzas impostopagitan monon por interpretado estas insulto al 6500 pacientoj/malsanuloj kiuj dum jaro uzas tradukojn de Language Line servo."
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
PA: La artikolo pruvas ke atakantoj de Britio, kiuj uzas kiel bazo de siaj atakoj deklaron ke Britio valorigas nur la anglan aŭ perforte penas ĉiujn anglalinvigi, estas miskompreno aŭ eĉ konscie falsa preteksto.
Kaj la ĉefa surpriza fakto videbla el la teksto estas:
BRITIO ESTAS LA UNIKA LANDO EN LA MONDO, KIE ESPERANTO ESTAS OFICIALA LINGVO (ESPERANTA INTERPRETADO ESTAS PAGATA DE ŜTATO KAJ SENPAGA POR POPOLO) !!!!!