Oraj Kantoj - Amazonka
Esperanta Muziko - Jen
Esperanta Muziko - Bela Revo
Esperanta Muziko - Mi brilu plu
Esperanta Muziko - La Bambo
La kanto de la du amikoj
Youtube listigas sub"Esperanto muziko"92 videoklipojn:
Dum nuna neĝŝtorma semajnfino estas nature ke plejparto de estonaj esperantistoj sidas hejme kaj interretumas...Do jen kelkaj retligoj al vi por distro:
ankorau io al TV-um-uloj:politikistoNigra Libro
ankorau io al TV-um-uloj:
Komenciĝis la 2-a etapo de baoto
legu enRigardu ankaŭ diskuttemojn en
Sendepende de sekva elekto-baloto-procedo nuna ni uzu la rezultojn de la unua etapo videblaj enpor diskonigi Esperanton kaj seriozecon per kio oni rekonas ĝian propedeŭtikan valoron!
Saluton karaj! (tiu cxi mesaxgo temas pri kampanjo por subteni ideon cxe change.org por enkonduki Esperanton en usonajn lernejojn. Se vin ne interesas tiu cxi temo, bonvolu ne plulegi la mesagxon) Mi volas gratuli vin cxiujn okaze de la nova jaro kaj kun la venko (tamen ne fina! ;-)) de nia ideo cxe Change.org - kiu surprize kaj gxojige trafis la duan lokon en kategorio 'Klerigo' kaj tial pluiros al la dua selekto-pasxo, kiu komencigxas morgaux (la 5an de januario). Kiam mi komencis la ideon, mi neniam kredis ke gxi igxos _tiom_ populara. Mi kore dankas vin cxiujn pro via nekredebla solidara subteno! Nun, estas tempo por reaktivigi niajn penojn por fari cxion eblan por deca rezulto en la dua etapo. Gxi dauxros nur dek tagojn, de la 5a gxis la 15a de januaro. Tial estas malmulte da tempo por organizi subtenon, kaj cxi-foje mi sxatus ke nia organizigxo estu pli inteligenta ol iom spontanta kaj mem-regata procezo dum la unua etapo. Mi opinias ke por la dua etapo ni bezonas bonan strategion. La celo estas kiel eble plej granda nombro de vocxdonoj por nia ideo. Estas du cxefaj manieroj atingi gxin: 1) vocxdonigi cxiujn esperantistojn per diskonigo de tiu cxi ideo tra esperantistaj kanaloj; 2) multe pli grave - vocxdonigi simpatiantajn ne-esperantistojn, cxefe tiujn kiuj jam trovigxas cxe change.org (t.n. "varma celgrupo"). Por rapide krei kaj realigi strategion mi bezonas vian helpon. Kiu sxatus volontuli dum cx. unu semajno por labori kun mi por realigi gxin kaj espereble atingi nian celon? Skribu volonte al mia privata adreso - Oleg.Iz...@google.com - kaj se trovigxos suficxe nombro de kunlaborantoj, ni lancxos Google-grupon por nia efika kunlaboro. Mi iomete pensis pri la elementoj de la strategio, kaj mi volonte dividas miajn pensojn kun vi. Bonvolu modifi ilin kaj aldoni viajn proprajn. Jen kion mi opinias multe bezonata dum proksimaj kelkaj tagoj: 0) Oni kompilu bonan kaj klaran intrukcion pri _kiel_vocxdoni_ per klako sur la blua butono cxe change.org kaj pri kiel registrigxi cxe change.org se oni antauxe ne faris tion. Oni ankaux emfazu ke: a) vocxdoni en la dua etapo estas NECESA, ecx se oni vocxdonis en la unua etapo, kaj b) Oni prefere uzu sian ekzistantan registrigxon por vocxdoni, sed ne kreu novan uzanto-konton. 1) Eki petojn (en la angla) en komentoj cxe _aliaj_ ideoj (plejparte en sekcio 'Klerigo'), ne nur la 3 plej popularaj, afable komentante pri valoro de la proponita ideo kaj demandante cxu la vocxdonintoj sxatus informigxi pri la ideo pri Esperanto kaj eble trovos gxin vocxdoninda. Se oni afable kaj inteligente faros tiajn petojn, estas granda sxanco ke la jam vocxdonintaj dum la unua etapo membroj de change.org subtenos nun nian ideon dum la dua etapo. 2) Verki tekston de novajx-anonco por lernu.net - mi pretas publikigi gxin tie 3) TRADUKI anoncon al cxiuj grandaj lingvoj de lernu.net (tiuj estas la franca, la hispana, la germana, la portugala). Mi pretas traduki en la anglan kaj publikigi. 4) Verki artikolojn pri la kampanjo por grandaj inform-portaloj en Esperanto: liberafolio.net (tie jam publikigxis unu multe komentata artikolo, sed bedauxrinde iom skeptika kaj iomete erara), klaku.net kaj aliaj, vi certe bone konas ilin. 5) Provi verki artikolojn por NE-esperantistaj gazetoj, ekzemple malgrandaj lokaj gazetoj. Oni prezenti tekston kiel raporton pri CHANGE.org kaj la okazanta vocxdono tie, kaj nur _interalie_ menciu ideon pri Esperanto kiel kuriozan sed pozitivan fakton, kaj poste instigu legantojn vocxdoni por gxi (necesos provizi la ligilon). Se oni celos lokajn nacilingvajn gazetojn kaj retajn gazetojn (novajx-sekciojn), la sxanco estas granda ke la teksto publikigxos. 6) Oni verku multlingvajn blogajxojn pri la ideo en siaj blogoj - personaj kaj organizaj. Oni skribu al grupoj cxe esperantaj grupoj cxe Facebook kaj Ipernity kaj disvastigu konon - _ne_pri_la_ideo_aux_vocxdono_mem_, sed _pri_tiu_cxi_strategio_, do ke iu ajn povus helpi ne per simpla vocxodono, sed pri diskonigo kaj antauxenigo de la ideo, kio estas ecx pli grava. Precipe se gxis celos neesperantistajn grupojn. 6) ... viaj propraj strategiaj ideoj Do, kiuj sxatus kunlabori kun mi pri cxio cxi dum la venontaj 10 tagoj? Respondu! Ankaux, bonvole disvastigu tion cxi vokon tra viaj retposxt- kaj interret-grupoj, blogoj, ttt-ejoj ktp. Sincere amike kaj bonespere, Oleg Izyumenko -------------------------------------------------------------
Rigardu ankaŭ diskuttemojn en
Sendepende de sekva elekto-baloto-procedo nuna ni uzu la rezultojn de la unua etapo videblaj en
Komenciĝis la 2-a etapo de balotoj por ideoj en change.orgKiel jam vaste sciate en la unua etapo gajnis la esperanto-propono la duan lokon en pri-eduka grupo kaj havis la 9-an lokon laŭ rezultoj de ĉiuj proponoj de ĉiuj grupoj.
Rigardu ankaŭ diskuttemojn en
Pri utiligo de la okazo:Hieraŭ mi sendis al 103 personoj en Klerigministerio de Estonio retleteron (103 leterojn) kun novjaraj bondeziroj kaj retligo por ke ili povu rigardi pri change.org k.t.p.Hodiaŭ mi ricevis respondon de Konsilisto de la ministro s-ro Toomas Liivamagi kiu dankis por donita informo kaj diris ke la ministerio enkalkulas la informon.
Sendepende de sekva elekto-baloto-procedo nuna ni uzu la rezultojn de la unua etapo videblaj en
por diskonigi Esperanton kaj seriozecon per kio oni rekonas ĝian propedeŭtikan valoron!Mi informis pri la afero estonan gazetaron
Universala Esperanto-Asocio has sent you a request (an invitation) to join their community on Change.orgUniversala Esperanto-Asocio estas sendinta al vi peton (inviton) alighi al ilia komunumo che change.org
Click the link below to view this community.
http://www.change.org/[...]
Unu el la ĉefaj obstakloj al voĉdono pri ideoj por ŝanĝi Usonon estas la angla lingvo. Tion mi povis konstati hieraŭ : kiel sola lingvo de la retejo Change.org, la angla estas kialo pro kiu pluraj personoj ĝis tiam rezignis pri voĉdono. Kaj ili finfine sukcesis post ricevo de jenaj simplaj klarigoj :
Por enskribiĝi, eblas iri rekte ĉe :
https://www.change.org/admin/sign_up
Tie vi indiku :
First Name : persona nomo
Last Name : familia nomo
Email Address : retadreso
Password : pasvorto (elektita de la voĉdonanto mem)
Birthday : naskiĝdato (monato, dato, jaro)
Do not display my age (klaki sur la ĉelon se oni ne deziras diskonigi sian aĝon)
I agree to the terms of service (principe jam estas marko en la ĉelo, se jes, ne modifu : tio indikas ke oni konsentas pri la principo kaj reguloj de la voĉdono)
Klaki sur "SIGN UP" (registriĝu).
Mesaĝo atingos vin tuj post klako sur "SIGN UP". Sufiĉas klaki sur la ligilon kiu aperas en la mesaĝo. Tio indikas ke vi konfirmas vian enskribiĝon. Mi ne plu memoras la aspekton de la paĝo kiu malfermiĝos. Se aperas "Sign out", tio signifas ke vi estas jam rekonita, do, ne modifu. Se aperas "Sign up" supre dekstre, klaku sur ĝin. La programo principe rekonos vin aŭtomate, se ne, vi plenigu la ĉelojn per via retadreso kaj pasvorto.
Iru rekte al :http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools
Sufiĉas klaki sur "vote now" (voĉdonu nun) sub la blua ĉelo kie troviĝas la nombro da voĉdonoj (1716 en la momento kiam mi redaktas tiun komunikon). La blua ĉelo fariĝos bruna, kaj aldoniĝos unu voĉdono al la indikita nombro. Se tiel okazas, vi sukcesis ! "Jupiiii !" ;-)
Atentu ke la sistemo ne tuj reagas : bv ne tuj provi klaki denove, ĉar estas risko nuligi la voĉdonon.
Aliaj vojoj :
• Se aperas "Search Ideas" (serĉu ideojn), skribi "esperanto" en la ĉelo kaj klaki sur la lupeon. Tiel vi atingos la koncernan paĝon ĉar nur unu ideo enhavas la vorton "esperanto" ;-)
• Pli longa vojo konsistas trairi la 5 paĝojn da ideoj (post klako sur "ideas", esperanto aperas en la tria paĝo), tiel oni povas konstati ke aliaj ideoj havas multe pli da voĉoj ol Esperanto sed ke ankaŭ aliaj havas multe malpli... Oni povas ankaŭ rimarki multege pli fortan mobiliziĝon (certe internacian) por aferoj kiel la senpuneco pri drogoj kaj samseksemeco. Ĉu ni ne estas kapablaj fari multe pli bone por ĝenerala kaj ne aparta intereso ?
Ne havu komplekson pri malsupereco pro ne scipovo de la angla. Granda plimulto el la homaro ne scipovas ĝin aŭ scipovas ĝin tiel malbone ke ne valoras paroli pri scipovo... Ni montru al Usono kaj al la tuta homaro ke la mondo bezonegas veran internacian lingvon !
Francio:
http://www.consultations-europeennes-des-citoyens.eu/fr/proposal/2086
Britio:
http://www.european-citizens-consultations.eu/uk/proposal/2061
Hungario:
http://www.europai-allampolgari-konzultacio.eu/proposal/2024
http://www.europai-allampolgari-konzultacio.eu/proposal/2029
http://www.europai-allampolgari-konzultacio.eu/proposal/2035
http://www.europai-allampolgari-konzultacio.eu/proposal/2044
Italio:
http://www.consultazioni-europee-dei-cittadini.eu/proposal/2067
Hispanio:
http://www.consultas-europeas-a-la-ciudadania.eu/proposal/2057
Pollando:
http://www.europejska-debata-obywateli.eu/proposal/2013
http://www.europejska-debata-obywateli.eu/proposal/2024
Nederlando:
http://www.europese-burgerraadpleging.eu/nl/proposal/2029
Belgio nederlandlingva:
http://www.europese-burgerraadpleging.eu/be/proposal/2029
Belgio franclingva:
http://www.consultations-europeennes-des-citoyens.eu/be/proposal/2030
Estonio:
http://www.euroopa-kodanike-foorum.eu/proposal/2010
Germanio:
http://www.europaeische-buergerkonferenzen.eu/de/proposal/2074
Finnlando:
http://www.europeisk-medborgarkonsultation.eu/fi/proposal/2011
Danlando:
http://www.europaeiske-borgerkonsultationer.eu/proposal/2017
Slovenio:
http://www.posvetovanja-z-evropskimi-drzavljani.eu/proposal/2075
La interreta (la unua) fazo dauroas ankorau gxis mezo de marto 2009.
Peeter Aitai
Oni rekomendas kelkfoje forgesi seriozaj temoj kaj okupigxi pri pli amuzaj aferoj.Kiu kuragxas traduki multiplikfilmeton pri rusa fabeleto esperanten? Cxu esperanto estas suficxe fleksebla?.Ruslingva originalo ne devus esti tro komplika : cxefe nur unu substantivo, adjektivo kaj verbo... .