Transporto por BET-45 de Pärnu
----------------------------------------------------------
Nesciante pri stato de informpreparoj pri BET, mi metas ĉi tie iujn informojn kiujn vi espereble ricevos de EAE jam pli precize.
Inter la urboj Pärnu kaj Sindi (Paikuse estas inter tiuj 2 tre proksimaj urboj) veturas aŭtobuso.
La aŭtobuslinio havas numeron 40.
Ek-de la 1-a de januaro 2009 la linio estas servata de kompanio MTG sed ŝajne notindaj ŝanĝoj ne okazas.
La aŭtobusoj (ĝis nun ili estis ordinaraj urbaj aŭtobusoj) de la 40-a linio veturas ofte kaj veturo estas ne longa.
Mi listigas haltejojn de Pärnua autobusstacia haltejo ĝis Paikuse.
La aŭtobuso veturas ne de stacio sed laŭ strato ĉe la stacio. Do en Pärnu atendu ĉe haltejo inter strato kaj aŭtobusa placo (tie estas tegmenteto kaj gazetara putiko) kaj veturi vi devas dekstren.
1. Autobussijaam
2. Kalamehe
3. Liiva
4. Tammsaare
5. Mere
6. Papiniidu
7. Kännu
8. Saare
9. Raekula rdtj
10. Metsakalmistu
11. Reiu mets
12. Lodja
13. Paikuse kool
14. Paikuse alevik
(distanco inter Paikuse kool kaj Paikuse alevik estas mallonga, do se iu erare eliras tro frue, eblas ĝispromeni).
En Pärnu aŭtobuso komencas 2 haltejojn antaŭ Aŭtobusa stacio kaj post Paikuse ĝi veturos ankoraŭ tra Sindi...
Aŭtobusoj ekveturas matene de Pärnu jam 4:40 (dimanĉe 5:30) kaj la lasta elveturas de Pärnu 23:30
Intervaloj tempaj estas 30 minutoj (dum labortagoj iujn periodojn de tago post ĉiu 15 minutoj).
Biletojn (kompostendajn talonojn) eblas aĉeti kaj en Stacidomo kaj en Port Artur centro en proksimo kaj en Poŝtejo. (Atentu ke por 40 ne taŭgas talonoj de aliaj aŭtobusoj).
Eblas aĉeti ankaŭ de ŝoforo de aŭtobuso sed tio kutime kostas pli. (Eble estos biletvendisto)
Ekzistas ankaŭ 10-tagaj biletoj.
Prezon de biletoj estas nun tro frue diri ĉar ...
(Ideo por la organizantoj: Esplori eblon akiri por BET-anoj semajnan bileton kun interkonsenta prezo.
Bussijaama info 12012 )
Peeter