> Agrable!
> Kiel ni oficialigas tiun dosieron?
> Cxu vi povus tion esploreti? Kontaktu ekz. tim morley la prizorganto
> de OOo en eo
Nepre faru tion. Mi ĵus instalis la vortodividan dosieron, kaj ĝi
ŝajnas bone funkcii (sed mi ankoraŭ nur tre supraĵe testis).
Certe temas pri tre simpla komenco, sed almenaŭ ĝi estas komenco.
> Amike
>
> On 8 feb, 16:18, Ari Caldeira <aricalde...@gmail.com> wrote:
>> Saluton, Denizo!
>>
>> Mi kredas vi ne vidis mian antaŭan mesaĝon pri tiu afero:http://groups.google.com/group/eliberaprogramaro/browse_thread/thread...
>>
>> Mi jam kreis tiun dosieron, por dividi silabe vortojn en Esperanto.
>>
>> La dosiero estas en la dosierujo de GoogleGroups, kaj la rekta ligilo
>> estas:
>>
>> http://eliberaprogramaro.googlegroups.com/web/hyph_eo.dic-1.1.tar.bz2...
>>
>> Mi ĵus ĝisdatigis ĝin, aldonante regulojn por dividi vortojn kiel
>> ŝnuro kaj ŝminki: en kunmetoj kiel lipŝminko kaj harŝnuro, la silaboj
>> devas esti dividita lip-ŝmin-ko kaj har-ŝnu-ro.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
> Bertilo, mi provis aliĝi al la Tekstaro de Esperanto, sed ne sukcesis.
Strange. Mi jhus provis alighi mem, kaj senprobleme sukcesis.
> Kvankam la dosieroj tie estas plenaj da htmlaĵoj,
Uzighas en la bazaj dosieroj ne HTML, sed TEI (XML-a marklingvo).
Per bona tekstoredaktilo oni povas facile forigi chiujn markojn,
se oni volas uzi la nuran tekstenhavon. Ekzemple en la redaktilo
Vim oni povas komandi jene:
%s!<[^>]\+!!g
> eble la tekstoj
> povas taŭgi por pliperfektigi la regulojn, kvankam tiuj, mi kredas,
> jam kovras pli ol 90% de la eblaj silabodisigadoj.
Mi nun laboras pri nova versio de la Tekstaro, kun multaj korektoj
kaj kun tute reprogramita serchilo kaj serchilinterfaco. Tamen
kredeble ne estos novaj tekstoj (bedaurinde).
La malnovan version de la Tekstaro vi povas rekte elshuti de
la jena adreso (sen bezono alighi):
http://bertilow.com/tekstaro/elshuti/tekstaro.zip
En la nova versio de la Tekstaro mi forigos chion pri alighado
kaj ensalutado.