Ari Caldeira
unread,Jan 6, 2008, 7:06:30 PM1/6/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to eLiberaProgramaro
Saluton,
Mi ĵus alŝutis al la dosierejo de GoogleGrupoj la dosiero
hyph_eo.dic.tar.bz2:
Ĝi enhavas la dosieron hyph_eo.dic, kiu siavice enhavas regulojn por
silabodividado de tekstoj en Esperanto, por uzi en OpenOffice.org.
Por uzi ĝin, bezonas kopii ĝin al la dosierujo .ooo-2/user/wordbook,
kaj redakti la dosieron .ooo-2/user/wordbook/dictionary.lst, aldonante
la jenan linion:
HYPH eo ANY hyph_eo
Mi kreis unue regulojn por dividi vortojn en iu ajn punkto de la
vorto, laŭ la antikva kutimo (ĉu regulo?) de Esperanto, sed tio kreis
malbelegajn dividojn, kaj, laŭ mi, malhelpis la legadon. Tiam, mi
provis krei laŭ-radika dividado. Trooooo malfacila, kiel vi ja povas
diveni :-)
Do, mi satiĝis per tiu ĉi solvo; mi esperas, ke ĝi povas helpi vin
ankaŭ. Se iu havas ian ideon, kiel plibonigi la aferon, bonvole diru
al mi, mi certe ĝuas konstruajn kritikojn kaj kunlaboron!
Amike,
Ari Caldeira (Ari' Kaŭdejra)