Kara Galinjo,
dankegon al vi por la belega priskribo de via amika kunveno
de ĉelabinskaj esperantistoj okaze de la grava jubileo de
Vjaĉeslav Aleksandroviĉ Roĵdestvenskij! Estis vere ĝoje legi
pri tiu ĉi festo por la jubileŭlo kaj eĉ senti tiun varman kaj bonkoran
etoson de via kunveno, kiu certe lasis la neforgeseblan spuron
en la koroj de ĝiaj ĉeestintoj! Kiel agrablas vidi sur la senditaj fotoj
Vjaĉeslavon kaj la tutan kompanion de la ĝojaj kunfestintoj !
Plezure mi tralegis belan poezian gratulon de Tatjana
Vŝivceva kaj ne dubas, ke ĉiuj verkitaj por tiu ĉi evento dediĉoj
estis tre varmaj kaj kortuŝaj! Ĉiuj vi estas bravuloj!
Apartan dankegon al niaj esperantistoj-veteranoj, ke ili ne nur
restas en niaj vicoj, sed per sia vivo kaj sinteno inspiras nin
kaj instigas al aktiveco!
Amike,
Raja Kudrjavceva
----------------
Тема: [Ural-Siberio] Jubileo de Rojxdestvenskij;
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу Ural-Siberio dissendolisto.
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1539465239.20260207212834%40yandex.ru.