Jubileo de Rojxdestvenskij

3 views
Skip to first unread message

Galina Terentjeva

unread,
Feb 7, 2026, 11:29:02 AMFeb 7
to ural-si...@googlegroups.com
Saluton, geamikoj!

La 5an de februaro ĉelabinskaj esperantistoj denove havis gravan
kaŭzon por kunveni - ni kune festis la gloran 85-jaran jubileon de
nia estimata veterano Vjaĉeslav Aleksandroviĉ Roĵdestvenskij!

Ni do okope kunvenis kiel kutime en la gastama hejmo de Viktoro Laptev
kaj lia edzino Valentina: venis la jubileanto mem, lia samtempano -
ankoraŭ unu veterano el la delonge pasintaj tempoj Jurij Brizgalov,
mi kun Nilolao, Valentina Maslova kaj Nadeĵda Kolesnikova.

Abundis gratuloj kaj bondeziroj: Viktoro Laptev solene prezentis sian
omaĝan ruslingvan versaĵon, mi voĉlegis la senditan poemon de
Tatjana Vŝivceva en Esperanto, sekvis ruslingva versaĵo de Valentina
Lapteva, estis transdonitaj gratuloj kaj varmaj salutoj de niaj aliurbaj
eksklubanoj.
Post tio ni ĉiuj kune kantis por nia jubileanto la reverkitan de Tatjana
Glaznica faman pioniran kanton "Взвейтись кострами синие ночи", ja li
dum multaj jaroj gvidis en la urba pionirpalaco la lernejanan E-klubon
"Stelo de l' Espero"!
Sekvis festeno kun multaj tostoj, rememoroj, komunaj kantoj en
ambaŭ lingvoj gitarakompane, kaj certe Vjaĉeslav Aleksandroviĉ
ricevis de ĉiuj ni kun deziroj de longa kaj sana vivo utilan por tio
donaceton.
La etoso estis, kiel ĉiam en niaj kunvenoj, tre varma, Vjaĉeslav
Aleksandroviĉ estis kortuŝita, kaj ni disiris ĝojaj kaj ege kontentaj
pri la amika renkontiĝo.

Mi aldonas la poezian gratulon de Tatjana Vŝvceva:
---
Por 85-jara jubileo de VAR

Tag' hodiaŭа – por deziroj varmaj
Per prozaj vortoj kaj en verslini'.
Ĉi-tag' – por floroj, geamikaj svarmoj,
Do, Vin gratuli venis ankaŭ ni.
Ne premu Vin la estiminda aĝo,
Kaj sano firma akompanu Vin,
Plu ardu sentoj, akra estu saĝo,
Plu restu junaj koro kaj anim'!
Degelu neĝo pro ridetoj multaj:
Reale – okdekkvin' – la jubile'!
Por Vi – sincera festa vorttumulto:
Feliĉon, ĝojon kaj sukcesojn je...!

Sur la fotoj vi povas vidi la kompanion de la kunfestantoj kaj
la jubileanton.

Kun granda estimo al la jubileanto,
Galina kaj Nikolao Terentjev
DSCN7566a.jpg
DSCN7561a.jpg

Raja Kudrjavceva

unread,
Feb 8, 2026, 2:43:19 AMFeb 8
to Galina Terentjeva, ural-si...@googlegroups.com
Kara Galinjo,
dankegon al vi por la belega priskribo de via amika kunveno
de ĉelabinskaj esperantistoj okaze de la grava jubileo de
Vjaĉeslav Aleksandroviĉ Roĵdestvenskij! Estis vere ĝoje legi
pri tiu ĉi festo por la jubileŭlo kaj eĉ senti tiun varman kaj bonkoran
etoson de via kunveno, kiu certe lasis la neforgeseblan spuron
en la koroj de ĝiaj ĉeestintoj! Kiel agrablas vidi sur la senditaj fotoj
Vjaĉeslavon kaj la tutan kompanion de la ĝojaj  kunfestintoj !
Plezure mi tralegis  belan poezian gratulon de Tatjana
Vŝivceva kaj ne dubas, ke ĉiuj verkitaj por tiu ĉi evento  dediĉoj
estis tre varmaj kaj kortuŝaj! Ĉiuj vi estas bravuloj!
Apartan dankegon al niaj esperantistoj-veteranoj, ke ili ne nur
restas en niaj vicoj, sed per sia vivo kaj sinteno inspiras nin
kaj instigas  al aktiveco!
 
Amike,
Raja Kudrjavceva
 
----------------
Тема: [Ural-Siberio] Jubileo de Rojxdestvenskij;
07.02.2026, 21:29, "Galina Terentjeva" <gal...@yandex.ru>:
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.

* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу Ural-Siberio dissendolisto.

Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1539465239.20260207212834%40yandex.ru.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages