Mi ne malkomprenis vian pensmanieron. ;-)
La ludo estas tre bona por Esperanto, ech se ghi rolas nur kodigan
kuriozajhon kaj oni ne uzas ghin. Oni tradukas la kodojn fulme al la
angla, kaj el la angla al aliaj lingvoj. Esperanto estas jhetita
flanken kaj la kvalito de la tradukoj estas dubindaj.
Sed eble estos kelkaj misteroj en la ludo, kiujn nur la atenta
retraduko solvos. Kompreneble la angla parolantoj ne havos tian
problemon char ili legas rektan tradukon. En aliaj lingvoj estas
malmultaj rektaj tradukoj.
Estas blogoj en 6 lingvoj, sed ne esperanto. Mi vidis kelkajn
komentojn en esperanto, sed sen granda ehho. Mi provos sendi novajn
mesaghojn en esperanto en la blogoj. Mi esperas ke la mastroj akceptos
ilin.
La subtekstoj de podkasto de Eli estas en 6 lingvoj, sed ne
esperanto. Mi jam skribis al li petante permeson por traduki al
esperanto, sed neniu respondo ghi nun.
En la komenco de ludo, ni ech vidis ke ghi vekigis iom da intereso por
esperanto, sed nun la homoj tute ne necesas lerni ghin, char la
traduko al la angla kaj aliaj el tiu lingvo aperas fulmrapide. La
ludo mem, kaj la analizo de ghiaj misteroj estas tre tempo-raba, do ne
estas tempo por lerni esperanton nun, eble post la ludo.
Bonan ludon al vi.
El la suda rando de la imperio ne malamike salutas vin,
Emilio