Emilio
unread,Mar 25, 2008, 4:02:35 PM3/25/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to Trovu La Ringon Perditan
Jen aperas nova dokumento Kiel krei la murojn.
La traduko al la angla jam estas en la vikio, fare de Limako.
La tekston en esperanto ankorau oni ne tajpis, kaj la tradukoj, kiuj
aperos, vershajne venos el la angla.
Ni havas bonegan shancon por montri la utilecon de esperanto, kaj pro
tio mi petas ke kiam aperos nova dokumento, ke
- unue ni tajpus la esperantan tekston.
- due ke ni ne tradukus ghin al la angla, por ebligi tradukojn al
aliaj lingvoj EL esperanto.
- post kiam jam estas almenau unu au du lingvoj tradukitaj, ni
tradukos al la angla.
Mi retradukis kelkajn dokumentojn el esperanto al la portugala. La
tradukoj en la portugala el la angla estis plenaj je eraroj.
Se oni tradukis rapide al la angla, oni ne plu utilos la esperantan
version kaj uzus la anglan kiel internacian ponto-lingvon.
Dankon,
Emilio
PS. mi tajpas la esperantan tekston nun.