Deklaro pri situacio en Palestino

185 views
Skip to first unread message

Igor Almeida

unread,
Dec 10, 2025, 3:59:59 PM12/10/25
to TEJO-Komitato
Mi salutas, nome de la Estrato de TEJO, al ĉiuj Komitatanoj, observantoj, Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO kaj, per tiuj, ĉiuj membroj.

La Estraro de TEJO profitas la Internacian Tagon de Homaj Rajtoj, celebratan ĉiun 10an de decembro, por prezenti al ĉiuj Deklaron pri la situacio en Palestino. Ĝi estis kunverkita de laborgrupo starigita de la Estraro, farita de TEJO-aktivuloj. Subskribas ĝin la Estraro de TEJO kaj kunsubskribas ĝin individuaj membroj kaj Sekcioj de TEJO.

La celo de tiu ĉi dokumento estas reprezenti la oficialan pozicion de TEJO alfronte al la tragedia situacio en Palestino. Sed antaŭ ol publike aperigi ĝin al la mondo, ni ekigas la diskuton ene de nia propra komunumo. Ni esperas, per tiu ĉi dokumento, malfermi la konversacion pri la situacio en Palestino kaj la pensadon pri kian rolon eblas al organizoj kiel TEJO preni en tia ĉi kunteksto.


Amike,
Igor "Ikvero" Almeida 
VicPrezidanto World Esperantist Youth Organization (TEJO)

Tyron

unread,
Dec 11, 2025, 10:53:47 PM12/11/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Bedaŭrinde mi informas ke mi ne subtenas la deklaron. Kaj se oni petas la Komitaton voĉdoni pri ĝi - kiu necesas por iĝi oficiala deklaro de TEJO - mi voĉdonos kontraŭ.

Mi jam donis kialojn antaŭe. Neŭtraleco estis esenca kondiĉo de la movado ekde la epoko de Zamenhof. La dokumento hezitas eksplicite diri "ni ne plu esti neŭtralaj" sed efektive tion ĝi diras. 

Mi timas ke TEJO iĝos simple jen alia organizo kun akronimo en la nomo, kiu faras deklarojn pri ĉio.  Mi ne dubas, ke multaj junaj esperantistoj havas fortegajn opiniojn pri Israelo / Palestino. Sed se oni volas eksplicite "preni pozicion", mi forte kredas ke TEJO ne estas la taŭga loko por tion antaŭenigi. 

Amike,
Tyron

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/9b1fa785-d826-4342-aca6-eba4679dc98an%40googlegroups.com.

Mea Masi

unread,
Dec 11, 2025, 10:54:45 PM12/11/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Kiam la situacio en Ujgurstano estos priparolata?

houx...@163.com

unread,
Dec 12, 2025, 1:26:09 AM12/12/25
to TEJO-Komitato

Saluton karaj, kaj speciale al MEA MASI

Mi petas, ke ni fokusu pri la diskuto koncerne la deklaron pri Palestino. Kvankam mi ne nepre konsentas kun ĉiu vorto de la nuna malneto, ĝi almenaŭ traktas realan geopolitikan konflikton, kaj la humanitara krizo en Gazao estas bedaŭrinde nedisputebla fakto. La deklaro provas ekvilibrigi la vidpunktojn de ambaŭ flankoj.

Sed mi nun volas respondi serioze kaj specife al MEA MASI, ĉar vi aldonis maltaŭgan ekzemplon kaj disvastigis misinformon. Ĉu via komento pri "Ujgurstano" temas pri la Xinjiang provinco de Ĉinio kaj reprezentas la oficialan vidpunkton de via asocio kiel komitatano A? Se ne, mi rekomendas ke vi ne plu parolu tiel. Via komento estas ege malrespekta al ĉinaj esperantistoj kaj eĉ povos danĝerigi la esperantan movadon en mia lando.

Unue, ne ekzistas lando nomata "Ujgurstano". Tiu termino estas politike ligita al grupoj kiel la Islama Movado de Orienta Turkestano (ETIM), kiun la Unuiĝintaj Nacioj (UNO) listigis kiel terorisman organizon. Ili mortigis multajn senkulpajn homojn en Ĉinio. Uzi tiun nomon ofte implicas subtenon al terorismo, kio estas strikte kontraŭleĝa. Nia organizo TEJO ne rilatu kun terorismo!

Due, multaj esperantistoj jam vojaĝis al Ŝinĝjango (Xinjiang) de Ĉinio kaj vidis la pacon per siaj propraj okuloj. Mi mem helpis kelkajn vojaĝi tien kaj ili ĝuis siajn spertojn.

Ni ĉesu la diskuton ekster la ĉefa temo kaj ne aldonu senrilatajn ekzemplojn. Kaj mi petas, ke ni baldaŭ voĉdonu por decidi.


Kunlabore, Ŝujano

Juan Sebastian Quintero Santacruz

unread,
Dec 12, 2025, 1:39:10 PM12/12/25
to TEJO-Komitato
Saluton karaj,

La Deklaro supozas, ke neŭtraleco egalas al silento, kio ne estas vera. De silento nur profitas la subpremanto, ne la subpremito. Silentiĝi antaŭ genocido ne estas neŭtrala ago, kaj tial vortumoj kiel “Ni konsideras necese distanciĝi de tro ĝenerala kaj tro neŭtrala sinteno” mi konsideras eraraj, kvazaŭ la organizo, estante silenta, konservus tiel neŭtralan sintenon. Do mi nun demandas:

  1. Ĉu eblas verki pli klaran Deklaron, en kiu silento ne samsignifas neŭtralecon?

  1. Ĉu ankoraŭ eblas subskribi la Deklaron kiel individua membro?"

De: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> en nombre de Igor Almeida <igoralmeid...@gmail.com>
Enviado: miércoles, 10 de diciembre de 2025 2:59 p. m.
Para: TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>
Asunto: [TEJO-komitato] Deklaro pri situacio en Palestino
 
--

Igor Almeida

unread,
Dec 12, 2025, 1:54:30 PM12/12/25
to tejo-k...@googlegroups.com, TEJO-Komitato
Saluton, ĉiuj! Mi ĝojas vidi, ke jam vigla debato okazas. Do dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun esprimis siajn vidpunktojn kaj mi kuraĝigas la aliajn al same fari.

Por rapide reagi al la demandoj de Juan:

1. Mi komprenas kio vi celas, sed ne sukcesas elpensi alternativon por tiu vortumado. Ĉu vi mem elpensis iun vortumon, kiun vi ŝatus proponi?

2. Mi dirus, ke nun ne plu sencas aldoni subskribojn, ĉar ili utilis por montri ke tiu deklaro de la Estraro jam havas iom da subteno inter la membroj kaj sekcioj. Nun ke la prezento jam okazas, ne ŝanĝas ion ajn aldoni pliajn. 

Tamen eble kiam eventuale ni decidos pri igi ĝin oficiala kaj publika deklaro de TEJO pri sia pozicio — kaj se ni decidas jese — ja mi imagas ke denove ni kolektos subskriboj de tiuj kiuj subtenas la tiam nova kaj fina versio de la dokumento.

Amike,
Igor “Ikvero” Almeida

Am 12/12/25 um 15:39 schrieb Juan Sebastian Quintero Santacruz <juanc...@hotmail.com>:



Mea Masi

unread,
Dec 12, 2025, 1:57:19 PM12/12/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi pensas ke TEJO ne devas havi oficialan politikan pozicion, ĝi devas labori por paco kaj Esperanto sed deklarado de io ajn ĉar pensu pri la konsekvencoj, mi loĝas en la aŭtoritatisma ŝtato kaj mi estas TEJano, iuj politikaj deklaroj de TEJO teorie povas endanĝerigi mian liberon vivon kaj krei multajn malbonaĵojn por Esperanta movado, tiu populismo estas tute sencerba, homoj tute ne pensas pri la riskoj se tio ne tuŝas ilin 

Abdou Karim Fall

unread,
Dec 12, 2025, 2:02:34 PM12/12/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi tute kontraŭas politikajn sintenojn de TEJO. Ekzistas multe da konflikto en la mondo, kaj pledado por paco sendube estus laŭdinda. Tamen, la fokuso devas esti sur la celo de la organizo antaŭenigi la lingvon tutmonde.

Abdou Karim Fall 

Mea Masi

unread,
Dec 12, 2025, 2:04:16 PM12/12/25
to tejo-k...@googlegroups.com
TEJO kritikas militon en Ukrainio kaj mi estas ano de TEJO, feliĉe TEJO ne estas rimarkinda, sed mi facile povus havi multajn problemojn se la registaro trovus tiuj fakton, mi eĉ povus esti en malliberejo jam ĉar mi estas ano de terorisma grupo 

Mea Masi

unread,
Dec 12, 2025, 2:09:37 PM12/12/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Tasko de TEJO estas labori por Esperanto, sed ne fari politikajn deklarojn, TEJO ne estas politika partio, TEJO estas unuavice Esperanta organizo, ĝi estas internacia, eble homoj kiuj loĝas en demokratiaj landoj kun liberparolo simple ne komprenas tion sed ekzistas landoj kie oni povas malliberigi kaj ekzekuti por vortoj, por publikaĵoj, por "politikaj deklaroj" kaj por aparteno al organizoj kiuj tiajn deklarojn faras, malliberigi por multaj jaroj kaj ofte eĉ homoj mortas antaŭ ol liberiĝas, estas ege hipokriteca maniero agi kvazaŭ TEJO nur ekzistas en EU kaj Usono, pensu internacie, ne estas nia celo fari oficialajn deklarojn pri konfliktoj, nia pozicio povas esti ĝenerala ke ni kontraŭas ajnan perforton kaj militon, sed fari konkretajn deklarojn kiuj povus endanĝerigi la anojn

Juan Sebastian Quintero Santacruz

unread,
Dec 12, 2025, 2:21:20 PM12/12/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi proponas jenajn vortumadojn. Mi substrekas la ŝanĝojn:

"Konstanta silento senigas la esperantismon je ĝiaj idealoj kaj transformas niajn organizojn en simplajn lingvajn klubojn, sen reala socia konscio."

"Kiel junuloj, ni sentas nian respondecon antaŭenpuŝi alternativan kaj konscian aliron kompare al tio, kion oni vidas okazanta en la mondo. Ni konsideras ke silento ne estas neŭtrala ago kaj do ni elstarigas niajn voĉojn alte kaj klare kontraŭ la nun okazanta genocido."

"TEJO prezentas sian oficialan kondamnon kontraŭ la agoj de la israela registaro kaj esprimas sian solidarecon al la palestina popolo, viktimo de ĉiutagaj masakroj, perforta translokado, koloniado kaj de milita strategio efektivigata kadre de pli vasta subprema plano."

Enviado: viernes, 12 de diciembre de 2025 12:54 p. m.
Para: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com>
Cc: TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>
Asunto: Re: [TEJO-komitato] Deklaro pri situacio en Palestino
 

Ana Ribeiro

unread,
Dec 29, 2025, 12:35:19 PM12/29/25
to TEJO-Komitato
Saluton karaj,

Mi kredas ke kiel prezidantino de TEJO, mi devus doni opinion pri tiu ĉi temo. Mi longe silentis ĉar mi multe pripensadis la temon, kaj mi tre dankas Ikveron ke li pretis gvidi tion flanke de la Estraro, ĉar mi ne sentis, ke mi povis.

Kiam mi ekagadis en TEJO, mi pensis ke TEJO devus agi pli por paco ĉar mi vidis esperanton kiel ilo por solvi konfliktojn. Mi kandidatigis TEJO-n por iĝi membro de UNOY (reto de packonstruantoj). Kiam mi persone zorgis pri rilatoj kun UNOY (inter 2018 kaj 2021) TEJO ankaŭ subskribis deklaron por paco en Afeganio, ĝi legeblas ĉi tie: https://unoy.org/urgent-statement-for-afghanistan/, kiam la milito en Ukrainio komencis, mi ankaŭ favoris ke TEJO subskribu la deklaracion subtene al Ukrainio.

Kiam okazis la atako en Israelo en Oktobro de 2023, mi kiel multaj aliaj estis ege ŝokita. Mi mem vizitis kaj Israelon kaj Palestinon (en la regiono de Cisjordanio) kelkajn monatojn antaŭe. Mi estis ŝokita, ke estis la unua fojo ekde la dua mondmilito, ke tiom da judoj estis murditaj en unu tago kaj tiom multaj kaptitaj. Mi estis eĉ pli ŝokita, kiam mi vidis la reagon de la Israela registaro. Kion Hamaso faris estis terura krimo, sed la reago murdi kelkdekmilojn da palestinanoj kaj suferigi milionoj estis des pli terura. Kvazaŭ iu frapas vin kaj via reago estas pafi la homon.

Mi komprenas ke multaj homoj sentas fortan malamon al la Israela registaro, ĉar mi ankaŭ tion sentas. Tamen, mi ne ŝatas ke foje esperantistoj persone atakas judojn, kvazaŭ ili kulpas. Aŭ simple kulpigas averaĝan israelanon esti krimulo aŭ kunlabori kun genocido simple ĉar tiu estas israelano (oni ja ne elektas, la landon kie oni naskiĝas). Mi vidas kun forta zorgo la kresko de malamo kontraŭ judoj tutmonde.

Pri la nuna deklaracio, mi estis en la grupo kiu kreis ĝin sed mi ne sentis tre fortan emon kunlabori ĉar mi havas multajn sentojn pri tiu situacio (kiel homo, kiu mem havas konatojn kaj amikojn el la regiono) kaj mi kredas ke mi ne povas esti 100% racia en mia procezo, do mi preferis ne vere kunlabori kaj simple spekti kion ĉefe Gabriele faris.

Pri ĉu TEJO devus ekhavi ĝin kiel oficiala deklaracio aŭ ne: mi ne tiom certas. Mi pensas ke se estus mi de antaŭ 5 jaroj, mi certe dirus jes, kaj mi ankaŭ dirus ke ni devus skribi pri aliaj okazantaj konfliktoj en la mondo.

Tamen, mi ne naskiĝis en lando en Eŭropo aŭ Usono, mi naskiĝis en Sudameriko, sed mia lando (Brazilo) dum kiam mi vivis ĉiam estis demokratio (ne ĉiam senprobleme sed ĉiam demokratio), kaj nun mi vivas en Germanio, kiu ankaŭ estas demokrata lando. Kiam mi komencis ĉe la movado, mi entute ne konis homojn, kiuj vivis en ne-demokrataj landoj. Nuntempe, mi konas multajn homojn el ne-demokratiaj landoj kaj mi scias ke la situacio estas malfacila kiam registaro povas aresti vin pro ajna malfavora opinio kaj mi nun vidas gravecon en neŭtraleco kaj demandas min ĉu subskribi deklaracion pri Afeganio kaj Ukrainio estis korektaj decidoj.  Ni ja bezonas labori ne nur en demokrataj landoj, sed atingi junulojn tutmonde. Kaj mi dirus ke verŝajne junuloj en maldemokrataj landoj, kiuj suferas pro tio ke ili ne rajtas esprmi sin, eble estas tiuj, kiuj plej bezonas TEJO-n kaj Esperanto (mi legis antaŭnelonge tiun ĉi artikolon en Libera Folio, kiun mi pensis ke estis tre interesa).

Plej amike,
Ana

Ana Ribeiro

unread,
Dec 29, 2025, 12:40:37 PM12/29/25
to TEJO-Komitato
Nur aldonante aliteme: la voĉdonadoj/debatfazoj ne komenciĝis, ĉefe ĉar nia Ĝenerala Sekretario (Snehaĝa) estas tro okupita pro sia laboro. Ankaŭ la debata fazo pri la realigplano neniam komenciĝis oficiale. Se vi volas iĝi nova Ĝenerala Sekretario de TEJO, ni havas malferman alvokon nun: https://www.tejo.org/malferma-alvoko-igu-estrarano-de-tejo-2025/

snehaja venkatesh

unread,
Feb 8, 2026, 10:03:26 AMFeb 8
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,
Pardonu pro la malfruo, mi nun formale komencas 7 tagan debatan fazon pri la Deklaro pri situacio en Palestino.

Amike
Snehaĝa

Tyron

unread,
Feb 8, 2026, 10:44:16 AMFeb 8
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Mi demandas al la originalaj proponantoj, ĉu vi serĉas oficialan Komitatan voĉdonon / aprobon pri la Deklaro? Aŭ ĉu la celo ĉefe estis provoki diskuton pri la temo ene de la Komitato?

Surbaze de la ĝisnuna diskuto, mi taksas ke la Deklaro verŝajne ja sukcesus, sed kun granda minoritato kiuj voĉdonus kontraŭ. Mi dubas ke alternativa vortumo sukcese kunigos ĉiujn. Kaj konsidere ke la Deklaro ne ĝuos unuaniman subtenon en la Komitato - kiu certe reduktos ĝian potencon eĉ se ja atingas plejpartan subtenon - eble plej taŭgas lasi ĝin en sia nuna formo? Almenaŭ mi persone ne tiom entuziasmiĝas remalfermi la diskuton... 

Do dokumento kun subskriboj de multaj organizoj/individuoj, sed ne "oficiala" dokumento de TEJO. Tiu aliro ne estas sen precedenco - ekzemple, la Manifesto de Raŭmo neniam estis oficiala dokumento de TEJO, kaj tio neniel malgrandigis ĝian influon.

Amike,
Tyron



Juan Sebastian Quintero Santacruz

unread,
Feb 10, 2026, 11:57:37 AMFeb 10
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,
Mi volas noti denove ke la Deklaro, tiel kiel gxi estis sendita antaue, egalas neutraleco al silento, kaj tio estas ne nur ne vera, sed ankau problemiga. Pro tio, mi emfazas la neceson de la vortumado. En tiu cxi listo mi jam sendis proponon de vortumado. Mi sendas gxin denove kun la proponitaj sxangxoj substrekitaj:

"Konstanta silento senigas la esperantismon je ĝiaj idealoj kaj transformas niajn organizojn en simplajn lingvajn klubojn, sen reala socia konscio."

"Kiel junuloj, ni sentas nian respondecon antaŭenpuŝi alternativan kaj konscian aliron kompare al tio, kion oni vidas okazanta en la mondo. Ni konsideras ke silento ne estas neŭtrala ago kaj do ni elstarigas niajn voĉojn alte kaj klare kontraŭ la nun okazanta genocido."

"TEJO prezentas sian oficialan kondamnon kontraŭ la agoj de la israela registaro kaj esprimas sian solidarecon al la palestina popolo, viktimo de ĉiutagaj masakroj, perforta translokado, koloniado kaj de milita strategio efektivigata kadre de pli vasta subprema plano."


De: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com> en nombre de Tyron <tyro...@gmail.com>
Enviado: domingo, 8 de febrero de 2026 9:43 a. m.
Para: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com>

Igor Almeida

unread,
Feb 16, 2026, 11:30:19 AM (9 days ago) Feb 16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, karaj.

Mi ŝatus peti de nia Ĝenerala Sekretario la plilongigon de la debata fazo. Mi vidas, ke estas multaj opinioj kontraŭaj al la oficialigo de la deklaro do mi timas alveni al hasta decido pri la temo.

Mi urĝas, ke pliaj homoj esprimu siajn pensojn pri la temo kaj ĝenerale kaj specife pri la deklaro.

Tiuj, kiuj esprimis sin kontraŭe: ĉu vi proponus iun ŝanĝon en vortumo? Aŭ laŭ vi entute nepre ne estas bona ideo havi deklaron?
Tiuj, kiuj opinias favore: ĉu vi alternative povas elpensi novan vortumon, kiu entenu la komentojn de la kolegoj, kiuj kontraŭis?

Tiu estas ege sentema temo kaj mi urĝas ĈIUJN Komitatanoj al opinii.
Pri mia propra opinio: mi honeste ne plu havas klaran, ĉar aŭdi de Komitatanoj, ke ili zorgas pri sia propra sekureco pro siaj respektivaj registaroj, kiuj povus puni ilin por eĉ nur esti membro de TEJO estas ege zorgige. Mi kompreneble neniel estos por la vundigo de nia propra komunumo kaj komunumanoj.

Mi estas favore al la ekalro, do volas konservi esperon, ke ni povos alveni al alternativa vortumo, kiu estos bona por ĉiuj.

Amike,
Igor "Ikvero" Almeida 
VicPrezidanto World Esperantist Youth Organization (TEJO)


Gabriele Esposito

unread,
Feb 16, 2026, 12:40:16 PM (9 days ago) Feb 16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Mi devas sincere diri, ke mi sentas iom da malkontento pri la propono plilongigi la debatan fazon.

Mi plene komprenas la delikatecon de la temo. Neniu el ni volas fari hastan aŭ nepripensitan decidon, des malpli kiam temas pri afero kiu povas havi realajn konsekvencojn por homoj en malsamaj landoj. Tion mi respektas.

Sed samtempe ni devas esti honestaj: la diskuto pri ĉi tiu temo fakte daŭras ene de TEJO ekde aŭgusto... 
Eĉ se la formala debata fazo estis malfermita nur lastatempe, la ebleco esprimi sin neniam estis fermita al komitatanoj. Se ĝis nun ne aperis signife nova intereso aŭ konkrete formulitaj alternativoj, mi malfacile vidas kio esence ŝanĝiĝos per simpla plilongigo de la tempo.

Mi persone ne kontraŭas la ideon de reformulado de la deklaro, kiel mi jam diris pasintece. Tamen mi timas, ke malfermi tiun pordon signifus eniri preskaŭ senfinan redaktan procezon, en kiu ni provos trovi vortumon kiu kontentigos ĉiujn flankojn — kaj, realisme, tia vortumo tre verŝajne ne ekzistas. Eĉ se ekzistas sufiĉa konsento pri la principo eldoni deklaron, ni neniam trovos tekston kiu estos plene akceptebla por ĉiuj.

Pro tio mi opinias, ke je ĉi tiu punkto estus dezirinde, ke nia Ĝenerala Sekretario indiku: ĉu oni estas en la kondiĉoj por lanĉi voĉdonadon por la aprobo de la deklaro? Se jes, kiuj estas la venontaj paŝoj?

Se la rezulto estos negativa, mi persone ne estus kontraŭa al la propono menciita de Tyron: publikigi la tekston kiel dokumenton subskribitan de multaj organizoj kaj individuoj, sed ne kiel oficialan, unuaniman dokumenton de TEJO. 

Kvankam tiu formo ne plene respondus al miaj kaj alies atendoj, mi kredas ke ĝi eble bone spegulus la realan staton de opinioj en la Komitato kaj la Estraro. Se ni irus tiun vojon, mi konsiderus grave, ke la dokumento estu publike alirebla kaj ankaŭ indus trovi manieron ebligi pliajn subskribojn en la estonteco, ĉar la temo bedaŭrinde restas tre aktuala kaj la genocido daŭre ĉiutage faras viktimojn; la situacio neniel esence ŝanĝiĝis. 

Amike,

Gabriele Esposito Guido (Gabrjelo)
Oficisto de TEJO - Kunordiganto de la Volontuloj
Prezidanto de la Itala Esperantista Junularo


Juan Sebastian Quintero Santacruz

unread,
Feb 16, 2026, 6:04:33 PM (8 days ago) Feb 16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Ĝis nun ne aperis amaso da mesaĝoj pri la temo. Tio montras ke ne estas neceso plilongigi la debaton krom se novaj ideoj aperas subite.

Mi vidas ke pri la enhavo de la Deklaro mem ne estas multaj kontraŭoj, ili estas pri la ago deklari ion. Klare ni volas riski nenies sekurecon, sed TEJO jam apogis aferojn persekutitajn en reĝimoj (ekzemple GLATaĵoj) kiuj ankaŭ povus signifi riskojn por TEJO-anoj en kelkaj landoj. Tamen, tio ne haltgiis (nek devus haltigi) TEJOn agi kaj esprimi sin pri tiuj aferoj.

Negativa precedenco estus se la organizo decidas ne deklari ion pro timo al riskoj. Riskoj neniam malaperos, kaj tio devigus TEJOn ĉiam esti silenta. Se la rezulto de voĉdonado estos negativa, ĝi estu tiel ne por timi nin esprimi (ĉiam ekzistos riskoj) sed ĉar ni vere ne konsentas kun la enhavo de la Deklaro.

Jaime Tapia Zaragoza

unread,
Feb 16, 2026, 9:05:45 PM (8 days ago) Feb 16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Unue, mi volas pardonpeti por ne interveni antaŭe en ĉi tiu grava debato. Mi havas tro da respondecoj en kaj ekster Esperantujo kaj, eĉ se mi provis dufoje, mi ne fine povis sinesprimi ĝis nun.

Mi klopodos esti konciza. Unue ĉar mi ne vere havas tempon por klavi ĉion kion mi ŝatus diri pri ĉi tiu grava kaj kompleksa temo kaj, due, por ne malinstigi la legadon kaj la dezirebla posta reago de la aliaj komitatanoj.

Nu, jen, do, mia konciza opinio pri la deklaro:

Mi subtenas la deklaron.

Kadre de mia intenco je esti konciza, mi motivigos mian subtenon rekte respondante al la argumentoj esprimitaj kontraŭ la deklaro.
La du ĉefaj argumentoj estis, unuflanke, la neŭtraleco de TEJO kaj, aliflanke, la kialo pro kiu ni devus kondamni la genocidon kaj ne aliaj nuntempaj teruraj okazaĵoj en la mondo.

1. Pri la debato pri la neŭtraleco de TEJO kaj, ĝenerale, de la tuta Esperanto-movado:

Laŭ mi ĉi tiu malkonsento estas la plej grava de la tuta debato, ĉar ĝi aplikeblas al multaj aliaj gravaj debatoj.
Mia vidpunkto prie estas,

1. 1. (mia ĉefa argumento) ke homaj rajtoj troviĝas ekster politika neŭtraleco. Homaj rajtoj ne apartenas al specifa ideologio, lando aŭ partio. Ili estas esence propraj al homaro. Ili estas respektendaj, postulendaj kaj defendendaj ĉie, ĉiam kaj al ĉiuj sendepende de ĉio. Kaj tiel ili estas traktataj en internaciaj rilatoj kaj juro —almenaŭ surpapere.
Ni ne pritraktas nun politikan programon, ideologian agon aŭ partian ideon. Tyron menciis en lia mesaĝo la unuan mondmiliton aŭ la malvarman militon. Tamen, ni ne parolas nun pri milito aŭ tensio inter du similaj flankoj kiuj batalas inter ili. Ni parolas pri la nenecesa kaj nemotivigita mortigo de pli ol 70 000 homoj, plejparte virinoj kaj infanoj (ĉi tiu cifero estis agnoskita de la israela registaro antaŭ nelonge). Ni parolas pri genocido kiu komenciĝis jam en 1948 kaj kiu estis agnoskita tiel de pluraj neŭtralaj internaciaj institucioj kaj NRO-oj kiel Internacia Kortumo de Justeco, Unuiĝintaj Nacioj, Amnesty International kaj Human Rights Watch.
Kaj, eĉ se vi ne agnoskas la tragedion kiel genocidon, nu, la bildoj kaj ciferoj videblas. La bombado, la pafado kaj la malsatigado videblis kaj daŭre videblas.
Mia demando ĉi tie estas: Ĉu TEJO devas ankaŭ ĉesi fari publikaĵojn aŭ deklarojn, aŭ publike subteni, feminismon, GLAT-ajn rajtojn, kontraŭraciismon, ktp.? Ĉu tio ne povus esti ankaŭ konsiderata kiel malneŭtrala? 

1. 2. ke en ĉi tiuj situacioj, neŭtraleco ne vere eblas, ĉar ne publike kondamni kaj oponi ĉi tiun gravegan maljustaĵon kaj tragedion estas, fakte, iumaniere subteni tiujn kiuj ĝin okazigas. Estas iom tipa diraĵo, sed silento ĉi tie signifas kunkulpecon.

1. 3. ke kondamni la agadon de la israela ŝtato ne nur ne kontraŭas la supozan kernan neŭtralecon de la Eo-movado —kiel mi jam asertis—, sed, fakte, tio respektus kaj subtenus aliajn ankaŭ tre gravajn valorojn de la Esperanto-movado, kiel egaleco, paco kaj frateco kaj interkompreniĝo inter popoloj. Ĉu iu vere asertus, ke la agado de Israelo kaj en Gazao kaj en Cisjordanio ne kontraŭas tiujn ankaŭ tre gravaj kaj kernaj valoroj de nia movado?

2. Pri la debato pri la kialo por kondamni la okazaĵojn en Palestino kaj ne en aliaj lokoj:

Mia vidpunkto prie estas,

2. 1. ke la grava kaj vere zorgiga afero pri ĉi tiu temo estas la kunkulpeco de la internacia komunumo kaj ĉefe de Okcidento. Laŭ mi, tio estas la kialo kiu instigis tiun grandan respondon de la publika opinio en multaj landoj. La kolero de la societo pro la kunkulpeco kaj la neagado.
Antaŭ kelkaj tagoj mi diskutis pri ĉi tio kun esperanta samasociano kiu plendis pri la fakto ke homoj ne tiom plendis kaj manifestaciis pri la amasmortigado en Irano kiom oni manifestaciis pro Palestino. Laŭ li, la kialo estis, kiel kutime, nur kaj simple kontraŭjudismo. Mi klarigis al li, kiel, ulo kiu fakte partoprenis tiujn manifestaciojn, ke la situacio tute ne similas.
Israelo estas nek tute izolita de internacia komunumo nek forte sankciita —fakte, tute ne sankciita. Israelo estas vendata konstante armilojn kiuj poste estas uzataj por ĝia mortiga agado. Netanyahu libere vojaĝas tra granda parto de la mondo, eĉ se li havas arestmandaton de la Internacia Puna Kortumo. Israelo partoprenas sportajn kaj kulturajn internaciajn aranĝojn kiel nenio okazus, kiel Olimpaj Ludoj, Eurovision, ktp.

2. 2. ke efektive en la mondo okazas multaj teruraj tragedioj kiel tiu de Palestino. Kaj mi, fakte, konsideras ke ili ĉiuj konektiĝas kaj konsistigas saman tendencon en internaciaj rilatoj laŭ kiu internacia juro kaj homaj rajtoj ne plu gravas kaj nun denove nur kalkulas militara forto. Tamen, kiel mi komentis, ĉi tiu kazo, laŭ mi, estas speciale grava kaj kondamninda pro la evidenta kaj nekaŝata subteno kaj kunkulpeco de internacia komunumo —aŭ, almenaŭ, de tiuj landoj kiuj havas la povon por subteni aŭ malsubteni ĉi tiun tragedion.

Konkludo:
Nu, mi celis esti konciza sed la komplekseco de la temo multe tion malfaciligas. Resume:
Mi subtenas la deklaron ĉar kondamni genocidon kaj evidentan kaj gravan perforadon de homaj rajtoj eksterestas neŭtralecon, ĉar ne kondamni tion signifos iumaniere malneŭtrale toleri tion, ĉar la agado de la Israelo forte kontraŭas kernajn valorojn de la Esperanto-movado kaj ĉar en ĉi tiu kazo la situacio estas speciale grava pro kvanto de mortoj kaj la neagado kaj la toleremo de Okcidento.

Tio estas ĉio.
Dankon pro legi.

Amike,
Jaime Tapia Zaragoza
Komitatano Ĉ - Katalunujo

P.S.: Mi pensas ke ne bezonus tion evidentigi, sed ĉiuokaze mi faros: mi defendas la du-ŝtatan solvon, mi havas nenion problemon pri judoj ĉar ĉi tiu debato kaj konflikto ne ilin temas kaj mi forte bedaŭris kaj kondemnis la agadon de Ĥamaso antaŭ, dum kaj post la 7-a de Oktobro.
Tamen, mi ankaŭ konsideras ke, respondante al la postulo de Tyron por inkludi kondamnon al Ĥamaso, ni ne devas deturni la fokuson de tio kion Israelo faris ekde 1948 kaj daŭre faras eĉ post batalhalto. Ĉefe ĉar, laŭ mi, ni ne devos agi kiel ni devas atendi same de aŭtoritata teroristgrupo ol de supoze demokratia, jura kaj agnoskata Ŝtato kiu plene apartenas al internacia komunumo.

Ana Ribeiro

unread,
Feb 17, 2026, 9:42:16 AM (8 days ago) Feb 17
to TEJO-Komitato
Karaj,

Pro la mesaĝo de Tyron, mi scivolis pri aliaj deklaroj kaj pensis iom pli pri la situacio.

Mi ne memoris ĉu estis voĉdonado aŭ ne pri Ukrainio, sed mi kontrolis kaj ŝajne neniam okazis voĉdonado pri la deklaro subtene al Ukrainio (vi povas mem kontroli ĉi tie). Tiam, estis simila afero rilate al la palestina deklaro, entuziasmuloj pri la deklaro kuniĝis en Telegrama grupo kaj skribis ĝin, kaj tradukis ĝin al pluraj lingvoj. Ne okazis diskuto en la komitato aŭ voĉdonadon por iĝi oficiala pozicio, do praktike ĝi ne estas oficiala pozicio de TEJO. Eble la "eraro" en tiu deklaro estas ke oni skribis "TEJO" kaj ne la "subskribintoj". Mi favorus eĉ amendi ĝin kaj diri ke ĝi estas alvoko de "subskribantoj, kiuj estas individuaj membroj de TEJO" anstataŭ de "TEJO" (ĝi ankoraŭ estas en nia retejo), ĉar ĝi ja reprezentis vidpunkton de grava parto de nia membraro.

Mi mem vidis ke la manifesto de Raŭmo, kiun Tyron menciis, esplicite diras ke ĝi estas manifesto de ĝiaj subskribantoj, kaj ne manifesto de TEJO.

 La lasta fojo, kiun TEJO voĉdonigis pozicion por iĝi oficiala pozicio de TEJO temis pri la lingvpolitikaj pozicioj, skribite en 2023. 

Pri la milito en Irano, en la pasinta eldoono de la revuo Kontakto, TEJO publikiĝis artikolon pri ĝi, kaj en la sekva eldono (kiu baldaŭ aperos), TEJO publikiĝos vidpunktan artikolon pri la situacio tie (temas pri letero, kiun la TEJO-Estraro ricevis pri la milito, kaj oni decidis publikiĝi ĝin).

Pri la milito en Gazao, mi memoras, ke je ĝia komenco, TEJO publikiĝis en la revuo Kontakto vidpunktartikolon de Israelano pri la temo, kun la titolo "Milito de Israelo kontraŭ Hamaso". Antaŭ ne-longe, TEJO faris videon pri paco, kaj aperis multajn opiniojn de membroj rilate al Gazao.

Se TEJO aprobus kiel oficiala dokumento deklaracion pri milito, tio estus eksterordinara okazo, ĉar ĝis nun la dokumentoj ne iĝis tiom oficialaj. Ni ja publikiĝis en niaj medioj opiniojn kaj vidpunktojn pri diversaj okazoj.

Tion dirite, mi havas pli specifan opinion pri la temo, mi estis iom ne certa en mia pasinta mesaĝo. Sed kun la diskuto ĉi tie mia opinio estas la jena: 
TEJO restu kiel spaco malferma por diskutoj kaj esprimo de opinioj de siaj membroj (ĉu en sia retejo, ĉu en siaj sociaj medioj, ĉu en listoj, ĉu en la revuo Kontakto) pri temoj koncernaj al ili, ĉu milito, konflikto aŭ alia temo. Ni ja dellonge publikiĝas opiniojn de membroj rilate al diversaj temoj en niaj medioj (kaj foje eĉ malsamaj vidpunktoj, kiel jam okazis pri la situacio en Palestino). TEJO ne ripetu la eraron, kiun ĝi faris rilate al la Ukraina decido, en kiu opinio de membroj ŝajne estis oficiala pozicio de la organizo. Ni ĉiam estu klaraj, ke tiuj opinioj temas pri membroj, ne pri la organizo. 

Tamen, se komitatanoj malkonsentas kaj kredas ke TEJO bezonas eksterordinare ekhavi oficialajn poziciojn pri militoj, mi pensas ke vi voĉdonu jes al tiu propono. Mi kredas ke eble mi ŝatus proponi reglamenton pri tiu temo poste, kaze tiu propono estu malaprobita por kiel agi kaze ke membroj volu ke TEJO publikiĝu politikan manifestacion de ili (same kiel ni faris antaŭe, sen reglamento kaj laŭ la propra sento de TEJO gvidantoj). Sed ĉiukaze, mi kredas ke TEJO nepre publikiĝu version de tiu deklaracio pri Palestino en siaj sociaj medioj kaj retejoj, ĉu kiel oficiala dokumento aŭ ne.

Amike,
Ana

Tobias N.

unread,
Feb 17, 2026, 9:46:11 AM (8 days ago) Feb 17
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi ĝenerale konsentas kun Tyron. Kaj preferus ke la deklaro ne estu subskribita de TEJO, aŭ almenaŭ ke tiu decido estu privoĉdonita decido.

Amike, Tobias

unua....@gmail.com

unread,
Feb 17, 2026, 9:48:53 AM (8 days ago) Feb 17
to tejo-k...@googlegroups.com
Respondu unu demandon, cxu pro nia deklaro al Ukrainio aux Palestino estos pli bone? Kion tio sxangxas? Tio aspektas kiel populismo, vidu ni estas bonaj! Ni estas por cxio bona kontraux fiuloj, sed cxu vere tio sxangxas ion? Dume anoj de la organizo povas esti endangxerigitaj pro tiaj deklaroj, bonvole pensu pri tio!!! Min savas tio ke Esperanto estas tro margxena, sed por deklaro pri Ukrainio mi jam povus ricevi statuson de fremda agento aux esti en malliberejo, homoj kiuj faras cxiujn tiajn deklarojn ne bone pensas per sia kapo, tio absolute nenion sxangxas, pro deklaro de TEJO hombucxado ne haltigxos sed iuj Esperantistoj povas esti en malfacila situacio, ni devas akcepti deklaron ke ni estas kontraux CXIUJ militoj kaj AJNA perforto kaj tio suficxos, ni estas pacifistoj kaj tio estas nia filozofio, sed certigi pri specifaj okazoj estas hipokrite cxar tiam bezonatas deklaro por CXIUJ militoj en la mondo, bonvole pensu pri la sekureco de la homoj kiuj logxas sub regximoj kiuj ne lasas liberparolon, mi estis en Kartvelio dum lastaj semajnoj kaj mi renkontis tiom da gomoj el Rusio kaj Belarusio kiuj estis en malliberejo, estis batitaj kaj ekzekutitaj, perdis multe da dentoj cxar policanoi batis ilin, imagu se la registaro eltrovos ke ekzistas TEJO kaj gxi subtenas Ukrainion, cxu neniam tiu penso venis al iu, bonvole 

Адпраўлена з Праграма Mail.ru для iOS


аўторак, 17 лютага 2026 г. у 15:42 +01:00 ад aninhacos...@gmail.com <aninhacos...@gmail.com>:
Enviado: domingo, 8 de febrero de 2026 9:43a.m.
Enviado: viernes, 12 de diciembre de 2025 12:54p.m.

Para: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com>
Cc: TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>
Asunto: Re: [TEJO-komitato] Deklaro pri situacio en Palestino
Saluton, ĉiuj! Mi ĝojas vidi, ke jam vigla debato okazas. Do dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun esprimis siajn vidpunktojn kaj mi kuraĝigas la aliajn al same fari.

Por rapide reagi al la demandoj de Juan:

1. Mi komprenas kio vi celas, sed ne sukcesas elpensi alternativon por tiu vortumado. Ĉu vi mem elpensis iun vortumon, kiun vi ŝatus proponi?

2. Mi dirus, ke nun ne plu sencas aldoni subskribojn, ĉar ili utilis por montri ke tiu deklaro de la Estraro jam havas iom da subteno inter la membroj kaj sekcioj. Nun ke la prezento jam okazas, ne ŝanĝas ion ajn aldoni pliajn. 

Tamen eble kiam eventuale ni decidos pri igi ĝin oficiala kaj publika deklaro de TEJO pri sia pozicio — kaj se ni decidas jese — ja mi imagas ke denove ni kolektos subskriboj de tiuj kiuj subtenas la tiam nova kaj fina versio de la dokumento.

Amike,
Igor “Ikvero” Almeida

Am 12/12/25 um 15:39 schrieb Juan Sebastian Quintero Santacruz <juanc...@hotmail.com>:

Saluton karaj,

La Deklaro supozas, ke neŭtraleco egalas al silento, kio ne estas vera. De silento nur profitas la subpremanto, ne la subpremito. Silentiĝi antaŭ genocido ne estas neŭtrala ago, kaj tial vortumoj kiel “Ni konsideras necese distanciĝi de tro ĝenerala kaj tro neŭtrala sinteno” mi konsideras eraraj, kvazaŭ la organizo, estante silenta, konservus tiel neŭtralan sintenon. Do mi nun demandas:

  1. Ĉu eblas verki pli klaran Deklaron, en kiu silento ne samsignifas neŭtralecon?

  1. Ĉu ankoraŭ eblas subskribi la Deklaron kiel individua membro?"

Enviado: miércoles, 10 de diciembre de 2025 2:59p.m.

unua....@gmail.com

unread,
Feb 17, 2026, 9:59:28 AM (8 days ago) Feb 17
to tejo-k...@googlegroups.com
Mia cxefa demando: kio estas la utilo de la deklaro? Kion gxi sxangxas? Cxu gxi utilas por Esperantujo? Cxu gxi utilos por la suferantaj homoj, kial ni devas okupigxi pri tio? TEJO estas Esperanta organizo, ne politika, gxi apenaux ion solvas en monda politiko, ni devas sincere diri al si mem ke nia “pezo” kiel de organizo estas tro malgrands poe influi ion kaj tio kion ni povas fari esfas labori por Esperanto kaj tiel ni povas eble plibonigi la mondon kaj por tiaj diskutoj ekzistas aliaj organizoj, kiuj okupigxas pri certaj problemoj kaj demandoj, ni ne bezonas malmultekostan populismon, kiun mi trivas suficxe maltrankvikiga por mi mem kaj iuj aliaj membroj

Адпраўлена з Праграма Mail.ru для iOS


аўторак, 17 лютага 2026 г. у 03:05 +01:00 ад jaimetapia...@gmail.com <jaimetapia...@gmail.com>:
Enviado: domingo, 8 de febrero de 2026 9:43a.m.
Enviado: viernes, 12 de diciembre de 2025 12:54p.m.

Para: tejo-k...@googlegroups.com <tejo-k...@googlegroups.com>
Cc: TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>
Asunto: Re: [TEJO-komitato] Deklaro pri situacio en Palestino
Saluton, ĉiuj! Mi ĝojas vidi, ke jam vigla debato okazas. Do dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun esprimis siajn vidpunktojn kaj mi kuraĝigas la aliajn al same fari.

Por rapide reagi al la demandoj de Juan:

1. Mi komprenas kio vi celas, sed ne sukcesas elpensi alternativon por tiu vortumado. Ĉu vi mem elpensis iun vortumon, kiun vi ŝatus proponi?

2. Mi dirus, ke nun ne plu sencas aldoni subskribojn, ĉar ili utilis por montri ke tiu deklaro de la Estraro jam havas iom da subteno inter la membroj kaj sekcioj. Nun ke la prezento jam okazas, ne ŝanĝas ion ajn aldoni pliajn. 

Tamen eble kiam eventuale ni decidos pri igi ĝin oficiala kaj publika deklaro de TEJO pri sia pozicio — kaj se ni decidas jese — ja mi imagas ke denove ni kolektos subskriboj de tiuj kiuj subtenas la tiam nova kaj fina versio de la dokumento.

Amike,
Igor “Ikvero” Almeida

Am 12/12/25 um 15:39 schrieb Juan Sebastian Quintero Santacruz <juanc...@hotmail.com>:

Saluton karaj,

La Deklaro supozas, ke neŭtraleco egalas al silento, kio ne estas vera. De silento nur profitas la subpremanto, ne la subpremito. Silentiĝi antaŭ genocido ne estas neŭtrala ago, kaj tial vortumoj kiel “Ni konsideras necese distanciĝi de tro ĝenerala kaj tro neŭtrala sinteno” mi konsideras eraraj, kvazaŭ la organizo, estante silenta, konservus tiel neŭtralan sintenon. Do mi nun demandas:

  1. Ĉu eblas verki pli klaran Deklaron, en kiu silento ne samsignifas neŭtralecon?

  1. Ĉu ankoraŭ eblas subskribi la Deklaron kiel individua membro?"

Enviado: miércoles, 10 de diciembre de 2025 2:59p.m.

Ana Ribeiro

unread,
Feb 17, 2026, 10:45:18 AM (8 days ago) Feb 17
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Mi estis avertita ke la voĉdonado por la adopto de deklaracio pri Ukrainio estis farita dum Komitatkunsido dum IJK 2022, kaj en la retejo de Notion estas nur la registro pri retaj voĉodonoj.

Do TEJO jam akceptis oficiale deklaracion pri milito antaŭe, kaj tiu pri palestino ne estas eksterordinara afero.

Amike,
Ana
 

unua....@gmail.com

unread,
Feb 22, 2026, 5:10:10 AM (3 days ago) Feb 22
to tejo-k...@googlegroups.com
Sed cxu vi povas klarigi kion sxangxas niaj deklaroj? Cxu tio utilas por Esperanto? Ni je estas poltika organizo kiu okupigxas pri mondaj problemoj, mi sincere trovas cxiujn tiajj deklaroj ne bone pripensita populismo, sen ajna vera signifo kaj kin potencia risko, cxu vi pensas ke Esperantistoj en Israelo estos en sekureco por gxi? Mi tute ne konas la politikan situacion tie, sed mi timus esti sankciita far de registaro, ni nur devas proklami “NI KONTEAUXAS AJNAN MILITON” tio miaopinie suficxos, ni laboras por paco, “deklaroj” me sxangxas ion, sed disvastigo de Esperanto povas helpi, komunikado inter homoj el diversaj landoj kaj flankoj de la konflikto per Esperanto vere povas helpi, malplenaj vortoj ne, mi vere vere dubas ke tio estas la gxusta agado, ni havas aferojn pli farendajn kiel Esperanta Organizo

Адпраўлена з Праграма Mail.ru для iOS


аўторак, 17 лютага 2026 г. у 16:45 +01:00 ад aninhacos...@gmail.com <aninhacos...@gmail.com>:
Saluton al ĉiuj,

Mi estis avertita ke la voĉdonado por la adopto de deklaracio pri Ukrainio estis farita dum Komitatkunsido dum IJK 2022, kaj en la retejo de Notion estas nur la registro pri retaj voĉodonoj.

Do TEJO jam akceptis oficiale deklaracion pri milito antaŭe, kaj tiu pri palestino ne estas eksterordinara afero.

Amike,
Ana
 

Em ter., 17 de fev. de 2026 às 15:59, <unua....@gmail.com> escreveu:
Mia cxefa demando: kio estas la utilo de la deklaro? Kion gxi sxangxas? Cxu gxi utilas por Esperantujo? Cxu gxi utilos por la suferantaj homoj, kial ni devas okupigxi pri tio? TEJO estas Esperanta organizo, ne politika, gxi apenaux ion solvas en monda politiko, ni devas sincere diri al si mem ke nia “pezo” kiel de organizo estas tro malgrands poe influi ion kaj tio kion ni povas fari esfas labori por Esperanto kaj tiel ni povas eble plibonigi la mondon kaj por tiaj diskutoj ekzistas aliaj organizoj, kiuj okupigxas pri certaj problemoj kaj demandoj, ni ne bezonas malmultekostan populismon, kiun mi trivas suficxe maltrankvikiga por mi mem kaj iuj aliaj membroj

Адпраўлена з Праграма Mail.ru для iOS


аўторак, 17 лютага 2026г. у 03:05 +01:00 ад jaimetapia...@gmail.com <jaimetapia...@gmail.com>:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages