Oficiala Transdono de la Alvoko por Deklaro al la Komitato

134 views
Skip to first unread message

Giulia Costanzi

unread,
Sep 11, 2025, 2:01:44 AMSep 11
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Dum la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso, dum debato pri la aktualaj tragikaj eventoj en Palestino, okazinta la 14-an de aƭgusto 2025, disvolviĝis kunlaboro inter pluraj partoprenantoj, kiu kondukis al la redaktado de dokumento titolita "Alvoko por Deklaro". Ĉi tiu dokumento konsistas el du partoj: la unua enhavas premisojn klarigantajn la kialojn malantaƭ la redaktado de la dokumento, kaj la dua enhavas serion da asertoj kaj petoj adresitaj al la estraro. Post tiu evento, oni taksis necesa sendi ĉi tiun tekston al TEJO por ke ĝi estu oficiale aldonita al la diskutoj de nia Komitato.

Resume, en la dokumento estas prezentitaj la jenaj ĉefaj punktoj:
  • La bezono publike montri subtenon al la palestina popolo, pro la homa tragedio, alfrontata pro la subpremo kaj la grandega nombro da homaj perdoj;
  • La bezono esprimi saman kaj firman solidarecon al la israela popolo kaj al ĉiuj judoj en la mondo, kiuj suferas severajn diskriminaciojn pro la agoj de la israela registaro;
  • La bezono kondamni la malrespektojn al internacia juro fare de la registaro de Israelo kaj denunci la senagon de la registaroj de la mondo;
  • La bezono, ke TEJO faru publikan deklaron pri la temo, kaj ke tia invito estu etendita al aliaj junularaj, esperantistaj kaj ne-esperantistaj organizoj, por unuiĝi kaj kontribui, kiel eble, al paca solvo de la konflikto.
La dokumento estis subskribita kaj de individuoj kaj de grupoj, kio atestas la kolektivan senton, la zorgojn, la bezonojn kaj la esperojn de parto de nia membraro.
Mi ĉi-sube kunhavigas la tekston kun la subskriboj. Per tiu ĉi mesaĝo mi, nome de IEJ, LEJO, Ruĝa Formiko, GLAT-a Grupo en Sud-Koreio, KEJ, PEJ, IEJO, FEI kaj la aliaj 20 subskribintoj, formale petas, ke la enhavo de la dokumento estu traktita kiel eble plej baldaƭ, kaj ke ni povu ekkomenci la ellaboardon de la oficiala deklaro de TEJO.

Mi certas, ke tia traktado ne nur respondos al la alvoko de pluraj membroj, sed ankaƭ subtenos la rolon de TEJO kiel internacia junulara voĉo por solidareco kaj respondeco por konstruado de paca mondo.

Giulia Costanzi 

Komitatano A (IEJ)

Alvoko por Komuna Deklaro-1.pdf

Igor Almeida

unread,
Sep 15, 2025, 10:04:00 AMSep 15
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, kara Giulia kaj aliaj Komitatanoj.

Mi venas nome de la Estraro de TEJO montri nian aprezon por via zorgo pri la temo. Ni la Estraro certe volas publike deklari nian solidarecon al la homoj, kiuj suferas pri la nuntempaj militoj kaj ni pardonpetas pro tio, ke ni sentigis nian Membraron ke ni troe prokrastas reagi al la situacio.

Mi profitos tiun ĉi Alvokon kunordigitan de IEJ por malfermi la laboron de tia deklaro al laborgrupo kunordigota de mi. Do, tiuj el vi (ĉu Komitatanoj, ĉu aliaj aktivuloj de viaj Sekcioj), kiuj volas aliĝi al la strebo, kontaktu min ĉu kiel respondo en tiu ĉi fadeno, ĉu aliel. Mi baldaƭ kreu Telegraman grupon por tio, kie ni pluigu la laboron.

Memorige, vi povas atingi min:
retpoƝte al ikvero....@tejo.org;
Telegrame al @ikvero;
aƭ aliel se vi havas mian kontakton en aliaj sociretejoj.

Amike,
Igor "Ikvero" Almeida 
VicPrezidanto | World Esperantist Youth Organization (TEJO)
tejo.org | in...@tejo.org | Instagram | Facebook |  X | YouTube



--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAGux203ccAyZHUX2Qd06MPGsaaVRpoQhMBDExfV1Ux49psiP1A%40mail.gmail.com.

Tyron

unread,
Sep 18, 2025, 10:40:40 AMSep 18
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

BedaĆ­rinde mi informas ke mi kontraĆ­as la proponon.

Mi konsideras ĝin neƝaga por TEJO fari deklaron pri Palestino, aĆ­ fari deklarojn pri ajnaj temoj kiuj ne rekte rilatas al nia kerna agadkampo. La listo de kondamnindaÄ”oj en la mondo longegas, kaj ĝi malfermas danĝeran skatalon se ni kiel organizo komencas tion fari (kaj kvankam TEJO ja faris tion antaĆ­e pri Ukranio - kiun mi kontraĆ­is en 2022 - tio ne pravigas la reagon "ni malfermu tiun skatolon eĉ pli"). 

Mi ankaĆ­ emfazas ke politika neĆ­traleco ĉiam estis kerna en la historio de la Esperanta movado. Estis dank' al tio ke judo de la Rusa Imperio kapablis gvidi tuteĆ­ropan movadon, ke UEA kapablis sukcese esti peranto inter militantaj landoj dum la unua mondmilito, ke unuigita Esperanta movado sukcese travivis la malvarman militon... Do se iu kredas ke neĆ­traleco ne plu taĆ­gas, oni rajtas opinii tiel. Sed egale, tiu neĆ­traleco ne estu io kiun ni devus haste forÄ”eti, kaj neniel hontindas por TEJO decidi ke ni daĆ­re sekvos tiun tradicion. 

Aldone, pri la propono mem, estas du aferoj kiujn mi specife volas priatentigi:
  • La esprimo "ni esprimas saman kaj firman solidarecon al la israela popolo kaj al ĉiuj judoj en la mondo suferantaj fortajn diskriminaciojn pro la agoj de la israela registaro" estas tre malbone vortumita. Sugestas ke aĆ­ judoj nur suferas diskriminacion pro la agoj de Israelo, aĆ­ ke se alispeca diskriminacio okazas, ĝi ne meritas solidarecon
  • Ne eblas kondamni la Israelan registaron, sen ankaĆ­ kondamni Ä€amason
Laste, mi volas emfazi ke kvankam la (manko de) diskuto ĝis nun sugestas ke ĉiuj konsentas, mi konas almenaƭ kelkajn TEJOanojn kiuj sentas sin malkomfortaj pri la propono, eĉ se ili ne sentas sin preta tion esprimi publike.

Amike,
Tyron


Espoir Kasati

unread,
Sep 18, 2025, 11:52:13 AMSep 18
to tejo-k...@googlegroups.com, Tyron
Saluton.

El persona vidpunkto pri la nune okazantaj militoj en la mondo, mi certe emus kondamni tiajn militojn kaj/aĆ­ esprimi solidarecon al suferanta popolo.

Sed tamen, estiel Komitatano de TEJO mi trovas troa eĉ eksterregula ĉian sintenon de TEJO kiun ĝi povas preni kiam temas pri politikaj aferoj.
Tiaj sintenoj makulas la reputacion de TEJO pri neƭtraleco  ĉap2, art5.1, 5.3)kaj kontraƭas la esencajn kondiĉojn  de TEJO laƭ ĉap2, art 6.1. 
Efektive, TEJO kontraƭstaras la kontraƭhomrajtajn agadojn; sed kiam iaj deklaroj tuƝas nur unu parton aƭ iel trafas iun registaron tio jam estas kontraƭ la celoj de TEJO.
Certe kortuƝas kaj indas prideklari sed kiam temas pri la neƭtraleco de nia TEJO, fakte iu deklaro pri tio suferoj kaƭzitaj de militkonfliktoj neniam neƭtralos. 
Mi prenu ekzemplon simplan : en DR. Kongo dum jardekoj furoras interetnaj militoj kaj eĉ najbaraj landoj atakas, mortigas konganojn tio estas evidentaÄ”o, kiun neniu priparolis. 
Do, por ne remencii aferojn pri Ukrajnio, vere ĉiuj kulpas tial plej bone ni restu NEƬTRALAJ.
Mi forte apogas la pozion de @Tyron ,  ke oni ne reekvilibrigu la historion per kondamno de Israelo, ĉar tia sinteno plutenos nin malneƭtralaj des pli ke je ĉiu fojo ni devos kondamni kio ne estas nia celo ĉar estas maljuste resti solidaraj al suferantaj palestinantoj kaj forgesi la israelajn 
familiojn kies membroj estas garantiuloj ĉe Ä€amasoj, same kiel ni ne devus resti solidaraj al suferantaj Ukrajnoj kaj forgesi la longe murditajn ruslingvajn Ukrajnojn. Mi konsideras tion kiel solidarecdeklaron al ruandaj tutcioj morditaj en genecio en 1994 kaj forgesi la ĝisnune en ruando suferegantajn ruandajn hutuojn. 

Miaj ekzemploj celas montri ke en tia situacio, ni TEJO-anoj, devus agadi iasence kiel RUĜA KRUCO ĉar verdire nepolitikista popolo en ambaƭ konfliktantaj landoj suferas kaj solidarecumi al unu kaj forgesi alian estas nebona sinteno des pli ke el politika vidpunkto TEJO perdos sian fidindecon en landoj kiujn niaj deklaroj trafos kondamnante.
Plej bone estas ne enplejtiĝi en politikajn aferojn kvankam la deklaro pri solidareco al Ukrajnio estas GRANDA ERARO, ni ne elaĉetu nian pekon pekante denove.

Elkore,

Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
▶Eterna movadumanto
▶Sekretario de SEA (Spiritisma Esperanto-Asocio)
▶Membro de Afrika Komisiono de UEA
▶Estrarano de TEJO
▶Komitatano B de UEA
▶Esperantista instruisto
▶Respondeculo de konga ilei-sekcio pri instruado kaj trejnado,
▶Loĝas en Lubumbashi/DR. Kongo
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI

Gabriele Esposito

unread,
Sep 19, 2025, 9:06:02 AMSep 19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,  

unue dankon pro tio, ke vi donis voĉon al la opinio de tiu parto de nia membraro, kiu ne estas konvinkita pri la oportuneco de tia deklaro. Gravas, ke ĉiuj sentemoj havu spacon kaj ke ĉiu pozicio estu aƭskultata kun atento.  
Kiel subskribinto de la propono, mi tamen Ɲatus dediĉi kelkajn vortojn por klarigi kelkajn punktojn kiuj, laƭ mia opinio, indas esti menciitaj.

1. Pri la neƭtraleco  
Mi komprenas kaj atendis la referencon al la tradicio de neƭtraleco en la esperantista movado. Ĝi estas valoro kiu ebligis al nia komunumo travivi malfacilajn historiajn momentojn, kaj ĝi meritas respekton. 
Tamen, neĆ­traleco ne devas transformiĝi en indiferencon aĆ­ hipokritecon. La argumento laĆ­ kiu “se ni subtenas unu aferon ni devas subteni ĉiujn aliajn similajn” enhavas logikan eraron kaj ne staras en la praktiko: neniu organizo havas la rimedojn por okupiĝi pri ĉiuj maljustaÄ”oj de la mondo, kaj TEJO ne devas savi la mondon. 

Anstataƭe, nia engaĝiĝo, mi kredas, devas esti proporcia, inter aliaj, al du kriterioj:
- la realaj energioj kiujn TEJO povas dediĉi al iu temo;
- la grado de implikiĝo de la organizo rilate al tiu temo.

En ĉi tiu kazo, TEJO havas kaj la energiojn por esprimi sin, kaj klaran implikiĝon. Krome, mi volas emfazi ion. Ne nur temas pri emocia “kortuƝo”: ĉi tie ne nur temas pri empatio. Kvankam esperantistoj Ɲatus agi kvazaƭ ili estus ekster la monda sistemo, ni estas nedisigeble enplektitaj, kaj la ideo agi kiel “ruĝa kruco” nur igas nin pli senutilaj.

Ekzemplo: la mono, kiun TEJO ricevas de la Eƭropa Unio pere de la projektoj Erasmus+ por okazigi niajn eventojn kaj ankaƭ por nia administra kaj volontula subvencio devenas de la ĝenerala buĝeto de EU. Kvankam en malgranda parto, tiu mono devenas ankaƭ el la komerco - inkluzive de armiloj - kaj la eƭropaj investaj aktivecoj en la palestinaj regionoj okupataj de Israelo. Tiu mono devenas laƭvorte de la genocido de homoj. Ni scias: TEJO ne travivas sen la financado de EU. Ĉu akcepteblas, ke ĝiaj reprezentantoj nenion diras pri tio? Ĉu TEJO volas esti neƭtrala ankaƭ rilate al tio? Kaj kie estas la neƭtraleco en la praktikoj de TEJO? En tiu senco, la tro longa silento de la organizo estas ja hontinda. Tre hontinda. Fronte al tio TEJO havas laƭ mi du vojojn: aƭ ĝi iĝas sendependa kaj vere neƭtrala, aƭ ĝi akceptas sian nunan politikan rolon kaj restas kohera kun si mem.

Alia kazo de pli malrekta implikiĝo: TEJO gastigis kaj subtenis en siaj festivaloj eventojn kiel monkolektaj iniciatoj favore al Kongo, kiuj dum IJK estis reklamitaj kiel utilaj por helpi la homojn en Kongo suferantajn pro la daƭranta milito (mirinda ideo, laƭ mia opinio). Ĉu tiu mono estis egale distribuita al la diversaj enaj frakcioj, aƭ al la najbaraj landoj? En kia senco TEJO estas neƭtrala rilate al ĉi tiu afero?
Mi kredas, ke aƭ en TEJO oni timas la dialogon, aƭ oni volas plu havi puran bildon de la asocio, kio estas tute nerealisma, precipe pro la nuntempaj cirkonstancoj. Mi kredas, ke pli sencas akcepti la kompleksecon de la mondo kaj agi por la bono – konkrete, laƭ tio, kion ni povas fari.

2. Pri la timo, ke la deklaro estu dividiga aƭ malbone formulita  
Mi konsentas, ke la skizo, tiel kiel prezentita, enhavas plibonigendajn punktojn, sed la propono ne devas esti komprenata, kaj neniam estis prezentata, kiel definitiva teksto, sed kiel deirpunkto por laboro kiu ellaboros la oficialan vortumon. Mi diras tion ĉar, en interparolo kun pli ol unu persono, mi konstatis ke la bezono Ɲanĝi la tekston estis taksita kiel sufiĉa kialo por ne subteni la ideon mem de la deklaro. Tio estus perdo de eblo por dialogo. Mi ja subtenas la proponojn faritajn de Tyron, sed la taƭga loko por aƭskulti ilin estos dum la komuna redaktada laborgrupo, kiel anoncita de Ikvero. Mi fidas, ke ĉiu voĉo estos aƭskultata en tiu kunteksto, kaj ĝuste tie estos la loko por diskuti pri vortoj, nuancoj kaj ekvilibro. Eviti la diskuton jam ĉe la komenco pro timo pri eraroj en la vortumado signifus perdi valoran Ɲancon de dialogo kaj kolektiva kresko.

3. Pri la malkomforto esprimita (aƭ ne esprimita) de kelkaj membroj  
Mi konscias, ke diversaj TEJO-anoj sentas sin malkomfortaj pri ĉi tiu propono, kaj ke ili ne ĉiam trovas la forton esprimi tion publike. Tio estas serioza zorgo, kiun oni ne devas trakti per silento, sed per kreo de sekuraj spacoj por dialogo. Nur tiel ni povos alveni al deklaro, kiu povos reprezenti kiel eble plej bone la komunan voĉon de la organizo. Se tiuj, kiuj havas pensojn por kontribui al la redaktado de la deklaro, timas esprimi sin en TEJO ĉar tio ne eblas, tiam TEJO havas gravan problemon, pri kiu oni ne estas parolantaj.

Por fini: neĆ­traleco havas historion kaj valoron, sed ĝi ne povas fariĝi preteksto por senago. Estos “antaƭ” kaj “post” la palestina genocido. Mi ne diras, ke esperantismo devus tute rezigni pri valoro, kiu historie longe karakterizis ĝin, sed ĉi tie ekzistas strukturaj problemoj, kiujn nia organizo devas solvi. La genocido kaj la homrajtaÄ”oj malobservoj, kiuj hodiaĆ­ okazas en Palestino, starigas nian generacion kaj nian organizon antaĆ­ historia vojkruciĝo. Mi ne konsentas, ke temas pri “malfermo de danĝera skatolo”: temas pri montri koheron kun niaj principoj. Lingvoj Ɲanĝiĝas laĆ­longe de la tempo, kaj same Ɲanĝiĝas valoroj, adaptante sin al la bezonoj de epoko kaj ĝiaj historiaj cirkonstancoj. Eble alvenis la momento reorientiĝi, kaj mi ne kredas, ke estas multe por timi.

Mi do invitas ĉiujn, ankaƭ tiujn kiuj dubas pri la utileco de la dokumento, partopreni la dialogon. Nur kun la kontribuo de ĉiu ni povos atingi tekston fortan, klaran kaj respektan de la diverseco, kiu karakterizas TEJO-n.

Salutojn,

Gabriele Esposito Guido
Volontulo de TEJO kaj Prezidanto de la Itala Esperantista Junularo



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages