Saluton, karaj Komitatanoj.
Bedaŭrinde, mi venas ĉi-foje kun tre peza mesaĝo al la Komitato kaj urĝe petas vian atenton kaj reagon. Mi dividos la mesaĝon en du partojn: 1) la stato de la afero kaj 2) proceduraĵoj.
1) La stato de la afero
Resume: mi venas, nome de 4 el 6 Estraranoj peti al la Komitato, ke ĝi eksigu la Prezidanton de lia posteno.
Detale: jene mi klarigos la kialojn por tiu instigo. Por ne ekspozicii la homojn enplektitajn, mi nur mencios nomojn de Estraranoj, sed ne tiujn de Oficistoj kaj Volontuloj, tiel ke ili povu mem decidi ĉu ili volas malkaŝi tiun informon aŭ ne.
Ekde antaŭ 2 semajnoj komenciĝis forta debato ene de la stabo pri la komunikado kaj ĝenerala rilato inter stabanoj. La komenca punkto de la debato estis konflikto inter unu el la Oficistoj kaj la Prezidanto. La oficisto informis al la resto de la Estraro, ke ri sentis sin ege malkomforta pro la negativa eco de la interagoj inter si kaj la Prezidanto (kiu estis tiu, kiu havis la plejmulton de la ĉiutaga kontakto kun oficistoj kaj volontuloj kaj kunordigado de iliaj taskoj).
En la sinsekvaj tagoj ekde la sciigo, la resto de la Estraro povis rimarki, ke vere la komunikmaniero (ĉefe al la Oficistoj, sed ankaŭ al la Estraranoj mem) de la Prezidanto ne estis taŭga, multfoje sonante malĝentila, malrespekta kaj ofte menciante hierarkion kaj alparolante la Oficisto(j)n ekde vertikala vidpunkto, laŭ kiu la Prezidanto estus en pli alta loko ol la aliaj teamanoj. Motivite de la diskuto okazanta, surfaciĝis ankaŭ plendoj similaj de aliaj teamanoj pri similaj okazaĵoj antaŭ tiu ĉi nuntempa konflikto. Evidentiĝis, ke la staba dinamiko ne funkciis, kaj ni petis ŝanĝon.
Multe da diskutado okazis inter ĉiuj stabanoj en kiu ni ĉiuj havis oportunojn esprimi niajn vidpunktojn, perceptojn kaj sentojn, sed bedaŭrinde ekzistis kaj persistis la sento, ke ni ne estas aŭskultataj. Ni ankaŭ aranĝis eksterordinaran RetEsKu-n por pritrakti la temon.
En tiu RetEsKu, ni sentis, ke la komunikado realtempa kaj voĉa estis multe pli efika kaj produktema ol tiu skriba kaj ni kredis, ke ni estis alvenantaj al glata solvo por la tuta konflikto. Bedaŭrinde tiu sento ne daŭris longe, pro tio, ke baldaŭ poste, la Prezidanto faris decidon, kiu iris rekte kontraŭ la laboro de aliaj du Estraranoj.
Por kunteksto, mi klarigas pri kio temis la decido: en sia plendo, la Oficisto menciis, ke la Prezidanto malhelpis la progreson de iu specifa tasko. Dum tiuj 2 semajnoj je diskutado, unu el la Volontuloj diris, ke li pretas helpi pri tiu tasko (sen ke tio intervenu en la aliaj, jam ekzistantaj taskoj). Do Michael kunordigis kunsidon kun tiu Volontulo kaj aliaj por pritrakti la temon. KuboF intervenis por diri al la Volontulo, ke li ne partoprenu la kunsidon. Bonŝance Lucía kaj Michael povis ĝustatempe ekscii pri tiu komunikado kaj substreki al la Volontulo, ke la kunsido okazu, sed tio estis evidenta –kaj bedaŭrinda– malhelpo al la laboro venanta de la Prezidanto al aliaj Estraranoj, unu el kiuj estas la 1-a Vicprezidanto.
Tiu okazaĵo, ne estas la problemo, sed ekzemplo kaj bildigo de la vera problemo: la maltaŭgeco de la sinteno de la Prezidanto.
Dum tiuj 2 longaj semajnoj, ni multfoje devis ripeti niajn vortojn, ĉar ni ne estis aŭdataj de la Prezidanto. Estis frustre al ĉiuj esprimi siajn sentojn kaj ricevi “Ne, tio ne pravas” kiel respondo. Mi mem diris tion en la RetEsKu kaj ricevis similan respondon.
Aldone, ni ankaŭ plurfoje petis de la Prezidanto, ke li pardonpetu pri kelkaj specifaj vortoj kaj agoj siaj, sed sensukcese. Eĉ post diri ege dolorigan diraĵon pri personaj kondiĉoj de stabanoj, al kio mi reagis vere vundite, ne venis pardonpeto de la Prezidanto.
Mi finas mian mesaĝon ripetante nun ion, kion mi diris al la Estraro en mia lasta mesaĝo al la Prezidanto:
> Ni ne (…) neas la bonan laboron, kiun vi faris en kaj por TEJO kaj Esperanto. Temas simple pri tio, ke la nuntempa dinamiko ne funkcias. Samkiel mi kiel ĜenSek ne funckiis kaj rezignis la postenon por permesi, ke la grupo laboru pli bone. Samkiel Ŝneoro ne funkciis kiel VP kaj rezignis pro la sama kialo. Mi ne sentas honton pro mia decido. Tute male: mi fieras, ke mi ne estis fiera. Mi certas, ke nek Ŝneoro hontas.
> Nun ni petas la saman rekonon de vi. Demisiu el Prezidanteco, permesu ke Lucía prenu la rolon. Bonvole.
Ni petis foje kaj denove, ke la Prezidanto demisiu de la posteno, povante resti en la Estraro, se li tiel ŝatus. Bedaŭrinde ni sentas nin nun devigataj alporti tion al la Komitato.
2) Proceduraĵoj
Kaj parolante pri la Komitato, ni alvenas al la praktikaĵo: kiel efektive devas la Komitato fari? Kaj kiel?
La Reglamento de TEJO ne mencias kazon de eksigo de Estrarano, sed la Statuto ja, en sia punkto 13. Ĉefaj organoj, kiu aperas en Ĉapitro 5: Organoj kaj Reprezentado, legeblas:
> 9. Estraraneco povas finiĝi en iu ajn momento:
> A. per eksiĝo, skribe komunikata al la Prezidanto aŭ la Ĝenerala Sekretario;
> B. per eksigo fare de la Komitato de TEJO.
La Statuto, tamen, ne mencias la apartan proceduron por tio. Do ni sekvu la simplan balotadan proceduron. Baldaŭ la ĜenSek anoncos komencon de debata fazo, je daŭro de 7 tagoj.
Bedaŭrante la tutan situacion kaj esperante je finfina solvo,
Ikvero,
Kun apogo de Adamo, Lucía kaj Michael.
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAMJDew8CasY1GHJ_8QSMRgBNGFR9ZYrJ9r-0nzkQQ1CDjnci%3DQ%40mail.gmail.com.
Saluton karaj,
La nuna situacio aparte postulas la atenton de ĉiu Komitatano ĉar estas tre bedaŭrinde ke antaŭ la mandatomezo jam demisiis unu Estrarano kaj nun tre atentokapta novaĵo venas.
Mi persone havas grandan respekton kaj konsideron al la prezidanto. Sed tamen se la organizo alkuras grandan riskon pro ies sinteno kiu bedaŭrinde ne favoras la progreson de la organizo, kiel Komitatano mi devas esti objektiva. Nu, same kiel la supraj komentarioj, la Komitato devas trovi taŭgan solvon por sankcii kelkajn sintenojn kiuj malprogresigas la agadon de tejo.
Amike,
Saluton karaj,
"Ne eblas kasxi fumon kiam domo bruligxas", tio estas afrika proverbo. La situacio estas serioza kaj ni devas solvi plej baldaux la problemon.
Mi proponas ke la prezidanto respondu al la akuzoj kaj ni vidos kion la reglamento diras pri cxi tiaj kazoj. Tiam la komitato prenu la aferon enmane.
Elkore Gilbert
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CA%2B7ys9jp7T7E_K5%2BPAe1HWNxxVCFukHUtGav6jNoc9o6qy8CoA%40mail.gmail.com.
Kara komitato,
Unue, mi volas danki al Ikvero por sendi tiun tiel klaran mesaĝon. Kiel li diris, la lastaj du semajnoj estis malfacilaj kaj intensaj, ĉar ni ĉiuj multe laboris kaj dediĉis multan tempon kaj energion por povi solvi la konfliktojn, kiuj aperis, kaj trovi alternativojn kaj manierojn plibonigi la komunikadon kaj organizadon de la stabo.
Mi ne eniros detalojn, pro respekto al ĉiuj, kiuj estis implikitaj en ĉi tiu afero, sed mi nur volis klarigi mian sintenon.
Lasante flanken la "kulpojn", estas vero, ke ĝis januaro la estraro ne estis tiel plene konscia pri kiom malefikaj kaj malafablaj estis la dinamikoj kaj organizo, kiujn ni sekvis. Ene de ĉi tiu situacio, kie ofte ĉiuj ne povis kompletigi siajn taskojn ĝuste, glate kaj efike, kaj kie ni jam rimarkis problemojn pri ĝusta komunikado kaj transdono de respondecoj inter la stabanoj, eksplodis la konflikto klarigita de Ikvero (krom grava ŝanĝo en la konsisto de la estraro post la demisio de Shneur). Tio igis nin ĉiujn atenti pli – eble iom malfrue – kaj ni komencis fari decidojn, kiuj povus helpi nin komuniki pli kaj pli bone, kaj ankaŭ trovi novajn manierojn por organizi nin kaj kunlabori pli harmonie. Dum ĉi tiu procezo, la plej multaj el ni sentis nin neaŭskultataj, ne aprezataj, aŭ eĉ trompitaj, por ke ni ne povu realigi nian laboron en agrabla kaj efika maniero. Post multaj skribaj konversacioj kaj kunsido, en kiu ni pensis, ke ni sukcesis trovi kunlaboremon kaj novan manieron por pli bone organizi nin, evidentiĝis, ke ĉe la prezidanto nenio vere ŝanĝiĝis. Li daŭre agis laŭ maniero, kiu jam ne estis akceptebla por neniu el la stabo.
La peto pri la demisio de la prezidanto estas la rezulto de monatoj, en kiuj multaj stabanoj sentis sin malrespektataj kaj ne plene aŭskultataj, kaj de la lastaj du semajnoj da intensa diskuto kaj de la komuna sento de ĉiuj stabanoj, ke li ne vere engaĝiĝis al la ŝanĝoj kaj bezonoj, pri kiuj ĉiuj konsentis, ke estis necesaj por plibonigi la efikecon de la organizo kaj la bonan laboretoson. Post ĉiu tiu streĉo, unu kolego demandis min, ĉu mi estus preta transpreni la prezidantecon, se ni finfine farus la paŝon, kiun ni nun faras. Post kelkaj duboj pro la evidenta malcerto pri ĉu mi povus plenumi la rolon kontentige, nun mi diras al vi, ke mi estas plene preta okupi la postenon, ĉar mi fidas, ke ni povos trovi pli bonan kaj horizontalan manieron kunlabori ĉiuj kune.
Por fini, mi volas profiti la okazon por danki KuboF pro lia tuta laboro, ne nur dum ĉi tiuj monatoj, sed ankaŭ dum lia antaŭa mandato. Ĉi tiu situacio ne estas rezulto de persona konflikto, sed de la superforta realo, ke la estraro ne funkciis kaj ni bezonis ŝanĝon. Mi jam persone parolis kun li kaj klarigis, ke la decido, kiun ni prenis, estis pensante pri TEJO, kaj ke post lia eventuala demisio mi (ni) ĉiam restos malfermaj kaj pretaj plu aŭskulti liajn ideojn kaj proponojn, same kiel ni ĉiam estas kun la tuta stabo kaj kun la komitato.
Amike,
Kara komitato,
Unue, mi dankas pro la klarigo de la nuna realeco el la stabo, mi volas esprimi kaj mian fidon al la estraranoj kaj pri la enhavo de ilia mesaĝo. Mi komprenas, ke estas tre komplika kaj kompleksa situacio.
Kaze ke ĉio, kion Ikvero klarigis, estas vera (kaj mi persone certas pri ĉio, kion la kvar estraranoj esprimis), tio ne nur signifas, ke la prezidanto agis malĝentile kaj hierarkie, sed ankaŭ ke li ne respektis la laborrajtojn de la oficistoj kaj volontuloj de la asocio, tio estas tre serioza afero kaj devas esti traktata kun la necesa graveco.
Do, mi ŝatus aldoni pli da klareco pri la situacio. Antaŭ proksimume tri monatoj, KEJ petis al TEJO sendi almenaŭ unu volontulon de TEJO al la RenKEJtiĝo, same kiel okazis ankaŭ en la du antaŭaj eldonoj de la evento sen ajnaj problemoj. Persone, mi parolis kun Gabin (tiama laboristo, respondeculo pri volontuloj). Kompreneble, ne estis problemo, kaj nia propono estis akceptita, sekve ni sendis liston de ĉiuj taskoj, en kiuj ni volis ke la volontuloj helpu dum la organizado de la evento.
Antaŭ kelkaj semajnoj, la prezidanto KuboF ekprenis respondecon pri la volontuloj (rimarkindas, ke TEJO ne informis pri ĉi tiu ŝanĝo, male ol kiam Gabin estis provizore dungita). Ekde tiam, ekaperis problemojn inter TEJO kaj KEJ. Subite, kiam la kunlaboro jam estis traktita kaj decidita, al KuboF ĝi ŝajnis tre malbona ideo, kaj li komencis krei malfacilaĵojn. Kial? Unue, li denove petis al ni el TEJO detalan liston de taskoj kaj kialoj, pri kial TEJO devus sendi volontulojn al la RenKEJtiĝo. Post kiam ni (re)sendis ĝin, dum pluraj interŝanĝoj de retmesaĝoj, li plurfoje petis la saman liston (kiam ni jam sendis ĝin almenaŭ trifoje), kio montras, ke li ne legis niajn informojn kaj ne estis klara transdono de informoj inter la koncernaj stabanoj. Kompreneble, al li ne ŝajnis bone neniu el niaj proponoj (mi volas emfazi, ke ni devis repensi plurajn proponojn plurfoje por kontentigi lin ĉar sia prioritato estis nur una, kiun mi sekve prezentas), kaj fine li mem petis, ke la volontulo faru trejnadon pri Projektoj.org dum la evento, aŭ estas projektoj.org aŭ ne ĉeestas volontulon por kunlabori por la realigado de nia longa tasko de farendaĵoj. Efektive, la kondiĉo de KuboF estis ke la trejnado daŭru nepre minimume tri horojn, kun la plena fizika ĉeesto de ĉiuj organizantoj de la RenKEJtiĝo (dum ni samtempe devas organizi la eventon kaj realigi jam delonge planitajn programojn, tute ne ebla por neniu organiza teamo). Kiel dirite, ĉi tiu trejnado fariĝis nepra kondiĉo por sendi volontulon al la evento. Kompreneble, KEJ rifuzis tiun proponon, ĉar ĝi tute ne havas sencon pro la neebleco enmeti en ĉambro la plenan organizantaron dum la aranĝo mem. Tial, ĉi-jara RenKEJtiĝo ne ricevos la helpon de TEJO-volontulo pro la absurdaj kondiĉoj de la prezidanto, malfaciligante nian korektan organizadon de la evento kaj ligigon de la rilatoj inter landa sekcio de TEJO, kaj TEJO.
Mi volas emfazi la perspektivon de KEJ pri ĉi tiu afero: la traktado fare de la prezidanto de TEJO estas malrespekta, kaj ni sentas nin tute ne zorgataj, konsiderante ke KEJ estas landa sekcio de TEJO kaj ke ĉiam ekzistis bonegaj rilatoj inter la du asocioj, li estis plene ne fleksebla kun ni ŝajnante ke projektoj.org estas la nura prioritato por TEJO. Por ke la glataj rilatoj inter TEJO kaj KEJ restu tiel, nome de la estraro de KEJ kaj la organiza teamo de la RenKEJtiĝo, ni petas la demision de KuboF kiel prezidanto de TEJO.
Aldone, mi ŝatus demandi: kie estas la konfidencpersonoj? TEJO havas du konfidencpersonojn, kiuj teorie devus esti la "neŭtralaj" kaj "profesiaj" homoj al kiuj oni povus turni sin en tiaj situacioj. Tamen, ili ne estis menciitaj en ajna momento: nek la estraro kontaktis ilin, nek ili mem intervenis por helpi kaj trovi solvon. Sekve, mi ankaŭ demandas, kian rolon ili havas en ĉi tiu konflikto, kaj konsekvence en nia organizo?
Fine, mi volas danki la kvar estraranojn, kiuj subskribis ĉi tiun mesaĝon. Mi komprenas, ke la nuna situacio por la stabo estas tre komplika, kaj mi esperas, ke eblos daŭrigi la mandaton kun pli da trankvileco, por la bonfarto de TEJO kaj de Esperantujo ĝenerale.
Bedaŭrinde sed ĉiam amike,
El 6 febr. 2025, a les 10:45, NIYUKURI Gilbert <niygil...@gmail.com> va escriure:
Akuzoj, klarigoj daŭre pluvas!
Kiel ĵus diris Pol Jimenez, la konfidencpersonoj ĉeestante ĉifadene iel agus pri tiu ĉi jam evidenta problemo kiu tramakulas TEJO-n.
La klarigo de Pol pri Projektoj.org estas ekskluzive alia spero da problemoj.
Karaj Komitatanoj, tiu nuna situacio postulas vian tujan reagon. Ĉu KuboF povus almenaŭ reagi aŭ la silento trafe pravigas la akuzojn?
Mi dankas al Lucía pro la kuraĝo, deziro pri la sukceso de TEJO.
Amike,
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/E9806C36-204E-4C08-9A0D-E3450B5D14C7%40icloud.com.
Em 7 de fev. de 2025, à(s) 11:38, Espoir Kasati <espoir...@gmail.com> escreveu:
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CA%2B7ys9g2rTsDYU6j%2BY%3Df7Ob0GSEgMo5LmfmmAGD6UJYsj5ebRg%40mail.gmail.com.
Karaj komitatanoj Saluton.
Ekde kiam estis lanĉita la debata fazo kiu akuzas la prezidenton neniun intervenon venis el li kaj eĉ konfidencpersonoj ne reagis ĝis nun.
Laŭ la reglamento de TEJO diras tiel je la 6a kaj 7a artikolo: konfidencpersonoj ĉiam strebu aŭskulti ĉiuj flankojn en la situacio antaŭ fari decidon.
Signifas ke la prezidanto devas doni sian vidpunkton laŭ ĉiuj akuzoj kaj hipotezoj por permesi la konfidencpersonoj decidi.
Amike Jean de Dieu Kikako.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CA%2B7ys9g2rTsDYU6j%2BY%3Df7Ob0GSEgMo5LmfmmAGD6UJYsj5ebRg%40mail.gmail.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAELj8M-Vo_Pgkuw51bjHzmWQLwNxAp%2BesNfiTc7T-fBn1ZfX5Q%40mail.gmail.com.
Em 7 de fev. de 2025, à(s) 12:44, Lucía Montserrat Fernández Barrera <luciamferna...@gmail.com> escreveu:
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAMtua%3D6w0aORjwNDguc_ZMA4ppx0HX45q1t4pJxOJtEE--M_OA%40mail.gmail.com.
Saluton al ĉiuj,
Mi honeste tute ne komprenas kial la prezidanto decidas respondi al la demandoj de Libera Folio (https://www.liberafolio.org/2025/02/07/tejo-estraranoj-volas-eksigi-la-prezidanton/) antaŭ (kaj anstataŭ) respondi al la demandoj de la Komitato, kie li vere devas respondi laŭ siaj respondecoj.
Kiel jam aliaj samkomitatanoj ĝuste esprimis, li urĝe devas montriĝi kaj respondi al la demandoj de la Komitato kaj al la deklaroj de siaj samestraranoj.
Li devas klarigi tiun gravan situacion anstataŭ simple silenti antaŭ la Komitato.
Jaime Tapia Zaragoza
Komitatano Ĉ - Katalunujo
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/7322A464-5BB8-47EF-8B56-72469A686F42%40gmail.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CADe%3Dcx6DxWFxroLOeTwxgD29VfLhMdNBDLH2r4B99vBRshv%2B6Q%40mail.gmail.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAGiEyRj9r1tQdkKzT6whbyRLQy44u4J0JmZ07nUXP2WkEOyLMg%40mail.gmail.com.
Saluton karaj.
Mi preferis ne respondi al la jena mesaĝo de Ikvero tiom longe kiom eblas por ebligi al Ikvero kaj la aliaj apogantaj Estraranoj korekti siajn misojn. Mi konsideras ege pli taŭga, ke ili mem korektu sin - tiel ni ĉiuj vidus, ke ili komprenus kie ili misis, kaj ke ili respondece traktus siajn misojn. Bedaŭrinde, ne tiel okazis. Do mi utiligas la lastan ŝancon de la debata fazo por prezenti la korektojn.
(bedaŭrinde, ekzistas granda informa malsimetrio - iu povas prezenti malveraĵon per 1 frazo, sed aliulo por klarigi la veron bezonas 10 frazojn. tial tiu ĉi mesaĝo estas multe pli longa ol mi ŝatus. kaj fakte la tempon por verki ĝin devintus bruligi ne mi, sed Ikvero kaj apogantaj Estraranoj...)
Resumo:
pluraj Estraranoj kaj unu Oficisto dum lastaj semajnoj disvastigas malveraĵojn pri mi. iujn mi korektas ĉi tie
en la Estraro ni daŭre havas plurajn eblojn por plibonigi la situacion en la stabo. ni laboras pri ili ankaŭ nun
Mi komencas nekutime per sekvaj paŝoj.
En la Estraro ni dimanĉe havos sekvan RetEsKu-n (Retan Estraran Kunsidon) kie ni traktos kiel ni povas adapti nian kunlaboradon tiel, ke ĝi estu denove amika, agrabla kaj efika. Tio plejparte malsamas de niaj antaŭaj diskutoj, kie ni precipe traktis kiel la situacio ekestis kaj kiel ĝi statas. Lunde mi informos vin pri niaj decidoj, do ekde lundo vi havos probable sufiĉon da informoj por povi respondece decidi pri via voĉdono.
En la Estraro ni ankoraŭ ne plene uzis plurajn aferojn por solvi la problemon. Kelkajn ni komencis, kaj ankoraŭ ni ne havis tempon por rikolti ties fruktojn. La situacio ne estas facila, sed ni estas kapabla teamo kun bonaj unuaj paŝoj, do kun iom da komprenemo kaj fokuso, mi kredas, ke ni povos tre baldaŭ plene refunkciigi la Estraron en pli forta stato ol iam ajn dum la mandato!
Mi havas impreson, ke la situacio en pluraj lokoj multe malpliboniĝis grandparte pro diversaj miskomprenoj. Homoj ofte havas subkonscian kredon, ke aliaj homoj estas "baze samaj" kiel oni mem. Tiel oni "projekcias", atribuas sian pensadon kaj valorojn al alia kaj traktas ilin tiel. Sed tia ĉi kondutado nature fiaskas, kiam alia homo estas malsama - tiam povas ŝajni, ke la alia homo estas malbona, terura, senmorala, malica... eĉ se temas nur pri diferenco inter valoroj.
Bedaŭrinde, tio okazis ankaŭ al mi... Kiel atentigis min la (deantaŭnelonge eksa) Konfidencpersono Bizono, mi ja efektive havas certajn aŭtismajn trajtojn. Al ili apartenas strebado pri vero kaj sekvado de reguloj, sed ankaŭ rekta parolado kaj bona akceptado de rekta parolado. Bedaŭrinde, mi forgesis, ke multaj aliaj homoj ne estas tiaj, kaj ili miksas faktojn kun opinioj, bezonas iom nerektajn klarigojn, ĉirkaŭvolvon de vero en "sukeron", ks. Bedaŭrinde, foje okazas, ke kiam mi konsideras, ke komunikado estas plaĉe vera, aliaj homoj ĝin konsideras malĝentila. Kun miaj kutimaj kunlaborantoj ni bone interkompreniĝas pri tio, do mi alkutimiĝis al la afero kaj forgesis pri adaptiĝo al vivmaniero de malsamaj homoj.
Mi sincere pardonpetas pri tio. Tio montras mankon en mia komunikado, kiun mi bezonas refreŝigi.
Pro mia granda emo pri vero mi ege malŝatas komuniki al homoj ion, kion mi konsideras, aŭ eĉ scias, ke estas malvera. Tial mi ankaŭ rifuzis pardonpeti pri aferoj, kiujn iuj stabanoj sugestis, kaj mi ferte kredis (kaj daŭre kredas), ke ili estas tute nepardonpetindaj (ekz. kiam mi dum la antaŭa mandato kiel ĜenSek cenzuris en Cirkulero de Oficisto fiparoladon pri alia stabano kun eksplica nomo de tiu stabano - tio por mi esta trans limo). Do kiam mi pardonpetas, mi pardonpetas sincere kaj vere celas tion. Vi povas memori miajn pardonpetojn pri miaj misoj dum lastaj monatoj, ekz. pri neprovizo de la Estrara raporto 2023 komence de 2024, kaj kontraktigo de portempa oficisto sen starigo de Malferma alvoko. Tio estas aferoj, kiujn mi profunde konsideras esti pardonpetindaj kaj mi daŭre tenas la pozicion.
La origina mesaĝo de Ikvero prezentas la aferon kvazaŭ en TEJO mi havus nur 1 rolon - Prezidanto - kaj ĉiun mian agadon plenumadus nur per tiu ĉi rolo. Fakte, ne estas tiel. Mi havis kaj havas plurajn rolojn.
Ekz. kiam temis pri la menciita kunordigado de volontuloj, mi uzadis precipe la rolon de "portempa kvazaŭ-kunordiganto de volontuloj". ("Portempa" ĉar ni celas havi iun longtempan oficiston kiu farados tion, sed dume ne havis kaj ne havas. "Kvazaŭ" ĉar mi ne faradis ĉiujn taskojn de (pagata) kunordiganto, sed almenaŭ la bazajn, por ke Volontuloj povu bone baze labori.) Prezenti mian laboron de kunordigado de volontuloj kiel "laboro de Prezidanto" tial estas tute misa - mi faradus la saman volontul-kunordigan laboron sendepende ĉu mi estus Prezidanto aŭ senofica Estrarano. Mia Prezidanteco tute ne rolis en tio kaj miksi la aferojn estas signo de nekompreno de situacio, aŭ io simila.
En la origina mesaĝo de Ikvero estas pluraj faktaj eraroj, kaj ankaŭ aferoj prezentitaj sen sufiĉa kunteksto.
malveraĵo: "Oficisto menciis, ke la Prezidanto malhelpis la progreson de iu specifa tasko"
veraĵo: Tio vere sonas kiel reala misprezento fare de la Oficisto Karlos. La tasko estas subtitoligado de Esperanto Senlime. (kial mi klarigis supre, mencio de la rolo "Prezidanto" en tiu ĉi situacio estas tute misa, ĉar la rolo de "Prezidanto" estis tute sendependa de mia plenumata rolo de "portempa kvazaŭ-kunordiganto de Volontuloj") Fakte, mi dum monatoj ebligadis plirapidigon de tiu subtitoligado, ĉar mi ebligadis al Volontuloj labori pri ĝi. Eĉ malgraŭ mi sciis, ke tio malebligas al ili fari alian laboron, kiun mi ankaŭ konsideras grava de longtempa perspektivo. Fakte, tiu mencio pri "malhelpo" fontas de mia liberigo de Volontuloj de tiu ĉi specifa laboro ĝis kiam Karlos provizos informon pri la laboro, kiun mi (kiel portempa kvazaŭ-kunordiganto de Volontuloj) bezonis por bone agordi ĝian prioritaton inter aliaj laboroj. Ĝis nun mi ne ricevis tiun informon de Karlos malgraŭ miaj pluroblaj petoj kaj klarigoj, ke Volontuloj povos labori pri Esperanto Senlime nur post ricevi tiun informon. Karlos efektive preferis envolvi la plenan Estraron ol respondi simplan demandon.
malveraĵo: "Do Michael kunordigis kunsidon kun tiu Volontulo kaj aliaj por pritrakti la temon. KuboF intervenis por diri al la Volontulo, ke li ne partoprenu la kunsidon."
veraĵo: Estas tute malvere, ke mi intervenis por malebligi al Volontulo partopreni la kunsidon. Mi sincere ne konsciis pri la kunsido... Ĝi estis anoncita nelonge antaŭ tio, kaj la antaŭan tagon mi uzis por ripozi post 2 malfacilaj semajnoj de traktadoj. La kunordigan kunsidon kun la Volontulo mi faris kiel unuan laboron ĉe komputilo en tiu tago, kaj la aliajn komunikajn kanalojn de TEJO mi trafis nur post tio. Pri la kunsido mi eksciis nur de kolera mesaĝo de Michael Vrazitulis, kie li simple skribis, ke mi estas terura, kion mi konsideras ege malĝentile. Michael intertempe pardonpetis pri tio.
malveraĵo: "Estis frustre al ĉiuj esprimi siajn sentojn kaj ricevi “Ne, tio ne pravas” kiel respondo."
veraĵo: Mi sincere kredas, ke tio vere estis frustra (kaj estas vera). Tamen, la malvera parto estis prisilentita de Ikvero - ke ofte (fakte, kutime) la esprimitaj sentoj estis prezentitaj kvazaŭ ili estus faktoj. Tio estas tre maltaŭga en komunikado kaj kondukas al nesolveblaj konfliktoj. Ekz. kiam oni diras "La ĉokolada glaĉiaĵo estas la plej bongusta", oni povas facile eniri kverelon kun iu, laŭ kiu la plej bongusta estas la vanila glaciaĵo. Sed verdire, en tia ĉi situacio ne temas pri iaj eksteraj, mezureblaj faktoj, sed pri personaj sentoj, preferoj kaj opinioj. Kiam oni diras "Mia plej ŝatata glaciaĵo estas la ĉokolada", estas tute klare, ke temas pri persona prefero. Mi bedaŭras, ke pluraj kolegoj ripete prezentadis siajn sentojn maskante ilin kiel faktojn, kaj tiel kaŭzis la frustrigan neadon de ili, kaj mi pardonpetas, ke mi malgraŭ granda klopodo sukcesis helpi al la Estraraj kolegoj kompreni la diferencon nur post signife longa tempo, kaj mem ne rimarkis, la aferon kiun ili maskis.
malveraĵo: "ni ne estis aŭdataj de la Prezidanto"
veraĵo: Verdire mi aŭdadis kaj daŭre aŭdadas miajn Estrarajn kolegojn.
Parto de la problemo ĉi tie estas, ke rilate al la staba problemo ni multege diskutis en diversaj kanaloj, sed malmultege notis la finajn konkludojn kaj komprenojn (aparte grava post longa diskutado, kiam komprenoj devus ŝanĝiĝi). Aldone malhelpis, ke mi kun estraraj kolegoj longe kunsidis dum mia portempa malsano, pro kiu mi tre facile laciĝas. Tiel mi foje scias eĉ 2-3 versiojn de iuj opinioj, sed ne memoras, kiu estas la plej nova.
Por havi bonan superrigardon por povi pli facile solvi la problemon, mi petis aliajn estraranojn prezenti problemajn aferojn en 1 superrigardebla dokumento kiu povus helpi nin ĉiujn. De ĉiuj 4 plendantaj Estraranoj almenaŭ iom kontribuis nur Ikvero 👍 La aliaj preferis daŭre plendi kaj postuli mian demision, anstataŭ helpi solvi la problemon en paca, konstruema maniero.
malveraĵo: "ni ankaŭ plurfoje petis de la Prezidanto, ke li pardonpetu pri kelkaj specifaj vortoj kaj agoj siaj, sed sensukcese"
veraĵo: Pri iuj aferoj mi jam pardonpetis. Kaj mi sincere miras, ke tion ne agnoskas homoj, kiuj plendas, ke ili ne estas aŭskultataj 🤯 Aldone, estas iuj aferoj pri kiuj mi estas petata pardonpeti, sed mi konsideras, ke ili estas tute ne pardonpetindaj. Temas ekzemple pri mia cenzuro (en la antaŭa mandato kiel ĜenSek) de Cirkulero de Oficisto, kie li fiparolis pri alia stabano, kiun li eksplice nomis. Tio por mi estas afero, kie la Oficisto devus pardonpeti al la alia stabano pro publikigado de tia afero, kaj al ĜenSek al kiu li aldonis laboron por ties libera tempo.
Mi volonte kaj memstare pardonpetas pri aferoj, kiujn mi konsideras pardonpetindaj - tiel miaj pardonpetoj estas vere sinceraj.
malveraĵo: "Ni petis foje kaj denove, ke la Prezidanto demisiu de la posteno, povante resti en la Estraro"
veraĵo: Vere min kelkaj Estraraj kolegoj ripete petis pri demisio. Sed mi sincere memoras nur 1 fojon, kiam oni (antaŭ publigo de la origina mesaĝo en tiu ĉi fadeno) menciis, ke mi restu en la Estraro. Kaj ili neniam menciis uzeblan manieron kiel mi povus demisii nur de Prezidanteco sen demisii de Estraro entute, eĉ malgraŭ ke mi eksplice petis tion de ili. Do, de praktika vidpunkto, iliaj postuloj estis pri demisio de Estraro.
Ankaŭ menciindas, ke E
Dum lastaj tagoj disvastiĝis iaspeca "urba mito", kvazaŭ mi estus obseda pri hierarĥio, kredus, ke Prezidanto sola rajtas decidi pri ĉio ajn kaj dikti al aliaj estraranoj ks. Mi bedaŭrinde legis tian ĉi malveraĵon eĉ de estimata eks-prezidanto...
La vero estas, ke kvankam la hierarĥion de TEJO mi ne nepre aparte ŝatas (kaj forte konsideras proponi por la Strategia plano 2026-2030 eron pri anstataŭigo de nia hierarĥio per holarĥio, ekz per holakracio), dum ni havas ĝin, mi respektas kaj (laŭ miaj ebloj) laŭas ĝin. La hierarĥio de TEJO klare indikas, ke la Komitato estas la decida organo, kaj la Estraro estas la plenuma organo. Al kompetentoj de Estraro apartenas dungado, taskado kaj maldungado de oficistoj. La Estraro decidas per voĉdonado, dum Prezidanto havas gvidan, sed apenaŭ decidan rolon.
Se iu kontraŭas tiun ĉi hierarĥion de TEJO, oni estas bonvena proponi amendon de Reglamento aŭ Statuto. Sed ĉu la amendo estos akceptita aŭ ne, oni vere laŭu niajn regularojn, ĉar ili esprimas eksplican decidon de pli superaj organoj.
Mi sincere eĉ miras, ke tio ĉi entute estas afero por plendi kaj diskuti. Mi komprenas, ke ne ĉiuj ŝatas hierarĥion, sed niaj regularoj starigis ĝin, do oni aŭ respektu tion, aŭ provu amendi la regularojn kaj ĉiuokaze respektu la finan decidon, aŭ simple forlasu. Ni prefere ne havu inter ni homojn, kiuj konscie agas kontraŭ decidoj de pli superaj organoj...
En la Estraro ni havas dividitajn fakojn (kiel AT, KER, kongresoj, ks), pri kiuj respondecas unuopaj Estraranoj. Estraranoj sufiĉe memstare traktas siajn fakojn, tio fakte multe plisimipligas la laboradon. Simile ankaŭ mi traktis la fakon de Volontuloj - kaj kiel tiutempe ununura Estrara respondeculo, plurajn decidojn faris mi mem. Laŭ Reglamento, Estraro havas rajton nuligi decidon de alia Estrarano, sed neniam okazis, ke aliaj Estraranoj tiom malkontentis pri miaj decidoj, de decidus nuligi ilin per tiu ĉi procezo. Pri pluraj aferoj ni profunde diskutis, sed vere neniam aliaj Estraranoj utligis sian rajton nuligi mian decidon.
La aparta temo, grandparte prisilentigita aŭ mistordita dum diversaj komunikadoj dum lastaj semajnoj, estas nesufiĉa aŭ nur komenca utiligo de plibonigaj agadon ene de la Estraro kaj la Stabo.
Eĉ de iuj Estraraj kolegoj mi legas deklarojn, ke oni "devis fari tion aŭ tion". Dum la vero estas, ke ankoraŭ disponeblis pluraj agvojoj, kiujn oni povis preni, sed ne faris tion. Mi konsideras plej malbone, ke iuj aliaj Estraranoj eĉ efektive malhelpis fari tiujn plibonigajn agojn, sed poste postulis, ke mi demisiu. Fakte, tio estas tendenco kiun mi en la Estraro vidas jam iom pli longe, sed ĝis antaŭnelonge ĝi estis pli izolita kaj sen gravaj konsekvencoj, do mi traktis ĝin nur en tiuj izolitaj okazoj. Figurasence mi povus nomi ĝin "miopeco", ĉar tiuj homoj prezentas nur 1 opcion, kutime mallongtempperspektivan, kvankam ekzistas pluraj opcioj, kiuj mez- ĝis long-temperspektive povas havi pli bonajn efikojn. Mi akceptas la situacion tia kia ĝi estas, ankaŭ ĉar mi komprenas, ke disvolvo de longtempa pensado pli facile venas kun aĝo kaj pliaj vivospertoj. La grava parto en tio estas la evito de mencio de ajnaj aliaj alternativoj, kio tre malfaciligas efikan solvadon de problemoj aŭ plibonigadon de situacio ĝenerale.
En la Estraro kaj Stabo ni jam komencis certajn plibonigajn agojn. Mi proponis profesian psiĥologian helpon, kaj la Estraro jam provizis ĝin. Aldone ni planas trejnadon pri neperforta komunikado (pri kiu mi havas altajn esperojn, ankaŭ ĉar ĝi helpas al homoj distingi inter siaj subjektivaj preferoj kaj objektivaj, eksteraj faktoj - la kapablo, kiu multe helpus en la nuna staba problemo). Ni estas survoje al sendo de pardonpeta mesaĝo, kiun mi jam malnetis, kelkaj aliaj Estraranoj provlegis, kaj mi jam preskaŭ sendis ĝin, sed aliaj Estraranoj devojigis mian atenton al subitaj pli urĝaj aferoj, ekz. situacio kiam kolego Michael subite nomis min "terura" sen multaj klarigoj, kaj ankaŭ per porto de la afero al la Komitato dum ni ankoraŭ traktis ĝin enestrare. Tiaj ĉi malhelpoj de aliaj Estraranoj signife prokrastigis solvon de la afero kaj kostis al pluraj ni multajn tempon, energion, atenton kaj nervojn, kiujn ni pli bone povus utiligi por vere labori fokusite por solvi la problemon, aŭ eĉ "nur" por ripozi por regajni energion, kio probable kondukus al pli bona solvo. Tiel ni ne bezonus kunsidi dum multaj horoj, aŭ dum esti malsana verki longan mesaĝon en sia lito je la 1-a nokte, kiel faris ekzemple mi.
Aparte, mi atendus multe pli grandan kunlaboremon, helpemon kaj paciencon de la kolego Ikvero. Por li mi jam en Julio 2024 verkis detalan enkondukon por nova ĜenSek, al kiu kontribuis en la eksa ĜenSek Tobiasz. La enkonduko estas tiom bona, ke kiam mi kun Ikvero faris Estraran kunsidon dum IJK 2024 por transdoni ĜenSek-econ, ni grandparte simple trairis la dokumenton. Tiu enkonduo, kune kun la multaj manlibroj pri laboro de ĜenSek kaj similaj helpaj dokumentoj, kiujn mi verkis aŭ plibonigis dum la pasinta mandato, estis bonega fundamento sur kiu nova ĜenSek povas eklabori praktike tuj kaj kun tre bona subteno. Sed eĉ malgraŭ tio ĉio kaj mia multa aldona helpo, la laboro de ĜenSek estas prokrastita je pluraj monatoj, mankas la raporto de la KoKu de IJK en Aŭgusto, la Estrara raporto 2024 ŝajne ne estis eĉ komencita (malgraŭ jam ekzistis ŝablona dokumento por ĝi), protokoloj de RetEsKu-j ne estas prilaboritaj, la voĉdonoj pri la Estrara raporto 2023 kaj pri Komitatanoj B estis prokrastitaj je pluraj semajnoj ks. Kiel eksa ĜenSek mi komprenas, ke la posteno estas iom postulema, kaj komence ankaŭ mi havis problemojn. Kaj mi multe aprezas, ke Ikvero mem rimarkis tion pri si mem kaj pretis transdoni la oficon al iu alia. Tiu tuta procezo (inklude enkondukon al ĜenSek) daŭris sume 5 monatojn. Kaj nun Ikvero pledas por demisiigi min ene de tagoj. Estas granda disproporcio inter tiuj tempolinioj, kaj ĝuste de Ikvero mi atendus pli da pacienco kaj akceptemo, simile kiel mi provizis al li... Aparte nun, kiam la mandato estas grandparte progresinta, homoj alkutimiĝintaj al siaj roloj kaj lernintaj bezonatajn aferojn, ĉiuj gravaj dokumentoj estas prilaboritaj aŭ sufiĉe proksime al finprilaboro, kaj ni fine transiras al la kerno de la laboro - ne plu fokuso al adaptiĝo kaj formalaĵoj, sed vera laboro, kiu efektive helpas al ni atingi niajn celojn kaj pliproksimigi nian mision. Mi pretis multe labori por gvidi la Estraron tra tiu defia periodo, kaj fakte mi ankaŭ atendas similan sintenon de miaj kolegoj nun.
Kiel mi skribis jam komence, la sekvan dimanĉon ni havos RetEsKu-n dum kiu ni traktos pli konkretajn paŝojn por plibonigi la Staban situacion. Mi estas tute preta por fari tion, do multe dependos de la aliaj Estraranoj, ĉu ankaŭ ili pretas.
En la Estraro ni havas plurajn problemojn. Iuj estas situaciaj, aliaj estas profunde strukturaj. Ni prizorgas ilin iom post iom kaj mi forte esperas, ke la situaciajn ni sukcesos solvi enestrare, sen bezono alvoki la Komitaton. La profundaj strukturaj problemoj kaj malfortaĵoj laŭ mia takso bezonas pliajn 2-3 jarojn de fokusita prilaborado.
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Subvenciataj projektoj
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Saluton, karaj Komitatanoj.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAM2hFdDCPzpzRYsfdWx371iaZt-1-5ek7H9JjrOEoiQ%2Bi0jsUQ%40mail.gmail.com.
Kara komitato,
Mi ŝatus klarigi, ke malgraŭ la lasta mesaĝo de KuboF kaj la plano diskuti plibonigojn dimanĉe, la plejparto de la ceteraj Estraranoj ankoraŭ opinias, ke la nuna kunlabora etoso en la Estraro kaj stabo ne povas normale funkcii, se li restas en la estraro. Kiam ni diras, ke ni laboras por plibonigi la situacion, tio ne signifas, ke ni ŝanĝis nian pozicion pri la peto de lia eksigo.
Ni sincere bedaŭras la malfacilan situacion, kaj ni agnoskas, ke estas multaj aferoj por plibonigi en nia laboro kaj komunikado. Ni jam komencis apliki novajn mezurojn por pli efike kunlabori kaj plifortigi la teaman spiriton.
Ni ankaŭ rememorigas, ke dum tiuj lastaj tri semajnoj ni plurfoje proponis manierojn por solvi la konflikton, sed bedaŭrinde, tiuj proponoj neniam estis plene akceptitaj aŭ efektivigitaj de KuboF. Mi dankas lin pro liaj pardonpetoj, kaj mi ankaŭ petas pardonon, se ni iam uzis vortojn, kiuj povis esti doloraj aŭ se ni donis la impreson, ke temas pri persona atako. Nia celo ĉiam estis trovi la plej bonan solvon por la organizo.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CADe%3Dcx6y3c47QPzAMA-atbSbFMpeLu7f_Pz1Gk%3DZLc9JJF-tzQ%40mail.gmail.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAMtua%3D6km8inVgecRkOrx8ydyDULJ94kPb6iEZ-YfCLcLsEouQ%40mail.gmail.com.
Saluton al ĉiuj.
Vere estas doloriga kio okazas en la Estraro.
Mi pensas, ke malgraŭ la reagoj ĉiuj, kiel ĵus diris @Tyron , gravas nur voĉdoni.
Do, la Ĝenerala Sekretario bonvolu pretigi la balotilon!
Amike,
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAGiEyRgtvc6FTSOPXQf2Cb6%3DmDzuDL_3iswqquv2bDuHVVK5qQ%40mail.gmail.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CADe%3Dcx6y3c47QPzAMA-atbSbFMpeLu7f_Pz1Gk%3DZLc9JJF-tzQ%40mail.gmail.com.
Kara KuboF,
dankon pro via resumo de mia parolo dum la Komitata Forumo. Mi ne retiras miajn vortojn, nek taksas ilin kiel malveraĵojn, sed mi volas substreki, ke mia deklaro estis esprimo de mia propra sento kaj de la sentoj de kolegoj en la Estraro kaj la TEJO-Stabo kun kiuj mi parolis. Dum ĉiuj niaj interparoloj kun stabanoj ni ja sentis, ke niaj voĉoj ne estis aŭskultata de la prezidanto.
Mi ankaŭ komprenas, ke mia komunikado ne ĉiam estis tute glata kaj ke mia interveno en la Komitata Forumo ja estis emocia, kio tamen ne ŝanĝas la fakton, ke la sento de ne esti aŭskultata estis ofta sperto, kiun mi kaj aliaj stabanoj dividis.
Mi tre dankas al vi pro la tempo kaj koro, kiujn vi dediĉis al la laboro en la Estraro. Mi vere admiras vin kiel samideanon kaj esperas, ke nia kunlaboro kaj kolegeco estos pli bonaj estontece.
Amike,
Adam Żyłka
Estrarano | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
World Esperanto Youth Organisation
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAM2hFdDdjFaHfgKjqe0_e26ATJy6ZCm%3Do0nYhQF_HpoX8cf0FQ%40mail.gmail.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAMJDew_mdGHLNW9pubtd_OATMdgc%3D3GwEpqZrJvAFw85et3rBg%40mail.gmail.com.