Financoj de TEJO

52 views
Skip to first unread message

Tyron

unread,
Jan 26, 2025, 11:09:52 AMJan 26
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Mi volas levi la temon pri la financoj de TEJO. Mi maltrankviliĝas ke la Komitato ankoraŭ ne ricevis la Buĝeton 2024, nek la Financa Raporto 2023, nek ĝisdatigoj dum pli ol monato pri tiuj temoj. Tamen, intertempe en la Realigplano oni informas pri la strebo "atingi ekvivalenton de 5 ofiistoj" kaj TEJO dungis novan oficiston.

Mi emfazas, ke mi forte subtenas la dungon de Albert. Tamen, ne estas klara kiel oni financis ĝin. Laŭ mia kalkulo, TEJO nun havas ekvivalenton de 4.5 oficistoj. Tio samtempe superas la ~3.5 plentempajn salajrojn kiujn TEJO kapablas pagi, kaj ne ankoraŭ atingas la sojlon de 5 oficistoj por ricevi pli da subvencioj de la Eŭropa Unio (kiun mi ajnokaze kontraŭas, kaj postulus komitatan aprobon).

Aldone, mi timas ĉar antaŭ unu jaro dum mia mandato TEJO spertis severajn kasfluajn problemojn. Laŭ mia scio, nenio strukture ŝanĝiĝis pri la financoj de TEJO ekde tiam, krom dungo de aldona oficisto (t.e. pliaj elspezoj, sen pliaj enspezoj...) Pro tio, mi petas ke la Estraro informu pri kiel oni financis la dungon de nova oficisto, kaj donu garantion ke TEJO ne denove spertos kasfluajn problemojn antaŭ la ricevo de la administra subvencio en aprilo.

Mi ankaŭ volas emfazi la gravecon de la Financa Raporto 2023. Mi memorigas la Komitaton pri la tempolinio ĝis nun:
  • Oni kutime sendas la financan raporton antaŭ la mezpunkto de la venonta jaro. Veronika sendis la 2021 raporton en majo, Wilson sendis la 2022 raporton en julio
  • La raporto estis tagordero dum la komitatkunsido en aŭgusto, sed ne estis preta. Poste Patricio promesis ke estus preta je la fino de oktobro
  • Nia kasisto Mihary diris en oktobro "ni aktive laboras pri financaĵoj kaj povos prezenti la financan raporton al vi ĉirkaŭ la fino de novembro"
  • Nia prezidanto KuboF diris en decembro "Kiel mi estis informita, ĝi daŭre ne estas preta, kvankam Mihary kun helpo de la antaŭa kasisto Patricio laboras pri ĝi"
Estos realvivaj konsekvencoj se ni ne ĝustatempe preparas ĝin. Laŭ mia kompreno, je la fino de februaro TEJO devas sendi ĝin al la Eŭropa Unio (kune kun nia raporto pri kiel ni uzis la administran subvencion). Se ni ne sukcesis fari tion, forte endanĝerigas la pozicon de TEJO kiam ni petas novajn subvenciojn. Konsidere ke eŭropaj subvencioj reprezentas 80% de niaj enspezoj, mi forte maltrankviliĝas pri tio.

Verdire, Financa Raporto ne devus esti tiom malfacila. Laŭ mia kompreno, oni efektive simple devas asigni ĉiun pagon kiun ni faris dum la jaro, al specifaj kategorioj ene de la vjetnama kontsistemo kiun TEJO uzas. Konsidere ke la plejparto de tiuj pagoj venas de nia Bunq-konto kaj memevidentas surbaze de la priskribo, eble estos teda laboro, sed ne tro malfacila. Kaj laŭ mia kompreno, la antaŭantaŭa kasisto Wilson jam faris la librotenadon ĝis la fino de aŭgusto 2023, do tiu laboro nur bezonatas por 4 monatoj.

Mi ne scias se Patricio ankoraŭ helpas pri tio. Sed verdire, konsidere ke li tute neglektis liajn respondecojn fari ĝin dum la mandato mem, se ankoraŭ ne pretas la Estraro devas trovi novan planon. Pro tio mi petas ke la Estraro eksplicite ĝisdatigu nin pri kiam la raporto pretas. Kaj se taŭga respondo ne venas, mi esploros lanĉi komitatan voĉdonon pri tio.

Amike,
Tyron
Komitatano Ĉ
Eks-prezidanto de TEJO

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages