Inteskonflikto kaj nuleco de kontrakto

190 views
Skip to first unread message

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Sep 14, 2024, 6:08:09 PM9/14/24
to TEJO-Komitato
Karaj samideanoj:

Mi pasis horojn antaŭ ekrano por pretigi planojn. Diskrete babilis kun diversaj homoj per ĉia komunikilo por alveni al solvoj. Mi suferigis mian klavaron verkante ideojn sed la streboj, ĝis nun, estis sensukcesaj. Post tre longa meditado mi konkludis, ke alvenis la tempo por ke la Komitato estu informita pri du situacioj kiuj damaĝas la reputacion de TEJO.

1. Nuleco de kontrakto inter TEJO kaj Albert: estrarano diris dum KoKu ke li estas nia dungito. Mi delonge klarigis, ke la nuna buĝeto ne ebligas kongresan kunlaboranton. Krome menciindas (interalie):
a) Albert defendis monatojn antaŭe la (ĝis nun malsukcesan) starigon de la posteno, kreante delikatan situacion de intereskonflikto (ni povas diskuti, ĉu ĝi estis reala, ŝajna aŭ antaŭvidebla).
b) Neniam estrarano liveris al mi ajnan kontrakton inter TEJO kaj li.
c) Albert neniam demisiis kiel komitatano A (dungitoj ja ne povas esti komitatanoj).

2. Klara intereskonflikto por la posteno de redaktoro de la Movada Rubriko: Kiam Ikvero elektiĝis por la posteno al mia menso evidentis, ke li demisius kiel komitatano B. Tamen la sintenoj en la estraro ne estis unuanimaj kaj mi koncedeme akceptis ke li restu en la Komitato. Kiam li iĝis estrarano la interkonsento estis, ke li restus ĝis la finpretigo de ĉiuj eldonoj de 2023. Kiam oni komencis publikigi numerojn de 2024 mi ree klopodis por aranĝi lian eliron sen tiom da bruo, sed tio ĝis nun ankoraŭ ne efektiviĝis.

Abundas diri ke mi parte respondecas pri tiuj malfacilaĵoj. Malantaŭrigardante ĉion mi konsideras, ke pro mia kompromisemo mi agis tro milde. Kiel latinamerika junulo kiu scias kiom grave estas (finance kaj mense) posedi regulan enspezon mi provis eltiri “kuniklojn el ĉapelo” por interkonsente solvi tiujn problemojn. Ambaŭ homoj enplektitaj estas plene kompetentaj kaj bonkoraj. Ne temas pri serĉi kulpulojn sed pri la fakto, ke TEJO agnosku la problemojn kaj ni klopodu dialoge serĉi alternativojn.

Se vi bezonas aldonajn klarigojn bv. sciigi min. Mi poste skribos pri alia situacio eĉ pli kompleksa.

Travidebligeme,

Patricio

Tyron

unread,
Sep 15, 2024, 1:37:00 PM9/15/24
to tejo-k...@googlegroups.com

Patricio,


Via konduto estas hontiga. Mi fortege bedaŭras ke vi ne kapablas akcepti kiam viaj proponoj malsukcesis. Remalfermi delonge solvitajn diskutojn post la fino de la mandato, kaj prezenti ĝin al la Komitato kvazaŭ ĝi estas skandalo, sole pro tio ke vi ne subtenis la finan rezulton, estas terura agadmaniero por eksestrarano.


Mi ne aparte entuziasmiĝas respondi. Sed ĉar vi prezentas ĝin en publika forumo, mi donos klarigojn por eviti ajnan dubon pri la valideco de la kontrakto inter TEJO kaj Albert:


  • Kiel Prezidanto kaj respondeca estrarano pri Kongresoj, mi proponis kontrakti (NE dungi: temas pri laboro kontraŭ honorario) Kongresan Kunlaboranton pro urĝa bezono doni pli da subteno al la kandidatiĝo de Indonezio por gastigi la IJKn 2025. Ĉiuj esprimis subtenon por la ideo

  • Vi asertis ke nova buĝeto bezontas por tio. Neniu krom vi konsentis

  • Estas kelkaj manieroj financi ĝin laŭ la nuna Buĝeto: 

    • Ni povus utiligi la buĝeteron por ‘neantaŭviditaj elspezoj’

    • Ni povus parte utiligi la buĝeteron por ‘vojaĝigo de aktivuloj’ konsidere ke granda parto de la laboro estis surloka vizito al Indonezio

    • Ni povus konsideri ĝin kiel integran parton de la kostoj por IJK ĉi-jare (same kiel kontraktitaj laborantoj por projektoj ne havas apartan linion en la buĝeto)

    • Ni povus konsideri ĝin parte de la IJK 2025 buĝeto mem. Sole la Estraro (ne la Komitato) kompetentas pri ĝia aprobo, kaj sufiĉe kutimas ke tiaj kostoj estu parto de la Buĝeto, ekzemple IJK 2017 kaj 2023 faris tiel

  • …kaj ĝenerale notindas ke tiu ĉi kontrakto ne temas pri grandega elspezo kaj reprezentas nur tre etan (~0.5%) parton de nia jara buĝeto

  • Vi ne klarigis kial la supraj solvoj ne funkcias, sed ankoraŭ kontraŭis. Vi strebis aserti ke la Kasisto rajtas “vetoi” decidojn de la Estraro se rilatas al financoj. Neniu krom vi konsentis. Nia Ĝen-Sek (kaj la nova, kaj la malnova) klarigis al vi ke la Reglamento ne permesas tion. Sed vi rifuzis tion akcepti

  • Post tiuj diskutoj, la Estraro voĉdonis 4-0 favore al la propono (ial vi decidis ne voĉdoni)

  • Kiel Prezidanto kun ĉiuj rajtoj laŭ nederlando juro subskribi kontraktojn nome de TEJO, post valida kaj unuanima estrara voĉdono, mi subskribis la kontrakton 

  • La 28an junio je la 11:56 UTC mi diris en la Estrara grupo “pri Albert, nun ke la alvoko finiĝis kaj ne estis aliaj kandidatoj, mi traktos kun li kaj subskribos la kontrakton hodiaŭ”. Ĉiuj aliaj estraranoj reagis al tiu mesaĝo. Vi nek reagis nek petis pliajn informojn. Poste mi petis nian Ĝeneralan Direktoron meti la kontrakton en la ĝusta loko en nia dokumentujo

  • La reglamento nur postulas ke komitatanoj demisiu se ili estas "Salajrata oficisto de TEJO aŭ volontulo kun ĉioentena rekompenco". Ricevo de honorario ne plenumas tiujn kondiĉojn

  • Neniel estas intereskonflikto. Se vi mem ne estas en la decidorgano (t.e. la Estraro), esprimi subtenon por la ekzisto de iu posteno kaj monatoj poste kandidatiĝi kiam simila posteno vakas, ne estas problemo


Mi ankaŭ volas mencii al la Komitato ke Albert ĝis nun faris elstaran laboron. Nia tiama Estraro estis tro malforta kaj nesperta por mem realigi ekstereŭropan IJKn, kaj mi vere dubas ke povintus progresi ĝis nun sen la subteno de Albert. Mi pardonpetas al li specife se la supra diskuto eĉ iomete sugestis dubon pri tio.  


Amike,

Tyron

Komitatano Ĉ

Eksprezidanto de TEJO



--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/2079469337.4145002.1726319422015%40mail.yahoo.com.

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Sep 23, 2024, 8:44:57 PM9/23/24
to TEJO-Komitato
Kara Komitato:

Mi tre bedaŭras la agresemon de eliranta estrarano kontraŭ kolego. Tia sinteno kreas toksan etoson en la organizo. Sensurprize neniu alia junulo intervenis poste. Mi tamen ne diros, ke tio tute surprizas min, ĉar mi jam notis tian malvalorigon de ies kontribuoj (farite de diversaj funkciuloj) en TEJO. Mi agis pacience ĉar konsideris, ke tio fontis el kulturaj diferencoj, sed nun mi komprenas, ke mia tro milda sinteno ne rakoltis bonajn fruktojn.

Mi tute ne respondus tian mesaĝon sed mi sentas la devon klarigi plurajn neĝustaĵojn:

1. Mi ne remalfermas “solvitajn diskutojn”. Fakte en Junio mi iniciatis publikan fadenon kaj ĉiuj estraranoj, per sia silento, akceptis mian interpreton.

2. Dum la IJK-KoKu Tyron laŭvorte parolis pri la decido “dungi Albert”. Mi estos tre danka se KuboF aŭ Ikvero liveras la vivelsendon. Preter tiuj lingvaj diskutoj Albert okulfrape troviĝis en situacio (minimume) de “antaŭvidebla intereskonflikto” ĉar lian nomon ekde la fino de IJK 2023 oni aŭdas je la TEJO-medio kiel ebla oficisto pri kongresoj. Fakte la Reglamento pri intereskonfliktoj ĉe ofichavantoj de TEJO difinas (3.1), ke ekzistas reala intereskonflikto “kiam la aliaj personaj aŭ profesiaj interesoj de ofichavanto reale influas ties decidojn kaj konduton kadre de la laboro por TEJO” kaj konsideras ke ekzistas antaŭvidebla intereskonflikto kiam “tia influo povos ludi rolon estonte”.

3. Ne estis mi kiu dufoje argumentis kontraŭ la dungado de kongresa kunlaboranto dum la diskutoj pri la buĝeto. Kontrakti iun kontraŭ la eksplicita volo de la Komitato estas grava malrespekto al la rolo de nia supera decida organo. Per tiaj proponoj oni dirigas la buĝeton ion kion la buĝeto tute ne diras kaj la Komitato eksplicite rifuzis.

4. Tutveras ke ĉiuj aliaj estraranoj havis alian pozicion. Ankaŭ neniu krom la ĝenerala sekretario konsentis pri la elekto de nova estraro per peniga vojo, sed ni ĉiuj akceptis ke KuboF havis specialan respondecon kaj ne kontestis lian oficon. Ĉu la kasista rolo estas malpli valora?

5. Malekzaktas diri, ke ĉiuj estraranoj reagis al tiu menciita komento. Mi parenteze estis tiam atendante eventualajn reagojn al la publika fadeno.

6. La prezidanto ne rajtas subskribi dokumentojn kun financa enhavo sen konfirmo de la kasisto pri la ekzisto de buĝetero pri ĝi. Ajnakaze la prezidanto povus kontrakti 100.000-eŭran eksterteran esploron senprobleme. Kaj, nun ke oni mencias nederlandajn juraĵojn, Tyron ne estis tiam registrita kiel prezidanto de TEJO en la nederlanda ĉambro sed ankoraŭ restis… Albert.

8. Sen malvalorigi la konojn de Albert konsideri ke IJK 2025 tute ne povus progresi sen lia kontraktado ŝajnas al mi troigo. Mi konas plurajn membrojn de la kongresa komisiono kaj mi certigas, ke ili jam posedas sperton pri IJK, KS, UK, AOK kaj aliaj kongresoj. Evidente aldonaj kontribuoj bonvenas, sed ni ne subtaksu ilian kompetentecon.

Mi klopodis sinteze respondi la plej gravajn punktojn. Mi esperas ke la nevalideco de la kontrakto de Albert estu ekde nun senkontesta kaj ni ankaŭ trovu vojojn por reguligi la postenon de la redaktoro de la Movada Rubriko (afero tute neforgesenda). Kaj, plej grave, ke ni konstruu etoson kie komitatanoj sentu ke ili povas esprimi siajn ideojn sen timi personajn atakojn.

Klarigeme,

Patricio

Michael Vrazitulis

unread,
Sep 24, 2024, 2:42:01 AM9/24/24
to TEJO-Komitato
Saluton,

> Mi esperas ke la nevalideco de la kontrakto de Albert estu ekde nun senkontesta […]

Mi kaj ĝenerale la nova estraro konsideras la kontrakton valida. Albert brile plenumis la devojn de sia kontrakto, kaj la interkonsentita honorario estas nun jam pagita.

Cetere, laŭ decido de la estraro dum sia reta kunsido de 15 septembro, Albert estas denove kontraktita, ĝis 21 decembro, por plu helpi la organizadon de IJK 2025.

Je sukcesa IJK en Indonezio!

Amike,
Michael
Estrarano pri Kongresoj

Igor Almeida

unread,
Sep 27, 2024, 4:58:56 PM9/27/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Patricio,

Mi pardonpetas pro la prokrasto respondi. Mi tute ne havas energion por respondi al via mesaĝo plene, sed pri tiuj du aferoj mi ne povos ripozi se mi ne komentas.

> Kontrakti iun kontraŭ la eksplicita volo de la Komitato estas grava malrespekto al la rolo de nia supera decida organo.

Mi jam antaŭe diris tion kaj vi, kiel kutime, ignoris. Neniam la Komitato deklaris, ke ĝi ne volis kongresan kunlaboranto. Simple, kio okazas estas, ke vi interpretas la elekton de la buĝeto sen 5 oficistoj tiel. Evidente estas saltego de la realo al via interpreto.


> Ankaŭ neniu krom la ĝenerala sekretario konsentis pri la elekto de nova estraro per peniga vojo, sed ni ĉiuj akceptis ke KuboF havis specialan respondecon kaj ne kontestis lian oficon. Ĉu la kasista rolo estas malpli valora?

Tio estas la ĉefa punkto, kiun mi volas respondi, ĉar estas rekta mensogo. Kaj mi kaj Tyron ege eksplicite kontraŭis la interpreton de KuboF. KuboF, tamen, insistis kaj agis laŭ lia interpreto. Kaj jen pruvo:
image.png image.png

Tio povas ŝajni kiel simplaĵo, sed al mi estas evidentaĵo pri kiel vi mensogadas en viaj mesaĝoj per troigaj interpretoj de situacioj. Tio estas serioze vundiga al la sano de la Organizo, ĉar stabanoj devas la tutan tempon dediĉi sian tempon kaj energion al veni al la Komitato nei viajn deklarojn kaj klarigi kion vere okazis.

Ĝen- kaj Sek-e,
Igor "Ikvero" Almeida
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)


Patricio Agustín Iglesias

unread,
Sep 28, 2024, 12:34:59 PM9/28/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato:

Post la lasta mesaĝo de la ĝenerala sekretario mi devas rimarki plurajn punktojn:

1. Neniam ekde mi eniris la Komitaton homo disvastigis ekrankaptojn de privata babilejo. Mi estis menciita en unu de tiuj mesaĝoj kaj neniu petis al mi konsenton por kundividi tion. Mi ja tute ne havus problemojn, sed temas pri estraraj diskutoj kiuj meritas plej singardan kundividadon. Tio kreas situacion per kiu traktado de konfidenca informo en TEJO ne plu havas klarajn limojn.

2. Tia agado tute ne bezonatis, ĉar Tyron levis publike la temon en la jena fadeno.

3. Mi diris: “ni ĉiuj akceptis ke KuboF havis specialan respondecon kaj ne kontestis lian oficon”. Unu afero estas pridiskuti decidon de la ĝenerala sekretario kaj proponi alternativojn kaj tute alia estas kontesti ties oficon. Estas giganta diferenco inter ambaŭ. Neniu el ili starigis voĉdonon per Centra Reto aŭ deklaris per la komitata listo ke la homoj jam estis elektitaj.

4. La sinteno de la nuna estraro pri la situacio de Albert iĝas pli kaj pli konfuza. Li fakte aperas en Centra Reto kun la roloj de komitatano kaj oficisto. Miakomprene neniam je la historio de TEJO komitatano estis konsiderata samtempe oficisto de la organizo.

5. Neniu ĝis nun reagis pri la situacio de Ikvero, kiu samtempe deĵoras kaj kiel honorariita redaktoro de la MR kaj kiel ĝenerala sekretario.

Abundas diri, ke ĉiuj homoj enplektitaj en la nunaj diskutoj estas tre sindediĉaj kaj valoraj movadanoj. Tamen se ni ne traktas franke situaciojn de intereskonfliko kaj ne respektas la kompetentecon de ĉies ofichavantoj ne eblas konstrui pli profesian organizon.

Klarigeme,

Patricio

Imagen integrada
You received this message because you are subscribed to a topic in the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this topic, visit https://groups.google.com/d/topic/tejo-komitato/l0avyFdbRPU/unsubscribe.
To unsubscribe from this group and all its topics, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAMJDew8R0mJbhJA2ZQieq0Ytue%3DAMrJ%3DA2XjnRrum6tA1QgAUQ%40mail.gmail.com.

NIYUKURI Gilbert

unread,
Sep 29, 2024, 12:59:01 AM9/29/24
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton karaj,
Mi miris kiam mi vidis ekrankopion pri privataj diskutoj kaj konstatis ke la konflikto estas tre serioza. Mi pensas ke tiu sinteno pensigas nin pri la  konfidenco de estrardiskutoj.
Pri la komitatanoj kiuj estas dungitaj mi proponas ke oni relegu la reglamentojn de TEJO kaj respepktu gxin (la situacio estu traktita laux la reglamento). Se estas iuj duboj ni povas ecx demandi konsilojn al niaj spertuloj kiuj ne plu oficas cxar ili konas pli multon ol ni.

Elkore Gilbert
Komitatano A de Burundo


Igor Almeida

unread,
Sep 29, 2024, 9:04:33 PM9/29/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, Gilbert kaj aliaj,

Ĉiuj povas resti trankvilaj, ĉar neniu konfidencaj informo aŭ diskuto de Estraro estis publikigita. Mi kaj la Ĝenerala Direktoro Manuela strebas por garantii tion.

En miaj ekrankopioj estas neniu konfidenca/sentema informo kaj eĉ tiel, mi petis permeson al ambaŭ personoj kies mesaĝoj aperas.

Mi ne bezonas peti permeson de Patricio por kundividi mesaĝon, kiun mi mem sendis. Mi donas permeson al mi mem por sendi la mesaĝon, do neniu bezonas zorgi, ĉar mi ne koleriĝos je mi mem :)

Mi dankas vian zorgemon, Gilbert. Kaj garantias vin, ke tiuj ekrankopioj prezentas nenian damaĝon al la privateco de la diskutoj de la pasinta Estraro (de kies grupo la ekrankopio venas) aŭ al la privateco de la diskutoj de la nuna Estraro.

Provatece,
Igor "Ikvero" Almeida
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages