Patricio,
Via konduto estas hontiga. Mi fortege bedaŭras ke vi ne kapablas akcepti kiam viaj proponoj malsukcesis. Remalfermi delonge solvitajn diskutojn post la fino de la mandato, kaj prezenti ĝin al la Komitato kvazaŭ ĝi estas skandalo, sole pro tio ke vi ne subtenis la finan rezulton, estas terura agadmaniero por eksestrarano.
Mi ne aparte entuziasmiĝas respondi. Sed ĉar vi prezentas ĝin en publika forumo, mi donos klarigojn por eviti ajnan dubon pri la valideco de la kontrakto inter TEJO kaj Albert:
Kiel Prezidanto kaj respondeca estrarano pri Kongresoj, mi proponis kontrakti (NE dungi: temas pri laboro kontraŭ honorario) Kongresan Kunlaboranton pro urĝa bezono doni pli da subteno al la kandidatiĝo de Indonezio por gastigi la IJKn 2025. Ĉiuj esprimis subtenon por la ideo
Vi asertis ke nova buĝeto bezontas por tio. Neniu krom vi konsentis
Estas kelkaj manieroj financi ĝin laŭ la nuna Buĝeto:
Ni povus utiligi la buĝeteron por ‘neantaŭviditaj elspezoj’
Ni povus parte utiligi la buĝeteron por ‘vojaĝigo de aktivuloj’ konsidere ke granda parto de la laboro estis surloka vizito al Indonezio
Ni povus konsideri ĝin kiel integran parton de la kostoj por IJK ĉi-jare (same kiel kontraktitaj laborantoj por projektoj ne havas apartan linion en la buĝeto)
Ni povus konsideri ĝin parte de la IJK 2025 buĝeto mem. Sole la Estraro (ne la Komitato) kompetentas pri ĝia aprobo, kaj sufiĉe kutimas ke tiaj kostoj estu parto de la Buĝeto, ekzemple IJK 2017 kaj 2023 faris tiel
…kaj ĝenerale notindas ke tiu ĉi kontrakto ne temas pri grandega elspezo kaj reprezentas nur tre etan (~0.5%) parton de nia jara buĝeto
Vi ne klarigis kial la supraj solvoj ne funkcias, sed ankoraŭ kontraŭis. Vi strebis aserti ke la Kasisto rajtas “vetoi” decidojn de la Estraro se rilatas al financoj. Neniu krom vi konsentis. Nia Ĝen-Sek (kaj la nova, kaj la malnova) klarigis al vi ke la Reglamento ne permesas tion. Sed vi rifuzis tion akcepti
Post tiuj diskutoj, la Estraro voĉdonis 4-0 favore al la propono (ial vi decidis ne voĉdoni)
Kiel Prezidanto kun ĉiuj rajtoj laŭ nederlando juro subskribi kontraktojn nome de TEJO, post valida kaj unuanima estrara voĉdono, mi subskribis la kontrakton
La 28an junio je la 11:56 UTC mi diris en la Estrara grupo “pri Albert, nun ke la alvoko finiĝis kaj ne estis aliaj kandidatoj, mi traktos kun li kaj subskribos la kontrakton hodiaŭ”. Ĉiuj aliaj estraranoj reagis al tiu mesaĝo. Vi nek reagis nek petis pliajn informojn. Poste mi petis nian Ĝeneralan Direktoron meti la kontrakton en la ĝusta loko en nia dokumentujo
La reglamento nur postulas ke komitatanoj demisiu se ili estas "Salajrata oficisto de TEJO aŭ volontulo kun ĉioentena rekompenco". Ricevo de honorario ne plenumas tiujn kondiĉojn
Neniel estas intereskonflikto. Se vi mem ne estas en la decidorgano (t.e. la Estraro), esprimi subtenon por la ekzisto de iu posteno kaj monatoj poste kandidatiĝi kiam simila posteno vakas, ne estas problemo
Mi ankaŭ volas mencii al la Komitato ke Albert ĝis nun faris elstaran laboron. Nia tiama Estraro estis tro malforta kaj nesperta por mem realigi ekstereŭropan IJKn, kaj mi vere dubas ke povintus progresi ĝis nun sen la subteno de Albert. Mi pardonpetas al li specife se la supra diskuto eĉ iomete sugestis dubon pri tio.
Amike,
Tyron
Komitatano Ĉ
Eksprezidanto de TEJO
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/2079469337.4145002.1726319422015%40mail.yahoo.com.

To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/126cb2a3-5dd9-4f78-be74-827672d9d203n%40googlegroups.com.

Saluton karaj,
Mi miris kiam mi vidis ekrankopion pri privataj diskutoj kaj konstatis ke la konflikto estas tre serioza. Mi pensas ke tiu sinteno pensigas nin pri la konfidenco de estrardiskutoj.
Pri la komitatanoj kiuj estas dungitaj mi proponas ke oni relegu la reglamentojn de TEJO kaj respepktu gxin (la situacio estu traktita laux la reglamento). Se estas iuj duboj ni povas ecx demandi konsilojn al niaj spertuloj kiuj ne plu oficas cxar ili konas pli multon ol ni.
Elkore Gilbert
Komitatano A de Burundo
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/395257200.7161697.1727525135696%40mail.yahoo.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CABKA3pXno%3DaxZFuiYrVwNqq57c9RLgse_bmkXS3z2TohBJWcjA%40mail.gmail.com.